Monataj arkivoj: Oktobro 2012

Mi certe scias, ke postulas vi honeston

Hodiaŭ estas mia 36a naskiĝdatreveno. Ekde nun la 40 estas pli proksima ol la 30. Mi povas diri tute sincere: Ne, mi ne estas malfeliĉa pri mia vivo. Mi estas profunde malfeliĉa. Nenio estas en bona ordo.

Kiam mi relegas, kion pri skribis pri normala vivo, kiu ne eblas por mi – kaj kiom klare mi vidis ĉion antaŭ jaroj, tio almenaŭ iomete trankviligas min. Mi ne trompis min mem dum la tuta tempo – mi nur forgesis bedaŭrinde, kion mi jam estis kompreninta. Pri tio mi mem kulpas.

Kiel mia vivo ŝanĝiĝis kompare al antaŭ unu jaro? Por mi estis tempo de kvazaŭ senĉesa luktado. Estas bela penso, ke modera agmaniero, serĉo de kompromiso kaj afableco estas la vojo, sed mi ĉiam nur sukcesis, kiam mi estis ekstrema, malĝentila kaj eĉ ne deviis je unu centimetro de mia pozicio.

Egoisme koncentriĝi pri mi mem alportis kelkajn malgrandajn kreivajn sukcesojn. Rilate al la resto de la vivo, preskaŭ la tutan tempon mi baraktis apud la abismo.

Eble tial lastatempe mi tre ŝatas aŭskulti la muzikon de la Klingonoj. Kiam mi skribis pri Star Trek Armada, mi supozis, ke ties muzikon por la Klingonoj verkis Jerry Goldsmith. Intertempe mi eltrovis, ke vere tiu muzikaĵo estas de Danny Pelfrey, kiu nur reuzis parteton de la “Klingona temo” de Jerry Goldsmith ĉe aliaj, pli mallongaj muzikaĵoj.

Danny Plefrey: Star Trek Armada – Klingon Music (ekde 5:30)

La “Klingona temo” aperis en diversaj “Star Trek”-filmoj, ankaŭ en First Contact. Jen ekzemple ĝi eksonas je proksimume 0:44 minutoj:

Jerry Goldsmith: Red Alert

(La aliaj du muzikaĵoj de la filmo, en kiu ĝi aperas, nomiĝas “Temporal Wake” kaj “The Dish“.)

Mi tre ŝatas la sovaĝecon kaj batalemon, kiun tiu muziko redonas.”Plej verŝajne via batalo estos vana, sed mi admiras vian kuraĝon.” Tion oni ofte povas diri pri la Klingonoj. Fiktiva popolo donas bonan konsilon al mi, kiel reale vivi. Kiu pensintus tion?

Sed mi ne volas fini enskribon, sen mencii du spertojn el mia vivo, kiujn mi konas kutime nur el filmoj, ĉar ili estas tiom fantastaj. La unua estas tri junaj virinoj, pri kiuj mi ĉiam pensis, ke ili povus esti fotomodeloj, kaj pri kiuj mi eksciis dum la jaro, ke ili vere ĉiuj tri jam estis fotomodeloj! Jes, estas tute vanta afero, sed mi ĉiam volis travivi tion. Aldoniĝas, ke ili estas inteligentaj kaj ĉarmaj.

La dua sperto estas, ke mi ne nur aŭskultas muzikon, kiu bone redonas miajn aktualajn pensojn kaj sentojn, sed ke mi eĉ babilis kun la artisto rekte pri mia vivo. Tio ŝajnis al mi tute nereala!

Martin Wiese: Superbazaro

Komence mi eĉ timis ke mi iĝis ŝton’

Ekde monatoj mi nenion skribis. Mi kolektas noticojn pri diversaj muzikaj okazaĵoj, sed ne sukcesas dediĉi min al altkvalita tajpado. Ankoraŭ mi eĉ ne verkis enskribon pri ĉio, kion mi faris en 2011 rilate al la semajna “irado eksteren”. Kvar grandaj Esperanto-renkontiĝoj pasis, sen ke mi iamaniere rakontis pri ili – pri la malgrandaj mi eĉ ne komencu pensi! Nenion mi verkis pri diversaj libroj kiuj iel rilatas al muziko, kaj kiujn mi tralegis lige al mia aktiveco ĉe Bookcrossing. Kaj estas dekoj da diskoj, kiujn mi aĉetis, kiuj meritus mencion.

Sed almenaŭ mi ne estas sola en tiu sorto: Intertempe ekzistas la furioze malferma blogo “Stela ĉiam nur kritikas“, kiu post komenca sukcesego bedaŭrinde paŭzas.

Kiam mi akiris la TTT-adreson www.kunar.eu en 2009-08-20, mi pensis, ke mi baldaŭ renovigos mian muzikan taglibron ĉe tiu nova adreso. Sed por tio necesus unue publikigi novan version de miaj TTT-paĝoj por ne fari la laboron (interalie aktualigo de ĉiuj ligoj) dufoje. Ekde tri jaroj mi havas paperajn noticojn sed neniam sukcesis plene konvinkiĝi, ke tio vere estas bona solvo.

Do entute mi ŝajnas esti malaktiva homo. Sed se la pasinta vivojaro ne estis kompleta dezerto rilate al kreivo, tiam pro du novaĵoj:

Post la ordigado de la samplaĵokoloketo, mi vere sukcesis pli facile verki samplobazitan muzikon. Kaj la unuan fojon ekde la fino de mp3.com en 2003, mi trovis TTT-ejon, kiu vere ŝajnas taŭga loko por (re)publikigi mian muzikon:

www.soundcloud.com/kunar

Mi enretigis grandan parton de miaj pasintaj verkoj. Mi eĉ kreis dosieron kun listo por distingi la diversajn versiojn de kelkaj muzikaĵoj kaj por vidi, kiom mi antaŭeniras. Certe la laboro ankoraŭ ne estas tute finita, sed neniam mi estis tiom proksima al ordigita verkaro en la reto ekde mp3.com ĉesis funkcii kiel mi ekkonis ĝin. Kaj jen kanto, kiun mi finis ĉisomere (2012-07-06):


Nokto ĉe la plaĝo de DĴ Kunar

La dua bona novaĵo estas, ke mi komencis kolekti la recenzojn, kiujn mi verkis dum la pasintaj 15 jaroj ĉe la plej diversaj lokoj en la reto. Mi longe rezistis, havi duan blogon (aŭ blogon tute en la germana), sed je la fino blogo ŝajnis la plej taŭga ilo por enhavi tiujn tekstojn:

“Kunar rezensiert – Meisterwerke, Mittelmaß und Mist”
rezensiert.wordpress.com

Ankaŭ tiu laboro ankoraŭ tute ne estas finita. Tute ne certas, ke mi ofte verkos novajn tekstojn (ankaŭ mia aktiveco rilate al tio vaste suferis – jam dum la pasintaj du jaroj). Sed la bela afero estas, ke tiu blogo tute ne bezonas oftan aktualigon. Sed ĝi montras al mi, ke mi tamen verkis sufiĉe multajn tekstojn – nur necesis havigi ilin kune en unu loko! Mi plej fieras pri tio, ke mi retrovis tekston el mia tempo kiel studento. Mi devis pene ĉerpi ĝin el datumbazo, kiun mi ne plu povis rekte malfermi nek konverti. La aliaj tri plej malnovaj tekstoj origine aperis kadre de miaj unuaj TTT-paĝoj. Mi decidis enretigi nur la germanlingvajn originalojn kaj ne la tradukojn al Esperanto kaj la angla, ĉar la kvalito de la tradukoj ne plu kontentigas min laŭ hodiaŭa vidpunkto. Simple facile percepteblas, ke mi verkis ilin en la germana sen pensi pri stilo, kiu facile tradukeblas.

Kaj kiu scias – eble mi eĉ enretigos ĉiujn esperantlingvajn recenzojn en tria blogo? Tio estus sencohava, ĉar multaj homoj, kun kiuj mi nuntempe havas regulan kontakton, ankoraŭ ne regis Esperanton, kiam mi verkis tiujn tekstojn! Krome malfacilas trovi rekomendojn pri bona Esperanto-muziko, kies artistoj ne (plu) koncertas regule.

Ĉio ĉi povas esti la unua paŝo por reeki miajn TTT-paĝojn. Se mi rigardas al la enirpaĝo www.kunar.eu, kiun mi ne aktualigis ekde tri jaroj, mi facile rimarkas, kiom ŝanĝiĝis la vivo en interreto. Tie mi mencias diversajn TTT-adresojn, kiuj estis pli-malpli gravaj por mi en 2009, sed nun ne plu:

www.muenster.de/~kunar estas tute eksdataj paĝoj kaj multaj el ili ne renovigindaj. Mi pripensas, kombini la supre menciitajn TTT-adresojn por atingi pli koncizan enhavon ĉe tiuj ĉi paĝoj.

Ipernity taŭgas nur por fotoj (por muziko ekzistas Soundcloud). Krome mi legis, ke Ipernity enkondukis cenzuron similan al tiu de Flickr.

www.kuracistoj.de ĉiam estis nur rezervo de bela TTT-adreso. La Vikipedio-artikolo, kiun mi aktualigis antaŭ nelonge, intertempe enhavas kompletan koncerto- kaj kantolistojn. Mirinde, ke mi devis uzi tiun ĉi blogon por trovi ĉiun okazon, dum kiu ni koncertis! Mi mem jam estis forgesinta kelkajn. Tio des pli montras, kiom utilas skribe fiksi ĉion.

Ĉe vkontakte.ru kaj myspace.com mi estas ne plu aktiva jam delonge. Plie mia konto ĉe twoday.net ne plu ekzistas, sen ke mi mem forigis ĝin.

www.kunar.eu/taglibro, kiel jam menciite, bezonas ordigadon – kaj precipe pli belan aspektigon ol “Kubrick“! Sed finfine mi trovis unu bonan, nome “Twenty Twelve“. Tiel mi ne bezonas krei mian propran (kio signifus penan laboron).

Krome kaj same finfine mi sukcesis instali Akismet (kontraŭ rubokomentoj). Aldone “Transliterado” (de Bertilo Wennergren) helpas aŭtomate krei bonajn enskribo-adresojn, kiam la titolo enhavas Esperanto-supersignojn.

Mian konton ĉe youtube.com mi apenaŭ uzas. La kantolistojn mi aktualigis antaŭ iom da tempo, sed mi ne plu kapablas trovi ĉiun videon kiu iel rilatas al Esperanto (iĝis tro multaj intertempe kaj ne plu eblas serĉi tro profunde en la pasinteco).

Ironie nur mia konto ĉe Facebook estas tiu, kiun mi regule kaj aktive uzas. Kiu pensintus tion antaŭ tri jaroj? Kiel la tempoj ŝanĝiĝas…