Kun la lumoj elŝaltitaj plej danĝeras

Mi longe ne komprenis kiam homoj ekaŭskultas kanton kaj subite melankolie diras: “Ha, jen la muziko de mia generacio!” Tiun nekomprenon kaŭzis du faktoj: Unue laŭ mi estas signo de aĝo, se la plej grava muziko venas el la pasinteco kaj oni estas tiom fiksita al ĝi. En la okcidenta socio en kiu mi vivas, ĉiuj strebas al kvazaŭ jardekojn longa junuleco. Kial do tiu klara, embarasa konfeso pri nejuneco? Due mi ne vidis ion kio iam povus iĝi la muziko de mia generacio. La kutime plej arde memoritaj vivojaroj (16-19) por mi certe ne estis la kulmino de mia vivo kaj la muziko en la 1990aj jaroj grandparte estis terura. Tial mi dubis ke la koncepto de “generacia muziko”, kio eble bone trafas la signifon de “The Rolling Stones” por la 1960aj jaroj, povus validi en mia kazo.

Nun mi ŝanĝis mian opinion. Malnova enskribo de Basimo mencias liston de la “500 plej gravaj rokalbumoj”, kaj sur pozicio 17 troviĝas… “Nevermind” de Nirvana.

El hodiaŭa vidpunkto, Nirvana fakte estas la muziko de mia generacio, kiu spertis sian junulaĝon komence de la 1990aj jaroj. La famega kanto “Smells like teen spirit” estas kvazaŭ ĝia himno. Kiam la kanto estis aktuala, ankoraŭ eblis bona dancado al ĝi, ĉar tiutempe ekzistis diferenco inter pogado kaj amasbatado. Dum la legenda IS 1992/93 en Bad Kleinen mi ekkonis duan Nirvana-kanton, nome “Lithium”. En mia memoro ĝi ĉiam restos ligita al tiu IS kaj mia amiko Matti. Tria en la vico de gravaj Nirvana-kantoj estas “Come as you are”, kun siaj neforgeseblaj basnotoj. Mi memoras ke tiu kanto vekis min tre frue dum ekzamena tago en marto 1998, kiam mi devis forveturi kun kolegoj al la ekzamenejo en alia urbo.

En aprilo 1994, kantisto kaj gitaristo Kurt Cobain, dependiĝinta de drogoj, mortigis sin kaj iĝis same tragedia figuro kiel Jim Morrison. Drumisto Dave Grohl poste fondis la “Foo Fighters”, grupon, kiu rikoltas rekonon ankaŭ ĉe kritikemaj aŭskultantoj. Basisto Chris Novoselic kune kun membroj de aliaj famaj grupoj partoprenis en la “No WTO Combo”, kiu muzike protestis kontraŭ la konferenco de la Monda Komerca Organizaĵo en decembro 1999 en Seattle, la devenurbo de Nirvana. Temis pri la unuaj organizitaj protestoj kontraŭ la tutmondiĝo, kiujn mi memoras.

Nirvana preparis la grundon por aliaj “malmolmuzikaj” grupoj. Sed la hodiaŭ tre populara mikso inter metalroko, roko kaj hiphopo ŝajnas al mi komerca, kalkulita kaj plata. La plej multa aktuala muziko estas tute sen novaj ideoj. Aliflanke mi tion jam kritikis komence de la 1990aj jaroj, kaj tamen el tiu tempo postrestis la muziko de Nirvana. Kaj ankaŭ hodiaŭ foje aperas vera muzika perlo: Kun sia kanto “Seven nation army”, produktita sen komputilo en ajna laborfazo, The White Stripes estas por mi la unua vere digna kandidato por akiri esencan gravecon en ĉi jardeko.

3 pensoj pri “Kun la lumoj elŝaltitaj plej danĝeras

  1. 6opou

    Saluton kaj kanton

    Saluton, Kunar,

    Mi jam legas vian jxurnalon dum kelkaj monatoj, sed mi ne diris ion ajn. Mi estimas viajn enskribagjxon kaj retpagxaron. Mi trovis multan da Esperantan muzikon pro via retpagxaro.

    Sed, vi malfelicxe mankas unu kanton. Estas la lasta kanto cxe cxi tiu pagxo. Ne estas tre profesia, sed estas tre amuza. Gxuu.

  2. DĴ Kunar

    Nirvana kaj Esperanto

    Atentu ke la angla verbo “to miss” havas du tradukojn en Esperanto: “manki” kaj “maltrafi”.

    Ekzemplofrazoj: Se mi venas tro malfrue al la stacidomo, mi maltrafas trajnon. Tiam al mi mankas mia ekskunloĝanto, ĉar li havis aŭton.

    Fakte la Nirvana-kanton en Esperanto mi jam konas ekde monatoj. Legu mem kion mi skribis en komentoj en alia taglibro (fakte tiu de ).

  3. Resonado: Tio devas esti subakva amo « La vivo de Kunar

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Kvizo kontraŭ rubokomentoj: