Monataj arkivoj: Novembro 2004

Kian diferencon unu tago faras

Hieraŭ la nervozeco (resp. nerviteco) de la pasintaj tagoj subite foriris kaj anstataŭe min regis kontenteco. Mi ĝojas, ke la vivo foje havas ion alian por oferti ol nur problemojn.

Du belulinoj invitis min al “VoFiPa”. Kiel rezisti al tio? Do ni renkontiĝis okope ĉe la hejmo de unu el ili, kie ni konsumis – laŭ persona prefero – la plej diversajn alkoholaĵojn tie. Oni ne povas diri, ke tiu rondo devigis al io ajn. Verŝajne tial mi tuj sentis min tiom bone.

Iom post nia alveno ĉe la festo, la DĴ surmetis surprize plaĉan muzikon, komencante tiun bonan fazon per “Song 2” de Blur. Miaj enaj duboj, ke tiu nova generacio de junuloj havas tute alian muzikguston kaj ke mi jam estas tro maljuna por tiaj festoj, komplete forviŝiĝis ene de minutoj: Sekvis “Smells like Teen Spirit” de Nirvana, kiu laŭ mi estas la kanto de la muzikgrupo de “mia generacio”; la memoroj i.a. iras reen al la IS 1992/93 en Bad Kleinen. Poste eksonis “Self esteem” de Offspring, kiu estis aktuala en 1995, do dum miaj lastaj lernejaj jaroj kaj kiun mi mem kiel DĴ kutime surmetas post la menciita Nirvana-kanto. Al ambaŭ la homoj freneze kundancis – mi sentis min kvazaŭ vojaĝante reen en la tempo.

Post noktomezo, la DĴ ŝanĝis la stilon al rokenrolo, komencante per “That’s what I like” de Jive Bunny & The Mastermixers. Damne, tiu kanto aŭskultiĝis dum mia unua “junula” festo en 1990! Mi banis en ondoj da memoroj (tre filtritaj, ĉar nur venis bonaj). Poste sekvis “Babara Ann / Long Tall Sally” de Blind Guardian (!), kio eĉ pli impresis min kaj instigis min verve pludanci kun la belulinoj.

Kelkajn horojn poste, kiam mi jam volis foriri, mi subite aŭskultis la ritmon de “Can’t touch this” de MC Hammer. Ĉar mi scias, ke unu el miaj amikinoj ŝategas tiun kanton kaj ĉeestis la feston, mi rapidis al la dancejo kun la certeco, trovi ŝin tie. Kun kun kelkaj aliaj ni plenaj je energio dancis. Fakte la etoso memorigis min al la IS, ĉar kutime mi nur tie tiom bone amuziĝis en la diskoteko.

Kvankam la muziko restis bona, mi post tiu kanto iris hejmen, por fini la vesperon kun vere bona memoro. Sendube estis la plej bona publika festo ekde monatoj.

Rigardo reen – la 28a de novembro 2003

La sesdeksepa enskribo antaŭ unu jaro – “trinkeja kompilo” por IS, neologismoj.

Mi volas neniam kredi je io, kio tute ne ekzistas

Restas ankoraŭ ekzakte unu monato ĝis la IS. Iel tio devus nervozigi min, sed mi anstataŭe estas tute indiferenta.

Antaŭ ĉirkaŭ unu semajno, la Sveda sportisto Mikael Ljungberg mortigis sin. Ljungberg, venkinto de pluraj oraj medaloj en internaciaj konkursoj, ĵus estis ricevinta laborkontrakton kiel sporta direktoro. Bedaŭrinde kaj pensige, ke tiom grandaj sukcesoj en la pasinteco kaj tiu nova, pozitiva perspektivo je la fino tamen ne povis helpi lin. Deprimiĝo estas evidente severa malsano.

Antaŭ du semajnoj mi festis mian naskiĝtagon. Denove iĝis tre agrabla festo. Mi povus longe skribi pri tio, sed tro sufiĉe kontenta por fari tion. Eble mi poste enretigos kelkajn bonajn fotojn (se ili ekzistas).

Mi reordigis mian MP3-kolekton, kio tre kontentigis min. Samtempe mi MP3-igis grandan parton de miaj “Die Ärzte”-KDj, entute 100 kantoj! Ekde nun miaj bruemaj najbaroj antaŭtimu mian kantadon…

Rigardo reen – la 16a, 17a, 23a, 24a kaj 27a de novembro 2003

La sesdekunua enskribo antaŭ unu jaro – naskiĝtagfesto.
La sesdekdua enskribo antaŭ unu jaro – KDj de DĴ Arafat, Vinilkosmo-retejo, la plej grava Germano.
La sesdektria enskribo antaŭ unu jaro – mp3.com, Michael Kamen, restado en eksterlando.
La sesdekkvara enskribo antaŭ unu jaro – strangaj tradukoj, projekto por 2004.
La sesdeksesa enskribo antaŭ unu jaro – novaj rettaglibroj, parola enskribo de amuzulo, muzikado dum IS.

Sed gravas pli ol tio, ke kiel originaluloj ni finas

Sabate kune kun malnova amiko mi iris kinejen por spekti la filmon “Ŝarka rakonto“. Kvankam temas pri verko ankaŭ por infanoj, multajn parodiajn elementojn nur komprenos junuloj kaj plenkreskuloj. Entute la filmo plaĉis al mi, ĉefe pro la parte tre amuzaj karakteroj (precipe la meduzoj!).

Christina Aguilera, kies unu kanton mi laŭdis antaŭ kelkaj tagoj, aperas je la fino de la filmo kaj kantas. Kvankam ŝi denove montras sian talenton, la rezulto lasas min duone malkontenta. La kialo estas, ke denove ne estas nova kanto, sed “nur” reludado de malnova kanto (ĉifoje “Car Wash”). Jam la kanto “Lady Marmalade” kiun ŝi interpretis por la filmo “Moulin Rouge” estis reludaĵo. Ĉefe malplaĉas al mi, ke aperas neniu “brile” nova elemento. La tuta nova versio do ŝajnas kvazaŭ polurita refaraĵo de la malnova verko. Sed tio ne estas tre impresa aŭ brila; laŭ mi eĉ estas malŝparo de talento, se bona kantistino ne aperas kun “propraj” (nu, almenaŭ novaj) kantoj. Kial necesas fidi je la pasinta sukceso de iu kanto, se la nova interpreto vere havas bonan voĉon?

Pro la samaj kialoj des pli seniluziigas min Marylin Manson, kiu rekantis “Tainted Love” (origine de Soft Cell) kaj nun “Personal Jesus” (origine de Depeche Mode). Liaj versioj tiom similas al la originalo, ke li ne donas ajnan kialon, kial entute rekanti ilin.

Mi ne ĝenerale malakceptas reludadon de kantoj. Blind Guardian plurfoje plenumis tiun taskon tre bone per kantoj de Queen (“Spread your wings”), Uriah Heap (“The Wizard”) kaj Mike Oldfield (“To France”). Ankaŭ ĉe popmuziko tio eblas, kiel montris “The Pet Shop Boys” (Always on my mind, Go West). Ambaŭ grupoj eĉ supertrafas la kvaliton de la originalo.

Rigardo reen – la 10a de novembro 2003

La sesdeka enskribo antaŭ unu jaro – ekzercado por “La Kuracistoj“, festo de amiko, sunŝtormoj, preskaŭ perdita plektro.

Lernu el la histori’, demandoj kreskas el la respondoj

La 9a de novembro 1989 estis unu el la malmultaj brilaj momentoj de la (Germana) historio. Eĉ pli, ĝi estis historie grava tago, kiun mi mem spertis kaj kiun mi neniam forgesos.

la 9a de novembro 1989Germanoj festas

Mi estis hejmiĝanta de Münster kiam mi aŭdis el la radiaj novaĵoj ke ekde nun GDR-anoj rajtas libere vojaĝi al FRG. Mia unua penso estis: “Nekredeble! Tio ja signifus ke GDR baldaŭ ĉesos ekzisti.” Kvankam tio el la hodiaŭa vidpunkto estas ĝusta, tiam la Germana unuiĝo tute ne estis certa. Sed mi ĝojas, ke mi kun la ankoraŭ iom simpla vidpunkto de 13-jarulo antaŭvidis tion. Cetere por mi persone tute ne estis brila tempo. Mi troviĝis en la plej malbona fazo de mia ĝisnuna vivo.

La tutan grandecon de tiu historia momento oni ne komprenas sen la jenaj faktoj:
– Revolucioj en Germanio kutime ne funkcias (1848/49) aŭ ne alportas funkciantan demokration (1918/19).
– Revolucioj en komunistaj landoj kutime ne funkcias (1953, 1956, 1968) aŭ ne baldaŭ finas la reĝimon (1980).
– Revolucioj kutime ne okazas sen perforto, sangoverŝo kaj kruelaĵoj de la venkintoj.

La konkretan momenton cetere decidis kuriozaĵo. Temis pri miskompreno dum gazetara konferenco.

La kanto, kiu ĉiam memorigas min pri la grandaj politikaj ŝanĝoj en la tiutempa Eŭropo, estas “Wind of Change” de la “The Scorpions”. Ili ankaŭ verkis ruslingvan version de tiu kanto kaj la teksto alludas al la tiama Sovetunio. Mia DĴ-kolego Nobert “Nobbi” Piechotta iam aŭskultigis al mi hungarlingvan kanton, kiu ŝajne uzas la saman melodion kiel “Wind of Change”. Sed mi ne scias kun certeco kiu ŝtelis de kiu. Laŭ mia memoro, ambaŭ grupoj ludis dum iu festivalo; eble do estis “amika servo”.

Rigardo reen – la 9a de novembro 2003

La kvindeknaŭa enskribo antaŭ unu jaro – kantokolekto, restoracio, filmoj, informadiko, MP3-ciferoj.

Mi havas revojn por vivi

Nun sekvas malofta afero, nome Esperanto-novaĵo el mia regiono: Hieraŭ okazis renkontiĝo en mia loĝejo. Mi estis invitinta la lernantojn kaj lernintojn de mia patro, kiu instruas la lingvon en diversaj kursoj en Münster. La ĉefa intenco estis informi la novulojn pri la ebloj, kiujn Esperantujo ofertas al ili. Ne denove ripetiĝu la fifama fenomeno, ke “eblas en nur kelkaj semajnoj lerni Esperanton… kaj denove komplete forgesi ĝin”. Antaŭe mi estis iom nervoza, ĉar mi ne sciis ĉu la sidlokoj kaj trinkujoj sufiĉos, ĉu mi ankoraŭ povos intere(ig)se paroli al tia celpubliko, ĉu mia loĝejo ne estas tro privata loko ktp., sed kiam la unuaj homoj alvenis, miaj zorgoj foriris. Iel la etoso tuj iĝis la ĝusta. Entute ni estis sep personoj, inter ili kvar virinoj (do la plimulto!). La persona kulmino de la vespero por mi estis la renkontiĝo kun elgrande, kiun mi nun konas dum pli ol unu jaro kaj neniam antaŭe vidis – eĉ ne sur foto. Li faris aparte multajn kaj bonajn demandojn. Ĝenerale la gastoj volonte aŭskultis kaj dankeme reagis al miaj klarigoj. Mia eksa kunloĝanto Till dirus, ke tio estas du pliaj signoj por la baldaŭa fino de la mondo (kiun ja indikas la plej strangaj, alarmigaj okazaĵoj): Mi longe parolas sen enuigi la homojn kaj ili demandas pli ol mi povas respondi dum unu vespero! Entute mi tre ĝojas pri tiu vespero, ĉar mi ŝajne sukcesis informi kaj entuziasmigi la homojn. Eble realiĝos la ideo, okazigi monatan renkontiĝon, simile al tiu, kiu ekestis en Paderborn dum mia studado.

Foje ankoraŭ okazas mirakloj en ĉi tiu mondo. En la varbado por Mercedes-aŭtomodelo eksonas kanto de Christina Aguilera. Tio eble ne sonas tre eksterordinare. Jam ofte oni uzis konatan voĉon aŭ konatan kanton por tia celo. Intertempe eĉ ekestas nerva duobla komerca ideo malantaŭ tio: En la varbaĵo teksto informas pri la artisto kaj la kantotitolo, post oni vendas disketon kun tiu kanto, reklamante ke ĝi estas “la kanto el la XY-varbaĵo”.

Sed nun venas la vera novaĵo: La kanto de la Mercedes-varbaĵo laŭdire ne aperas sur iu KD. Tute male, ĝin eblas elŝuti de la oficiala Mercedes-TTT-ejo “www.follow-your-own-star.com“. Mi konfesas, ke la nomo de la TTT-ejo estas aparte idiota (anglalingva slogano por germanlingva publiko… argh!) kaj ke la uzata rettekniko malplaĉegas al mi. Sed se tiel haveblas io senpaga, mi ne pli grumblu.

La dua agrabla surprizo estas, ke Christina Aguilera tre konvinkas kiel kantistino de rokmuziko. Ĝis nun mi ĉiam nur konis ŝin kiel popstelulineton (samtempe mi volonte konfesas, ke mi ne konas ŝian kompletan diskografion). Pli en tia stilo kaj de tia nivelo, kaj mi sen honti aĉetos KDn de ŝi!

Unu antaŭjuĝo de mi tamen estis konfirmita: Mi ekde jaroj asertas, ke ja ekzistas en la hodiaŭa tempo kantistoj kun talento, sed ke plej ofte la akompana popmuziko simple estas tro simple produktita kaj tial la rezulto malbonas. Tiu ĉi bonsona rokpeco klare montras la kvalitan diferecon al la kutima muziko…

Vi pensas ke vi estas filmstelul’

Hieraŭ mi devis iri kinejen. Kial “devis”? Nu, mi ankoraŭ havis kuponon, kiu estis foruzenda ĝis la 3a de novembro kaj hodiaŭ vespere mi ne havas tempon). Do estis la lasta ŝanco por ke tiu kupono ne forfalu. Kiam mi studis la kinejan programon, mi rememoris, ke marde ja estas speciala oferto en la kinejoj en Münster, ĉar tiam oni pagas nur 4 EUR anstataŭ 8. Do sufiĉus por plia persono! Tial mi invitis amikinon, kun kiu mi interkonsentis pri la filmo, kaj akiris la biletojn. Sed poste ŝi altelefonis min por diri ke ŝi ne povos veni. Ĉiujn tedajn detalojn mi ĉi tie ne skribu – cetere ili pli nervis ŝin ol min.

Jam estis tro malfrue por alirigi iun el Nordwalde, do mi provis kontakti kelkajn amikojn el Münster, sed sen sukceso. Kiom stulte ke mi ne havis la telefonnumeron de elgrande, kiu ja ne tre ŝatas diskotekojn aŭ trinkejojn, sed vizitadon de kinejo. Mi eĉ alparolis kelkajn homojn en la granda enirhalo de la kinejo, ofertante unu senpagan bileton aŭ alternative ambaŭ biletojn kontraŭ la normala prezo. Je la fino tamen unu bileto restis neuzita.

Mi elektis la filmon “Collateral” kaj tre ĝuis ĝin. La tuta rakonto de la filmo okazas dum la nokto en urbego. Tio kreas tre specialan etoson. Tion plifortigis la muziko. En la taksio (precipe je la komenco) eksonis hiphopo, en unu klubo ĵazo. Ambaŭ ne tre interesis min. La klasika muziko estis almenaŭ agrabla; mi rekonis ĝin, kvankam temis pri moderna versio. Laŭ la nomoj de la kantoj kaj artistoj, kiujn mi legis je la fino de la filmo, estis eĉ pli multaj latinmuzikaj kantoj en la filmo ol mi supozis laŭ mia memoro. Sed neniu restis vere bone en mia memoro. Elstaris du tre diversaj kantoj: La unua, malmola blusroko, eksonis, kiam la policano la unuan fojon aperas, veturante en sia aŭto. La dua aŭskultiĝas en la Azia klubo kaj estas trenco en tipe kluba stilo. Ŝajne temas pri “Korean style” de Paul Oakenfold. Bedaŭrinde la filma sonŝpuro ne enhavos ĉiujn kantojn el la filmo – ja estas tro multaj laŭ la listo, kiun mi legis. Do mi ne scias ĉu tiuj du kantoj estos facile akireblaj.

Ial la lastaj tri filmoj, kiujn mi vidis (“The Village“, “The Butterfly Effect” kaj “Collateral“) pensigis min pri mia vivo kaj miaj revoj. Eble mi estas tro memfiksita nuntempe. Sed ĉiu el la tri filmoj montris al mi demandojn, kiuj estas aktualaj por mi, ekzemple: Kia estas bona bojo vivi kun la sperto de malbono? Kiel oni traktu la nigrajn partojn de sia pasinteco? Kio estas miaj revoj? Ĉiuj tiuj estas tre fundamentaj demandoj, kiuj kompreneble okupas min. Tial mi ankaŭ retrovas ilin en la filmoj resp. pli forte reagas al tiuj demandoj, se ili estas esprimitaj iaforme en la filmoj.

La bona novaĵo tamen estas, kiel miaj sentoj post tiuj filmoj evoluis: Post la unua filmo mi sentis malkomforton kaj tristecon, post la dua ŝanĝemon kaj batalemon kaj post la tria kontentecon kaj muzikemon. Mi fakte denove iom eksperimentis per miaj samplaĵo-KDj, prilaborante trencopecon.

Rigardo reen – la 2a kaj 3a de novembro 2003

La kvindeksepa enskribo antaŭ unu jaro – “Halloween”-festo, filmoj, MP3-ciferoj.
La kvindekoka enskribo antaŭ unu jaro – la kantokolekto, “Star Trek” en la malaltgermana, Erica Kelly.