Mi estas tiom sola, mi volas esti ?e vi

Iam antaŭ eble 2 jaroj mi kreis liston da kontraŭdeprimiĝaj kantoj:

ABC – The look of love
New Radicals – You get what you give (album version)
Belinda Carlisle – Leave a light on
The Beatles – With a little help from my friends
Lou Reed – Perfect Day
U2 – Beautiful Day
Marillion – Rich
Simple Minds – Don’t you (forget about me)

Intertempe mi aldonus kelkajn pliajn kantojn al tiu listo:
U2 – Walk on
Jam & Spoon featuring Jim Kerr – Cynical heart
Gloria Gaynor – I will survive
Kylie Minogue – Love at first sight
Chicane – Don’t give up
Phats and Small – Turn around
Orbital – Halcyon + on + on
Jovanotti – Un giorno di sole

Muziko povas servi kiel kuracilo, sed ne havas la malagrablajn kromefikojn de multaj medikamentoj.

Kvar germanlingvaj paĝoj kiuj pritraktas la fenomenon “deprimiĝo”:
– artikolo kun majstre bona klarigo por “Kio estas deprimiĝo?” en la Vikipedio.
– (iom longa) artikolo pri deprimiĝo en “Die Zeit” – kun tre trafa titolo (“Wenn das Ich erstarrt“)
– artikolo pri kuracado de deprimiĝo en “Die Zeit” – kun okulfrape simplaj nemedikamentaj kuraciloj, menciitaj jam ĉe la komenco (“Tief durchatmen. An etwas Schönes denken. Regelmäßige Bewegung. Viel Fisch essen, ungesättigte Fettsäuren. Lieben. Sozial aufgehoben sein.“)
– artikolo pri la reveno de Sebastian Deisler post lia malsaniĝo en “Der Spiegel”, kun interesa citaĵo (“Die letzte Zeit war nicht so schön, aber die Sonne geht immer wieder auf.“)

Interese, ke oni povas nur vere skribi pri tiaj aferoj, dum oni ne mem suferas je ili. Ŝajne kapitano plej facile rakontas pri la ŝtormo kiam li troviĝas sur trankvila akvo.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *