Kun agrabla surprizo mi konstatas, ke se mi kun kuraĝo alfrontas tion, kion mi plej timas, la vivo foje helpas ĉe gravaj demandoj.
La du eble plej premaj estis: “Ĉu entute indas barakti por amo, se la pasinteco montris ke plej ofte tio estas malsukcesa kaj oni faras idioton el si mem? Ĉu pro tio ne devus esti mia tasko, batali kontraŭ ĉiaj tiaj sentoj, ĉar alikaze mi agus spite al mia vivosperto kaj protektaj instinktoj?” Mirinde trafajn respondojn donas Erich Fried en sia poemo Was es ist. (“Kio ĝi estas”; sur la germanlingva paĝo troviĝas ligoj al tradukoj al la angla, itala kaj turka.) Mi konas ĝin ekde pli ol du jaroj. Jam post unua legado mi tre ŝatis ĝin kaj taksis ĝin eksterordinare bela. Sed nun ĝi ekzakte priskribas kaj komentas mian emocian staton antaŭ kelkaj semajnoj. Mi iam devos fari Esperanto-tradukon, tiom bonas tiu poemo!
Nun mi tute neatendite ricevis respondon al alia tikla demando, nome: “Ĉu mi ankoraŭ kapablas esti amata post tiom longa tempo de soleco?”
Vendrede mi iris kun pluraj belulinoj kaj unu amiko al la koktela trinkejo “Rote Liebe” (ruĝa amo). Mi trinkis tri senalkoholaĵojn: unu tro dolĉan, unu tro amaran kaj unu bonegan. La vere bona estis senalkohola “Caipirinha” (prononcite “Kajpirinja”). Mi facile povas rezigni pri alkhoholo, ŝatante ĝin simple pro sia gusto. (La plej bonajn “kajpiojn” kompreneble miksas mia bona amiko Holger.)
Poste ni ankoraŭ manĝis ĉe Guo Ren Wang. Tie televidiloj montras kaj aŭskultigas muzikvideojn. Normalkaze temas pri Usona hiphopo kaj plata popo, sed subite eksonis interesa kanto kun malalta blusa voĉo (kiel en kantoj de Elvis aŭ en “Wicked Game” de Chris Isaak). Mi ne povis kredi, ke tiom bona muziko apartenas al la kutima televidprogramo de Guo Ren Wang, sed mia amiko rimarkis, ke jes, kaj legis la nomon de la grupo: “Jam & Spoon”.
Per serĉado en la interreto mi eltrovis, ke ili estas Germana duopo, kiu baldaŭ publikigos novan albumon kun multaj famegaj gastkantistoj. La unua disketo, aperinta jam, nomiĝas “Cynical Heart”. Do mi lunde ekis la la grandvendejo Saturn, tie trovis kaj aŭskultis ĝin.
La kanto rekte trafis mian koron. Ĝi kunigas multajn elementojn de alia muziko, kiun mi ŝatas: De novaj U2-kantoj (“Beautiful Day” k.a.) la sferajn sintezilojn, la melankolion, kaj la nigrablankan ilustradon de la koncerna KD-kovrilo; de Queen (“Crazy little thing called love”) la glatecon kaj fluon; de elektronika muziko la klavarojn; de malmola roko la pezajn gitarojn; kaj kulmine, de The Simple Minds (“Don’t you forget about me”) la kantadon (fakte la kantiston Jim Kerr mem!), la molecon kaj la emociojn, kaj la samtempe himnan karakteron de la tuto.
Ke tia majstroverko aperas en maro de mezkvalito, mi ne plu atendintus. Kaj jen la respondo al mia demando: Vere ĉio eblas. Sed mi ne povas trovi amon, se mi tiom gardas mian koron kontraŭ ĉiu sento, asertante ke mi travivis jam tro multe por plu kredi je miaj “naivaj” romantikaj ideoj.