Post la sukcesa serio de gastmuzikado dum la 50a Internacia Seminario, mi finis mian partoprenon en koncertoj jam rekorde frue, nome la 30an de decembro. Tio ege plaĉis al mi, ĉar nun mi estis libera por fari aliajn aferojn – DĴumi ekzemple. Mi estis promesinta al DĴ Leo jam monatojn antaŭe, ke mi prizorgos la diskotekon almenaŭ dum du noktoj.
Inter la 30a kaj 31a, post la koncerto de Inicialoj DC, mi ekis mian laboron je la 1a. Por glata transiro inter la elektronika esperantlingva muziko kaj la diskejo, mi komencis per “Kaj sentiĝas am'” de DĴ Roĝer. Fakte tiun unu kanton mi bezonis por elprovi la teknikaĵojn.
Poste mi daŭrigis per miaj kutimaj stiloj, nome pop- kaj rokmuziko el la 1980aj jaroj. La dancejo estis jam bone frekventata kaj ĝi eĉ ankoraŭ pleniĝis. Iam mi transiris pli kaj pli al muziko el la 1990aj jaroj. Post du horoj mi finfine komencis fazon kun peza muziko. Estis la ĝusta tempo, ĉar la ĉeestantoj tre verve dancis kaj rimarkeble ŝatis mian muzikelekton.
Ekde la 4a iom post iom malpleniĝis la diskoteko. Tamen kelkaj homoj pludancis. Tiam mi eĉ surmetis metalrokon kaj poste regeon. Mi krome kontentigis kelkajn muzikdezirojn. Je la 5a mi volis iri dormi. Unue mi elektis “Till kaj Gunnar faras teknon”, sed la homoj restis. Do mi aŭskultigis kiel elĵetan kanton “Angie” de J.B.O., kiu bone taŭgis kiel deca fina kanto por tiu nokto.
Dum la silvestra balo mi surmetis la muzikon inter la 1a (nova jaro en Britio) kaj la 3a (nova jaro en Brazilo). Mi komencis per “New Year’s Day” de U2, ĉar tion DĴ Leo ne estis ludinta tuj post noktomezo. Dum la premiado de la kostumoj (la temo de la silvestra balo estis mezepoko), tre konvenis mia KD kun muziko de Kaj Tiel Plu (Cantiga), Morice Benin (Homa blovo), In Extremo (Herr Mannelig), Subway to Sally, Schandmaul kaj aliaj. Tiun kompaktdiskon mi estis preparinta speciale por tiu silvestra balo. Mi finis mian laboron per kanto en la portugala. Poste mi transdonis la taskon al Patrik Austin, ĉar DĴ Leo ne reestis ĝustatempe. Oni poste diris al mi, ke li revenis nur 1-2 kantojn post mia foriro. Mi tamen saĝe evitis la diskejon por la resto de la festo por ne esti surprize kaptita kiel DĴ denove.
Fakte multaj homoj laŭdis mian laboron kaj demandis min dum la lastaj du noktoj de la IS, ĉu mi denove prizorgos la diskejon. Ankaŭ DĴ Leo ofertis tion al mi, sed mi neis tion pro du kialoj: Mi ankoraŭ bone memoris mian malbonfarton kiel DĴ dum la lasta nokto antaŭ unu jaro kaj nepre volis eviti, ke tio okazas al mi denove. Plie kaj eĉ pli grave mi estis promesinta, ne labori dum la lastaj du noktoj, kaj nepre volis plenumi tion.
Ĉifoje la diskoteko estis tre proksima al la trinkejo. Tio kutime estas granda avantaĝo. Tamen multaj homoj ne estis kontentaj, ĉar DĴ Leo evidente havis alian muzikelekton ol ili. La laŭtaj basoj de kluba muziko ofte bruis en la trinkejo. Tio pli ĝenis ol subtenis.
Mi tamen daŭre opinias, ke DĴ Leo havas talenton. Se li iom pli adaptiĝas al la kutima IS-publiko, tiam li povos esti brila DĴ en Esperantujo dum multaj jaroj. Grava li jam estas nun, ĉar li ne nur faris, sed ankaŭ organizis la diskotekon.
La diskeja nokto, kiu plej plaĉis al mi, estis sendube inter la 29a kaj 30a de decembro. Tiam ankaŭ DĴ Roĝer ĉeestis. Post kelkaj trinkaĵoj kaj babilado en la trinkejo, arono subite diris: “Nun estas la tempo por danci!” Do ni du hastis al la diskoteko. Tie jam estis pluraj homoj kaj ni verve ekdancis. Fakte arono faris ekzakte tion, kion mi atendis de li – li dancis kiel frenezulo. Tiom trejnita homo ja devas agi tiel. Sed ankaŭ ĉe mi la regula sportumado montris siajn bonajn efikojn kaj mi ne nur bone eltenis la dancadon, sed konkursis kun arono dancante. Dum sufiĉe longa tempo eksonis kluba muziko, sed iam oni transiris al pli pezaj pecoj. Kiam mi aŭskultis “Breathe” de The Prodigy, mi demetis mian ĉemizon kiel faris arono jam je la komenco. Tio pli facilis por mi ol dum antaŭaj jaroj, ĉar mia korpo aspektas pli bone ekde la trejnado, ne plu magre, sed agrable maldike.
Kompreneble ankaŭ mi iam estis elĉerpita, sed la nokto estis plena sukceso por mi. Kaj krome estis granda honoro, tiom roki la homojn kune kun arono, la stila Kanadano!