Monataj arkivoj: Septembro 2007

…ne venis al la lito dum la pasinta nokto

Mi ĉiam diris: “Se mi iam venos al Rusio, mi volas vokaĝi al tri urboj: Moskvo, Sankt Peterburgo kaj Ĉeboksaro.” Kompreneble ekster Esperantujo malmultaj homoj komprenas tion. Dum la somero mi sukcesis realigi du dezirojn el la tri.

Sed mi ne nur vizitis du urbojn, sed ankaŭ Esperanto-renkontiĝon: Mi estis ĉe la 7aj Rusiaj Esperanto-Tagoj (RET) en Primorsko-Aĥtarsk ĉe la Azova maro en la regiono Krasnodar.

RET-emblemo
La oficiala TTT-ejo de RET 2007 donis tre allogajn informojn kaj pri la loko kaj pri la grandeco de la aranĝo. Mi estis unu el la malmultaj eksterlandoj gastoj, kvazaŭ “ekzotikulo”. Unu el la aliaj gastoj el fora lando estis sennomo, kiun mi ekkonis tra komento al leginda enskribo de Sonja Kisa. Li estas la aŭtoro de satira artikolo pri “necesaj lingvaj reformoj”. Ankaŭ dum RET 2007 li montris sian bonan humuron.

Kvankam eblus mencii multajn aferojn, mi ne volas skribi ĉiujn detalojn, ĉar nur veteranoj kaj aktivuloj komprenus ilin. Ĝenerale mi tre ĝuis la someron kaj la proksimecon de la maro.

En fadeno ĉe E-Novosti kelkaj homoj skribis pri la renkontiĝo. Krome legeblas artikolo en Libera Folio de Andrej Grigorjevksij kaj artikolo de Valentin Melnikov (vmel. La plej surpriza novaĵo konsistas el tio, ke necesis savi partoprenantojn el la maro. Bildoj ankaŭ troviĝas en la reto, ekzemple la fotaro de Lusi Rimon kaj multegaj fotoj de Aleksandr Milner.

Kvankam mi intencis rezigni pri fotado dum la pasintaj jaroj, mi aĉetis ciferecan fotilon kelkajn tagojn antaŭ ol vojaĝi al Rusio. La aparato ne kostis tro kaj transiri de tute mekanika ekzemplero al tute moderna, ellasante kelkajn generaciojn, ne estas tro malŝpara ago. Mi faris entute pli ol 160 fotojn, sed mi hezitas meti ilin al mia flickr-fotaro. Kelkaj estas privataj, aliaj montras ĝeneralajn lokojn kaj nur montri etan elekton falsigas la bildon pri mia vojaĝo. Krome mi ne konstante fotis.

Ankaŭ dum la RET okazis kelkaj notindaĵoj rilate al muziko:

  1. Mi laboris dum unu nokto kiel DĴ en la RET-diskoteko. Do al mia listo da landoj, en kiuj mi surmetis muzikon, finfine post sep jaroj aldoniĝas sesa lando! Fakte oni antaŭvidis duan nokton por mi, sed pro tempomanko ni simple rezignis pri ĝi. Cetere mi revidis mian DĴ-kolegon Jan Schröder, kiu nun loĝas en Novoĉeboksarsk. Li DĴumis dum du noktoj.
  2. Mi fintradukis plian kanton por La Kuracistoj. Ankoraŭ bezonatas kontrollegado de alia persono. Se ĉio bonas, tiam ĝi estos la sekva traduko al “En ordo“, kiun mi finis antaŭ unu jaro dum la somero.
  3. Dum posttagmezo mi prenis la tempon por demandi JoMo pri detalkorektoj. Mi ja volas aldoni tekstojn kaj akordojn de liaj kantoj al la publika kantaro. La rezulto estis tre esperiga, eĉ se mi (kiel ĉiam) ne certas, ĉu mi ĉion bone komprenis kaj nenion forgesis.
  4. Okazis pluraj koncertoj. Interalie mi spektis tiun de Miĥail Povorin. Mi ja tre ŝatas lian kanton “Lipoj”. Tre impresis min Paŭlo Moĵajev. Bonaj kantistoj maloftas en Esperantujo. La kulmino tamen estis la koncerto de JoMo, kiu kiel kutime dancigis kaj ŝvitigis la homojn. Je la fino li kantis “La Bamba“. Tiam ankaŭ Paŭlo Moĵajev venis sur la scenejo por kunkanti. Mallonge poste mi aliĝis kiel tria kantisto. Poste ni ankoraŭ prezentis aliajn kantojn, nome “Ska-virino”, “Ĉu vi volas danci?” kaj “Hej la nizoj!”. Dum la laste menciita kanto, ankaŭ Georgo Handzlik kunkantis. Poste JoMo kaj li aldonis la pollingvan version. Je la fino ni kvarope finis per “Mariŝa, kisu min”. Mi ne ŝatas tiun kanton, sed estis taŭga finaĵo. La publiko vere ege ĝuis tiun spontanean internacian muzikadon. Kvar homoj el kvar landoj (Francio, Ukrainio, Germanio, Pollando) staris sur la scenejo, kaj ĉiuj estis eksterlandanoj!

Ĝi nomiĝas Ĉeboksaro, tie estis mi

Mia avo estis en Rusio. Mi vidis malnovajn fotojn, kiuj montras lin dum tiu tempo. Mia patro estis en Rusio komence de la 1970aj jaroj. Hejmen li kunportis felajn ĉapojn, kiuj laŭ kutima imago estas tiom tipaj por Rusio. Kaj nun estis mia vico, vojaĝi tien. Mi atendis pli ol dek jarojn por realigi tiun ideon. Foje necesas havi la ĝustan kialon.

Ĉar mi estas tre timema persono, mi aĉetis du librojn por prepari min. La unua, Russisch Wort für Wort (Kauderwelsch Band 7) de Elke Becker, estas lingvolibro. De la sama serio mi jam sukcese uzis librojn por aliaj lingvoj. La dua libro, Reisegast in Russland (Iwanowskis) de Katrin Liska, rakontas pri la vivo kaj kutimoj en Rusio, por ke Germana gasto nek ŝokiĝu nek ŝoku. Precipe tiu libro tre helpis kaj mi jam komprenis kelkajn aferojn, kiam mi alvenis.

mia vojaĝo
08a de aŭgusto flugo de Düsseldorf al Moskvo (Ŝeremetjevo)
restado en Moskvo respektive Odincovo dum du tagoj
10a de aŭgusto forveturo al Ĉeboksaro (alveno la 11an)
restado en Ĉeboksaro dum kvar tagoj
14a de aŭgusto forveturo al la regiono Krasnodar (alveno la 16an)
restado en Primorsko-Aĥtarsk, feriejo Lotuso
24a de aŭgusto reveturo al Ĉeboksaro (alveno la 26an)
27a de aŭgusto reveturo al Moskvo (alveno la 28an)
28a de aŭgusto flugo de Moskvo (Ŝeremetjevo) al Düsseldorf

Male al la kutima timo, la vojaĝado en Rusio estis tute bona. La vera aventura parto de la vojaĝo estis la trajnoj de Münster al Düsseldorf kaj reen pro eblaj strikoj de la Germanaj fervojistoj! Eĉ du tagojn antaŭ ol forvojaĝi mi ne sciis, ĉu necesos ŝofori min aŭte al la flughaveno. Dum la restado en Rusio mi devis redemandi miajn familion hejme, ĉu la strikoj okazos dum mia revojaĝo.

Katja Arĝenta Volkova sendis al mi detalan vojopriskribon por atingi la centron de Moskvo. La kontakton liveris Ksenia Libera. La tranokteblon ofertis Irina Gonĉarova (mirinda-strigo). Malnovaj kontaktoj el mia aktivula tempo efektive helpis.

Pro komento de Slavik Ivanov pri la malfacileco, akiri Esperanto-muzikon, mi decidis kunporti ĝuste tion kiel gastodonacojn. Tial mi aĉetis po tri ekzemplerojn de la albumo de “JoMo kaj Liberecanoj” (kun la kanto “Ĉeboksaro”!) kaj de la Amplifiki-alumo “Tute ne gravas“. Laŭ la reagoj, estis bona ideo!

Aliaj muzikaj okazaĵoj en Moskvo:

  1. Mi kantis la Germanan nacian himnon por Irina kaj Arĝenta. Dum agrabla babilado ni venis iel al tiu temo. Pro la stranga sinteno de Germanoj al nacia ĝojo, apenaŭ ekzistas okazoj por kanti ĝin.
  2. Dum unu vespero Irina kaj mi piknikis en parko kun kelkaj aliaj personoj. Laŭ Irina, ili tre interesiĝas pri fantazio kaj mikso inter folkloro kaj romuziko. Tio kompreneble tre memorigas min pri rolludado kaj mezepokeca metalroko! Kiam ni forlasis la parkon, mi kantis du Esperanto-kantojn: “Longe for” de Persone kaj “Vi volas kisi” de la Kuracistoj.
  3. Irina demandis min pri mia muzika aktiveco kaj mi prezentis al ŝi du kantojn de la Kuracistoj, nome Westerland kaj Kisu min, ho kara. Al ŝi plaĉis la kantado!

La plej grava afero tamen estas: Finfine mi povas aliĝi al la rondo de homoj, kiuj povas kunkanti la Ĉeboksaro-refrenon, ĉar mi estis en tiu urbo!