Jen vintra tristo mortas

Rudolf Stember estas Germano loĝanta en Usono, kiu ekde la 1980aj jaroj komponas muzikon por komputilaj ludoj. La unuan fojon mi ekhavis kontakton kun lia verkaro en la jaro 1993, kiam mi aĉetis la KDn “Power Game Hits“. Tiu disko enhavas muzikon el diversaj komputilaj ludoj (plej ofte la titolan pecon); ĝi altiris mian atenton ĉefe pro la ĉefa muziko de “Monkey Island”, ludo kies ilustraĵo ankaŭ ornamas la KD-kovrilon.

Jarojn poste mi aĉetis ĉiujn tri partojn de la “Nordlanda trilogio”, komputilluda serio bazita sur la rolludo “La nigra okulo”. (“Das Schwarze Auge”, mallongigite “DSA”, cetere estas la ege fama kaj sukcesa Germana rolludo. Mi apartenas kvazaŭ al la ludantoj de la unua generacio, konante ĝin meze de la 1980aj jaroj.)

Spektante la enkondukon de la unua parto (“Die Schicksalsklinge” – “La destina klingo”), mi rimarkis ke ties muziko ege similas al peco de tiu muzika KD, ja fakte eĉ estas identa al ĝi! Ĉu iu senskrupulo reuzis muzikpecon sub alia nomo? Mi kontrolis kaj legis sur la KD-inga dorsflanko, ke la supozita originalo nomiĝas “Blade of Destiny“, kio estas nenio alia ol la germanlingva titolo tradukita al la angla.

Kiam mp3.com ankoraŭ ekzistis, mi tie malkovris Rudolf Stember denove. Li publikigis ĉiujn pecon de DSA1 tie – krom du, kiujn mi nomas “mallumo” kaj “batalo”. (Ili eksonas kiam la heroa grupo en la komputila ludo troviĝas en malhela kelo/kaverno resp. batalo.) Li ankaŭ vendas muzikan KDn nur kun la muziko de “La destina klingo” sub la nomo “Dark World” (kio ŝajne anstataŭas veran tradukon de la nomo “La nigra okulo”).

Kial mi dediĉas tiom longan enskribon al tio? Nu, ĉar mi komencis ludi la Nordlandan trilogion denove kaj ĉifoje volas komplete traludi ĝin kun la sama heroa grupo.

Rolludado estas krom muziko la plej grava kampo, kie laŭ mi indus investi vortaran aktivecon en Esperantujo. Mi jam pensis pri verkado de vortlisto antaŭ jaroj, sed mi perdis la volon vidante ke sonjaaa kaj Don Harlow jam uzis esprimojn, kiuj ne konvinkis aŭ kontentigis min. Ankaŭ vera diskutado ne eblis, ĉar la mortbata argumento “jam aliaj uzas tiajn vortojn en siaj verkoj” blokis ĉian ŝanĝeblon. La posta – ŝajne malbona – traduko de “Mastro de la Ringoj” finfine igis min rezigni pri la ideo (kun)verki rolludan vortareton.

Unu bela testo furoras lastatempe en mia familio kaj amikaro:
Kia D&D-karaktero vi estas?” de neppyman. D&D, “Dungeons & Dragons”, estas malnovega rolludo el Usono.

1 thought on “Jen vintra tristo mortas

  1. Resonado: Faru tion « La vivo de Kunar

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *