Monataj arkivoj: Januaro 2011

Vi nur vivas dufoje

La komponisto John Barry mortis. Li estis fama pro sia filmmuziko, precipe tiu de multaj “James Bond”-filmoj. Ekzistas longdaŭra disputo, kiu verkis la James-Bond-temon. Kelkaj diras, ke estis John Barry, kiu reuzis elementojn de pli fruaj kantoj, ekzemple “Bees Knees”. Aliaj opinias, ke estis Monty Norman, kiu ĉerpis el sia verko “Good Sign Bad Sign”. Tre verŝajne estas, ke ambaŭ po iomete kontribuis kaj la fina rezulto estas kombino de ambaŭ talentoj.

Du aŭtoroj, unu fama verko – tio memorigas min pri la kineja muziko de “Star Trek”, kies ĉefa titolo venas de Jerry Goldsmith kaj Alexander Courage. John Barry difinis la stilon de muziko por agentofilmoj, same kiel John Williams (“Star Wars”, “Indiana Jones” – kaj multaj aliaj) faris tion por fantaziaj kaj aventuraj filmoj. Dum Barry elektis tiatempe aktualan rokmuzikon, Williams remalkovris orkestran muzikon.

Li donacis al mi multajn agrablajn horojn per siaj verkoj. Tial lia morto same malgajigas min kiel tiu de Michael Kamen (“Highlander”). Certe ankaŭ aliaj komponistoj de filmmuziko estas gravaj por mi, ekzemple Alan Silvestri (“Back To The Future” / Reen al la estonteco), James Horner (“Willow”) kaj Howard Shore (“Lord Of The Rings” / Mastro de la ringoj).

John Barry interalie verkis la muzikon de la kanto “Goldfinger”, kiu sendube iĝis la klasika James-Bond-kanto. Sed ankaŭ “You Only Live Twice” de li estas klasikaĵo. Multaj aliaj artistoj reludis ĝin, eĉ Coldplay.

Ĉiam impresis min, kiel li reuzis la ĉefan muzikaĵon de “On Her Majesty’s Secret Service” por la posta “A View To A Kill”. Tie ĝi aperas en la pecoj Snow Job, He’s Dangerous kaj Golden Gate Fight kun elektra sologitaro. En kompilo de muziko el la filmo, bone percepteblas, kiom freŝa restis la muziko:

John Barry: A View To A Kill Suite

Suito de la Praga Filmharmonia Orkestro, kiu uzas muzikon el ambaŭ filmoj, bone montras, kiom facile kombineblaj estas la muzikaĵoj. Necesas atenti por diri, kie okazas la transiroj.

City of Prague Philharmonic Orchestra: On Her Majesty’s Secret Service / A View to a Kill – Suite

Sed John Barry ankaŭ verkis la titolan muzikon por la televida serio “The Persuaders”. Ĝi famiĝis en Germanujo sub la nomo “Die Zwei” (“La du”) pro la humuroplena sinkronizado. Ankaŭ tiu ĉi muzikaĵo neniom perdis de sia freŝeco, kiel montras pl nova versio:

John Barry: Theme from The Persuaders

Boabyp/Europium: The Persuaders Theme 2007

Strange, kion deziro farigas stultajn homojn

Lastatempe mi denove serĉas diversajn versiojn de kantoj kaj komparas ilin. La tutan rakonton malantaŭ tio mi ne volas malkaŝi, sed ĉiam revenas malnovaj anekdotoj por rakonti.

“Wicked Game” iĝis la kanto, kiu vere ekis la karieron de Chris Isaak. David Lynch uzis ĝin en sia filmo “Wild At Heart”. Mi neniam spektis la filmon, sed ŝajne de tie venas versio sen la ĉefa kantado. Tiel almenaŭ legeblas en la KD-libreto de la disko “Wicked Game”, kiu fakte estas kompilo de kantoj el la unuaj tri albumoj de Chris Isaak.

Tiun version mi uzis por kanti dum mi DĴumis kadre de la Internacia Junulara Kongreso (IJK) 1999. La kanto tiom bonas ke ĝi estas en mia kompilo da muziko por para malrapida dancado.

Chris Isaak: Wicked Game

Unu afero, kiu iritis min dum jaroj, estas la fina parto. Iel la gitaro sonas strange, kvazaŭ ĝi samtempe eksonus dufoje. Nur antaŭ mallonga tempo mi lernis la historion de la kanto: Fakte oni kummetis partojn de multaj diversaj surbendigoj. La rezulto, kiu sonas tre intime kaj romantike, reale estas tute artefarita produkto. Tio denove montras, ke ne gravas la origino, sed la efiko.

Sur la kompilo troviĝas aliaj bonaj kantoj. Menciinda estas “Blue Hotel”. Iomete kurioze, la fina akordo de “To France” (ĉe la reludversio de Blind Guardian) memorigas pri la fina akordo de tiu ĉi kanto. “Blue Spanish Sky” estas ĉarmeta. Fakte ankaŭ ĝi troviĝas sur la sonŝpuro de “Wild At Heart”, kiel mi nur poste eltrovis. “Lie To Me” sonas tre simile al “Wicked Game”. Ĝi estas en la sama stilo.

De “Wicked Game” ekzistas mutegaj reludversioj. Plej famiĝis verŝajne tiu de HIM el Finnlando. Kiam mi ankoraŭ studis en Paderborn, unu de miaj kunloĝantoj iam montris al mi alian, tre eksterordinaran version. Ĝin mi uzis kiel finan kanton dum ĉiu vespero de mia DĴumado dum la Internacia Junulara Festivalo (IJF) 1999 en Bellaria/Rimini (Italujo). Mi pensis, ke la grupo nomiĝas “Les Reines Prochaines”. Jarojn poste mi legis, ke la kanton ili renomis al “Opfer dieses Liedes” (viktimo de tiu ĉi kanto). Sed mi ankaŭ legis pri la suba artistino kaj tiu iomete alia titolo.

Pipilotti Rist: I’m A Victim Of This Song

Ĉu vi povas senti la tondron ene?

Saber Rider and the Star Sheriffs estas televida serio el la 1980aj jaroj. Ĝin oni kreis en Usono el origine alia serio el Japanujo, ŝanĝante la enhavon, kelkajn scenojn kaj forigante kaj aldonante eĉ tutajn epizodojn. Dum la originalo estis meze sukcesa, la nova produkto furoris!

Ankaŭ en Germanujo ĝi iĝis grandega sukceso. Kutime japanstilaj desegnofilmoj tute ne estas mia afero, sed tiu ĉi estas escepto! Tiu serio iĝis agrabla memoro al mia frua junulaĝo.

Saber Rider and the Star Sheriffs (Germana enkonduko)

Intertempe Germana entrepreno ne nur publikigis DVD-eldonon de la serio, sed eĉ aparte prilaboris la kvin perditajn epizodojn. Por tio kunvenis la aktoroj, kiuj jam origine donis sian voĉon al la karakteroj.

La perditaj epizodoj (kvin entute)

Unu grava elemento por la daŭra memoro de la serio estis la titola muziko. Mi estis nekredeble feliĉa, kiam mi trovis ĝin! Sed pri kompleta sonŝpuro mi longe ne konsciis. Fakte kelkfoje mi vidis du diversajn kompaktdiskojn en vendejoj, sed mi ne sciis, kiom multaj partoj entute estis, kaj tial ne aĉetis ilin.

Sed mi eksciis, ke estas vere nur tiuj du. Tial mi metis ilin sur mian deziroliston por kristnasko – kaj ricevis ilin! Rokmuziko el la 1980aj jaroj ja estas tute mia stilo kaj tiu heroa stilo ĉiam restis en mia menso. La enhavo de ambaŭ diskoj estas tre riĉa: Ili plenas je muziko kaj enhavas intervjuon kun la komponisto Dale Schacker. Ankaŭ aperas tie remiksoj kaj metalroka reludversio.

Metalroko – precipe la substilo, kiun mi ŝatas – vaste ĉerpas el la muziko de la 1980aj jaroj, do ne estas miraklo. Fakte unu metalrokan reludversion mi jam konis antaŭe, eĉ se ĝi ne estas ligita al la diskoj.

Equilibrium (metalroko): Saber Rider and the Star Sheriffs

La horloĝo montras noktomezon

Kio helpas kontraŭ la post-Esperanto-renkontiĝo-sindromo? Festo en la amikaro! Kaj kion mi volis fari en la nova jaro? Denove muziki! Ambaŭ eblis sabate antaŭ du semajnoj.

Dum la dua duono de la festo, ni organizis gitaron. Mi tute ne kapablis agordigi ĝin, sed tio ne gravis. Mi komencis la rondon per Teenagerliebe (la originalo de “Junula amo”) de Die Ärzte. Sekvis “Nana-Mouskouri-Konzert” kaj “Uruguay” de Funny van Dannen. Per liaj kantoj mi jam kreis multan amuziĝon ĉe alia festo, kaj ankaŭ ĉifoje la homoj ridetis. Poste alia persono ludis “Canción del mariachi” el la filmo Desperado, sed preskaŭ tute sen koni la tekston. Kompreneble mi kunkantis ĝin komplete. Tria homo, kun kiu mi estis babilanta antaŭe longe pri muzikado, transprenis. Li prezentis “First We Take Manhattan”, origine de Jennifer Warnes, kaj Taximann de Marius Müller-Westernhagen.

La mondo rigardas supren al mia fenestro

En la plej aktuala numero de Kontakto, kiu publikiĝis antaŭ nelonge, aperas interalie kelkaj komiksoj, inter ili unu, kiun oni tradukis el la germana. En mia taglibro mi jam kelkfoje menciis Mawil, alian aŭtoron, kiun mi tre ŝatas (“Ni ja povas resti amikoj“, “La muzikgrupo“). Lastatempe li desegnis la fiktivan historion de “The Beatles” – sed en versio, kie ili venas el la orienta bloko de la malvarma milito!

Mawil naskiĝis en la sama jaro kiel mi. La samo validas por lia kolego Flix, kiu aperigis sian unuan tre sukceson proksimume je la sama tempo kaj ankaŭ en la formo de sia fina universitata laboro. De li mi ankoraŭ ne havas iun paperan komikson, sed lian aktivecon en la interreto mi sekvas. Unu projekto de li estas “komiksa taglibro”. La nivelo kaj stilo tre varias, sed foje ekzistas aparte amuza parto. Kruda traduko de la teksto:

“La maljuna viro reludas Echt.”
“Tute malsprite.”

Oni ne komprenas la komikson sen koni germanlingvan popmuzikon. Rio Reiser estis famega. Tial li aperas sur mia kompilo da germanlingva muziko por homoj, kiuj lernis aŭ lernas la germanan kiel fremdan lingvon. Unu de liaj grandaj sukcesoj estis la kanto “Junimond”:

Rio Reiser: Junimond

Echt: Junimond

Parto de la refreno-teksto legeblas en la komikso. Fakte la linio “es ist vorbei, bye-bye” memorigas min pri la simila linio “doch alles das ist jetzt vorbei – bye, bye” en la kanto “Wie am ersten Tag” de Die Ärzte.

La eraron, ne koni la originan artiston de kanto, mi jam mem faris. Soft Cell faris brilan reludversion de “Tainted Love”, sed ne la originalon! Tiu venas de Gloria Jones.

Muela rad’ turniĝas

Antaŭ pli ol monato mi skribis pri la Germana popolkanto “In einem kühlen Grunde”. Kiel mi hazarde eltrovis, ekzistas traduko al Esperanto de Joachim Giessner. Li estis tre diligenta tradukisto kaj postlasis riĉan verkaron. Elŝuteblas PDF-dosiero kun la tekstoj inkluzive la originaj titoloj. El hodiaŭa vidpunkto, la dosiero bezonus indekson kaj eble iom pli belan aranĝadon; tamen imprese, kiom multe jam eblas trovi tiel. Interalie li tradukis “Yesterday” de The Beatles.

Mi volas la gitaron por fari bluson

Laŭdire la ukulelo iĝas la sekva nova moda instrumento en popmuziko. En malfrua rekomendolisto por kristnaskaj donacoj legeblis kiel speciala ideo, deziri ukulelon. Ĝin oni povas transporti facile kaj reludi jardekojn da populara muziko.

Tiu ideo allogis min. Ankoraŭ tre bone mi memoris, kiom malfacilis transporti gitarojn en aviadilo por la koncerto de “La Kuracistoj” dum la Internacia Junulara Semajno (IJS) en Máko (Hungarujo). Aliflanke ukulelo havas esencan malavantaĝon: La kvar kordoj estas en tute alia dutalteco kaj kun alia dutodiferenco inter si, tiel ke necesus relerni ĉiujn akordojn. Tio ankaŭ malfaciligas rapidan ŝanĝadon inter la du instrumentoj.

La solvo prezentiĝis en hibrida formo: Ekzistas tielnomata gitalelo! Tio estas gitaro en la grandeco de ukulelo. Mi trovis unu en la reta katalogo de la magazeno, en kiu mi jam estis aĉetinta mian novan gitaron. Kaj ĝi alvenis ĝustatempe por kristnasko!

Bildo de la du instrumentoj troviĝas ĉe Ipernity. Mi faris ĝin hodiaŭ.

Mi kunportis la gitalelon al la Junulara E-Semajno (JES) en Burg/Spreewald. Ĉar Sebastian estis kunportinta sian dekdukordan gitaron, ni ne bezonis plian instrumenton por la koncerto de “La Kuracistoj”.

Sed dum la du tagoj post JES en Berlino, mi kelkfoje elpakis kaj ludis ĝin. Ĝi tre motivigis min, reordigi miajn muzikajn noticojn kaj ludi denove. Kelkaj akordoj estas multe pli facilaj ol sur kutima gitaro, aliaj iom pli malfacilaj. La sono certe ne estas komparebla al tiu de bonkvalita gitaro, sed ĝi bone taŭgas kiel instrumento por provludi ion sen altaj ambicioj. Cetere kutime ĝi venas en alia dutalteco ol gitaro. Tamen post la elpakado de la donaco mi rimarkis, ke la gitalelo estis jam tre proksima al la kutima gitara dutalteco. Tiel mi eĉ ne devas transponi ion.

Ĉiuj gajaj homoj kunvenas, povruloj kaj riĉuloj

Se mi jam rakontas pri kompilado de Esperanto-muziko por radio-elsendo: Fine de 2009 la Katolika Novaĵservo (Katholische Nachrichten-Agentur, KNA) intervjuis miajn gepatrojn kaj min pri Esperanto. Aperis diversaj artikoloj poste, ekzemple “Esperanto – eine Sprache ohne Grenzen” (Esperanto – lingvo sen limoj). La ĵurnalisto surbendigis, kion ni rakontis, tiel ke la materialo ankaŭ estis uzebla por sondokumentoj. Krome mi kompilis por li diskon kun Esperanto-muziko. Je la fino mi ne scias, ĉu oni ie uzis tion, sed estis bela sperto, ke iu venis jam bone informite kaj tute malferme kaj verve kolektis materialon.

Elĉerpiĝis nun la vesper’

Mi ankoraŭ havas multajn aferojn por rakonti pri Esperanto-muziko. La 2a Junulara E-Semajno (JES) en Burg/Spreewald realportis la memorojn.

La 26an de septembro 2009, mi partoprenis en duhora elsendo de Radio Dreyeckland (Radio Triangulujo). Ĝi havas specialan elsendon pri Esperanto – kaj kompreneble la redaktanto parolis kun mi pri Esperanto-muziko. Eksonis la jenaj kantoj:

  1. Dolchamar: Ĉu vi pretas!?
  2. Persone: Du homoj
  3. Esperanto Desperado: Ska-virino
  4. La porkoj: Ene de l’ milito
  5. Inicialoj DC: Berlino sen vi
  6. Supernova: Pasio en katen’
  7. JoMo: Ĉu vi volas danci?
  8. Esperanto Desperado: Grava

Mi aktive helpis je tio, ke la redaktanto havu bonan elekton da muziko. Sed li atentigis min pri la albumo Propaganda de Inicialoj DC, kiu estis aperinta tute freŝe nur dek tagojn antaŭe kaj haveblis senpage en la reto!

Mi aŭskultis la muzikon la unuan fojon dum parolopaŭzo kaj estis tuj ravita de la malrapida, melankolia elektronika popmuziko. Krom Berlino sen vi, sur la albumo troviĝas en Esperanto “Ding”, “En mia ĉambret'” kaj “La sonĝa mond'”, krome parte “F”. La Esperanto-parto de la albumo “Propaganda” troveblas ĉe Ipernity

Inicialoj DC: Ding

Inicialoj DC: Berlino sen vi

Inicialoj DC: En mia ĉambret’

Inicialoj DC: La sonĝa mond’

La titolo “En mia ĉambret'” memorigas min pri linio el la kanto “Sola” de Amplifiki. Tuj kreskas la simptomoj de la post-Esperanto-renkontiĝo-sindromo! La titolo “La sonĝa mond'” pensigas min pri “La sonĝoj” de Kore.

Sur la nova albumo “Urbano” troviĝas du belaj aldonaĵoj: Unue la tuta albumeto “OK”, due la kvar plene esperantilingvaj kantoj de “Propaganda”.

Mi amas vian rideton

Mi denove havas muzikan anekdoton por rakonti. Kiam mi aĉetis mian novan komputilon, mi tuj sciis: Por estonta DĴumado, mi uzu programon, kiun mi ekkonis dum festo kun DĴ Arafat. La programo nomiĝas MediaMonkey kaj estas senpaga!

Post ciferecigo de granda parto de mia diskokolekto kiel prepariĝo por la Internacia Junulara Kongreso (IJK) en Liberec (Ĉeĥujo), mi rimarkis interesan fenomenon: Unuflanke pli malfacilas kompare al uzado de kompaktdiskoj, trovi kantojn, kiuj stile harmonias. Se oni ne havas la tutan kolekton en la kapo, oni facile forgesas bonajn unuopajn kantojn! Aliflanke tra serĉado oni facile trovas ion, kion oni neniel povintus rimarki per simpla rigardo al la KD-kolekto. Tute hazarde mi eltrovis la jenon: Marillion faris reludversion de la kanto “Sympathy”. Tion mi jam delonge sciis, ĉar la KD-libreto mencias tion. Mi ankaŭ konsciis pri tio, ke estas malnova kanto. Sed mi estis tre surprizita, kiam mi trovis la malnovan version de Steve Rowland & Family Dogg! Fakte jam tiu estis reludversio, sed tempe tre proksima al la originalo.

Tra simila serĉado en mia arĥivo mi hazarde stumblis pri alia afero. Denove estas kontribuo al la rubriko “kantoj kun elementoj el aliaj kantoj” (pasintaj mencioj: unua parto, dua parto, tria parto, kvara parto).

Dum la pasintaj monatoj mi kelkfoje aŭdis la kanton “Barbra Streisand” de Duck Sauce. Iomete primitiva laŭ mia gusto, sed la ripeta kantado estas en ordo.

Duck Sauce: Barbra Streisand (2010)

Duck Sauce “Barbra Streisand” from Mr Goldbar on Vimeo.

Kiam mi elprovis diversajn kantojn, kiuj aperis kiel serĉorezulto, unu el ili estis “Gotta Go Home” de Boney M. Je mia surprizo, ĝi enhavas la rekantadon, kiun oni uzis por la aktuala furoraĵo!

Boney M: Gotta Go Home (1979)

Boney M – Gotta Go Home – MyVideo
Do la vere bonaj partoj venas de kanto, kiu jam havas pli ol 30 jarojn. Sed la afero ne finiĝas ĉi tie. Tra mallonga serĉado en la interreto, mi eltrovis, ke la vera origina kanto nomiĝas “Bimmelbahn” kaj estas de la grupo Nighttrain.

Nighttrain: Hallo Bimmelbahn (1973)

Germana ŝlagro el la 1970aj jaroj iĝas la bazo por grandega diskoteka sukceso en la jaro 2010. Kiu pensintus tion?

Tra enskribo, kiu klarigas ĝuste tion, mi trovis novan interesan muzikan blogon: www.bandsalate.de estas verkata de DĴ, kiu mencias kantojn, kiuj estis kaj estas bonaj aŭ brilaj, sed iomete forgesiĝis.

Inter ili troviĝas ekzemple Inner City: Big Fun kaj Shanice: I Love Your Smile, kiujn mi ambaŭ bone memoras el mia frua junuleco. Krome Chic: Good Times servis kiel kruda materialo por dekoj da kantoj (kelkaj el ili tre sukcesaj) kaj de Lyn Collins: Think (About It) venas tre konata samplaĵo.