Monataj arkivoj: Marto 2006

?i tie regas ni

La preparoj por la hiphopa kompilo alportis jam plurajn bonaĵojn. Unu el ili estas la MP3-igado de la “Eterne Rima”-demokasedo. “Por miaj gefratoj” datas el novembro 2000 kaj kvalite ĝis hodiaŭ restas impresa verko kaj eĉ supertrafas kelkajn albumojn, kiuj estis eldonitaj lastatempe. Bedaŭrinde, ke neniam aperis vera albumo. La ĝenerala publiko do nur povas koni du kantojn de la demokasedo, nome “La movad'” kaj “La vojo”, kiuj dum iom da tempo estis haveblaj en la reto ĉe la TTT-ejo de Eterne Rima kaj Lunatiko. (Malantaŭ ambaŭ projektoj troviĝas la sama persono.)

  1. Eniro (1:23)
  2. Ĉi tie regas ni (4:40)
  3. El profundego de l’ infero (5:56)
  4. Vivi povre (4:24)
  5. Kiu reprezentas (1:30)
  6. La movad’ (2:42)
  7. Mortas la mondo (5:05)
  8. Eterne Rima parolas (2:24)
  9. La vojo (2:19)
  10. Ni batalos (5:16)
  11. Por miaj gefratoj (3:19)
  12. Eliro (0:45)

La kasedo daŭras ĉirkaŭ 40 minutojn kaj enhavas 12 titolojn. Temas pri relative mola speco de hiphopo, komparebla al tiu de Freundeskreis, Die Fantastischen Vier kaj Jovanotti – do ĝuste, kion mi ŝatas. La tekstoj pledas ĝenerale por la movado, kio eble kaŭzus la kritikon, ke al tia pure pozitiva pledo mankas memkritikemo (kiel jam en tro multaj tradiciaj Esperanto-kantoj). Aliflanke necesas konsideri, ke hiphopaj tekstoj ofte sen profunda pripensado laŭdas la propran hejmon, amikaron, ĉirkaŭon kiel kontraŭon al la resto de la mondo. Laŭ tiu interpreto, la tekstoj do estas rimarkeble aŭtentikaj kaj kongruaj al la hiphopa tradicio ekster Esperantujo.

La demokasedo de Eterne Rima bezonus laŭ mi nur du plibonigojn por iĝi eldonebla klasikaĵo: La muziko estu iom pli varia kun foje iom malpli da klavaroj kaj pli fortaj, rapidaj, danceblaj ritmoj. Plie necesus kelkaj lingvaj korektoj. Sed tio jam estus ĉio. Imprese, se oni konas la kutiman kvaliton de demosurbendigoj, kiujn liveras Esperanto-artistoj…

?u vi komprenus la belecon de la besto?

Antaŭ unu monato atingis min interesa informo tra Riitta Hämäläinen: La eksklavaristino de Esperanto-rokgrupo el Finnlando nun muzikas kaj monstrumas en la Finna metalrokgrupo Lordi, plej konata pro la kanto “Would you love a Monsterman?”.

Kvankam eblas tre facile diveni pri kiu persono temas, Riitta petis ne mencii la nomon, ĉar la Lordi ŝatas kaŝi la identecon de siaj membroj. Dum koncertoj (kaj sur ĉiuj fotoj, kiujn mi vidis) ili portas monstrajn maskojn kaj kostumojn.

La novaĵo iĝas des pli interesa pro tio, ke Lordi kandidatiĝas por la fama Eŭropa kantokonkurso (“Eurovision”) per la perco “Hard Rock Hallelujah”. La grupo jam estis elektita kiel la Finna kandidato kaj nun devas ankoraŭ gajni en antaŭelekta fazo, ĉar Finnlando ne havas garantiitan lokon en la konkurso.

La tria albumo de Lordi, “Arockalypse”, aperis la unuan de marto. La kanto ”Hard Rock Hallelujah” jam antaŭe ekfuroris en Finnlando.

Estas vere agrable scii, ke la eksmembroj de Esperanto-muzikgrupoj rikoltas multan sukceson ekster Esperantujo. Tio malpli dolorigas la fakton, ke la Esperanto-bando en sia konsisto dum somero 2005 multe pli plaĉis al mi ol poste, kiam diversaj membroj, inter ili la klavaristino, estis forlasinta ĝin.

En Lordi ŝi ludas la klavaron kaj rolas kiel sorĉistino kaj freneza vampirino. Bedaŭrinde nur, ke sur la oficiala TTT-ejo de la grupo ĝis nun troviĝas nur unu foto de ŝi.

?iu povas ?in eniri proprariske

La artista datenbazo ŝajne pli bone funkcias ol mi atendis. Aliĝis dekoj da Esperanto-artistoj, inter ili ankaŭ la plej gravaj kaj famaj. Tio kompreneble ĝojigas min. Mi ne nur intencas aktualigi mian profilon kiel DĴ Kunar, sed komencis krei plian, kompreneble por “La Kuracistoj“.

Ekde kelkaj monatoj ekzistas la eble rekte ligi al specifa artisto. Tio tre bonvenas. Krome David-Emil Wickström liveris bildeton kaj HTML-kodon por varbado. Ambaŭ mi jam delonge metis al mia profilo ĉe LiveJournal kaj nun al mia sinprezento ĉe miaj TTT-paĝoj pri muziko.

Vi estos volvita ?irka? mia fingro

Mia listo de neluditaj komputilludoj denove ŝrumpis. Malgraŭ miaj antaŭaj intencoj, mi tamen finis “Chaos Gate” rapide per facila truko kaj ne tra plurmonata intensa ludado. Teknike ĝi certe estas la plej impresa el la tri Warhammer-ludoj, kiujn mi posedas, sed la unuopaj ludniveloj kaj la rakonto mem ne tiom fascinis min. Aliflanke mi eltrovis, kiel atingi la alternativan finon en “En la ombro de la kornita rato”. Tute facila afero, nur necesas detrui monoliton en la fina misio.

Se mi rompis mian plurjaran tradicion, ne plu aĉeti komputilajn ludojn, tiam por speciala titolo: En la loka supermerkato mi akiris kontraŭ 9,99 EUR la du KDjn “Command & Conquer: Red Alert 2” kaj “Command & Conquer: Red Alert 2 – Yuri’s Revenge“. Kiel mi poste eksciis, ekzistas “kolekta eldono“, kiu krome enhavas interesajn bonusaĵojn kiel filmon pri la estiĝo de la filmscenoj. Tiun materialon spekti ja vere interesus min nun post la ludado!

Bedaŭrinde ĉe mia versio temas pri la germanlingva eldono. Kutime mi preferas tradukadon al la germana, sed la problemo ofte konsistas en tio, ke la rezulto kvalite ne konvinkas min, ĉar mi facile rimarkas lingvajn fuŝojn kaj tuj havas alternativajn proponojn por pli trafa tradukado. Ĉikaze iom ĝenas min, ke en la angla oni uzis multajn diversajn akĉentojn, kiuj ne retroviĝas en la germana versio. Ankaŭ ŝajnas al mi, ke la voĉoj ne sonas same varie kaj interese kiel en la originalo.

Nur ĉe unu voĉo mi tuj rimarkis, ke ĝi venas de la sama parolanto kiel en la angla. Rigardante al la listo de la aktoroj kaj parolantoj de “Command & Conquer: Red Alert 2” kaj “Command & Conquer: Red Alert 2 – Yuri’s Revenge” oni komprenas, kial: La rolon de Yuri transprenas Udo Kier, Germana aktoro! Tre bonas ke ĝuste tiu ĉefa karaktero posedas la saman fascinon en la germanlingva versio.

Kial mi entute aĉetis tiun ludon? Fakte jam ekde kvin jaroj mi posedis piratan kopion, kiun mi regule ludis kun mia tiama kunloĝanto Till en Paderborn. Mi ne povis maltrafi tiun okazon finfine ekhavi laŭleĝan ekzempleron.

Ludante ĝin, mi rimarkis, kiom multe mi estis maltrafinta ĝis nun: La KDj enhavas multajn filmetojn, kiuj aperas antaŭ, dum kaj post la misioj. La filmoj grave kontribuas al la etoso de la ludo. Ke ĝi kapablis dum kvin jaroj fascini min sen la filmoj, montras ĝian elstaran kvaliton.

“Ruĝa Alarmo 2” kaj “La Venĝo de Yuri” havas ambaŭ propran, iom metalrokan, iom elektronikan muzikon, kiu je la unua aŭskultado plaĉis al mi. Tamen mi malŝaltis ĝin baldaŭ, ĉar kun la muziko malfacilis percepti ĉiujn gravajn parolatajn novaĵojn dum la ludado.

Ekzistas po du kampanjoj por du flankoj, nome la Aliancanoj kaj la Sovetoj. Precipe la finaj filmoj de la aldonaj kampanjoj impresis min: Se oni venkas kun la Sovetoj, oni vidas grandegan spacan stacion, kiun akompanas anoncoj pri “ora erao de spacovojaĝado” kaj la esperplena demando “Kiu povas diri, kion alportos la futuro?”. En la malantaŭo eksonas bombasta ĥoro, kiu plej forte kreas gloran, festeman etoson. Kaj krome oni gajnis la favoron de bela Rusino!

Mi ne atendis, ke la Alianca fino povus supertrafi tion, sed tamen ĝi faris: Oni ne nur savas la liberecon de la mondo, sed ankaŭ la vivon de simpatia generalo. Kaj oni eĉ gajnas la favoron de du belaj virinoj!

(Kompreneble la unue menciita fino estas tute utopia. Necesas konsideri, ke la tuta rakonto ne estas intencita serioze, sed plenas je memironio. La ludo baziĝas sur alternativa historia situacio. Tie Germanio ne falis al la Naziuloj, la dua mondmilito ne okazis kaj Germanio restis unuo kaj demokratia! Tial en la ludo la Germanoj estas aliancanoj de Usono, do bonuloj, kaj oni vidas flagojn de la hodiaŭa Germanio. Tio ege plaĉis al mi!)

Post tiom da bruo libereco estas silento

Kiam mi post plurjara serĉado trovis kaj aĉetis la sonŝpuron de la filmo “Willow“, mi rimarkis, ke ĝi enhavas nur ok pecojn, tamen plurajn tre longajn. Tio tute kontraŭas la kutimon, ke tiaspecaj muzikaĵoj prezentas diversajn temojn aŭ situaciojn el la filmo, sed ne kvazaŭ la akompanan muzikon el tuta aro da scenoj kun tre diversaj etosoj. La tri plej longaj pecoj el la menciita sonŝpuro estas “Tir Asleen” (10:47), “Willow the sorcerer” (11:55) kaj “Bavmorda’s spell is cast” (18:11).

Kelkajn jarojn poste, kiam mia KD-kolekto jam estis sufiĉe kreskinta kaj mi regule trarigardis kaj aŭskultis ĝin, tiu longa daŭro de la pecoj pensigis min. Kiuj tre longaj kantoj troviĝas en mia muzikkolekto? Per “tre longa” mi ne alcelas ion inter 6 kaj 7 minutoj – tiajn kantojn mi ja posedas abunde kaj uzas kelkajn el ili por necesejaj paŭzoj dum mia DĴumado. Kiel kriterio servu la limo de 10 minutoj (kompreneble tute hazarda numero, kiu ricevas sian signifon nur pro la atingo de dua cifero).

La unua kanto, kiu tuj venis al mia menso, estas “This Corrosion” de “Sisters of Mercy”. Ĝin mi konas ankoraŭ el mia studenta tempo, ĉar tiam oni aŭskultigis ĝin dum studentaj festoj. Imprese, se oni konsideras, ke ĝi daŭras 10:16 minutojn. Ankaŭ Marillion, progresema poprokgrupo, ŝatas produkti longajn kantojn, ekzemple “House”. Ĝi havas nur du sekundojn malpli kaj troviĝas sur la brila “marillion.com“-albumo. La kompaktdisko kun “The Positive Light”-remiksoj de Marillion-kantoj enhavas du tre longajn kantojn, nome “Estonia” (11:43) kaj “This Strange Engine” (20:38).

La plej longa kanto tamen troviĝas sur la albumo “Made in Heaven” de la famega rokgrupo Queen. Temas pri ambjenta peco, kiu ne havas nomon, do ne troviĝas sur la titollisto. Ĝi daŭras 22:32 minutojn. Plej kurioze, ĝi sekvas ege mallongan kanton, kiu same ne havas titolon kaj siavice nur daŭras kvar sekundojn! Tiuj du pecoj – la 12a kaj 13a titolo sur la menciita albumo – jam de jaroj interesas min pro siaj strangaj ecoj.

Kaj ni provis vere forte

Evidente la plano, havi propran muzikgrupon ekster Esperantujo, hejme en Münster, ne realiĝos tiom frue aŭ facile, kiel mi pensis ankoraŭ fine de decembro. La gitaristo, kiu ja jam ne venis al la pasinta ekzercado, ŝajne estas tro okupita por reagi al retmesaĝoj. La basistino pro tio fine de januaro decidis, paralele serĉi jam ekzistantan (metal)rokgrupon por tie pli regule ludi. Mi ne povas kritiki tion. Krome tio ne ekskludas la eblon, daŭre muziki kun ŝi.

La vera obstaklo al mia regula surloka partopreno en muzikgrupo estas mia laboro. Depende de la aktuala projekto, povas okazi, ke mi dum monatoj ne estos en Münster (kaj ankaŭ ne revenas tien vespere dum la semajno).

Sen certeco pri mia regula ĉeesto – aŭ pli trafe, kun preskaŭa certeco pri mia foja neĉeesto, apenaŭ eblas vere fari ion surloke. Kompreneble eblas aktivi laborfaze. Sed ĝuste tiun staton mi alcelis superi per bando en Münster. Muziki nur de tempo al tempo mi povas ankaŭ en Esperantujo. Kion mi vere volas, estas alporti iom da konstanteco kaj reguleco al la kantado kaj gitarludado. Nur tiel eblas evolui kaj plulerni.

Alifanke mi ankaŭ estas sufiĉe realisma por konfesi al mi mem, ke ne eblas havi ĉion samtempe. Anstataŭ plendi pri tio, ke en mia nuna situacio malfacilas havi rokgrupon, mi pripensis, kion fari anstataŭe.

  1. Daŭre eblas kanti kaj gitarludi sole. Nun ke mi havas elektran gitaron, mi povas alkutimiĝi al la pli duraj kordoj. La plej grava malavantaĝo estas, ke sole malfacilas vivteni regulan ludadon – alia kialo por aktivi en bando. La bona afero estas, ke dum la pasintaj monatoj mi muzike pli aktivas ekster Esperantujo, ekzemple en mia rolluda grupo. Tion indas plusekvi. Krome ĉiuj ebloj kun La Kuracistoj ankoraŭ longe ne estas eluzitaj, tute male: Ĝuste nun post la furora reveno tio iĝas denove interesa.
  2. Krome mi povas daŭrigi miajn aliajn muzikajn aktivecojn – kaj tiuj ja estas multaj. Jam nun ne sufiĉas la tempo por fari ĉion ĉiam. Estas dezirinde, havi superrigardon pri ĉio, tiel ke tre facilas decidi, kiel pasigi kelkajn horojn da libera tempo. Tiaj superrigardoj pri muzika aktiveco en la pasinteco tre helpis al mi, nur ke nun necesus krei pli vastan pri ĉio kaj ne nur pri specifaj temoj (tradukado, verkado de samplobazita muziko, recenzado).
  3. Tria ideo, kiu venis al mi, estas la fakto, ke mi tute ne bezonas limigi mian liberan tempon nur al muzikado – kaj efektive ankaŭ ne faras tion. Reale mi regule sportas dum la semajno. Tio jam forprenas almenaŭ du vesperojn. Se mi aldonus ankoraŭ alian fiksan ĉiusemajnan aktivecon, apenaŭ restus tempo por spontaneaj, unufojaj aferoj. Kaj certan tempan liberecon oni bezonas por resti malfermita al novaj ideoj kaj personoj. Alimaniere oni mense kaj socie stagnas.

Kvankam efektive mia plano, fondi rokgrupon, plej verŝajne ne nun realiĝos, mi ne vidas tion kiel malsukceson. Ja ne estis pro iu fuŝo aŭ eraro miaflanke, sed simple pro la cirkonstancoj. Tiam estas tute akcepteble, ne plu provi realigi tion, sed pensi pri alternativoj.

Entute la sperto kun la basistino kaj la gitaristo estis bona, kuraĝiga. Ni renkontiĝis, babilis kaj muzikis kelkfoje kaj interŝanĝis ideojn. Tiel mi eksciis, ke aliaj homoj konsentas pri mia imago de loka bando kaj realisma celo. Tio ankaŭ montris al mi, ke mi ĝenerale povas bone rilati al aliaj muzikistoj sen iu ligo al Esperanto.

Kaj ?i tio povas i?i nenio

Lastatempe atingis min interesaj novaĵoj de Dolchamar:

Patrik Austin remiksis kelkajn kantojn kaj publikigis la rezultojn ĉe www.mikseri.net/dolchamar. Eblas elŝuti ankaŭ pli malnovajn versiojn el la iksa tempo.

Krome Patrik sendis al mi tri kompaktdiskojn kun la samplaĵoj de ses Dolchamar-kantoj de la dua albumo. Ili alvenis la 1an de marto. Patrik klopodis, ke mi kreu remiksojn per ili. Necesas resti realisma: Mi ne volas promesi tro multe. Ne estus la unua fojo, ke mi ricevas tre interesajn samplaĵojn, sed pro manko de tempo aŭ ideo ne realigas ion ajn per ili. Intertempe mi havas impreson arĥivon kun tiaj ekzemploj.

Foje ankaŭ daŭas monatojn aŭ jarojn, ĝis kiam venas la ĝustaj cirkonstancoj. Do iu alvoko por remiksado kun certa limdato ne estas io taŭga por mi. Simple malbonas iu urĝa premo por aktualeco, se mi volas koncentrite kaj kontentige labori.

Sed ĝenerale samplaĵoj de Esperanto-kantoj estas tre dezirindaj. Tiel eblas eksperimenti kaj krei alternativajn versiojn ekzemple por la reto. Tio ankaŭ pligrandigas kaj pliriĉigas la Esperanto-muzikscenon ĝenerale.

Mi ankaŭ ĝojas, ke Patrik aktive serĉas kontakton kun sia publiko kaj kunlaboron kun aliaj artistoj. Tio estas la ĝusta vojo por populariĝi eĉ pli!

Mi konstruos al vi kastelon el sablo

Karnavalon mi ne festas ĉiun jaron (ekzemple en 2005 ne, sed en 2004 jes). Ĉifoje koleginoj invitis min al komuna vizito de la Rozlunda procesio en Münster. Mi ne havis iun bonan kostumon, do mi surmetis la Keltajn vestaĵojn por mia rolluda grupo.

Iom surprizis min, ke mi senprobleme kapablas spontanee kaj agrable pasigi tempon kun aliaj homoj meze de homamaso. Kutime tio ne estas mia stilo. Sed kio eĉ pli impresis min, estis la fakto, konatiĝi kun antaŭe nekonataj virinoj, kiuj siavice tuj afable ridetis al mi kaj babilis kun mi. Estis bela tago en mia naskiĝurbo inter homoj. Kiu diris, ke la vivo ĉiam estas la sama?

Poste mi ankoraŭ iris kun kelkaj homoj (interalie tiuj freŝe ekkonataj virinoj) al trinkejo por bierumi kaj danci. Tio ankaŭ tute ne estas mia kutimo, precipe ne, se mi la sekvan tagon devas labori. Sed du glasojn da biero dum la tuta tago mi facile eltenas. Estis interese, plonĝi dum unu tago en tute alia mondo. Verŝajne tio estas la bono, kiun karnavalo kapablas alporti al homoj kiel mi.

Dum la procesio en la urbo, oni aŭskultigis multajn karnavalajn kantojn kaj Germanan ŝlagron. Sed ankaŭ eksonis du kantoj de “Die Ärzte“: “Westerland” kaj “Zu spät”. Mi verve kunkantis kaj kelkaj homoj iom miris, ke mi tiom parkere konas la tekstojn.

Poste en la trinkejo mi aŭskultis “Irgendwie, irgendwo, irgendwann” de Nena. Ne temis pri la origina versio, kiun mi tre ŝatas, sed nova surbendigo. Mi unue pensis, ke temus pri tiu duonanglalingva versio, kiu tute ne plaĉas al mi. Tamen estis nova, sed komplete germanlingva versio – kaj tio tre kontentigis min kaj kongruis al la ĝenerala etoso same kiel mia persona humuro. La vivo foje vere ankoraŭ prezentas kelkajn surprizojn…