Monataj arkivoj: Decembro 2003

Sed venos tempo, kiam mi rigardas al la sun’

versio 1.5 de mia kantokolekto pretas! Per la aldono de tri tradukoj de Bertilo Wennergren, entute nun estas ekzakte 100 kantoj. Jen alia grava projekto de tiu ĉi jaro kiu venis al sukcesa rezulto.

Hieraŭ vespere mi iris al renkontiĝo de iamaj gelernejanoj de mia baza lernejo. Estis invititaj ĉiuj tri iamaj klasoj de mia jaro, sed efektive venis ĉirkaŭ 25 personoj (eble iom pli ol triono). Tamen estis tute interesa, agrabla, ĝojiga revido.

– Neniu provis impresi la aliajn per sia nuna profesio aŭ financa stato. Aliflanke homoj interesiĝis pri la aliaj kaj atente aŭskultis unu la alian.
– La homoj sen granda lamentado akceptis ke mi ne trinkas tiom multe, kaj poste eĉ grandparte mem transiris al senalkoholaĵoj.
– La muziko estis grandparte el la 1980aj jaroj (do el nia infanaĝo kaj komuna lerneja tempo!); parte temis eĉ pri la samaj KD-kompiloj kiujn mi posedas hejme kaj regule uzas kiel DĴ.

Mi babilis kun la aliaj kaj estis kvazaŭ kiel antaŭ multaj jaroj: sen iu premo, tute harmonia. Fakte mi konsideras mian bazlernejan tempon kiel senzorgan vivofazon. Tiam mi ankoraŭ estis en la mezo de la socio, ŝatata de multaj.

La du plej belaj renkontoj:

Mi revidis mian plej bonan amikon el infana aĝo, kiun mi konas ekde lia naskiĝo. Li ne nur bonege aspektis, sed ankaŭ havis bonegan humuron. Kvankam li estis sufiĉe populara ĉe la knabinoj dum lerneja temp’, nun li solas. Sed li ne zorgas pri tio, pensante ke ankoraŭ restis multa tempo, kaj kiu ne trovis ĝis nun, tiu povos trovi morgaŭ. Bona devizo, mi tute konsentas. Li baldaŭ translokiĝos al Münster, same kiel mi! Do ni jam interkonsentis ke ni faros ion kune en la nova jaro.

La alia persono pri kies revido mi tre ĝojis estis la virino, al kiu mi ligas tre specialajn memorojn: Ŝi estis la unua knabino, kun kiu mi malrapide dancis. Unu de la malmultaj belaj spertoj el mia “nigra tempo” (kun 12-15 jaroj).

Ŝi estis same atraktiva kiel antaŭe; laŭ ekstera aspekto certe inter la kvin plej belaj virinoj kiujn mi renkontis en mia tuta vivo – kaj mi renkontis multajn virinojn el la tuta mondo. Kaj ŝi ne hezitis rideti kiam ŝi vidas min, male al multaj virinoj en Germanio kutime. Sed pli grava tamen estis, ke mi sen iu nervozeco povis babili kun ŝi. Kion ŝi diris, montris ke ŝi estas tre inteligenta virino, eble ne rilate al scienca libroscio, sed al praktika vivotakso. Tio refoje profunde impresis min.

Tiuj paroladoj kun ŝi apartenas al la plej belaj aferoj de la mondo. Ili pruvas al mi ke tamen ekzistas belaj, inteligentaj, afablaj virinoj en mia proksimeco. Fakte ŝi neniam forlasis mian hejmvilaĝon Nordwalde. (Cetere: Hej, ŝi memoris kaj estis tre impresita, ke mi faras muzikon, ĉar tion diris al ŝi komuna amikino al kiu mi ĉiam telefonas la 22an de julio!)

Mi paŭzos mian taglibron ĝis post la IS. En la nova jaro, mi eble enmetos rerigardon al 2003.

Tempo ja, ho kia tempo ja estis

La malbona novaĵo: Pluraj Rusoj verŝajne ne venos al la IS. Almenaŭ unu Rusino jam persone kontaktis min. Vere bedaŭrindege… sed ĉu ni eble revidos unu la alian dum IJK en Rusio en 2004?

La bona novaĵo: Pasintan semajnfinon La Kuracistoj kune ekzercis – kaj ĉifoje kun drumisto! Ĉio multe pli bone sonas kun kompleta roka instrumentaro… do realiĝis por kio mi laboris dum unu jaro! Nun mi vere antaŭĝojas nian koncerton dum la IS.

?u vi sentas la miraklon de l’ progres’?

Hodiaŭ mi finis gravan laborfazon, kiu stagnis jam dum monatoj. Mi volis prepari kulturan broŝuron por la Germana Esperanto-Junularo, sed pro misfunkciado de komunikado (jes, ankaŭ tio okazas en Esperantujo!) longtempe ĉio simple kuŝis senmove ekde fino de aŭgusto. Nun mi finfine poluris la tekston, kolektis bildojn por la ilustrado kaj forsendis ĉion al Benno Frauchiger (de JES). Li havas la taskon kunmeti ĉion, kaj espereble baldaŭ (laŭ mia realisma takso plej frue en januaro) liveros korektindan version. Kiel fonto por la teksto cetere mi ĉefe ĉerpis el mia artikolo pri Esperanto-kulturo.

Plie mi konsentis fari prelegon pri Esperanto-muziko dum la semajna kunveno de la Esperanto-grupo de Münster en 2004. Mi aktualigos mian malnovan prelegon kaj reuzos ĝin. La Esperanto-muziksceno intertempe sufiĉe kreskis…

Atentu, sekvas satiro!

Ŝtelita de Basim (vidu lian enskribon de la 6a de decembro): laer.nu/captions ofertas la eblon, krei bildojn kun homoj pledantoj por aŭ protestantaj kontraŭ io ajn. Kompreneble mi havas fantazion, pri kies bono oni rajtas dubi, kaj tial mi tuj elpensis sloganojn komplete ŝercajn kaj sensencajn:

signoj por mia kreskanta fameco (reale: memŝatado)

– Oni eĉ jam ludas Till kaj Gunnar faras teknon en gitaraj rondoj! Kompreneble la muzikistoj unue havas kelkajn problemojn trovi la ĝustajn akordojn…

– Fronte al retaj kameraoj, belulinoj jam tenas paperetojn kun la plej grava demando de la mondo, klare alcelante min.

– Foje aliaj belulinoj verve montras sian adoradon de mi per afiŝoj… tiu ĉi vere estas la plej impresa.

sensencaĵoj en la tradicio de la Blinda Gardisto

Homoj ekde jaroj diskutadas, kial la IS estas tiom populara. Jam ekzistas foto kun Till Schönberner, tiama ĉefo de KKRen, la organiza temo, kiu mencias misteran IS-formulon. Nun Usonaj sciencistoj prezentas la IS-formulon kiu estas okulfrape simpla.

Longjara ŝerco inter Till kaj mi estas la aserto de ekzisto de t.n. “posedoteorio“, kiu klarigas kial oni ĉiam preferas la dolĉaĵojn apartenantajn al aliaj personoj. Ni ekde la komenco supozis ian similecon al la relativitecteorio de Albert Einstein, sed nur nun eltrovis, ke li fakte mem en siaj lastaj tagoj ekis verki ion pri la – nun de ni malkovrita – posedoteorio.

Informi pri la ideo, artikolo de Andrej Grigorjevskij, aperis en la januara numero de Revuo Esperanto en 2002. Till kaj mi tuj verkis parodion, kiu tamen nur aperis en la novembra eldono de la sama jaro. La titolo de la satiro estis “Agi por la ideo”. Ĝajne iuj aktivuloj miskomprenis tion kaj nun severe instruas nian devizon al novuloj…

vervaj movadaj diskutoj pri daŭre la samaj temoj

Jam unu neatente kaj malprudente farita rimarketo sufiĉis por verŝi novan oleon en la fajron de la diskuto pri la kotizoj por Esperanto-renkontiĝoj. Tuj ekis akraj protestoj de maljunuloj kontraŭ la “oldula krompago” kiun oni enkondukis por la ĉijara IS. Aliaj akceptis la punmonon, sed reciproke postulis centprocentan rabaton por la trinkeja biero en la germana (tradukite: “senpaga biero por ĉiuj”).

Tio inspiris diversajn junularojn, siavice manifestacii por subvenciado de junulaj alkoholorgioj, argumentante ke “ĝuste al pli junaj samideanoj plej ofte mankas la mono, por partopreni en ĉiu faceto de la hodiaŭa esperantista vivo.” Afrikdevenaj movadanoj tion prenis kiel okazon por memorigi ke en la pli malriĉaj landoj de la mondo kutime ekzistas eĉ manko de la plej memkompreneblaj distraj programeroj, kiuj estas konataj ekz. en Eŭropo jam dum pli ol du dek jaroj.

agrabla pozitiva escepto kadre de la senfina debato: Aktivulino ne atendas la aŭtamatan alvenon de solvoj, sed mem agas por ili, ĉifoje batalante kontraŭ la misstato de troa timideco flanke de kelkaj belaj junulinoj. Longjara kaj laŭ kutima taksado ŝajne neforigebla problemo mildiĝas dank’ al engaĝitaj unuopuloj, kiuj vidas la verajn taskojn farendajn.

Memoru, ke muziko estas bela

LiveJournal jam ekde kelkaj tagoj ne plu postulas t.n. “invitkodon” de novaj aliĝantoj. Tio signifas ke nun ĉiu povas tuj iĝi membro kaj ne devas unue peti amikon, konaton aŭ eĉ tute nekonatan esperantiston… Laŭ mia sekvado de la Esperanto-sceno ĉe la komunumo, tuj kreiĝis pluraj novaj taglibroj aŭ esperantlingvaj aŭ almenaŭ de esperantistoj.

Agrabla efiko: Oni denove rekonas min en diskutoj pro mia nomo. Evidente mia teknopeco “Till kaj Gunnar faras teknon” daŭre vojaĝas tra la reto. Iu demandis “Ĉu vi hazarde estas LA DĴ Kunar?” (Ne nur ke homoj demandas ĉu mi estas DĴ Kunar, sed eĉ ĉu “LA” DĴ Kunar! Ho jes, kiom bona estas tio por mia egoo!) Kaj esperantisto parolas pri “la tekno-famulo”, alcelante min. Eĉ en miaj plej aŭdacaj revoj mi ne elpensis ion tian!

Ne necesas skribi ion plu por hodia&#365… tia okazaĵo pli ebriigas ol dolĉa ruĝa vino!

Tro longe jam atendis mi… sed tamen mi atendos pli

Ĝuste kiam oni ĝin ne plu atendas, io grava okazas. Por mi, la muzika Esperantujo restis sufiĉe dormanta dum la jaro 2003. Kompare al antaŭaj jaroj, malmultaj novaj diskoj aperis. Kaj preskaŭ neniu (bona) novaĵo de tiuj artistoj, kiun atendas glora estonteco, do kiuj laŭ mi ankoraŭ povus iĝi multe pli konataj, ĉar ili havas talenton. Sed nun atingis min samtempe pluraj novaĵoj:

– Dennis Rocktamba baldaŭ eldonos novan albumon. Eblas elŝuti unu kanton de germanlingva retpaĝo.
– Dolchamar (nun kun “h”) da?re ne mortis, sed eĉ pli aktivas ol antaŭe. La TTT-ejo do ŝajne nur dumtempe ne funkcias.
– Lunatiko / Eterne Rima reaperis! Vi povas aŭskulti hiphopon en Esperanto ĉe la paĝaro de Eterne Rima.

En la germana gazeto “Die Zeit” ne nur aperis antaŭ du semajnoj anonco pri Esperanto, sed eĉ pli frue artikolo, kiu pritraktas la demandon: “Kiel eviti ke la Germana popolo pereos pro nesufiĉa reproduktado?” Interalie legeblas la jena tezo: Germanaj virinoj agas neracie. Por la ĉiutago, ili volas la kompreneman, sentemulan viron, sed se temas pri “korpaj aferoj”, tiam ili preferas la arogantan, egoisman maĉo-tipon. Plej interese, ke tion skribas virino! Do ne eblas forviŝi tiun ideon per la kutimaj kontraŭviraj akuzoj. Tre bona servo: La tuta artikolo haveblas ankaŭ kiel MP3-dosiero.

Aferoj kiuj estas gravaj por ?iuj ni

La bonaj novaĵoj:
– Mi hodiaŭ subskribis la daŭrigon de mia laborkontrakto. Dum la sekvaj monatoj, mi do scios kion fari. Sonas iom amuze, sed estas serioza afero: Nuntempe diplomitoj pri ekonomia informadiko kun malpli ol du jaroj da laborsperto malfacile trovas laboron en Germanio. Kaj apenaŭ iu ricevas tempe senliman kontrakton. Do mi ĝojas pri ĉiu eta paŝo pluen.
– Samtempe mi eksciis, ke ĉio enordas kun mia peto pri ferioj. Fakte jam sufiĉis la subskribo de mia (oficiala) ĉefo antaŭ ĉirkaŭ du semajnoj. En la koncerna sekretario, oni nur notis mian estontan neĉeeston. Do nun oficialas: Mi ne nur senprobleme veturos al IS, sed ankoraŭ poste havos liberan tempon ĝis inkluzive la 6a de januaro (mardo)! Kia lukso kompare al mia antaŭa vivo kiel studento kaj lernanto, kiam mi devis reiri al la universitato resp. lernejo, kaj ne povis paŭzi dum kelkaj tagoj por denove kolekti energion post la kutime tre intense travivata IS.
– Posttagmeze mi renkontiĝis kun mia frato ĉe lia loĝejo, kiu baldaŭ estos mia. Jes, mi translokiĝos al Münster! Kune ni pakis la lastajn restantajn vere grandajn ekipaĵojn en la aŭton. Mi ĉiam enviis mian fraton pro tiu loĝejo, ĝi estas sufiĉe granda… nura problemo povos esti la vespera soleco, mi neniam vivis vere tute sole. Aliflanke mi finfine havos la eblecon resti longe en la urbo kaj ne plu bezonos kapti buson. Mi scias de pluraj ekssamlernejanoj, ke ili troviĝas en la sama situacio. Do bonvena okazo por denove ekhavi kontakton, fari ion kune, kaj ankaŭ ekkoni tute novajn personojn.

La malbona novaĵo:
Pluraj invitleteroj, kiujn homoj el kelkaj landoj bezonas por akiri vizon por veni al la IS en Germanio, ne alvenis. Tio ĉefe koncernas la Rusojn. Estus vere malagrabla se ili ne povus veni pro tio. Mi dum tri jaroj (1996-1998) respondecis pri tiuj invitleteroj kaj povas doni kelkajn kadrajn klarigojn:
– Foje leteroj simple ne alvenas. Tute normala afero, kiun mi mem jam (tro) ofte spertis. Ĝuste tial KKRen, la IS-organiza teamo, postulas ke petoj pri invitleteroj atingu ilin ĝis la 1a de novembro – alikaze ne ekzistas ajna ŝanco sendi ion duan fojon.
– Inter ĉiuj homoj kiuj bezonas invitleteron, la Rusoj estas la plej bone organizitaj. Ili simple konas la proceduron kaj pro tio kutime povas profiti de la longjara sperto.
– Spite al oficialaj deklaroj kaj interkonsentoj, Germanaj ambasadejoj foje postulas kroman faksadon de invitiloj, telefonadon, vizokotizon ktp. La tradicio “Se tia estas la regulo, tiam ni agu tielmaniere!”, pro kiu la Germanoj estas famaj, bedaŭrinde tute ne validas.
-> Mi ne scias, ĉu la Rusoj ankoraŭ sukcesos ricevi siajn vizojn – en la pasinteco, foje tio eblis surprize kaj lastminute tamen jes. Mi esperas je tio denove! La IS gajnis ekde 1994/95, kiam ili reaperis sur la okcidenteŭropa scenejo denove, multan internaciecon, kaj mi ne volas rezigni pri kelkaj personaj kontaktoj.

Dennis Rocktamba estas interesa fenomeno. Li eldonis malmulte, tamen liaj verkoj parte kaptas (kaj meritas) specialan atenton. Jam al la dua Vinilkosmo-kompilo li kontribuis per la kanto “La hom-maŝino” de “Afrika Espero”. Lia mini-albumo “Afrika Nokto” enhavas du tre aŭskultindajn kaj ĝueblajn kantojn: “Regeo-virino” (regeo) kaj “Vivu la paco” (mondmuziko). Kune kun “Ska-virino” de Esperanto Desperado kaj “Ĉu vi pretas?!” de Dolcxamar, la kolektantoj de t.n. “nigrula muziko” havas denove ion por danci. Mi renkontis Dennis Rocktamba plurfoje, interalie pasintjare dum la Balevido-festivalo en Lörrach (sudega Germanio) meze de julio kaj dum la IS en Trier ĉirkaŭ silvestro. Li fakte koncertis post La Kuracistoj. Tute simpatia persono, tre amikema kaj bonetosiga. Finfine ekzemplo por Esperanto-muziko el Afriko (pli precize: Demokrata Respubliko Kongo, iama Zairio)!

Trinku, kamarado, toston al la memor’

Retaj taglibroj foje produktas interesajn rezultojn, eĉ se mi ne komprenas la lingvon, en kiu ili estas skribitaj. Du mencias mian kanton “Till kaj Gunnar faras teknon”, nome unu en la portugala (2003-06-15) de “codeína nikélika” kaj unu en la japana (2003-08-03) (bedaŭrinde la aŭtora nomo sen latinalfabeta versio). Mi jam antaŭe skribis tion pri Esperantujo, sed nun ripetas tion pri la tuta mondo: Mi neniam pensintus ke tiu kanto povus gajni tiom multan atenton! La reto estas vere freneza loko.

Antaŭ unu semajno, mi enretigis la artikolon “dek malpermesoj al esperantistoj“. Tre amuza, sed samtempe pri tre serioza temo. Mi aldonis komenton…

La Esperanto-movado suferas pro stranga fenomeno:
Homoj verve komencas novajn projektojn, kaj la gazetoj estas plenaj je laŭdo pri ĉiu el ili. Sed nur malofte mi legas, ke iu projekto venis al sukcesa finiĝo, kaj ke la gazetaro, asocioj aŭ aktivuloj agnoskas tion per pli granda laŭdo, kiun la plenumintoj meritus. Kiu unue memfiere fanfaronas pri siaj ideoj, ricevas amasan aplaŭdon, sed kiu efektive prudente kaj diligente realigas sian planitan taskon, ne rikoltas la rekonon, kiu decus kiel rekompenso ideala por la tempo kaj nervoj investitaj. Pridubinda tradicio kiu kuraĝigas parolemulojn kaj malmotivigas agantojn kaj tiel bremsas la Esperantujan aktivecon.

El tio rezultas, ke la proponantoj de iu ajn projekto ne bezonas atenti pri la realigeblo de siaj teoriaj pensaĵoj aŭ la daŭrigeblo de komencita aktiveco – ja neniu rigardas al la fino! Tiu praktiko gvidas al la bone konataj “aeraj kasteloj” kiuj eterne restas kapaj konstruaĵoj, kaj la “pajlaj fajroj”, kiuj post mallonga intensa brulado rapide estingiĝas. Kompreneble ĉiu averto pri tio estis vana, oni eĉ akuzis min esti profunda pesimisto kaj obstakla bremsanto. Post multaj jaroj kiel Esperanto-aktivulo, mi estis sufiĉe seniluziigita. Des pli kontentiga kaj amuza estis la tralegado de la “10 malpermesoj” – mi sentis min pravigita. Ekde nun mi havas fortan argumenton kontraŭ projektoj kaj proponoj, kiuj jam je la unua tralegado evidente estas idiotaj. Ke tiu dokumento aperis antaŭ tiom multaj jaroj, povas montriĝi eĉ pli utila: Kiu agas kontraŭ tiom malnovaj malpermesoj, maltrafis la evoluon de Esperant(uj)o kaj intelekte postrestis en praa fazo de la frua 20a jarcento.

?i kreskis dum la tempo nigra kaj supreniris la? la sun’

Eta jubileo: Ses monatoj da reta taglibro! (Mi jam faris mian unuan enskribon antaŭ sep monatoj, sed paŭzis komplete dum julio, kiun mi do ne kunnombras.)

Kutime mi evitas skribi ion pri kadraj aferoj rilate al mia taglibro, ĉar mi pensas ke tio tro rapide gvidas al vanta kaj senenhava memspegulado. Tia mejloŝtono tamen povas servi por rigardo reen, kaj permesu la raran agon de kelkaj konstatoj:

Origine mi intencis skribi ĉefe pri muziko kaj ne tiom pri “kio okazis hodiaŭ”. Fakte ankoraŭ ĉiu enskribo enhavas muzikan temon, sed mi ankaŭ pli kaj pli mencias privatajn kaj nemuzikajn temojn. Interesaj trovitaĵoj el la reto (artikoloj el aliaj retaj taglibroj, interesaj TTT-ejoj, novaĵoj el la gazetaro) legeblas apud rakontoj pri mia privata (sed ne intima) vivo. Krom eble malzorgemo pri kohera enhavo, tio ĉefe rezultas el du kialoj:

1. Retaj taglibroj pli kaj pli iĝis nova modo de Esperantujo. Mia origina ideo, verki unu el la malmultaj esperantlingvaj taglibroj, trovis rektasence samideanojn.
2. Mia privata vivo, kiu rilate al belaj okazaĵoj kaj pozitivaj ŝanĝoj stagnis jam ekde jaroj (meze de 2000), regajnis tute neatenditan viglan evoluon. Tion ne eblas honeste prisilenti en taglibro.

Kelkaj ĝis nun neskribitaj reguloj, kiujn mi sekvis:
– La titolo ĉiam estis citaĵo el kantoteksto.
– Mi ĉiam enmetis alian kanton sub “aktuala muziko”.
– Mi neniam skribis pli ol unufoje je tago.
– Mi neniam skribis ion alian ol tute publikan.

Krome mi je la komenco provis indiki ĉiam alian “emocian staton”, sed iam fajfis pri tio, ĉar nur postrestis kelkaj strangaj statoj unuflanke kaj daŭre revenis la jam uzitaj aliflanke.

Relegante la unuajn du enskribojn, mi rimarkas ke mi – malgraŭ la ideo ne malkaŝi mian tutan privatan vivon – ekde la komenco malkaŝis parton de mia koro. Tio estas danĝera en la interreto. Aliflanke, se mi skribas taglibron, mi ne volas perforte fari iujn hipokritaĵojn. Aŭ sincere aŭ tute ne! Ke miaj sentoj regas mian vivon pli ol mi pensis, eble estas la konkludo de la pasintaj ses monatoj.

La muzika novaĵo kaj la semajnfinaj okazaĵoj

Tiu larmo estas same senhelpa kiel mi

Ŝajne la populareco de miaj monologoj kreskas: Basim Al-Shaikhli, la gitaristo de La Kuracistoj, nun ankaŭ ligas de sia taglibro al mi. Plie mia patro rakontis al mi, ke Bertilo Wennergren menciis mian taglibron en prelego pri Esperanto en la interreto kadre de “GIL“-konferenco pasintan semajnfinon. Mi ne scias, kiel mi meritas tion, sed ĝoje agnoskas ĝin.

Dimanĉe vespere mi la trian aŭ kvaran fojon rigardis la filmon Rollerball. La unuan fojon mi estis tre ekscitita pri tiu verko ĉefe pro la “sportaj” scenoj, kiuj tre memorigas min pri la komputila ludo “M.U.D.S.” (Mean Ugly Dirty Sports) – Germana klasikaĵo el la fruaj 1990aj jaroj. Kaj mia frato atentigis min je la dua fojo ke la domo de la “korporacio” en la filmo reale estas konstruaĵo de BMW en Munkeno. Ni jam vidis ĝin reale; ĝi situas proksime de la t.n. olimpika vilaĝo.

Tria bela detalo, kiun mi sufiĉe rapide rimarkis: Du flankaj aktoroj poste repaperis en Star Wars. Facile rekoneblas la vizaĝo de Richard LeParmentier. Li en la unua filmo estas adjudanto de grava entreprenisto kaj en la dua generalo Motti, partoprenanto en konferenco kun Darth Vader kaj Tarkin – do iom similaj roloj, ĉiam proksime al la ĉefaj malbonuloj, sed pli sube en la hirarĥio.

Kiam mi vidis lin en Rollerball, kun skeptika mieno portante uniformon kaj tenante pilotan helmon en la mano, Angus McInnes kaŭzis deĵavuon al mi. La penso “Tiun vizaĝon kaj tian scenon mi de ie konas!” rumoris en mia kapo, kaj subite mi memoris: En Star Wars li reaperas kiel piloto “Oro Unu” kaj i.a. staras dum la antaŭataka konferenco en plena pilota uniformo kun sia helmo en la mano, skeptike pri la fareblo de sia onta tasko. (Kaj li flugas Y-flugilon, kiun mi plej ŝatas en la komputila ludo “X-Wing”!) Nu, eble eta detalo, sed plej memorinda por mi, ĉar malofte oni eltrovas, de kie venas deĵavuoj.

Kiam mi ĉifoje pli atente sekvis la tutan rakonton de la filmo, mi rimarkis ke la sanga “sportado” estas nur kadra afero, kompare al la resto de la scenoj. Ili estas multe pli trankvilaj. Jonathan E., ĉefa heroo, sukcesa Rollerball-ludisto, vivas en mondo sen la kutimaj problemoj: Ne plu ekzistas nacioj kaj militoj, la homoj posedas altan vivnivelon kaj ricevas ĉiun luksaĵon, kiun ili volas. Nur kiam li ne volas sekvi la ordonon de la “korporacioj” (grandegaj firmaoj), kiuj inter si dividas la regadon, li pli kaj pli konscias pri la mallibereco, en kiu la homaro vivas. La Rollerball-“ludo” fakte transprenas socian funkcion, ĝi montru ke ĉiu individua strebo estas vana. Tiun celon minacas la heroo, estante legenda kaj plej longjara ludisto. Ĉar ne eblas kaŝe murdi lin, la diktatoraj ĉefaj provas ĉion ajn por igi lin fini sian karieron; ili ŝanĝas la regulojn tiel ke pli kaj pli da ludistoj mortas “akcidente” dum la Rollerball-matĉoj. La kulmino estas ke oni redonas la nuran veran amon al la heroo, kiu iam devige forlasis lin… Jonathan E. laboras en brutala “sporto”, klare malestimas la virinojn, kiuj flirtas kun li, malŝatas la superfacecon de la socio, en kiu li vivas, sed samtempe ofte montras tre molajn flankojn de sia persono, ekz. se temas pri amikoj kaj certa virino. Min tre impresis ke lia heroeco ĝuste ne konsistas el korpa forto, sed sentoj kaj la prefero de libereco kompare al lukso.

Ĉar mi timas esti tro pigra sen memkontrolo, mi kreis ekzercoliston por la koncerto kaj kroma muzikado dum la IS. Entute 20 kantoj, sed mia celo estas ekzerci 5 el ili ĉiun tagon. Bona plano kreas superrigardon, kaj tiel ne nur dokumentas pasintan diligentecon, sed ankaŭ montras, kiun kanton mi ankoraŭ ne tiom ofte elprovis. Espereble mi persistos ĝis la IS…

La MP3-dosieroj de du esperantlingvaj muzikgrupoj bedaŭrinde malaperis el la reto: Tiuj de Asorti kaj Piĉismo. La TTT-ejo de Asorti jam ekde tagoj ne plu funkcias, kaj Piĉismo kadre de la fino de mp3.com ne plu havas oficialan paĝon por muziko. Piĉismo eble iom tro bruas kaj maldecas por tiom delikata ulo kiel mi, sed samtempe ankaŭ havas bonege fortajn gitarojn kaj alportas gravan subgrundan kontribuon al Esperantujo. Kaj kvankam la KD “Novjara nokto” de Asorti foje sonas iom amatore, ĝi samtempe enhavas multajn belajn melodiojn kaj por Esperantujo tute nekonatan variecon da voĉoj, laŭ mi eĉ inkluzive la plej belan virinan kantadon en Esperanto. Ambaŭ estis en mia “interreta kompilo” – kiun mi nun urĝe devas aktualigi.

Findetruu chi muziko la plej lastajn remparojn de l’ enu’

La projekto “memkompilita KD-aro kun Esperanto-muziko” atingas novan fazon. Mi intertempe estas kolektanta grafikaĵojn el la interreto por uzi ilin poste kiel ilustraĵojn. Trarigardante la KD-aron de Arafat (DĴ dum mia naskiĝtaga festo), mi rimarkis ke ilustrado tre helpas rapide distingi KDjn, do ne temas pri iu lukso, sed vere utila afero. Plie mi ŝatas fari aferojn detale bone. Baldaŭ mi komencos verki la unuajn titollistojn; antaŭ tio mi ankoraŭ devos traaŭskulti du KDjn de Solotronik. Poste mi notos al kiuj temaj KDj iu kanto povas aparteni.

En la papera eldono de la gazeto Die Zeit hodiaŭ aperis tutpaĝa anonco pri Esperanto. Ĝin financis la entreprenisto Etsuo Miyoshi el Japanio. Mi tre ĝojas ke aperis foto de Amri Wandel montranta kvar denaskulojn kune kun teksto kiu klarigas ke ekzistas ĉirkaŭ 1000 denaskuloj. (Por mi tre gravas tiaj mencioj, ĉar mi ofte devas legi ke “Esperanto estas nenies gepatra lingvo“, kaj mi laciĝis tiom pri diskutado ke mi preferas verki iom pli akrajn satiraĵojn kiel The native speaker strikes back.) La sama foto jam ornamis eldonon de Revuo Esperanto (nr-o 1146, aprilo 2002). Foje en Revuo Esperanto vere aperas tre bonaj, altkvalitaj fotoj de Esperanto-renkontiĝo, malgraŭ la klasika sperto ke multaj esperantistoj tute ne scipovas foti bone. Ĉiukaze koran dankon al la estimata sinjoro Miyoshi, pri kiu mi jam aŭdis de mia avo (kiu interŝanĝas leterojn kun li!) kaj familio Ubik, kiu parte vizitis lin en Japanio.

Esti informadikisto ofte signifas transpreni randan pozicion en la socia vivo, sed foje ebenigas la vojon al tre plaĉaj okazaĵoj: Antaŭ ekzakte unu semajno, mi helpis al la familio de unu de la belulinoj kiuj estis ĉe mia naskiĝtaga festo. Ili aĉetis novan komputilon kaj post unu semajno ĝi jam ne plu funkciis. Kiel mi iom post iom eltrovis, parolante kun la patrino kaj elprovante la aparataron, ili post spionprograma atako reinstalis la sistemon, sed ne la programojn necesajn por la interretaliro. La solvo je la fino do estis sufiĉe simpla, sed la vera tasko konsistis el tio, eltrovi tion. Krome mi instalis Mozilon kiel alternativan navigilon kaj montris kiel krei liston da preferataj retpaĝoj. La familio poste ege ĝojis kaj demandis kiel ili nur povus danki al mi. Mi diris, kiel ĉiam en tiuj situacioj: “Ke mi povis helpi vin, jam estas sufiĉa danko!” kaj forveturis sur mia biciklo. Ha, mi sentis min kiel nobla ĉevalisto kiu protektas la povrulojn kaj malfortulojn! “Esti la heroo” troviĝas inter miaj plej ŝatataj agoj!

La sekva semajnfino estis tre refreŝiga: Sabate mi iris manĝi en Ĉina restoracio kun miaj geavoj, miaj gefratoj, mia bofrato kaj du geamikoj. (Ni ses fakte invitis la geavojn, al kiuj ni ankoraŭ promesis komunan tagon.) Mi estas sufiĉe maldika persono kaj mia stomako iom delikata. Tamen mi sukcesis manĝi tri telerojn kaj duonan da manĝaĵo, sen iuj malbonfartigaj sentoj poste! Ni ĉiuj kune promenis kaj posttagmeze ankoraŭ kune trinkis kafon kaj manĝis kukon. Jam tio entute estis belega tago.

Sed la familio, al kiu mi helpis ĵaŭde, invitis mian fraton kaj min por manĝado de kristnaskaj keksoj (kies bakado estas tipa afero por la adventa tempo en Germanio). Ili poste ankoraŭ servis vespermanĝon (tre leĝeran, mediteranean!) kaj ofertis bieron kaj vinon. Ni ludis kaj babilis ĝis preskaŭ la deka vespere.

Reveninte hejmen, mi iris saŭni kun kelkaj familianoj kaj rigardis la DVDn “Legend” – la unua filmo, kiun mia familio surbendigis de la televido (en 1987). Iom kiĉa, sed ankaŭ iel romantika.

Dimanĉe mia geonkloj (tiuj kun la tre ĉarmaj gefiloj) invitis mian patrinon, mian fraton kaj min al tagmanĝo – do denove multa manĝaĵo! Mi jam dum minimume tri jaroj ne tiom multe manĝis! Poste mi ludis kun miaj du kuzoj kiuj ege amuziĝis, kaj ricevis kafon.