Afiŝoj kun etikedo ‘martin wiese’

Ne estas hejmo por vi tie ĉi

ĵaŭdo 20 Januaro 2011

Antaŭ sep jaroj mi verkis la tekston “kvin receptoj kontraŭ la post-IS-sindromo“. Intertempe la Internacia Seminario jam dum du jaroj ne okazis kaj la fenomeno iĝis konata post multaj aliaj aranĝoj. Tial indis iomete adapti la tekston al la hodiaŭa situacio:

kvin receptoj kontraŭ la “post-Esperanto-rekontiĝo-sindromo”

“post-Esperanto-rekontiĝo-sindromo” (PERS): psika stato de malbonfarto, ankaŭ konata sub la nomo “denove-hejme-bluso“. Okazas kutime post etoso- kaj spertoplenaj Esperanto-renkontiĝoj. Akompanata ne malofte de korpa malsaniĝo kiel malvarmumo, gripo, virusa infekto.

kutimaj simptomoj: deprimiĝo, sopiro al fora loko kaj/aŭ persono, malemo fari ion ajn, malfacileco transpreni la kutiman laboron/studadon/lernadon denove, ĉiutaga vivo eĉ pli griza kaj neeltenebla ol antaŭe.

  1. Faru ion distran kun amikoj. Ne funkcias, se vi estas senamikulo. Por eltrovi, ĉu vi estas senamikulo, sufiĉas fari la teston “Kia esperantisto vi estas?“.
  2. Iru al festo. Problemo: Eble neniu ŝatas aŭ invitas vin.
  3. Ludu komputilan ludon, legu libron, surfu en la interreto – ĉio tio postulas multan tempon kaj koncentriĝon kaj tiel forigas vian atenton de la ĵus pasintaj tagoj. Malavantaĝo: Foruzas vian tempon, helpas vin fuĝi al (alia) nereala mondo – kaj eĉ dependigas vin de viaj memoroj, se vi rigardas la tutan tempon al renkontiĝo-fotoj.
  4. Realigu muzikan projekton, ĉar kreiva laboro bonhumurigas kaj taŭgas eble por plaĉi al aliaj. Risko: Muziko povas memorigi pri la okazaĵoj postlasindaj kaj personoj prefere forgesendaj, do gravas fari nedanĝeran elekton.
  5. Faru konkretajn paŝojn al pozitiva ŝanĝo en via hejma vivo. Tiam vi malpli bedaŭras vian ĉiutagon ekster Esperantujo kaj ĝuos vian vivon pli – kaj tio ja estu tio, kion vi vere volas kaj alcelas. Rimarko: Pozitiva ŝanĝo principe ĉiam eblas. Samtempe la utilo povas esti tre longdaŭra. Tial temas pri la plej forta recepto. Tamen necesas konscii pri ĉio tio.

“Kial ĉio devas finiĝi? Ĉu ne eblas transpreni parton de la energio al la ĉiutago? Kial ne ŝanĝi ion, kio ĝenas?” Jen la kutimaj demandoj, kiuj venas al mi, kiam la sindromo venas al mi. Kaj ĉifoje la vivo eĉ ne aspektas tiom malbone! Plej forta deziro nuntempe estas, denove aktivi pli por Esperanto-muziko. Estas multaj ideoj kaj planoj, kiuj indas realigon.

novjaraj deziroj de Inicialoj DC:

Pri la kanto “Berlino sen vi” de Inicialoj DC, kies videon mi metis hieraŭ en la enskribon, ekzistas rakontinda detalo. Ĝia kantoteskto enhavas alludon al alia kanto: Ĝi finiĝas per la vortoj “Petro iris for”. Ĝuste tiel komenciĝas Pli ol nenio de Persone!

Dum la Junulara E-Semajno (JES) mi lernis, kion signifas “faligi sin en okulojn” el la kantoteksto “Pli ol nenio”. Antaŭ kvin jaroj dum la Internacia Seminario (IS) 2005/06 mi lernis la veran signifon de la kanto “Ĉi nokte” de Esperanto Desperado.

Martin kaj la talpoj: Pli ol nenio

Tiu video bonege taŭgas por ilustri la PERS-efikon: Oni vidas gajajn homojn festante kaj tuj volas reen al tiu etoso. Ĉiuj fortaj memoroj revenas – neniam disfalas.

Vento frapas al fenestro

dimanĉo 15 Novembro 2009

Ankoraŭ okazas, ke mi estas kormovita tra Esperanto-muziko kaj perdiĝas en memoroj. Lastan fojon tion forte kaŭzis la 51a selsendo de Varsovia Vento. Tie oni intervjuis Martin Wiese. En tiu elsendo li rakontas pri sia muzika pasinteco, sia aktiveco en diversaj grupoj (la fruaj Amplifiki, poste Persone kaj lastatempe “La Talpoj”). Inter la diversaj partoj de parolado oni ĉiam aŭskultigis lian muzikon kaj kelkajn kantojn li mem ludis. Elstaris la IS-kanto kaj Longe for. La dua venas de la unua Persone-albumo “62 minutoj”. Mia grupo “La Kuracistoj” reludas ĝin regule dum koncertoj. Alia agrablaĵo estis, ke li mem diris, ke li daŭre tre ŝatas la kanton Du homoj de la dua albumo “En la spegulo” (kiu intertempe senpage haveblas). Tiun kanton Supernova el Brazilo reludis (tre bone!) dum la Internacia Junulara Kongreso (IJK) en Liberec, Ĉeĥujo.

Tenu vin je via amo

vendredo 4 Januaro 2008

Hieraŭ mi revenis de la 51a Internacia Seminario en Würzburg. Kun ĉirkaŭ 180 partoprenantoj ĝi denove estis sufiĉe malgranda, sed la etoso por mi persone estis en ordo. Kiel post ĉiu bona IS, mi estas malsana.

Pro geedziĝa festo, mi alvenis nur la 29an de decembro. Tial mi ne spektis la koncerton de Martin Wiese. Krom tio mi ŝajne ne multon maltrafis.

La post-IS-sindromo (ankaŭ konata kiel la “IS-bluso”) ne kaptis min. Tion kaŭzas la fakto, ke mi ankoraŭ atendas tre agrablan renkontiĝon.

Ĉijare mi ĝuis nekonatan liberecon: La unuan fojon ekde dek du jaroj mi ne devis organizi ion, sed povis libere decidi pri mia tempo. Antaŭ dek jaroj pasintfoje okazis ke mi ne bezonis flirti.

Post iom da baraktado, Till kaj mi sukcesis ricevi dulitan ĉambron. Tio montriĝis la ĝusta decido.

Agrable surprizis min la bona kaj multa manĝaĵo. Eĉ haveblis senpaga kafo tagmeze kaj vespere! Kaj krome oni ne elĵetis la homojn tuj post la oficialaj tempoj, sed ankoraŭ atendis sufiĉe longe. La estrino ricevis tiom pozitivan impreson pri ni, ke ŝi spontanee decidis oferti persone senpagan ŝaŭmvinon dum la silvestra bufedo. Poste ŝi dancis en la diskoteko.

La trinkejo ofertis biciklistan bieron, do miksaĵon inter biero kaj limonado. Tio trafas ĝuste mian preferon. Krome dum la silvestra nokto la du estroj laboris ĝis la 7a matene!

Bedaŭrinde suferis la kvalito de la gufujo de tio, ke oni ne daŭrigis kelkajn regulojn el la pasinteco: Homoj senhezite kunportis bieron; oni ne ŝlosis la ĉambron dum la noktaj koncertoj. Tiel ekestis ĉiam multa bruo. Parte tion kaŭzis la fakto, ke la koridoro kun la ludejo kaj la sidlokoj por la drinkemuloj estis tuj apude. La gufujo evidente meritas pli apartan lokon.

Mi ĝojas, ke okazis ILEI-ekzamenoj kaj komuna kunsido de la GEJ- kaj la GEA-estraroj. Tamen ĝenis min la fakto, ke la GEJ-forumo denove okazis paralele al multaj aliaj interesaj programeroj, interalie la naĝposttagmezo. La GEJ-jarĉefkunveno estis sen konkurenco, sed tamen venis malmultaj partoprenantoj. Mi ne scias, kiom ofte mi devas ripeti miajn konkretajn konsilojn, ĝis oni aŭskultos kaj realigos ilin.

La 29an de decembro koncertis Samadhi. Unu el la muzikistoj estis esperantisto, kiu pasintjare ankoraŭ venis kiel novulo al la IS. La muziko (regeo, skao, mondmuziko) plaĉis al mi, kvankam mi ne ĉeestis la plej grandan parton de la koncerto. La Esperanto-kantoj tamen havis tute fuŝan akcentadon.

La Pafklik’ koncertis post (!) la internacia vespero dum la 2a de januaro. Bedaŭrinde la teknikaĵoj tiam ne bone funkciis. Sed la du muzikistoj savis la situacion per multa humuro. Notindas ke en la unua linio staris multaj belulinoj – do ne povas esti nomita malsukcesa koncerto. Bedaŭrinde male al la pasinta fojo mi ne povis partopreni, ĉar mia voĉo kaj sano jam estis en tro malbona stato.

Mi uzis la tempon por denove babili kun Cyrille pri la hiphopa kompilo. Ni interkonsentis pri la sekvaj konkretaj paŝoj kaj nun mi estas denove pli optimisma, ke mi plie kontribuos (krom la jam akceptita Dolchamar-remikso).

Malgraŭ la fakto, ke estis malgranda IS, ĉeestis imprese multaj belulinoj. Rilate al tiu kvalito la IS do ne suferis. Tamen flirtado ŝajne preskaŭ nur okazis dum silvestro. Ĉiel ajn mi estis ekster la ludo.

Mi vidis plurajn novajn t-ĉemizojn. La revolucieman olivoverdan Zamenhof-t-ĉemizon mi aĉetis, ĉar ĝi estas tiom kliŝe stulta, ke ĝi denove amuzas. Ĉar mi jam surloke aliĝis al la 52a Internacia Seminario en Biedenkopf, mi krome ricevis senpagan ĉielobluan IS-t-ĉemizon.

Laŭ mia persona rerigardo al 2007, estis bona jaro malgraŭ kelkaj streĉaj fazoj. La devizo por tiu jaro estis “Halt Dich an Deiner Liebe fest” (Tenu vin je via amo).

Mi legis en la gazeto…

sabato 31 Marto 2007

La retejo www.myspace.com ŝajne estas la nova TTT-ejo por muzikŝatentoj kaj muzikistoj. Unue mi memoras tiun retejon pro la grupo Thy Majestie. Mi ligis al la paĝo dum la pasintjara dulingva recenzo.

Myspace tre similas al la antaŭa mp3.com, sed ŝajnas pli bona: Pli facilas registriĝi. La retejo ekzistas en pluraj lingvoj. Aktualigoj, kiujn oni faras sur sia paĝo, aperas multe pli rapide publike. Uzantoj havas pli multajn eblojn.

La plej grava kritikpunkto laŭ mi estas, ke CSS/HTML malbone funkcias. Estas tre malfacile difini proprajn kolorojn por sia paĝo. Ĉe mp3.com necesis nur plenigi kvar kampojn kaj ĉio tuj funkciis.

Male al mp3.com, Myspace ankaŭ estas por nemuzikistoj. Ankaŭ ekzemple simplaj muzikŝatantoj kaj homoj, kiuj ne havas iun muzikon por publikigi, povas krei propran paĝon. Kolego de mi montris al mi sian paĝon. Tio finfine konvinkis min, krei tie konton.

http://www.myspace.com/djkunar

Mi aldonis tri kantojn: Klara blua akvo, Nokta vivo (la novan mikson) kaj unu Dolchamar-remikson.

Post preskaŭ du monatoj ĉe Myspace, mi estas tre impresita pri la amaso da homoj, kiujn oni renkontas tie. Kompare al aliaj TTT-ejoj pri muziko, tie aktivas konataj artistoj same kiel Esperanto-muzikistoj. La plej agrabla surprizo fakte estis Martin Wiese de Persone. Antaŭe ĉefe Bertilo Wennergren estis aktiva en la reto. Nun ankaŭ Martin agas kaj reagas.

Post mia pledo, cetere ankaŭ Vinilkosmo kreis paĝon tie. Myspace estas vaste uzata de diversaj diskeldonejoj.

Sed kion fari per per la malnovaj MP3-TTT-ejoj, kie mia muziko troveblas? Mi pripensas forigi ilin:

Fakte mp3.com.au povus resti kiel nura, ĉar ĉe Myspace eblas nur oferti kvar kantojn. La Aŭstralia paĝo estas la teknike kaj aspekte plej bona paĝo. La paĝo ĉe “Podsafe music network” – malgraŭ miaj unuaj atendoj – ne kreis multan reagon krom ĉe la komenco. Ĝi tamen estas ebla alternativo.

Estas mia vivo – ĝi neniam finiĝas

sabato 24 Februaro 2007

Antaŭ du jaroj mi aĉetis albumon “la disketoj 1992-2003″ de No Doubt. Tiutempe mi tre pozitive opiniis pri la KD, eĉ pri la reludversio de “It’s my life”. elgrande demandis en komento ĉu mi konas la originalon kaj mi devis konfesi, ke mi aŭskultis ĝin nur unufoje en la radio.

Kiam mi DĴumis dum la Kultura Esperanto-Festivalo (KEF) en Helsinko en 2005 kaj surmetis la version de No Doubt, Martin Wiese (de Persone) venis al mi kaj komentis malestime pri la kanto, ke ĝi estas tute sama kiel la origina versio. Bedaŭrinde mi tiutempe nek povis konfirmi nek pridubi tion: Ĉar mi ne konis la originalon parkere, mi ne havis propran opinion pri tio.

Tiu manko ĝenis min kaj tial mi finfine aĉetis diskon de “Talk Talk”, la origina grupo. Antaŭe mi estis spektinta la videon ĉe youtube.com kaj tio fine konvinkis min, ke indas akiri la originalon.

Kion skribi nun pri la du surbendigoj? La plej grava diferenco fakte estas la vira resp. virina kantado.

La vira kantado de la originalo pli plaĉas al mi, same kiel kelkaj el la sinteziloj. Sed entute la kanto parte ne taŭgas por la nuntempo, ĝia aĝo rimarkeblas… kaj tion skribas mi, verva ŝatanto de muziko el la 1980aj jaroj! Laŭ mi la muziko estas iom tro malforta entute.

Interese, ke la reludversio vere havas tute saman strukturon (ritmon, rapidecon ktp.) kiel la originalo. Sed ĝi finiĝas ne per mallaŭtiĝo, kio iom pli faciligas la laboron de DĴ. Pro tio estas evidente, kion mi preferas. Krom la kantado kaj parto de la sinteziloj, la nova surbendigo estas pli spica ol la originalo. La versio de 2003 estas altkvalita, fajna popmuziko. La vera dediĉo de la grupo percepteblas. Aparte menciindas, ke Gwen Stefani kantas pli rekte ol kutime – tre harmonie kaj melodie.

Efektive anstataŭ paroli pri “nova versio” estas pli trafe diri, ke No Doubt transportis la kanton el la 1980aj jaroj al la hodiaŭ.

Ambaŭ versioj konvinkas kaj restas en la memoro. Tio malofte okazas al mi kaj tial estas plej stranga!

Fakte la forta simileco de la versioj kaj la diversaj preferindaj elementoj de ili ne lasis min trankvile. Se ili vere estas preskaŭ samaj, ĉu tiam ne eblas remikso de ili, en kiu oni kombinas la avantaĝojn de ambaŭ grupoj? Mi devis ekprovi tion.

La plej granda defio konsistis en tio, eltrovi la rapidecon de la surbendigoj. Montriĝis, ke ambaŭ kantoj havas 126,35 batojn minute. La nova versio estas duonan duton pli alta. (Tion mi eltrovis per gitarludado laŭ la muziko.) Post la malaltigo la resto estis facila laboro.

Necesis ripeti kelkajn taktojn de la reludversio antaŭ ambaŭ strofoj. Krom tio, No Doubt vere ludis laŭ la originalo de Talk Talk! Mi relaŭtigis la mallaŭtiĝantan finon de la originalo tiom longe kiel eble. Poste necesis nur trovi bonan ekvilibron inter ambaŭ surbendigoj, kio ne estis facila decido ĉar en la originalo la voĉo elstaras, dum en la nova versio la laŭteco estas pli bone balancita kaj konstante alta.

Mi sendis la rezulton al Martin Wiese – li ja entute instigis min, fari tiun remikson! Li respondis, ke li ne pensintus, ke ambaŭ versioj estas vere tiom similaj. Jam por montri tion kaj por ricevi tiun komenton de Martin indis kunmiksi ilin! Foje mi vere estas kontenta pri mia laboro.