Monataj arkivoj: Septembro 2003

Kaj postlasis li / je chiu trajnstaci’ / pecon de sia malghojo

Mia lasta tago kiel studento.

Mi eltrovis ke mi verŝajne denove mistaksis situacion kaj personon… mi estas tipa viro, mi tute ne kapablas kompreni aferojn kiujn oni ne rekte diras al mi. Sed neniu kaŭzo por zorgi, mi pli kaj pli alkutimiĝas al tio…

Se mi iam finos duan albumon, mi nomos ĝin “Носталгиа”. (Kompreneble mi uzos latinan alfabeton, sed en mia taglibro mi foje ŝatas skribi vortojn alimaniere…) Tiu ideo hieraŭ hazarde venis al mi. La spontaneaj pensoj, kiujn mi fiksis, poste ofte montriĝis tre interesaj. Mi venas el planema kaj organizema socio, al kiu mankas spontaneeco, sekve mi devas eluzi ĉiun taŭgan ideon, kiu subite kaj ŝajne el la nenio venas al mi.

Tia titolo solvos gravan problemon: Mi havas multajn verkojn ankoraŭ en projekta fazo, kaj mi ilin komencis jam antaŭ jaroj! Se mi do iam finos ilin, la muziko eble sonos iom malnove kaj malmode. Sed per titolo kiu ĉiukaze alludas la pasintecon, tio ne estas problemo… tre liberiga penso, kiu malblokis mian menson.

Pluvo (Vi forestas)

Hodiaŭ mi aĉetis t.n. fervojan karton. Ekzistas diversaj versioj de ĝi, mi aĉetis tiun kiu donas 50%an rabaton je ĉiu trajnbileto al la posedanto. Kial mi skribas tiom banalan aferon en mian taglibron? Nu, jen la truko: La Germana fervojo ofertas tiun karton pli malmultekoste al certaj grupoj, i.a. studentoj kiuj havas maksimume 26 jarojn. Nu, ankoraŭ mi estas studento kaj 26-jaraĝa, sed nur por kelkaj tagoj! (Fakte post malpli ol du semajnoj nek unu, nek la alia.) Sekve mi sciis ke nun aŭ neniam akiru la karton, kaj tion faris. Tiel mi ŝparis 100 EUR!

Mi babilis ĉe ICQ kun Method Mr. Al, Rusa hiphopa artisto loĝanta en Germanio. Li tradukis kvar kantotilolojn al mi. Tiu de mia plej ŝatata fakte tute kongruas al la muziko kaj la de mi supozita enhavo. Method Mr. Al verkis la kantojn jam antaŭ kvin jaroj kaj, ĉar ili ne reprezentas lian aktualan repertuaron kaj stilon, nun ne plu ŝatas ilin, sed komprenas ke mi kompreneble ligas specialajn sentojn kaj memorojn al ili. Cetere ankaŭ mi konas tiun problemon: Homoj alparolas min pri miaj verkoj kaj laŭdas muzikpecojn kiujn mi finis jam antaŭ longa tempo, en tute alia vivofazo kaj artista stato… sed mi ĝojas tamen pri ĉiu tia agnosko, mi tion bezonas.

Rusan teknomuzikon mi malkovris fine de 2000. Mi hazarde trovis la kanton “Hej DJ! (feat. VERA)” de PPK kaj tuj enamiĝis al ĝi. Tute malmola tekno, sed kun virina voĉo… kaptis mian atenton ankaŭ la grupo CMM per du versioj de unu kanto, nome “Don’t feel sorry “Liberty mix” kaj “Liberty”. Kiel mi eltrovis, la melodio de la CMM-kantoj estas konata inter Rusoj, sed mi ne scias la originan titolon.

Hodiaŭ granda parto de la Rusaj elektronikaj kantoj malaperis el la reto, sed kelkaj daŭre haveblas:

PPK
plej bonaj: “Hey DJ (feat. Vera) original mix”, “Hey DJ 2001 (feat. Vera) trance mix”, “I Need a Rhythm 2001 (feat. Vera)”

Sveta + PPK
“MY SUN (ppk club mix)”, “Go away”, “Road to Airport” (malrapida amkanto!)

CMM
la paĝo de CMM, sed bedaŭrinde sen la menciitaj kantoversioj

Tiuj kantoj ĉiam memorigas min pri vintro, kaj precipe pri la tempo fine de 2000, kiam mi devis multe studi kaj samtempe tre aktivis por la Esperanto-movado. Mi pasigis multajn noktojn kaj malhelajn tagojn antaŭ la komputilo, kelkajn el ili en la universitato, kie mi aŭskultis la Rusan muzikon por unua foj’. Kaj vintro kompreneble alportas memorojn pri la IS!

memoru la orajn tempojn

Antaŭ unu jaro mi finis mian diplomlaboron (la finan studan verkon). Nekredeble kiom rapide la tempo pasis! Sed rerigardante mi devas sufiĉe sobre konstati, ke la oficiala finiĝo de la ekzamenoj ne kongruas kun la vera finiĝo de la studado! Kaj sekve la malcerteco kaj timo, kiujn verŝajne ĉiu studento spertas, daŭre kaŭzis angoron. Pli ol duonan jaron mi devis atendi, ĝis kiam mi finfine ricevis mian diploman atestilon kaj rajtis nomi min “diplomito pri ekonomia informadiko”. La respondeca profesoro laŭ oficialaj statutoj havis du monatojn por la korektado de la laboro, sed je la fino estis kvar kaj duona! Kompreneble mi maltrankviliĝis post du monatoj. Nur unu afero estas pli terura ol la tasko verki diplomlaboron, nome havi nenion por fari kaj do daŭre pensi al iu problemo kiu minace ŝvebas en la malantaŭo kaj kiu ne estas kaptebla aŭ solvebla per propraj fortoj. Kvankam mi plurfoje uzis la vizithorojn de la profesoro por memorigi pri la malfruiĝo kaj la mensa streĉo kiu ekestis pro la situacio, nenio okazis. Je la fino mi ricevis premsonĝojn, ne plu havis nervojn, vekis nokte kaj provis dormi tage. Kaj post kiam mi finfine ricevis buŝan informon pri la noto, la ekzamena oficejo rifuzis skribe konfirmi ĝin. La respondeca dungito tute ne pritraktis la aferon (do eĉ ne komencis). Mi ne plu sciis kion fari. Feliĉkaze subite alia persono okupiĝis pri la afero kaj en nur unu semajno kaj malgraŭ propra streĉo suksecis prepari la dokumentojn.

Kion mi lernis el tio?
– Se ne ekzistas punoj kontraŭ homoj kiuj ne faras sian laboron por vi, tiam vi estas perdita, ankaŭ se vi oficiale pravas (eĉ en Germanio!).
– Afableco kaj bonaj kondutmanieroj ne ĉiam helpas. Ekzistas personoj, kiuj ne kapablas estimi ilin kaj sekve kaj bezonas kaj malrekte postulas la malon.
– Kun perfido kaj perforto mi estonte prenos tion, kion mi oficiale meritas, se la respondeculoj restas surdaj al moderaj indikoj kaj decaj memorigoj. Kiu ne respektas min kaj ignoras mian animstaton, al tiu mi volonte instruos la lecionon ke neintereso pri aliaj estas dutranĉa glavo kiu facile vundigas sian svinganton.

Mi esperas por kelkaj personoj ke ili neniam renkontos min en la vivo denove, ĉar mi tiukaze forgesos ke venĝo ne estas la ĝusta vojo.

Ĉu tio sonas tro terure? Por esti justa, ne kulpigu viktimon ke ĉi portas cikatrojn, sed demandu, kiu kaŭzis ilin. Mi devis skribi pri tio, ĉar ne ekzistas alia vojo publikigi la maljustecon kaj malbonan traktadon kiun mi spertis.

Sed nun pri pli helaj okazaĵoj. Hieraŭ mi denove partoprenis feston, kaj jen! Ekzistas belaj, inteligentaj, afablaj knabinoj. Se ili havus mian aĝon kaj mi konus ilin ekde pli da tempo, mi verŝajne neniam iĝintus tiom negative pensanta homo. Aliflanke: Ke mi entute renkontis ilin, estis kontraŭpruvo al kelkaj vivoreguloj pri kies valideco mi ĉiam malpli dubis. Foje mi ŝatas ke aliaj homoj montras ke mi eraris…

Kial mi donis al tiu ĉi enskribo tiom pozitivan titolon, se bone memorante nek la pasintaj tempoj kiel studento nek kiel viro estis oraj? Nu, temas pri citaĵo el bonega metalroka kanto.

Multaj opinias ke potenca epika metalroko kiu pritraktas fantaziajn temojn kaj rakontojn kiel “La mastro de la ringo” malutilas al la reala vivo, ĉar la aŭskultantoj fuĝas al alia mondo. Sed mi male pensas, ke tiuj homoj bezonas ion por kanaligi siajn sentojn. Kiu kredas je idealoj sed spertas ke en nia mondo ne estas loko por ili, tiu evidente frustiĝas. Por ke homoj ne rompiĝu pro tio, tia muziko, kiu laŭdas virtojn kiel afablecon, justecon, sincerecon, tre helpas. Kaj mi plie vidas fortajn paralelojn inter la temoj de la kantoj kaj la reala vivo: La kantoj rakontas pri herooj kiuj devas eterne batali kontraŭ demonoj kaj drakoj. La bonuloj agas laŭ nobleca kodo kaj ofte iĝas viktimoj de homoj sen honoro. Kiu ne konas la eternan batalon kontraŭ la demonoj de la ĉiutago? Kaj kiu ne spertis ke tro ofte triumfas la malbonuloj, ĉar ili ne devas limigi siajn agojn laŭ iu ajn regulo? Rezisti malgraŭ tiaj kontraŭuloj, honeste stari ĝis la fino kaj honori per kantoj la idealistojn, kiujn la socio pretervidas aŭ forgesas – pri tio temas potenca epika metalroko. Tamen indas, kelkaj ne forgesos vin!

Glacion kaj fajron kaj arbaron ni trapasis

Hodiaŭ mi ricevis KDn kiun sendis Dave Blair al mi. Ĝi enhavas surbendigon de la “Kuracistoj” dum la IS 2002/03 en Trier. Antaŭ unu jaro Dave sendis jam KD-Rn kun vidbendo de la koncerto en Rotenburg/Wümme en 2001/02. La sona kvalito de ambaŭ surbendigoj ne estas tre alta, sed akceptebla por mi, konsiderante la kadrajn kondiĉojn sub kiuj ili estis faritaj. Mi eĉ tre dankas Dave, kiu investis multan tempon por fari tion, ĉar tiel mi povas kiel spektanto aŭskulti kaj rigardi min kiel artiston. Kaj nur el tiu perspektivo eblas konscii pri aferoj bonaj, sed ankaŭ tiuj plibonigendaj. Mi tuj faris kelkajn gravajn notojn por estontaj prezentiĝoj kiuj espereble helpos al la tuta grupo pliboniĝi.

Vespere venis mia fratino, mia bofrato kaj mia frato, kaj ni kune rigardis la filmon “Wiedzmin“. Temas pri filmigo de libroj verkitaj de la Pola fantazia aŭtoro Andrzej Sapkowski. Laŭ mi li estas same genia kiel J.R.R. Tolkien kaj Michael Moorcock. Sed kompreneble en la okcidento de Eŭropo oni apenaŭ konas lin pro la eterna lingva kaj kultura barilo. “Ne verkita en la angla? Ne el Usono? Tiam tio ne interesas min!” estas la kutima reago de Germanoj al tiaj produktoj. La filmo enhavis ĉion, kion oni deziras de verko el tiu ĝenro: Interesajn karakterojn, batalojn, magiajn estaĵojn, belajn virinojn… La specialeco de la verko montriĝas en tio, ke la specialefektoj estis uzitaj modeste, tiel ke ili subtenis kaj ne ruinigis la filmon. Verŝajne tio ankaŭ okazis pro eta buĝeto, sed aliflanke la kustomoj, lokoj, muzikpecoj ktp. estas altkvalitaj kaj eĉ multe pli naturaj ol averaĝe. Mi tre ĝojis, ke mi foje komprenis vorton aŭ eĉ tutan frazon en la pola. Cetere la anglaj subtitoloj foje ne estis kompletaj.

Profunde en okcidento… Bochum

Hodiaŭ mi ekskursis kun miaj novaj kolegoj al Bochum, urbo ĉirkaŭ 60 kilometrojn sude de Münster. Bochum apartenas al la Rejn-Ruhr-regiono kiu estas fama pro sia iam tre grava karbon- kaj ŝtalindustrio. Se vi volas scii pli pri tiu parto de Germanio, legu

En la urbo mi provis aĉeti la KDn “Bochum” de Herbet Grönemeyer. Tiu artisto estis la unua kiu surbendigis germanlingvan albumon kadre de la serio “MTV malkonektita”, kaj lia kanto “Bochum” estas himno pri urbo ne tro bela sed sincera, male al la eleganta kaj aroganata Düsseldorf (ĉefurbo de la federacia lando). Oni do atendus ke facile haveblas tiu KD – sed mi ne sukcesis trovi ĝin en vendejo! Mi fakte nur vidis etajn kaj mezgrandajn KD-vendejojn, kio estas maltipa por relative granda urbo en Germanio.

Multajn mejlojn for, trans la griza mar’, trans la pluv’ kaj shtorm’

Mi bezonis kelkajn tagojn, sed nun, per la helpo de la programo “Scumm revisited”, sukcese finis la laboron: Mi listigis la muzikpecojn el la komputila ludo “The Curse of Monkey Island“!

Atentigo: Mi posedas la germanlingvan version de ludo origine verkita en la angla. Sekve mia listo estas duone angla- kaj duone germanlingva. La titoloj signifas: numero (“Nr.”) kiun la peco havas en la listo de la muzikaĵoj, daŭro (minutoj:sekundoj, “min”) de la peco, anglalingva mallongiga nomo kiun la peco havas en la listo de la muzikaĵ (“Name”) kaj fine mia germanlingva priskribo (“Beschreibung”) de la peco por ke mi poste memoru je kiu situacio en la ludo ĝi eksonas.

Kelkaj limigoj:
– Mankas la muziko el la ludaj filmetoj, ekz. la titola muziko kiu eksonas dum la enkonduka filmo. La kompleta sonŝpuro de ĉiu filmeto ( = muziko kaj voĉoj kune) troviĝas en propra datumo. Laŭ mi nur la titola muziko vere tiom elstaras ke indas preni ĝin.
– Mankas kelkaj etaj melodioj, ĉar ili efektive estas sonefektoj. Temas ekz. pri la duelaj banĝoj kaj la hispaneca gitaro kiu eksonas kiam la ĉefa heroo aspektas kiel la terura virkoko. Principe eblus ankaŭ akiri tiujn sonojn, sed ili troviĝas en la voĉaj dosieroj kiuj enhavas milojn da unuopaj sonoj (propra takso), kaj por aŭskulti ilin, necesas alklaki ĉiun unuopan sonon ( = tedega laboro sen granda gajno je la fino).

Kamerado, je la amo!

Finfine mi sukcesis eltrovi la kodon en kiu la titoloj de miaj Rusaj MP3j estis skribitaj. Jen eta elekto:

artisto titolo titolo askia
Method Mr. Al Дождь (ты ушла) – (NEW $ER-GO DJ`Z MIX) Äîæäü (òû óøëà) – (NEW $ER-GO DJ`Z MIX)
Method Mr. Al Никакой Надежды (REMIX) Íèêàêîé Íàäåæäû (REMIX)
Method Mr. Al Я хочу выжить ß õî÷ó âûæèòü
Method Mr. Al Наш Мир (REMIX) Íàø Ìèð (REMIX)
Avariya Don’t cry / Не Плачь Don’t cry / Íå Ïëà÷ü
VIRUS.ru The hands (Remix) Ручки The hands (Remix) Ðó÷êè
VIRUS.ru The gentle sun | Нежное солныш The gentle sun | Íåæíîå ñîëíûø
DEMO 2000 years | 2000 лет 2000 years | 2000 ëåò
Klementiya Astronomer \ Астроном Astronomer \ Àñòðîíîì
Klementiya Girl-friend \ Подружка Girl-friend \ Ïîäðóæêà
Epidemia Врата Времени (Gates Of Time) Âðàòà Âðåìåíè (Gates Of Time)
Epidemia На Краю Времени (At The Edge Of Time) Íà Êðàþ Âðåìåíè (At The Edge Of Time)

Foje la artistoj uzis duoblan titolon kun ruslingva originalo kaj angla traduko. Tio tre helpas al neruslingvanoj distingi la kantojn. Aliaj artistoj eĉ tute rezignas pri originaj nomoj kaj publikigas siajn verkojn kun anglalingvaj nomoj. Tio tamen malhelpas se oni volas prezenti la muzikon al Rusaj amikoj, ĉar la jenaj eble ne regas la anglan kaj tiel neniu povas facile eltrovi kiu kanto kaŝiĝas malantaŭ kiu titolo.

Ĉiujn kantojn mi legale kaj senpage trovis en la reto. Kelkaj el ili daŭre haveblas tie. Uzu la ligojn por eltrovi.

Aldonaj komentoj:

  1. Mia iama kunloĝanto Till posedas KDn de Avariya.
  2. “Ruĉki” (Ручки) estas vaste konata ankaŭ inter Nerusoj kaj ĉiam grandega sukceso dum Eo-diskotekoj.
  3. Method Mr. Al vivas en Germanio kaj ekzistas plia, oficiala paĝo de li.
  4. Pliaj MP3j de Klementiya troveblas ĉe ŝia vitaminic-paĝo.

La hejmensopiro estas la plej bona amiko

alauxdo sendis al mi memkompilitan superrigardon pri la rusa lingvo (alfabeto, prononco, vortolisto…).

Mi tuj tralegis parton kaj, ŝercema kiel mi estas, ekhavis ideon kiel fari stultaĵojn per mia nova scio.

Por okcidenteŭropanoj, nelatina skribsistemo estas io stranga kaj mistera. Ĉiu frazeto aŭ eĉ nur vorto en alia alfabeto jam zorgas pri timŝvito, se oni estas en fremda lando kaj ne scias, pri kio temas. Aliflanke la internaciuloj inter ili ŝatas la ekzotikecon kaj pitoreskecon, kiun alportas nelatinalfabetaj skribaĵoj. Sekve ili ornamas t-ĉemizojn aŭ interretajn paĝojn per ili, por montri kiom mondanaj kaj multsciaj ili estas.

Fremda skribsistemo do foje ne servas por rekte komuniki, sed por malrekte impresi homojn kaj por spici ordinaran rakonton, tiel ke ĝi ŝajnas diveni el tute alia mondo. La kirila alfabeto por tiu celo tre taŭgas, ĉar en Germanio oni ligas al ĝi la orienteŭropan melankolion kaj nostalgion, kiuj kutime akompanas memorojn pri pasintaj tagoj.

jen ekzemplo por tia rakontaĵo

Mia burĝa nomo estas Гуннар Р. Фишэр. Fakte la dua persona nomo estas Рудолф, la persona nomo de mia paĉjo. Mi vivis dum mia infan- kaj junulaĝo en la vilaĝo Норdвалдэ, ne tro for de la limo. Por studi, mi translokiĝis al Падэрборн, urbo ĉ. 100 km pli orienta. Sed studado portis min eĉ pli for de la hejmo, al la suda urbo Катаниа. La sorto iras strangajn vojojn, kaj post multaj jaroj, mi estas konata sub la nomo ДЖ Кунар kaj eĉ publikigis KDn, nome Дискотэко интэрнациа. Mi tre ŝatas aŭskulti Тилл кай Гуннар фарас тэкнон, iam tre gaja kanto kiu hodiaŭ alportas memorojn pri bonaj amikoj, kiuj nun loĝas en alia parto de la mondo.

Mi provos finfine sukcese transskribi la kantotitolojn de mia ruslingva muzikkolekto. Ĝis nun la kantoj aŭ havas anglalingvajn titolojn, aŭ ne estas legeblaj, ĉar ili uzas alian signokodon. Cetere pluraj tre sukcesaj denckantoj el la pasintaj jaroj – “Around the world (la la la la la)” de ATC kaj “Boom Boom Boom Boom (I want you in my room)” de Venga Boys – aperis origine ruslingve. Do reale la anglalingva mondo ne inventas ĉion, sed nur ŝtelas pli ruze ol la resto. La ruslingvaj versioj pli bonas, ne mirinde…

Sed kiam iun tagon vi estos fora…

La 14an se septembro 1999, do antaŭ ekzakte kvar jaroj, mi komencis mian unujaran studadon en Catania (Sicilio). Nekredeble kiom unu jaro en alia lando povas ŝanĝi la vivon (aŭ la personon). Mi havas tro multajn aferojn kiujn mi povus rakonti nun, mi preferas fari tion alifoje.

Ĉe mp3.com ekzistas paĝo pri muziko el Catania (kreita de mi). Dum mia restado en Sicilio mi – tra Esperanto-kontaktoj – konatiĝis kun metalroka muzikisto. Per mia helpo li iris interreten kaj ekde tiam la muziko de “Berserker” iom pli disvastiĝas. Tria muzika rekomendo kiu rilatas al mia tempo en suda Italio: Mi vizitis koncerton de Jovanotti kiu komplete ravis min. En la reto troviĝas paĝo kun kelkaj senpagaj MP3j.

Malsukceso ne temas pri fali suben, malsukceso estas resti sube

La muzikgrupo Marillion estas interesa fenomeno. (Legu pli sur mia persona muzika paĝo pri ili.)

La albumon marillion.com mi taksas vere elstara. Ĝi donas la ĝustan nutraĵon al la koroj de intelektuloj kiuj estas tro kaptitaj en pensado. Kaj la muziko riĉas je diversaj rapidecoj, etosoj, harmonioj…

Jen kelkaj tre citindaj linioj (krom la hodiaŭa titolo):
Realeco estas io super kio ni ŝvebas
Ni ne vidas aferojn kiel ili estas,
Ni vidas ilin kiel ni estas

Se vi faris erarojn,
Ekzistas ĉiam plia ŝanco por vi
Vi povas rekomenci en ĉiu momento
En ĉiu eta fojo kiun vi elektas

Ĝuste tion mi foje bezonas aŭdi. Tre pozitiva, realeca mesaĝo.

Kial mi ĝuste hodiaŭ skribas tion? Nu, kial ne? Vi povas ŝanĝi aŭ plibonigi vian vivon en ĉiu eta momento, tuj kiam vi volas… kaj fari bonon ankaŭ.