Ĉion tion mi ŝatas

Dum mia DĴumado en la klubo, la filino de Flo demandis min, ĉu “Rammstein” estas bona grupo. Mi kompreneble tuj respondis, ke ne, kaj ke ekzistas multaj aliaj vere konindaj germanlingvaj grupoj. Flo aldonis ke ŝi baldaŭ en la lernejo studos la germanan. Tuj al mia kapo venis la KD, kiun mi kompilis jam plurfoje por lernantoj de la germana. La filino de Flo instigis min prepari aktualigon, do version 4. Ĉifoje mi aldonis tri kantojn de ne tiom famaj, sed tamen konataj grupoj, kiuj ludas metalrokon resp. mikson inter metalroko kaj mezepokeca muziko. Mi lastatempe opiniis, ke tia muziko ankoraŭ mankas sur versio 3 de la kompilo, sed hezitis enmeti ĝin, ĉar la grupoj ne estas vaste konataj. Tamen por montri vere bonan malmolan germanlingvan muzikon, mi finfine mentis ilin sur la kantoliston. Mi vere kontentas pri versio 4.

Deutsch 4 (2005):

  1. Nena: Irgendwie, irgendwo, irgendwann
  2. Extrabreit: Hurra, hurra, die Schule brennt
  3. Die Fantastischen Vier: Sie ist weg
  4. Fettes Brot: Jein
  5. BAP: Verdamp lang her
  6. Die Toten Hosen: Wünsch Dir was
  7. Die Ärzte: Mach die Augen zu
  8. Sportfreunde Stiller: Ein Kompliment
  9. 2raumwohnung: 2 von Millionen von Sternen
  10. Klee: Gold
  11. Udo Jürgens: Griechischer Wein
  12. Reinhard Mey: Über den Wolken
  13. Volker Lechtenbrink: Ich mag
  14. Rio Reiser: Junimond
  15. Karat: Über sieben Brücken
  16. Herbert Grönemeyer: Bochum
  17. Marius Müller-Westernhagen: Freiheit (live)
  18. Schandmaul: Leb!
  19. In Extremo: Spielmannsfluch
  20. J.B.O.: Verteidiger des Blödsinns

Etikedoj:

3s komentoj al “Ĉion tion mi ŝatas”

  1. [...] do mi rapide iris tien. Kiel mi eksciis, estis nova varbkampanjo. Thomas D., unu membro de “Die Fantastischen Vier” (verŝajne la plej grava germanlingva hiphopgrupo), faris reludversion de “Seven [...]

  2. [...] Dum preskaŭ tri jardekoj, Germanoj melankolie memoris tiun unuopan triumfon. Ĉiujare regis granda ĉagreno, ĉar oni ne plu estis sukcesa en tiu – grandparte malserioza, malgrava – evento. Ofte rimarkebla fenomeno estis, ke oni interpretis la donitajn poentojn kiel simpatio-mezurilon de aliaj nacioj. Germanoj, kiuj ĝenerale jam havas problemojn kun sia identeco, kompreneble ne povis suverene reagi al tio. La „maldankema“ eksterlando kulpis – kaj ne la Germanoj mem, kiuj ne montras bonan muzikguston, kvankam sendube ekzistas bona germanlingva muziko. [...]

  3. [...] kiuj jarojn poste daŭrigis sian karieron en sukcesaj grupoj kun elektronika popmuziko, ekzemple 2raumwohnung. Sed ankaŭ Klee.sonas simile, kvankam la kantistino estas pli [...]

Lasi komenton