Arkivoj de etikedoj: boney m

Mi amas vian rideton

Mi denove havas muzikan anekdoton por rakonti. Kiam mi aĉetis mian novan komputilon, mi tuj sciis: Por estonta DĴumado, mi uzu programon, kiun mi ekkonis dum festo kun DĴ Arafat. La programo nomiĝas MediaMonkey kaj estas senpaga!

Post ciferecigo de granda parto de mia diskokolekto kiel prepariĝo por la Internacia Junulara Kongreso (IJK) en Liberec (Ĉeĥujo), mi rimarkis interesan fenomenon: Unuflanke pli malfacilas kompare al uzado de kompaktdiskoj, trovi kantojn, kiuj stile harmonias. Se oni ne havas la tutan kolekton en la kapo, oni facile forgesas bonajn unuopajn kantojn! Aliflanke tra serĉado oni facile trovas ion, kion oni neniel povintus rimarki per simpla rigardo al la KD-kolekto. Tute hazarde mi eltrovis la jenon: Marillion faris reludversion de la kanto “Sympathy”. Tion mi jam delonge sciis, ĉar la KD-libreto mencias tion. Mi ankaŭ konsciis pri tio, ke estas malnova kanto. Sed mi estis tre surprizita, kiam mi trovis la malnovan version de Steve Rowland & Family Dogg! Fakte jam tiu estis reludversio, sed tempe tre proksima al la originalo.

Tra simila serĉado en mia arĥivo mi hazarde stumblis pri alia afero. Denove estas kontribuo al la rubriko “kantoj kun elementoj el aliaj kantoj” (pasintaj mencioj: unua parto, dua parto, tria parto, kvara parto).

Dum la pasintaj monatoj mi kelkfoje aŭdis la kanton “Barbra Streisand” de Duck Sauce. Iomete primitiva laŭ mia gusto, sed la ripeta kantado estas en ordo.

Duck Sauce: Barbra Streisand (2010)

Duck Sauce “Barbra Streisand” from Mr Goldbar on Vimeo.

Kiam mi elprovis diversajn kantojn, kiuj aperis kiel serĉorezulto, unu el ili estis “Gotta Go Home” de Boney M. Je mia surprizo, ĝi enhavas la rekantadon, kiun oni uzis por la aktuala furoraĵo!

Boney M: Gotta Go Home (1979)

Boney M – Gotta Go Home – MyVideo
Do la vere bonaj partoj venas de kanto, kiu jam havas pli ol 30 jarojn. Sed la afero ne finiĝas ĉi tie. Tra mallonga serĉado en la interreto, mi eltrovis, ke la vera origina kanto nomiĝas “Bimmelbahn” kaj estas de la grupo Nighttrain.

Nighttrain: Hallo Bimmelbahn (1973)

Germana ŝlagro el la 1970aj jaroj iĝas la bazo por grandega diskoteka sukceso en la jaro 2010. Kiu pensintus tion?

Tra enskribo, kiu klarigas ĝuste tion, mi trovis novan interesan muzikan blogon: www.bandsalate.de estas verkata de DĴ, kiu mencias kantojn, kiuj estis kaj estas bonaj aŭ brilaj, sed iomete forgesiĝis.

Inter ili troviĝas ekzemple Inner City: Big Fun kaj Shanice: I Love Your Smile, kiujn mi ambaŭ bone memoras el mia frua junuleco. Krome Chic: Good Times servis kiel kruda materialo por dekoj da kantoj (kelkaj el ili tre sukcesaj) kaj de Lyn Collins: Think (About It) venas tre konata samplaĵo.

De lago Lemano ĝis la Finnlanda stacidomo

Mi jam rakontis muzikvideajn anektodojn de miaj vojaĝoj al Kazan kaj al Sankt Peterburgo. En la due menciita urbo ankoraŭ okazis alia menciinda afero.

Tiun tagon mi estis vizitinta la krozoŝipon Aŭrora, kiu famiĝis pro sia rolo dum la oktobra revolucio en 1917. Por veni tien, mi prenis la metroon kaj eliris je la Finlanda stacidomo. Jen alia nomo kun historia signifo. Tie Lenin alvenis, kontrabandita de la Germanoj el Svislando. The Pet Shop Boys faris alludon pri tio en sia kanto West End Girls. Tie ili kantas “De la lago Lemano ĝis la Finlanda stacidomo”. Nu, proksime de tiu lago mi estis en 1986 kaj 1987 dum la someraj ferioj en La Chaux de Fonds. Kaj nun mi estis ĝuste en tiu stacidomo! (Cetere The Pet Shop Boys ankaŭ faris aliajn verkojn kun rilato al Rusujo: “Go West” kaj muzikon por la filmo “Kirasoŝipo Potjomkin”.)

Post la turistado, mi manĝis en eta restoracio. Mia Rusa akompano diris, ke ĉio aspektas kvazaŭ kiel dum Sovetaj tempoj. Sed la muziko, kiu eksonis en la malantaŭo, estis klare okcidenta. Mi jam estis spertinta tiun mikson dum antaŭaj fojoj en Rusujo. Ekzemple dum dutaga trajnvojaĝo al la Azova maro, iam en la radio aŭskulteblis “Rasputin” de Boney M. – okcidenta kanto kun rilato al Rusujo! Kaj nun mi subite demandis min, ĉu miaj oreloj min trompas: Ĉu tie ne kantis iu en la angla pri Sovetunio?

Denove hejme mi facile eltrovis, pri kiu temas: La kanto nomiĝas “U.S.S.R.”, la artisto Eddy Huntington. Li estis fama dum la tempo de la tiel nomata “Itala diskoteko”, tipa popmuzika stilo el la 1980aj jaroj.

Se oni rigardas la videon de Eddy Huntington: U.S.S.R., tiam oni estas tre feliĉa, ke ne nur la malvarma milito estas historio, sed ankaŭ la modo de tiu tempo! Tamen indas spekti tion:

La supra video enhavas dialogojn, interrompojn kaj brusonojn. Ankaŭ haveblas versio kun altkvalita sono, kiu nur montras la disketon:

Plej amuze tamen estas, kiel mi eltrovis nur hodiaŭ, ke ĉijare aperis nova kanto de li: Eddy Huntington: Love For Russia.

La video estas kunmetaĵo el la malnova Sovetunio-video kaj diversaj vivaj prezentadoj de tiu kanto, laste en 2002 en Moskvo. Tie li aperis kadre de nostalgia televidelsendo pri diskotekaj furoraĵoj. Se mia KD por Rusujo ne jam estus finpreparita antaŭ du jaroj, mi ekde januaro havus unu novan kandidaton por ĝi – kaj ekde hodiaŭ eĉ duan.