Monataj arkivoj: Decembro 2006

La penso je vi

Unu afero ankoraŭ restas por rakonti en tiu ĉi jaro. Fakte temas pri okazaĵo el julio, sed indas skribi pri ĝi detale ankaŭ nun:

Gunnar kaj Bodo Wartke post koncerto de la kantaŭtoro en Münster (2006-07-28). Fotis: Denis KUMPMANN.Jam delonge interesis min la multlingva amkanto de la piano-komediisto Bodo Wartke. Mia bona amiko Till konatigis min kun lia muziko la 18an de novembro 2005. Dum la Internacia Seminario en Xanten 2005/06 mi eksciis, ke ekzistas esperantlingva traduko de la strofo de timwi.

Dum la naskiĝtaga festo de Sebastian mi denove aŭskultis kelkajn kantojn de Bodo Wartke. Tio inspiris min verki propran, novan tradukon. Iom poste mi legis en la interreto pri ekzisto de tria traduko, tamen sen legi ĝin.

Krome mi rimarkis, ke haveblas amkanto-farilo (“Flash”-tekniko), en kiu oni povas mem elekti la lingvojn por la naŭ strofoj. Bodo Wartke menciis en sia TTT-ejo, ke li invitis homojn traduki la strofon al pliaj lingvoj, sed ke li jam havas Esperanto-tradukon. Tamen mi estis sendinta mian tradukon al li, ĉar ĝi estis lingve ĝusta kaj kantebla. Nun konkurencis minimume tri tradukoj. Bedaŭrinde mi neniam ricevis respondon.

Kiam mi legis en la taglibro de amikino (unu de la belulinoj de Nordwalde!) pri strofo en Esperanto, kiu nove aperas en tiu amkanto-farilo, mi estis ege ekscita. Kiun strofon li uzus?

Kiel mi eltrovis, estis la mia! Kaj por pligrandigi la ĝojon, du tagojn poste, la 28an de julio, Bodo Wartke venis al Münster por koncerti! Tie mi havis la ŝancon paroli kun li kaj li diris, ke mia versio plej plaĉis al li. Post la koncerto mi verkis artikolon pri Bodo Wartke en la Vikipedio.

Cetere la vespero en la parko de la kastelo estis brilega! Mi malofte vizitas koncertojn, sed tiu vere indis! Bodo Wartke bonege kapablas enplekti sian publikon en la prezentadon kaj spontanee reagi. Kiel memorigon de la vespero mi aĉetis lian koncertan duoblan diskon. Mi estas gaja pro la agrabla kontakto kaj fiera pro tio, ke Esperanto-strofo de mi estas uzita de profesia kaj sukcesa muzikisto! Tio sendube estis unu el la muzikaj kulminoj de la jaro 2006.

Por ?iuj, kiuj

La Socio por Interlingviko (Gesellschaft für Interlinguistik, GIL) invitis min, prelegi pri Esperanto-muziko. La temo de la 16a jara konferenco estis “Esperanto hodiaŭ – kiel el projekto iĝis lingvo” (“Esperanto heute – wie aus einem Projekt eine Sprache wurde”). Tiel mi estis inter la 1a kaj 3a de decembro en Berlino. Sen esti mem lingvisto mi ĝuis la aliajn kontribuojn (jen PDF-dosiero kun la programo).

Mia prelego okazis sabate de 17:30 ĝis 18:30. Ĝia titolo estis “Muziko – parto de la kulturo de la Esperanto-lingvokomunumo” (“Musik – Teil der Kultur der Esperanto-Sprachgemeinschaft”). La reagoj estis ege pozitivaj. Multaj homoj poste alparolis min kaj laŭdis la suverenan prelegostilon kaj la interesan temon. Sebastian Kirf filmis ĉiujn kontribuojn, tiel ke mi poste povos spekti min mem kaj kontroli, ĉu mi prijuĝas min same bone. Unu sinjoro, Harald Dieter Schmidt-El Khaldi, demandis pri Esperanto-muzikvideos ĉe Youtube.com kaj Google Videos. Mi mem ne spertas pri tio, ĉar mi ne esploris tion ĝis nun, sed estas inda projekto por la estonteco.

Sed mia programo ankoraŭ ne finiĝis tiel! Vespere inter la 20a kaj la 21a kaj duono okazis la programpunkto “DĴ Kunar prezentas muzikon” (“DJ Kunar präsentiert Musik”). Tio donis al mi la eblon, aŭskultigi kompletajn kantojn kaj paroli iomete pli detale pri la grupoj kaj la unuopaj muzikaĵoj. Mi prezentis entute 17 kantojn:

  1. Freundeskreis: Esperanto
  2. Dolcxamar: Ĉu vi pretas?!
  3. Eterne Rima: La vojo
  4. Persone: Liza pentras bildojn
  5. Kajto: Ardas havena vivo
  6. JoMo: Sur la mar’
  7. Ĵomart kaj Nataŝa: Amu min
  8. Team’: En kaĉ’
  9. La Mondanoj: Muskola belulino
  10. Flávio Fonseca: Jam temp’ està
  11. Merlin: Aferoj por gardi
  12. Strika Tango: La vivon varmigas la sun’
  13. Tiago Benita: Ne plu
  14. Dennis Rocktamba: Regeo-virino
  15. JoMo & Liberecanoj: Ĉeboksaro
  16. Jacques Yvart: La geamantoj sur la verda benk’
  17. Kaj Tiel Plu: Malfermu belulino

La aranĝo entute estis granda sukceso por mi. Lingvistoj, kiuj estimas mian konon pri Esperanto-muziko, kaj homoj, kun kiuj eblas altnivele pri intelektaj temoj – kion deziri plu? La plej agrabla revido certe estis tiu de Cyril Brosch, kiun mi konas ekde multaj jaroj en la interreto kaj la unuan fojon renkontis ĉe la Internacia Seminario 2003/04.

?irka? mi estas konataj viza?oj

Malofte mi trovas interesajn DVDjn en la magazenoj. Sed la 2an de septembro, mi aĉetis eĉ du: “Ivanhoe“, la romantikan filmon el la 1950aj jaroj, kaj la novan version de “Donnie Darko”. La kinejan version mi spektis en aŭgusto, kiam la filmo aperis ŝajne la unuan fojon en la Germana televido. La filmon rekomendis al mi malrekte elgrande, kiu skribis pri ĝi en pluraj enskriboj. Tio tre motivigis min. Krome la mencio de kelkaj misteraj elementoj (al kiu plie kontribuas la oficiala TTT-ejo de la filmo) kreis scivolemon.

En la reto legeblas tranĉoraporto, kiu informas pri la diferencoj inter la du versioj. Plej interese estas, ke multaj ŝanĝoj okazis rilate al la muziko en la filmo: Kelkaj kantoj aperas je tute alia pozicio en la filmo kaj kelkajn oni komplete ne aŭskultigas en unu de la versioj.

La sonŝpuro ĝenerale jam estas interesa: Aperas i.a. Tears for Fears kun sia kanto “Head Over Heels”. Krome ilia verko “Mad World” aperas kantita de alia artisto, speciale surbendigita por la filmo. Sur la DVD troviĝas kiel aldonaĵo la video de la origina versio; mi ŝatas ambaŭ.

Por unu danca sceno, origine la reĝisoro uzis “West End Girls” de The Pet Shop Boys (dum prezentado de sia verko kadre de filmfestivaloj). Sed ĉar estis tro multekoste por inkluzivi la kanton en la posta kineja versio, li anstataŭe enmetis “Notorious” de Duran Duran. Laŭ mia unua impreso, la tuja komenciĝo de tiu kanto ne bone kongruas al la dancado, kiu ekas nur iom post iom – same kiel “West End Girls”.

Ĉar mi ĉiel ajn jam ŝatas la muzikon de The Pet Shop Boys, la 20an de novembro mi aĉetis la kolekton de iliaj fruaj disketoj. Hejme mi ludigis la filmon sen sono kaj samtempe aŭskultigis la unuan kanton de la kompaktdisko, tiel ke mi povis spekti la filmon kun la origina muziko. Kvankam temas pri alia kanto, la movoj de la aktorinoj bonege kongruas al la ritmo kaj precipe je la komenciĝo la etoso estas multe pli kongrua.