Kiam Willy Brandt estis federacia kanceliero

La 18an de februaro, Sebastian (la basisto de La Kuracistoj) festis sian naskiĝtagon. Tiuokaze mi veturis al Paderborn – la unuan fojon ekde pli ol unu jaro! (Estis cetere la unua fojo ekde la adiaŭa festo de Till en aŭgusto 2003, ke la kompleta anaro de mia iama loĝejo renkontiĝis. Hanno kaj mi ne estis vidinta unu la alian ekde tiam.)

Jam kiel antaŭ tri jaroj, la naskiĝtaga festo inkluzivis muzikadon. Fakte Sebastian havas multajn kontaktojn tra diversaj muzikaj aktivecoj – bando, orkestro, ĥoro – do multaj el la gastoj prezentis ion. Tiel iĝis tre altnivela festo kun klasika muziko de arĉinstrumentoj, kantado kun pianoludado, marmeladumado kun piano kaj akustika baso kaj kompreneble duopa kantado/gitarludado de Sebastian kaj mi. Ni elektis kelkajn kantojn el la repertuaro de “La Kuracistoj” kaj aldonis diversajn kantojn de “Funny van Dannen“.

Ĉar mi estis la unua gasto alveninta, antaŭe ni havis iom da tempo por ekzerci. Krom parton de mia Esperanto-kantaro, mi estis kunportinta la akordojn por preskaŭ 20 Funny-van-Dannen-kantoj. Tiel ni povis iomete elekti tiujn pecojn, kiujn ni plej bone kapablus ludi kune. Multan amuziĝon kreis “Menschenverachtende Untergrundmusik” (“Homojn malestimanta subgrunda muziko”) ĉe Sebastian same kiel ĉe lia najbaro, kiu ankaŭ poste muzikis.

Interalie mi montris al Sebastian kelkajn Funny-van-Dannen-kantojn kun speciala rilato al li, ekzemple “Fleischfresser” (“viandovorantoj” – Sebastian estas vegetarano), “Ich liebe Jazz” (“Mi amas ĵazon” – Sebastian ekde jaroj ludas en ĵaza grupeto) kaj “Als Willy Brandt Bundeskanzler war” (“Kiam Willy Brandt estis federacia kanceliero” – Sebastian naskiĝis en la jaro, kiam Willy Brandt iĝis kanceliero). Ĉi lastan ni ankaŭ prezentis al la publiko.

Mi donacis al Sebastian kompaktdiskon de Funny van Dannen, kiun la lastaj gastoj je la fino de la festo komune aŭskultis. Kvankam Till ne muzikas, ankaŭ li havis ŝancon, kontribui al la vespero: Li aŭskultigis diversajn kantojn de Bodo Wartke al la lastaj gastoj. Tio precipe agrable surprizis la najbaron, ĉar li estis prezentinta similstilajn kantojn, ludante la pianon. Kaj li tute ne konis Bodo Wartke antaŭe!

Dum la malfrua fazo de la festo, mi rakontis al Sebastian kelkajn muzikideojn, kiuj jam ekde iom da tempo vagadis en mia kapo. Temas pri reludado de du Funny-van-Dannen-kantoj, nome “Menschenverachtende Untergrundmusik” kaj “Kapitalismus”, en nova latinmuzika versio. La refrenoj de ambaŭ kantoj konsistas el relative simplaj melodioj, kiujn mi povas facile imagi luditaj per latunaj blovinstrumentoj. Krome la kantoj ludeblas per 3-4 akordoj kaj kun siaj simplaj harmonioj bone taŭgus por prezentado en kompleta grupo kun diversaj improvizitaj soloj.

Multaj Germanoj pensas, ke la germana estas provinceca lingvo, kiu ne taŭgas por muzikstiloj, kiuj posedas la etikedon de internacieco. Bonŝance ekzistas pli kaj pli da kontraŭekzemploj kiel “Mambo” de Herbert Grönemeyer (ankoraŭ el la 1980aj jaroj, kaj daŭ regule ludata dum festoj!) aŭ “Über den Wolken” (reludversio de Dieter Thomas Kuhn, origine de Reinhard Mey). Rilate al la novaj versioj, aparte instigis kaj kuraĝigis min Badesalz (“Kuba”), Menino, Die Ärzte (“System”), Freundeskreis (“Halt Dich an Deiner Liebe fest”) kaj Farin Urlaub. La kantadostilon de la nova “Kapitalismus”-versio mi imagas en la strofoj kiel en la kanto “Ay Candela” (el la filmo “Buena Vista Social Club“) kaj en la refreno kiel “A livelong thing” de Freundeskreis. Al Sebastian plaĉis la ideo, fari tiujn novajn versiojn. Li konas homon, kiu ekzemple ludas latunan blovinstrumenton kaj do povus helpi realigi la planon.

Hejmen mi kunportis elektran gitaron de Sebastian. Li jam estis promesinta ĝin al mi dum la Internacia Seminario. Tiel realiĝis mia ideo pri nova gitaro, eĉ se iom alimaniere, ol mi origine pensis. La elektra gitaro estas jam malnova kaj teknike certe ne brila, sed ĝi estas verda – tre moda aspekto por muzikado en Esperantujo!

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *