Arkivoj de etikedoj: radio

Vi ne estas sola, malfermu viajn okulojn

Foje eĉ la radio ludas interesan muzikon. Lastatempe regule eksonas reludversio de kanto el la 1990aj jaroj. Tio trioble mirigis min: Unue, ĉar la reludversio sonas freŝe kaj konvinkas min, due, ĉar mi ankoraŭ memoras la originalon, kiu plaĉis al mi, kaj trie, ĉar mi ne atendintus, ke oni reludas kantojn el tiu jardeko, kiuj estis nur “malgrandaj” sukcesoj. Pri tiaj kantoj mi kutime informiĝas tra bandsalate.de. Jen por komparo ambaŭ versioj:

Mads Langer: You’re Not Alone

La originalon mi reaŭskultis. Mi tute ne memoris, ke ĝi estis tiom elektronika!

Olive: You’re Not Alone

Mi ne aŭdacas diri ĝin

Ĉiuj bonaj aferoj estas tri. Mi jam menciis du belajn muzikaĵojn, kiujn mi ekkonis tra Radio Rivendell. Nun venis la vico por la tria.

Essence: Evening Falls estas tre trankvila, meditema peco. Mi povas bonege imagi ĝin kiel sonŝpuron por fantazia ludo aŭ por filmo. Pli mi ne skribu – tiun muzikon oni simple ĝuu.

Celestial Aeon Project (Essence): Evening Falls

La blanka kaj dolĉa cigno

Post mia unua malkovro ĉe Radio Rivendell, mi ofte aŭskultis tiun radion kaj trovis pliajn kantojn, kiuj aparte plaĉis al mi.

“Ninqueldan” de Jessica Rae Butler estas en la elfa lingvo – same kiel Aníron de Enya! Mi eĉ trovis paĝon kun senpaga MP3-dosiero.

Fakte la kantado ne nur memorigas min pri muziko el fantaziaj filmoj kaj komputilaj ludoj, sed ankaŭ io tute alia. Temas pri muzikaĵo el la renesenca tempo:

Il bianco e dolce cigno

Alian sed similan surbendigon mi havas de la ĥoro Venestra Musica el Nordwalde. Ĝi troviĝas sur kompilo, kiu enhavas ankaŭ du kantojn de Anastasis, la junula paroĥa ĥoro en kiu mi kantis.

Tempo, kio estas tempo?

Dimanĉe, kune kun amikoj mi kunmetis meblojn en mia nova loĝejo. Ni komencis matene kaj finis malfrue vespere! Unu amiko rekomendis kiel muzikon por la malantaŭo interretan radion kun la nomo Radio Rivendell. Ĝin mi tute ne konis antaŭe. 24 horojn tage ĝi aŭskultigas muzikon el komputilaj ludoj, pli precize fantaziaj ludoj, aŭ muzikon por rolludado aŭ en tiu stilo. Ĝenerale mi tre ŝatas tion!

Dum la horoj da laborado, mi aŭskultis multan bonan muzikon. Unu kanto aparte kaptis mian atenton. Tra la informoj en la aktuala aŭdofluo eblis facile ekscii la artisto- kaj kantonomon kaj tra la TTT-ejo, kiu konservas la ludoliston de la pasintaj horoj, mi poste tuj trovis la artistan paĝon kun la muziko.

Solstheim: Dance Of The Night Faries

La muzikaĵo pensigas min pri la sonŝpuro de la dua parto de la Nordlanda trilogio. Ĝi eĉ pli pri pensigas min pri unu certa peco de muziko el Catania, kiun mi elŝutis antaŭ multaj jaroj de mp3.com, kiam tiu TTT-ejo ankoraŭ estis funkcianta kiel portalo por malkovri artistojn.

Ni ne estas nevenkeblaj

Kutime mi apenaŭ aŭskultas la la radion (nu, la kutiman radion). Sed unu elsendon mi tre ŝatas sekvi tra la interreto: Zeitzeichen (signoj de tempo) memorigas pri datoj el la historio. Dum proksimume kvaronhoro oni interese kaj kun certa profundeco pritraktas specifan temon, personon, okazaĵon. Mi konas tiun elsendon jam el la tempo, kiam mi ankoraŭ vizitis la lernejon. Tiam ĝi eksonis el vera radio.

Mi ridetis, kiam mi trovis la jenan daton en la listo de la pasintaj elsendoj: 1996-02-13: La malfondiĝo de la popmuzika grupo “Take That”. Okaze de la 15-jara datreveno, oni rerigardis. La elsendo aŭskulteblos en la interreto verŝajne ĝis la fino de la jaro.

Siatempe la grupo tute ne ravis min. Por mi estis ensemblo “bakita laŭ la kutima recepto”. Tamen kelkajn monatojn post kiam ili iris apartajn vojojn, mi finis la lernejon. Kaj tiel ilia lasta granda sukceso, “Never Forget”, iĝis la kanto de tiu lernojaro.

Certe ne estas la plej malbona muzikaĵo de tiu grupo, eĉ kun iom da melankolio. Kaj kiam mi aŭskultas ĝin hodiaŭ, mi memoras la bonajn momentojn dum la finado de la gimnazio.

Dum la Internacia Seminario (IS) 1996/97 en Freiburg, kelkaj amikoj kaj mi intencis fari parodion de la grupo. Ni longe ekzercis, surmetante ĉiuj blankajn vestaĵojn kaj ekzercante koreografion. Bedaŭrinde je la fino ni ne povis prezenti tion dum la internacia vespero, ĉar unu el ni ne fartis bone. Sed mi memoras la ekzercadon kun rideto!

Mi estas la viro de mil aĝoj

Mi jam menciis, ke mia amiko kun la multaj diskoj kaj la propra studio faras radion. Interesa elsendo de li estas Sphärentanz (“sfera danco”). Ĉiun unuan mardon en la monato inter la 22a kaj noktomezo (laŭ Germana tempo) ĝi eksonas kadre de www.rockradio.de.

Foje okazas subita reaŭskulto de kanto, kiun mi jam konas delonge – ekzemple “A Gentleman’s Excusement” de Fish, la ekskantisto de Marillion. Mia bona amiko Holger konatigis min kun tiu kanto jam antaŭ preskaŭ dek kvin jaroj! Sed ankaŭ kantoj de Marillion mem eksonas dum la elsendo – ekzemple viva versio de “No One Can” kaj “Man Of A Thousand Faces“.

Koncerta versio de Inside de Stiltskin ege ĝojigis min. Kanto, kiun mi ekkonis, estis “Roses” de RPWL. Fakte kantas tie Ray Wilson, la kantisto de Stiltskin (kaj dum iom da tempo en Genesis).

RPWL: Roses (albumo “World Through My Eyes”)

La muzika elekto en tiu elsendo tre varias. Principe temas pri muziko, kiun oni apenaŭ aŭskultus en kutima radio. Foje troviĝas tie veraj perloj. Jen kelkaj ekzemploj de grupoj, kiujn mi ekkonis tiel kaj kies albumojn mi aĉetis poste (aŭ ricevis kiel donacon): Qntal (bonega versio de Stella splendens), Toeppel Butera (germanlingva mondmuziko), Barry Hay (grandioza reludversio de “The Power Of Love”, origine de Huey Lewis and the News), kaj Randale (punkroka infanomuziko). Certe indos alifoje skribi pri detale pri tiuj albumoj.

Elĉerpiĝis nun la vesper’

Mi ankoraŭ havas multajn aferojn por rakonti pri Esperanto-muziko. La 2a Junulara E-Semajno (JES) en Burg/Spreewald realportis la memorojn.

La 26an de septembro 2009, mi partoprenis en duhora elsendo de Radio Dreyeckland (Radio Triangulujo). Ĝi havas specialan elsendon pri Esperanto – kaj kompreneble la redaktanto parolis kun mi pri Esperanto-muziko. Eksonis la jenaj kantoj:

  1. Dolchamar: Ĉu vi pretas!?
  2. Persone: Du homoj
  3. Esperanto Desperado: Ska-virino
  4. La porkoj: Ene de l’ milito
  5. Inicialoj DC: Berlino sen vi
  6. Supernova: Pasio en katen’
  7. JoMo: Ĉu vi volas danci?
  8. Esperanto Desperado: Grava

Mi aktive helpis je tio, ke la redaktanto havu bonan elekton da muziko. Sed li atentigis min pri la albumo Propaganda de Inicialoj DC, kiu estis aperinta tute freŝe nur dek tagojn antaŭe kaj haveblis senpage en la reto!

Mi aŭskultis la muzikon la unuan fojon dum parolopaŭzo kaj estis tuj ravita de la malrapida, melankolia elektronika popmuziko. Krom Berlino sen vi, sur la albumo troviĝas en Esperanto “Ding”, “En mia ĉambret'” kaj “La sonĝa mond'”, krome parte “F”. La Esperanto-parto de la albumo “Propaganda” troveblas ĉe Ipernity

Inicialoj DC: Ding

Inicialoj DC: Berlino sen vi

Inicialoj DC: En mia ĉambret’

Inicialoj DC: La sonĝa mond’

La titolo “En mia ĉambret'” memorigas min pri linio el la kanto “Sola” de Amplifiki. Tuj kreskas la simptomoj de la post-Esperanto-renkontiĝo-sindromo! La titolo “La sonĝa mond'” pensigas min pri “La sonĝoj” de Kore.

Sur la nova albumo “Urbano” troviĝas du belaj aldonaĵoj: Unue la tuta albumeto “OK”, due la kvar plene esperantilingvaj kantoj de “Propaganda”.

Vi estas radio-stelulo

Denove aperis nova (reta) radio, nome Radio Aktiva el Urugvajo. La 19an de septembro, la estro kontaktis min kaj petis pliajn informojn pri mia artista aktiveco. Post mia respondo ni interkonsentis pri intervjuo. La demandoj venis la 10an de oktobro. Mi tre ŝatis la demandaron, ĉar ili parte reagis al la informoj, kiujn mi estis doninta antaŭe. Krome mi havis la raran ŝancon, rakonti iomete pli profunde pri mia intenco malantaŭ la muziko. Kelkaj demandoj eĉ alcelis mian privatan vivon, sed ankaŭ ilin mi taksis respondeblaj kaj respondindaj. La 5an de novembro oni informis min, ke okazis voĉa registrado de la intervjuo. Mi mem nur povis respondi skribe, ĉar mi ne havas la eblon surbendigi retan babiladon. Mi tre scivolemas kiel sonos la preta intervjuo en la elsendo!