Monataj arkivoj: Januaro 2006

Baldaŭ ni estos sukcesintaj

Post la furora reveno de “La Kuracistoj” Sebastian kaj mi decidis, uzi la novjaran koncerton de la IS por surscenejiĝo. Komune ni elprovis diversajn kantojn el nia repertuaro en la enireja halo, kion kelkaj eĉ komprenis kiel surprizan koncerton kaj aplaŭdis. Je la fino ni elektis “Westerland“, “Somera temp'” (de Amplifiki) kaj “Ĉu jam ĉio?“. Kiel eventualan aldonon ni interkonsentis pri “La okulvitroj de Buddy Holly“. Je la fino ni tamen ne bezonis ĝin, ĉar la reago de la publiko ja estis pozitiva, sed ne same freneza kiel dum la unua fojo. Post la unua kanto okazis paneo, nome rompiĝis kordo de la gitaro de Sebastian. Tio kaŭzintus longan paŭzon niaflanke, se ne Italo rapide donintus al ni sian gitaron. Evidente alportas avantaĝon, koni la homojn. Mi pensas, ke li tiom rapide pruntedonis sian instrumenton, ĉar ni estas malnovaj konatuloj.

Por la fino de la tria kanto, Sebastian kaj mi elpensis du specialaĵojn: Unue ni kantis la multfoje ripetatan refrenon “Ĉu jam ĉio?” laŭ la fina melodio de “Hey Jude”, kiu uzas la samajn akordojn. Due mi je la fino haltigis la kantadon frapante tamburinon kaj kantante “Volapuko, Toki Pona, Ido-Ido, Interlingua” laŭ la melodio de “Hare Kriŝna”. (Sammelodie “Die Ärzte” kantas je la fino de “Ewige Blumenkraft“. Do ne temas pri tute nova ideo, sed maksimume nur nova kombino.) Kun iom pli ekscitita publiko, tio verŝajne pli bone funkciintus. Tiel la prezentado restis en ordo kaj bona ideo, elprovi ion novan.

Homoj dancis, estis gaja folo

Dum la IS ankaŭ Dolchamar koncertis. Tamen jam antaŭe mi certis, ke ili ne povus supertrafi nek la koncerton de Krio de Morto unu tagon antaŭe nek siajn proprajn dum la KEF. Kaj mi pravis. Sed mi ja sciis, ke la konsisto de la bando denove ŝanĝiĝis ekde somero kaj ke la grupo denove havas pli elektronikan sonon. La somera grupo tre impresis min, ĉar ĝi unuflanke estis kompleta rokgrupo, aliflanke spicis sian muzikon per elektronikaj elementoj. La nova triopo denove uzis drumkomputilon aŭ samplaĵojn kaj tial ne povis same konvinki min. Do mia prognozo ne estis miraklo, sed simpla antaŭtaksado, kiu realiĝis. Kompreneble Dolchamar faris bonan koncerton dum la IS – nur ke ĝi ne same ravis min kiel dum la KEF. La homoj sendepende de tio amuziĝis kaj estis certe la ĝusta decido, venigi Dolchamar al la IS.

Ne, ne, ne, ni ne estas sur la arbo

La dua muzika kulmino de la IS konsistis el la koncerto de Krio de Morto. Jam de jaroj ĉagrenis min, ke mi maltrafis ilian koncerton dum la IJK 2001. Till kaj mia frato ankoraŭ longe laŭdis tiun metalrokan prezentadon.

Fakte por multaj homoj la sono de “Krio” estas tro malmola, tiel ke multaj foriris kaj nur postrestis eble 30 personoj en la salono. Tamen tiuj freneze dancis. La ĉambro estis preskaŭ tute senluma kaj tiel kreis la ĝustan ĉirkaŭon por tia evento. La anoj de Krio de Morto ŝmiris lumfarbon sur siajn korpojn (kaj poste ankaŭ en la vizaĝojn de la ĉeestantoj).

Estis la unua fojo dum tiu semajno, ke laŭ mi ekestis la IS-etoso, al kiu mi estas alkutimita. La homoj ĝuis la momenton, plonĝis en la muziko kaj forgesis ĉion alian. Mi kunkriis dum la kantoj, kies tekston (aŭ almenaŭ refrenon) mi konis. La koncerto ankaŭ memorigis min pri la metalrokaj festoj hejme.

Mi devis pensi je tio, ke mi nur dum la pasintaj jaroj ekŝatis tiun malmolan specon de metalroko. Kutime mi preferas epikan metalrokon, sed tra melodia mortmetalroko mi venis ankaŭ al la pli duraj subspecoj. Antaŭ jaroj mi pensis, ke oni nur malfeliĉiĝas aŭskultante tian muzikon, kies tekstoj ĉefe parolas pri morto kaj tristeco. Sed intertempe mi trovis bonan kialon, kial oni bezonas tion foje: La socio grandparte provas ignori la malbonajn flankojn de la vivo. Sed se oni ne alfrontas ilin, oni vivas hipokritan, superfacan vivon. Se oni neniam povas priparoli aŭ alimaniere pritrakti ilin, tiam oni ne povas plene vivi. Silentado suferigas – tion mi mem tre bone lernis. Estas pli bone, malferme mencii malbonajn aferojn, ol prisilenti ilin dum jaroj.

Mi ankaŭ ne vidas kontraŭdiron inter tia muziko kaj mia kredo kiel katolika kristano. Male al la “moderna” socio, la kristana paroĥo ne turnas sin for, kiam temas pri morto. Tiu kompatibleco cetere por mi difinas la diferencon inter mortmetalroko kaj nigra metalroko, kiu ofte estas pagana aŭ eĉ rekte kontraŭkristana.

Estis interese vidi, kiu partoprenas en tiu koncerto. Unue mi rimarkis, ke grandparte homoj kun minimume 25 jaroj postrestis, do ĝuste ne la junuloj, kiuj laŭdire estas pli frenezaj. Aĝo evidente povas gvidi al pli granda eksperimentemo kaj libereco. Due mi konstatis, ke ne nepre temis pri la plej laŭtaj festemuloj, sed homoj, kiuj kutime estas pli introvertitaj. Sed kompreneble mi ankaŭ vidis junulojn kaj kelkajn kutimajn bonetosulojn.

Post la brila koncerto, kune kun Till kaj kelkaj aliaj mi invitis Krio de Morto al kelkaj bieroj kaj kune eksidis en la trinkejo. Nur unu el la kvar membroj parolis Esperanton, sed kelkaj el ni komprenis la polan kaj krome helpis la angla por interkompreniĝi.

Ankoraŭ antaŭ kelkaj jaroj mi ne pensintus, ke Krio-koncerto povus sukcesi dum la IS. Nun mi scias, ke ili faris la plej bonan koncerton dum la tuta seminario!

Ĉi nokte venu al mi, mi sentas min iom sola

Dum la Internacia Seminario, unu vespero alportis veran muzikan kulminon al mi. Tio eĉ supertrafis ĉion, kion mi estis spertinta dum la KEF 2005!

Unue Amir Hadžiahmetović faris solokoncerton. Same kiel JoMo unu tagon antaŭe, li akompanis sin per akustika gitaro kaj dancigis la homojn. Li ludis ĉefe el la Esperanto-Desperado-repertuaro tiujn kantojn, kiujn li mem (kun)verkis.

Sed li ankaŭ estis preparinta etan surprizon kune kun Sebastian kaj mi. Unu tagon antaŭe, kiam li estis alveninta kaj ni babilis, li tuj proponis ke mi aperu kiel gastmuzikisto dum lia koncerto. Post la bonaj spertoj dum la KEF mi tuj jesis kaj proponis, ankaŭ inkluzivi Sebastian.

Mi estis sufiĉe certa, ke Sebastian kaj mi bone koncertos, ĉar ni dum tiu tago jam estis ekzercintaj. Interalie ni ludis kune la unuan fojon la du plej novajn kantojn, kiujn mi tradukis por “La Kuracistoj“. Mirinde bone sukcesis! Ni apenaŭ bezonis interkonsenti pri detaloj, ĉio kvazaŭ funkciis aŭtomate. Iĝis eĉ pli harmonia kunludado ol dum la Revelido-semajnfino en julio 2005. Tio jam tre bonhumurigis min.

Unu tagon poste, la 29an posttagmeze, ni tri renkontiĝis por provludado. Bone, ke mi jam faris mian prelegon unu tagon antaŭe – aliokaze mi ne havintus tempon kaj enan trankvilecon por tio! Sebastian kaj mi komencis per “Mi kaj ŝi” de Amplifiki, kiam Amir venis en la ĉambron kaj ekkunludis. Tio bonege funkciis kaj Amir petis, ke ni ludu plian kanton. Mi elektis “Kisu min, ho kara” kaj poste “Misteroland’” de “La Kuracistoj”. Ambaŭfoje ni denove kreis bonan sonon kaj nur devis konsenti pri detaletoj. Kaj jam post la unuaj tri elprovitaj kantoj ni havis nian komunan repertuaron!

Vespere ni ankoraŭ faris son- kaj lumprovon. Tio tre helpis decidi, kiel stari resp. sidi sur la scenejo kaj kiu kantu en kiu mikrofono. Krome nur tiel ni povis aranĝi la tekstotenilojn tiel, ke mi kun certeco poste kapablus legi ilin.

Do ĉiuj provoj ja estis bonaj kaj supozigis, ke ne iĝos tiom granda seniluziiĝo kiel la Kuracistoj-koncerto en Naumburg/Saale 2003/04. Kiam komenciĝis la koncerto de Amir, mi tamen sentis la kutiman artistan nervozecon, kiu estas tiom tipa kaj kiu ĉiam kaptas min, ankaŭ kiam temas pri relative facilaj prezentadoj. Mi ĝuste decidis, ne tro cerbumi pri tio kaj anstataŭe simple ekagi. Dum Amir ludis “Feliĉe”, mi venis al la scenejo por kanti du strofojn kaj la refrenon, kiel interkonsentite antaŭe. Fakte intertempe mi jam havas sufiĉan praktikon je tio – tion mi ja faris dum la KEF dufoje, nome dum la karaokeado kaj la Esperanto-Desperado-koncerto! Tial mi tuj sentis min kiel en mia natura medio. Mi rimarkis, ke mi pro la aranĝado de la lumoj ne vidis la publikon, kio tre trankviligis min. Sekve la kantado bone sukcesis kaj post la aplaŭdo mi vokis Sebastian al la scenejo. Iel ni tri atingis la ĝustan fluon – la komunajn kantoj ni ludis senprobleme kaj mi havis la impreson, ke mia kantado estis tiom facila kaj klara kiel jam delonge ne plu. Kiam Sebastian kaj mi foriris post niaj tri kantoj, la publiko petis aldonon kriante “Ku-ra-cis-toj! Ku-ra-cis-toj!” Tio ŝajnis kiel miraklo al mi. Ni tri ankoraŭ prezentis la facile ludeblan “Junula amo” el la Kuracistoj-repertuaro kaj post tio mi forlasis la salonon por iomete retrankviliĝi, ĉar mi sentis la adrenalinon en mi.

Mia bona amiko Till atendis min kaj tuj diris, ke mi rokis la homojn kaj ke li neniam vidis min tiom brile agi sursceneje. Komune ni iris trinki bieron. Tiam alvenis Vera kaj demandis, ĉu la Kuracistoj havas pliajn kantojn – kaj mi tuj povis respondi, ke ni ludas 18 proprajn kaj pliajn de aliaj grupoj, do posedas sufiĉan repertuaron por koncerto. Tiel ni tuj ricevis inviton koncerti dum la IJS 2006, oferton tre konsiderindan.

Ĉiel ajn la furora reveno de la Kuracistoj ege ĝojigis min. Kaj tio nur estis la unua muzika kulmino de tiu vespero…

Venu, amikoj de l’ art’

Unu afero iom nervozigis min antaŭ la Internacia Seminario: Ĉu sukcesos mia prelego pri la tradukado de kantotekstoj al Esperanto? Estis pluraj kialoj, pro kiuj mi ne certis:
Unue, ĉar estis sufiĉe speciala temo kaj do programero, kiu ne interesas multajn homojn.
Due, ĉar priskribo de la prelego ne aperis en la broŝuro kaj eble ankaŭ ne en la superrigardo.
Trie, ĉar mi volis uzi diversajn helpilojn kaj ju pli da teknikaĵoj necesas, des pli verŝajne estas ke unu el ili ne funkcias kaj ke pro tio oni devas spontanee trovi solvon.
Kvare, ĉar mi estis fiksinta ĉiujn ideojn skribe en decembro, sed ne plu estis metinta ilin al ĝusta ordo.

Surloke mi konstatis, ke la prelego ja aperas en la programskemo, sed okazus je sufiĉe malfavora tempo, nome paralele al la naĝposttagmezo, la forumo de la Germana Esperanto-Junularo kaj pliaj partoprenindaj programeroj. Pri la dato kaj la tempo ĝenerale ne eblis plendi: La 29a posttagmeze estis tute laŭ miaj preferoj, ĉar je tiu tempo mi certe estas veka kaj je la tria IS-tago mi ankaŭ ankoraŭ havas sufiĉe fortan voĉon por paroli dum unu horo kaj duona.

Rigardante al la programtabulo, mi rimarkis ke dum la 28a posttagmeze ankoraŭ estis libera loko en la programo. Tial mi petis Torben Prokscha, kiu prizorgis la programkunordigadon, fruigi la prelegon je unu tago. Torben havis sufiĉe da streĉo jam pro la tasko ĝenerale kaj aldone pro tio, ke la programtabulo ĉifoje estis la nura fidinda fonto por informoj pri la programo, sed li sen grumbli kontentigis mian deziron kaj plie pendigis afiŝon, kiun mi estis verkinta por privarbi la prelegon.

Nun pli ol antaŭe urĝis mia tasko, finverki la prelegon. Restis kelkaj horoj de la nokto kaj eble eta paŭzo inter la tagmanĝo kaj la 14a. Ĉar kutime oni subtaksas la tempon necesan por finpretigi kaj ordigi aferojn, mi preferis fari tion tuj, dum la nokto. Iĝis dura tasko, kiu daŭris plurajn horojn. Mi estis la lasta gasto de la trinkejo kaj poste ĝis kvaronan post la 5a matene ankoraŭ skribis. Sed almenaŭ mi povis enlitiĝi kun la scio, ke ĉio pretas, kaj tion mi alcelis por pli trankvile dormi.

Lastminute Torben ankoraŭ ŝanĝis la lokon de la prelego, ĉar nur tiel eblis adekvate uzi la teknikaĵojn, nome la projektigilon, la papertabulon kaj la KD-aŭskultigilon. Sekve mi prelegis ne en la diskoteko, sed en seminaria ĉambro. Tute kontraŭ miaj atendoj, kiuj estis sufiĉe pesimismaj (Kiom da homoj ne maltrafas programeron, se tiu okazas subite unu tagon antaŭe kaj ankaŭ je alia loko?), inter 20 kaj 30 personoj venis. Ankaŭ la teknikaĵojn mi sukcesis aranĝi bone kaj funkciigi rapide.

Alia tikla punkto estis miaj ekzemploj por malbonaj tradukoj resp. malfacile tradukeblaj kantoj. Mi timis, ke homoj miskomprenus mian pruvon, ke komencantoj evidente ne kapablas traduki kantotekstojn, kiel primokadon kaj arogantecon, kaj ke ne plaĉus al ili mia uzo de nacilingvaj tekstoj. Sed jam la unua ekzemplo bone funkciis kiel enkonduko – la homoj mem rimarkis, kio malbonis pri la traduko. Tio ankaŭ paroligis ilin, kio forigis plian timon mian, nome ke mi iĝus kvazaŭ fanatika predikanto, kiu ne kaptus la intereson de siaj aŭskultantoj. Tute male, venis tre atentaj komentoj kaj demandoj de la publiko.

Mia ideo, uzi netradukitajn tekstojn por atentigi pri la malfacilaĵoj de tradukado, montriĝis ĝusta decido. Se oni nur montras la akiritan celon kaj ne la ŝtonplenan vojon, oni ne povas konstati la malfacilecon…

Resume mi ege ĝojis pri la rezulto de la prelego. La homoj estis distritaj kaj mi estis farinta altnivelan kontribuon.

La prelego krome havis tute neatinditajn sekvojn: Tuj poste alparolis min timwi kaj petis min korektlegi tradukon de li. Temis pri la kanto “The circle of Life” el la filmo “Reĝo de leonoj“. Kvankam mi ne povis doni finfinan prijuĝon, ĉar mi ne tre bone konis la kanton, ni tamen venis al uzebla versio. Decida helpo estis, ke timwi piane akompanis Alica, kiu kantis la tradukon kaj diversajn alternativajn vortumojn.

La 31an de decembro dum la kafopaŭzo alparolis min Sebastian, mia muzika kolego, kune kun Finjo el Nederlando. Ili volis prepari la kanton “Come, ye sons of art” de Henry Purcell por la novjara koncerto kaj Finjo intencis prezenti ĝin en la angla originalo kaj en Esperanto, por kio ankoraŭ necesus traduko.

Mi unue pridubis, ke sufiĉus la tempo – traduko povas esti tre malfacila, ja foje eĉ neebla tasko! Sed jam dum la komuna kafumado ni preparis unuan krudan tradukon, kiun eblis kanti. Jam tiam, kaj des pli poste, Finjo ekhavis mem tre bonajn ideojn por diversaj linioj kaj vortoj, tiel ke je la fino ŝi preskaŭ tradukis la kanton tute sole, se oni ignoras mian komencan helpon. Tio tre plaĉis al mi, ĉar ŝi regis la lingvon sufiĉe kaj mem realigis tion, kion ŝi volis fari. Krome ŝi havas belegan voĉon kaj pretis plurfoje provkanti la diversajn tradukoversiojn.

Ambaŭ okazaĵojn mi spertis kiel fruktodonan kunlaboron kun kapablaj homoj. Evidente mia aktiveco nek estas vana, nek miaj kvalitopostuloj tro altaj.

Mi ŝatas teni vin forte

Dum la 49a Internacia Seminario en Xanten mi festis jubileon: Estis mia 20a IS! Mi konstatis, ke intertempe mi estas nr-o 2 post Andi Münchow, se temas pri la nombro de entute partoprenitaj Internaciaj Seminarioj. (Mi alcelas nur la aktualan partoprenantaron – ja povas tute bone esti, ke iu dum la pasintaj jardekoj ĉiam ĉeestis kaj finis sian serion longe antaŭe.) Ne estis venintaj kelkaj personoj, kiuj kutime partoprenis: Duncan (10 Internaciaj Seminarioj, ĉiuj ekde Wetzlar 2 en 1995/96 ĝis Wetzlar 4 en 2004/05), Gunter (li iam komencis en la 1980aj jaroj, tamen post mi) – kaj, plej grave, mia frato Harald. 19-foje ni ambaŭ ĉeestis kaj nun mi spertis mian unuan Internacian Seminarion sen li. Kvankam ni kutime ne tro kunas dum Esperanto-renkontiĝoj, tamen estis stranga sento.

La unuan fojon ekde la IS 1996/97 en Freiburg neniu prizorgis murgazeton. Tion mi iom bedaŭras, ĉar estis Till kaj mi kiuj siatempe ekis la tradicion de la “Blinda Gardisto“, la oficiala murgazeto de la IS. Aliflanke mi jam mem lernis, ke estas pli bone fini kun tradicio ol malbone kaj sen emo vivteni ĝin.

Krome Till kaj mi povis stultumi kiel (neblindaj) gardistoj de la nova prezidanto de la Germana Esperanto-Junularo dum la silvestra balo. Do tiun tradicion ni brile daŭrigis.

Stultaj ŝercoj entute ricevis la gravan rolon, kiun ili tradicie havas por mi dum la IS. Ekzemple Till kaj mi refoje demandis nin, kiel nomiĝas la IS-urbo. Ĉe “Xanten” ja evidente mankis la unua litero, tiel ke necesis diveni, kiun supersignon oni origine intencis skribi uzante la x-kodon. (Similaj problemoj jam ekestis antaŭ kvin jaroj dum la IS en Cŭhaven.) Ĉu do reale temis pri Ĉanten, Ĝanten, Ĥanten, Ĵanten, Ŝanten aŭ Ŭanten? Krücke supozis Ŭanten, ĉar tio estis la plej malverŝajna kaj plej stulta respondo. Sed tio sonis por ni iomete kiel la angla “one ten” kaj ŝajnis kvazaŭ piĝina esprimo por “dek unu”.

Ĝuste en tiu momento ni tri estis preterpasantaj la ŝildon antaŭ la ejo, kie legeblis “Xanten – Südsee”. “Südsee” ĉiokaze signifis “suda lago”, sed kutime tradukiĝas kiel “suda maro”, do nomo de oceano. El tio mi sekvis, ke efektive ni festis en loko kun la nomo “Ocean’s Eleven“!

La duan koncerton dum la IS faris JoMo sole per akustika gitaro. Mi la unuan parton maltrafis, sed spertis kiom bonege li denove sukcesis distri kaj dancigi la homojn. Mi kaptis la okazon por danci kun pluraj ĉarmaj belulinoj. Tion mi vere bezonis! Kiam JoMo ekludis “La Bamba”, daŭris kelkajn minutojn ĝis kiam la homoj finfine faris cirklon. Unue mi pensis, ke tio ŝuldiĝas al la fakto, ke “La Bamba” konstante perdis popularecon dum la pasintaj jaroj. Sed poste mi rimarkis, ke simple estis tiom da novuloj, ke ili bezonis klarigon, kiel bambumi. Finfine tamen iĝis bona rondo. Kiel jam dum la IJS 2003, mi kaptis la okazon por anstataŭi JoMo dum iom da tempo antaŭ la mikrofono, kantante diversajn tekstversiojn de “La Bamba” en la hispana kaj Esperanto. Bedaŭrinde JoMo estis kantinta la plej multajn kantojn de li, kiujn mi kapablas kanti, jam antaŭe, tiel ke ne eblis daŭrigi la duopan muzikadon. Poste iu diris al mi, ke oni tute ne rimarkis, ke subite mi estis kantanta kaj ne JoMo. Kvankam mi ja tre vantas rilate al mia voĉo, mi prenis tion kiel komplimenton, ĉar efektive signifis, ke la transiro okazis glate.

Jes vi vizitis ĝin, kaj vi tie festis

La 49a Internacia Seminario (IS) en Xanten kompreneble havis multajn bonaĵojn. Por ne krei malĝustan impreson – post tiom da kritikado en la antaŭaj enskriboj – nun necesas mencii la bonajn flankojn:

La novuloj – ne ĉiuj samtempe nepre komencantoj – bonfartis kaj aktivis. Tio estas sendube unu el la plej bonaj impresoj de tiu ĉi IS. Kompreneble la veteranoj iom grumblis, ke tiuj novuloj ja ne sciis, kia la IS estis dum antaŭaj tempoj. Aliflanke mi ĝojas, ke kelkaj zorgigaj fenomenoj de la pasintaj jaroj ne plu okazis / ĉeestis:
– skandaloj, kiuj detruis nervojn kaj etoson
– agresemaj flirtemuloj
– stranguloj, kiuj meritas tiun titolon eĉ laŭ Esperantujaj dimensioj

Tio eble ŝuldiĝas al la malgrandeco de la IS. Por la estonteco mi tamen deziras denove pli grandan Internacian Seminarion. Alcelinda cifero lau mi estas 270-300. Oni ne perdiĝas dum renkontiĝo de tia grandeco, kiel kelkaj timas.

Agrablis, ke ne ĉeestis iu tro granda nacia grupo, kiu ĉiam faris sian propran programon kaj kies membroj restis pli malpli inter si. Pli forte ol pasintjare mi rimarkis, kiom multaj Nederlandanoj partoprenis. Kvankam Nederlando estis “nur” la tria plej grava devenlando post Germanio kaj Francio, la Nederlandanoj ŝajnis al mi esti la plej vervaj bonetosuloj kaj frenezaj festantoj, komparante la diversajn naciecojn. Mi ankaŭ ŝatis, ke inter ili troviĝis veteranoj kaj novuloj. Kiam ĉeestas multaj fluaj parolantoj, oni facile eltenas kelkajn krokodilojn. Gravas plie, ke la Nederlandanoj aktive partoprenis la programon, do ne faris kvazaŭ paralelan aranĝon.

La manĝaĵo laŭ mi estis bonega kaj almenaŭ samranga al tiu de Wetzlar. Dufoje tage oni ricevis varman manĝaĵon; oni ĉiam povis mem elekti, kion preni kaj kion ne, kaj la pladoj vere variis. Bedaŭrinde la silvestra bufedo ne iĝis aparta kulmino – simple estis tre bona manĝo kiel ĉiam. Sed la kuiristoj tamen sukcesis postlasi bonan impreson dum tiu vespero, ĉar ili poste metis bufedujon eksteren, ĉe kiu ĉiu povis servi sin ĝis la mateno. Kiam mi je la 14a posttagmeze ellitiĝis kaj iris al la manĝejo, ne vere esperante pri malfrua novjara bufedo, mi trovis alian bufedujon tie kun pico, kiu ankoraŭ estis sufiĉe varma. Tiel mi senprobleme satiĝis.

Alia afero, kiu laŭ sufiĉe bone funkciis, estis la gazetara laboro. Mi vidis entute kvar longajn gazetajn artikolojn kun fotoj. Ilin oni dum la semajno afiŝis al muro kun esperantlingvaj tradukoj tuj apide. Tiel la partoprenantoj povis percepti, ke la ekstera mondo scias pri la aranĝo. Min ĝojigis, ke iu estis preparinta fotojn de la pasinta IS, tiel ke eblis montri ankaŭ la festeman IS-etoson en la gazetoj. Mi ankaŭ spertis, kiel la respondeculino pri publikaj rilatoj longe parolis kun ĵurnalistino. Espereble tiu nova aktiveco ne estis unufoja afero. En la pasinteco homoj ofte perdis la emon, kiam tiu tasko ripetiĝis…

Ne okazis teatraĵo dum la IS. Tion certe kelkaj homoj bedaŭris. Aliflanke la muzika programo estis rekorde riĉa, kvazaŭ la IS estus eta kultura aranĝo. Rolf kaj Gavan Fantom tre bone prizorgis la sonsistemon resp. la lumojn surloke. Ne eblas sufiĉe laŭdi tiun laboron en la malantaŭo, kiun oni kiel publiko bedaŭrinde plej ofte nur konscie vidas kaj aŭdas, kiam ĝi estas malbone plenumita. Por artistoj tamen ĝi ofte decidas pri sukceso aŭ malsukceso.

Tial estas plej ironie, ke ĝuste la koncerto de Kadakar, dum kiu ludis la gefratoj Fantom, ne bone funkciis pro la malbona sono. Jam kiel la pasintaj du koncertoj, kiujn mi spektis de ili dum la IJS 2004 kaj la IS 2004/05, ĉiuj instrumentoj sonis kvazaŭ kunmaĉite kaj la voĉo multe tro elstaris el la sontapiŝo. Kvankam mi scias, ke ĉiuj tri kapablas muziki unuope, tiu talento ne montriĝis dum la ludado kiel grupo. Unuflanke mi tre bedaŭras tion, ĉar ĉiu el ili certe investis multan tempon por prepariĝi kaj ekzerci. Aliflanke mi ĝojas, ke “La Kuracistoj” ne estas la solaj, kiuj devis alfronti la malkuraĝigan sperton, ke muzika talento tute vanas, se la teknikaĵoj dum koncerto ne funkcias, do ekzemple la sono estas malbone miksita. Tio montras al mi, ke mia grupo ne estis aparte naiva aŭ amatora.

Nenio ŝanĝiĝas dum la novjara tag’

La silvestra balo estas la kulmino de la Internacia Seminario kun etosplena, elĉerpiga festado. Aŭ pli bone mi diru: Ĝi tradicie estis kaj denove estu tia.

La silvestra balo – almenaŭ ĝis la 3a matene – estis la plej lama balo, kiun mi iam ajn spertis dum la IS. Okazis la sama fenomeno kiel dum la vespera programo: Homoj restis ekster la bala salono, tiel ke oni plurfoje devis enpeli ilin denove. La danckonkurso finiĝis tro malfrue – la venkintojn oni devas anonci ankoraŭ dum la malnova jaro, por ke poste la diskoteko funkciu sen longaj ĝenoj. Krome DĴ Roĝer forpelis la homojn per elektronika muziko – lia “koncerto”, kiel li nomis tion, kaj aldonis ke iu organizanto diris, ke li faru ĝin nun. Mi ne scias, ĉu vere estis tiel, sed mi sciintus ankaŭ sen sperti tion, ke estis malbona ideo. La salono preskaŭ malpleniĝis kaj nur kelkajn minutojn antaŭ noktomezo la homoj revenis. Sed tiam okazis la sekva idiotaĵo:

Denove Kadakar provis vive ludi “The Final Countdown”, ĉifoje akompane al la KD-muziko. Sed jam pasintjare kaj jam antaŭ ses jaroj oni povintus lerni, ke viva grupo ne muziku dum la silvestra balo kaj precipe ne dum la lasta kanto de la malnova jaro. Tio simple ne bone funkcias!

La DĴj Leo kaj Roĝer ja realigis mian ideon, tradicie surmeti poste “New Year’s Day” de U2. Tamen baldaŭ poste – meze dum la novjara gratulado, kiu kutime daŭras duonan horon aŭ pli – ili surmetis “La Bamba”, ŝajne timante, ke la salono poste denove malpleniĝus, se ne. Fakte tiel nur post tiu “La Bamba”-rondo multaj forlasis la salonon – do foriris tamen, nur iom pli malfrue. Jam je la 1a oni devis denove enpeli la homojn…

Mi ofertis al la DĴj, transpreni sian laboron dum 1-2 horoj, sed ili nur havis siajn komputilojn, neniujn KD-ludilojn. Sola uzo de novaj teknikaĵoj havas evidente siajn malavantaĝojn. Pri tio mi ankoraŭ rakontos en alia enskribo pri tiu IS.

Estis ĉirkaŭ la 3a, kiam mi ekster la salono subite aŭskultis bonan kanton, nome “Summer of ’69” de Bryan Adams. Tion ankaŭ mi elektintus! Do mi hastis al la dancejo. Tie intertempe denove dancis pli multaj homoj kaj mi iris al la DĴj por gratuli ilin pro sia stiloŝanĝo. DĴ Leo demandis min, kiujn kantojn mi nun surmetus. Tial mi trarigardis mian KD-aron kaj diris al li eble 30 titolojn, el kiuj li havis kaj aŭskultigis kelkajn. Baldaŭ ekestis la etoso, kiun mi konas kaj atendas de silvestra balo – homoj verve dancis.

Nun sekvis vere bonaj fazoj da malmola roko, funko ktp. – vario, sed samtempe amastaŭga muziko. Tion eblis elteni bonege. Eĉ okazis dua bambumado. Duonan post la sesa, do je akceptebla tempo, mi iris dormi.

Plorante en la diskotek’…

Sekvas la dua parto de mia IS-raporto. Unue venas ankoraŭ iom da lameco-lamentado.

La tema programo laŭ mi estis sufiĉe lama. Ne ke mi iam partoprenus Internacian Seminarion pro ĝi, sed kvanto kaj parte kvalito de la programeroj jam estis multe pli altaj. Mi havis la impreson, ke oni prenis ĉiun, kiu sin proponis, eĉ sen bone prepari sin. Tiel oni kompreneble ne atingas altkvalitan diskutadon aŭ ideointerŝanĝon. Mi memoras tempon, kiam la respondeculoj aktive serĉis personojn por atraktivaj kontribuoj!

La vespera programo komenciĝis multe tro malfrue, nome oficiale je la 21a kaj foje nur iom poste. Ĉar la vespermanĝo finiĝis je la 19a, tiel ekestis duhora paŭzo. Homoj plendis pri tio, ke tiel ekestis etoso-truo, kaj grandparte amuziĝis ie ajn en la ejo. Sekve la organizantoj plurfoje devis kolekti la homojn por ke la vespera programo povu komenciĝi. Oni povintus lerni tion de la IJF, kie dum jaroj la vespera programo preskaŭ ĉiam komenciĝis tro malfrue. Certe oni tiel ne havis streĉon ĉe la sonprovoj, sed tamen laŭ mi la 20a aŭ plej malfrue la 20a kaj duono estintus la ĝusta horo por komenci per la vespero. Mi miras des pli pri tio, ke oni ne okazigis la forumon de la Germana Esperanto-Junularo inter la vespermanĝo kaj la vespera programo, aŭ aldonan programblokon. Ĉiel ajn: Tiel ankaŭ la nokta programo aŭtomate nur malfrue startis.

Tio des pli ĝenis min, ĉar ili rekorde frue finiĝis! Kiam oni fermis la trinkejon je la 4a, mi esprimis mian miron pri tio – kaj rikoltis akran plendon pri mia opinio. Nu bone, foje personoj simple tro laboris kaj ne plu havas nervojn. Sed se mi rakontintus antaŭ kelkaj jaroj, ke la trinkejo dum IS fermiĝas je la 4a matene, IS-veteranoj eksplodintus pro ridado, ĉar estus tiom neimagebla okazaĵo!

Alia afero por plendi estis la IS-diskoteko, tradicie la loko, kie mi pasigas multan tempon. Ĉijare neniu el la kutimaj DĴj oficiale estris la diskejon. Venis DĴ Alex (dum la unua nokto, li mem diris, ke li ĝis nun nur DĴumis por la radio), DĴ Leo (Leo Sakaguchi) kaj DĴ Roĝer (post la unua duono de la IS). Ili certe estis profesie ekipitaj per porteblaj komputiloj kaj iu spertula DĴ-miksoprogramo, tiel ke mi unue sentis min, kiel uzanto de ordinaraj KDj, maljuna kaj eksdata. Mi eĉ pensis ke mia tempo kiel DĴ pasis kaj mia stelo baldaŭ sinkos.

Sed montriĝis, ke la novaj DĴj havis gravan malavantaĝon: Ili ne konis la IS-etoson kaj sian celpublikon. Tial ili surmetis multe tro laŭtan muzikon kaj tro ofte elektronikajn stilojn (haŭzon, trencon…). Dum la unua nokto post sufiĉe bona fazo tiel rekorde rapide malpleniĝis la dancejo. La noktojn poste, la situacio rilate al ili ne pliboniĝis. Tio ne signifas, ke la diskoteko dum la tuta tempo malbonis. Sed mi tamen estas iomete seniluziigita de miaj kolegoj, ĉar ili ne pli frue rimarkis, kion surmeti por distri la homojn. Pri tiu temo mi havas ankoraŭ kelkajn aldonojn, kiun mi skribos poste.

Ankaŭ pri la resto mi skribos alifoje. Aliokaze iĝus tro multe por unu enskribo…

Mi estas iomete laca de alkoholaĵoj, de senfinaj festoj kaj La Bamba

Preskaŭ pasis la unua semajno de la nova jaro, kaj mi ankoraŭ ne skribis pri la 49a Internacia Seminario (IS) en Xanten! Tion necesas ŝanĝi tuj.

Mi komencu per la malbonaj aferoj. Ilin mi ankaŭ grandparte unue rimarkis.

Venis entute 176 partoprenantoj el 25 landoj. Tio estas grandega minusa rekordo rilate al la nombro de la personoj! Jam pasintjare mi plendis pri malgrandiĝinta IS kun nur 240 partoprenantoj kaj pri malsovaĝa IS. Fakte ĉifoje tiu tendenco daŭriĝis, ĉar ne okazis iu freneza, orgia festado, kiel IS-veteranoj konas ĝin.

Ke partoprenis malmultaj homoj, precipe malagrable montriĝis dum la nokto programo. Tiam tro multaj programeroj konkurencis pri tro malgranda homamaso. Precipe la diskoteko suferis pro tio… kun cent partoprenantoj pli ( = la kutima IS-homkvanto dum preskaŭ la pasintaj 15 jaroj) estintus neniu problemo, plenigi la trinkejon, gufujon, diskotekon, film- kaj ludoĉambrojn samtempe.

Kiel eksorganizanto mi rimarkis kelkajn fuŝojn, kiuj parte estas evitindaj kaj parte estis eviteblaj:

  • La broŝuro estis elstare malbona, ĉar duonmalplena. La tutan dramon eblas legi en komentoj ĉe karulin. La programskemo estis pli aktuala, sed ankaŭ ne fidinda. Tial necesis ĉiam rigardi al la programtabulo por scii, kion fari.
  • Mankis vojindikiloj. Tio aparte ĝenis ĉar oni ne tuj rekonis la junulargastejon kaj malfacilis turni aŭton al la kontraŭa direkto sur la strato, kie oni devis stiri desktren al la junulargastejo. Se oni do unufoje maltrafis la deirvojon, oni devis longe veturi antaŭ ol korekti sian eraron. Esperanto-flago, kiu helpas trovi la ejon, ankaŭ ne estis pendigita ĝustatempe.
  • Mia akceptado resp. transdonado de aliĝo unue ne funkciis glate. Oni argumentis, ke la antaŭpago ne estis alveninta ĝustatempe, kvankam la kontosuperrigardo, kiun mi estis kunportinta, montris forprenon de la mono antaŭ la limdato. Evidente la banko prokraste ĝiris ĝin. Tamen felicx poste per simpla deklaro solvis tiun problemon.
  • Mi ricevis mian rabaton nur la 2an de januaro, anstataŭ tuj dum la akceptado. Oni diris al mi, ke mi unue faru mian kontribuon. Tiu sinteno de misfido tre ĝenis min. Krome tia posta, malfrua disdonado de rabatoj ne nur ĉagrenas la kontribuantojn, sed kaŭzas plian laboron al la organizantoj. Tiun lecionon oni povis lerni de la IJK 1999.
  • Kelkaj ŝildoj en la domo restis netradukitaj dum la tuta semajno. Precipe en la manĝejo tio malfaciligis al la negermanlingvaj personoj, kompreni kelkajn aferojn. Do ne estis problemo por mi mem, sed malhelpis senti sin hejme, en Esperantujo.
  • Foje membroj de la organiza teamo suferis pro tro multa streĉo aŭ ĝenado dum tempo, kiam ili volis dormi aŭ ripozi. Mi tre bedaŭras tion por la personoj, je kiuj mi spertis tion. Samtempe mi pensas, ke tio estis evitebla: Kial ne anonci dum la vespera programo, ke oni bezonas pli multajn helpantojn en la trinkejo? Tio ankaŭ estus ebliginta funkciadon jam pli frue dum la posttagmezo kaj bona reago al la kritiko, ke la trinkejo nur funkciis vespere kaj nokte. Kial ne transpreni aŭ reenkonduki la kutimon, ke oni havas ŝlosilindikilojn por ĉiu grava ŝlosilo ĉe la oficejo? Tiel oni ne bezonintus postkuri ses diversajn homojn, nur por poste eltrovi, ke oni povintus preni la ŝlosilon por la diskoteko de persono, kiu staris apude.
  • Foje la organizantoj tamen ankaŭ ĝenis la partoprenantojn senbezone. Dum la ekskursa tago, teamo el tri personoj matene frapegis al la pordo de ĉiu ĉambro kaj vekis la homojn. Sed kiel ĉiam nur parto de la partoprenantoj intencis partopreni la ekskurson kaj tial devis vekiĝi. La aliaj povintus dormi! Tiu deviga vekado ja taŭgas por la IJS, kie simple ĉiuj ekskursas, sed certe ne por la IS.
  • Ekde kelkaj jaroj, la Germana Esperanto-Junularo (GEJ) okazigas GEJ-forumon, kie Germanaj junuloj ricevas impreson pri la aktiveco de la organizo. Por sukcese fari tion, oni kutime elektas tempon, dum kiu nenio alia okazas, ekzemple la paŭzon inter vespermanĝo kaj vespera programo. Sed ĉifoje denove la GEJ-forumo okazis paralele al multaj programeroj, i.a. la naĝposttagmezo, kvankam jam dum la pasinta IS pluraj iamaj aktivuloj avertis pri tio, ke GEJ-forumo estu senkonkurenca.
  • Eĉ pli sankta regulo estas, ke dum la pli grava GEJ-jarĉefkunveno, kutime okazanta la 31an de decembro, ne ekzistas alternativa programo krom dekorado de la ejo por la eksterlandanoj kaj nejunuloj. Sed ĉifoje ĝuste tiam okazis kelkaj programeroj de Niĝeriano, kiuj kompreneble altiris la intereson de multaj Germanaj junuloj.

Makabra muzika anekdoto: Dum la reveturado hejmen, mi aŭdis en la radio, ke en Bad Reichenhall okazis akcidento, pro kiu pluraj homoj mortis. Tuj mi devis pensi al la kanto “Ein guter Tag zum Sterben (Bad-Reichenhall-Version)” de J.B.O., kies titolo tradukiĝas “Bona tago por morti (Bad-Reichenhall-versio)”. Eble tio sonas cinike. Sed la rutina tono, per kiu oni raportas pri tiaj tragediaj okazaĵoj, malhelpas al mi kompreni la veran signifon de tiuj novaĵoj kaj sonas por mi cinike. Verŝajne mia nigra humuro, elekti kantotitolojn laŭ katastrofo-novaĵoj, nur estas adekvata reago al tio.