Hieraŭ mi menciis, ke okazis – malgraŭ ĉio – kelkaj bonaj ŝanĝoj en mia vivo. Unu grava (el artista vidpunkto) estas, ke mi finfine sukcesis ordigi mian samplaĵokolekton! Tasko titana, por kiu mi bezonis monatojn (kaj paciencon kaj bonan memorkapablon). La ĉefa dilemo konsistas el tio, ke diversaj diskoj kun samplaĵoj havas parte la saman enhavon – kaj parte la enhavoj de du diskoj kompletigas unu la alian, tiel ke prefere ĉio estu kune. Aliokaze oni ĉiam riskas forgesi pri tio – aŭ akcidente reuzi samplaĵojn, kiuj jam troviĝas en finita verko.
Mi komencis la ordigon de la samplaĵokolekto jam fine de 2010, kopiante kelkajn diskojn al mia portebla komputilo. Tio jam montris la utilon, ĉar mi muzikis per tiuj samplaĵoj en mia hotelĉambro en Berlino, kie mi tranoktis post la Junulara E-Semajno en Burg (Spreewald). Estis ege praktike, simple prilabori kelkajn projektojn. Survoje ofte venas bonaj ideoj, kaj se oni devas elspezi la penon fiksi ilin unue skribe, kaj poste hejme provi memori ĉion laŭ noticoj faritaj haste, evidente la tuta spontanea spirito perdiĝas.
Kompreneble mi ĉiam povus iĝi viktimo de tio, nur krei duonpretajn verkojn kaj neniam fini ion. Tamen la rikolto en 2011 estis bona: Ĝuste pro tiu nova oportuna maniero verki, mi finis du muzikaĵojn fine de la jaro. (Oni komparu tion al la unu peco en 2010! Kaj en 2009 kaj 2008, mi ne estis pli kreiva.) Ĉio ŝajne okazis tre senstreĉe; mi povis uzi ĉiujn kvin liberajn kaj inspirajn minutojn, kiujn mi havis. Tio tre memorigas min pri la unuaj verkojaroj (1997-1999), dum kiuj mi finis multe pli ol poste. Fakte estis la terura baraktado per dekoj da kompaktdiskoj, kiu pli kaj pli retenis min.
Ankoraŭ necesas ordigi ĉiujn komencitajn verkojn. Sed jam nun la verkado de samplobazita muziko denove servas kiel metodo, malstreĉiĝi – kaj tio estis la origina celo, krom esti kreiva.
Pasintan fojon, kiam mi skribis, ke mi longe nenion skribis, mi ne imagis, ke daŭros ĝis preskaŭ la fino de la jaro ĝis mi denove sukcesos. Je la unua rigardo, aferoj ŝajnas samaj kiel antaŭ unu jaro.
Sed intertempe multo okazis kaj pri granda parto de tio mi povas esti feliĉa, se ankoraŭ ne kontenta. Mia humuro nuntempe ŝanĝiĝas ofte kaj dum kelkaj situacioj mi ne scias, kiel plej bone uzi la forton, kiu venas kun la ĉagreno. Do evidente mi sentas min denove kiel junulo (en negativa senco)! Tamen pli bone esti duontempe bonhumura ol tuttempe malbonhumura.
Hodiaŭ estas la plej mallonga tago de la jaro. Kelkaj homoj jam diris al mi, kiom negative tio influas ilian humuron, kaj kiom ili sopiras pri pli longaj tagoj denove. Tamen mi memoras multe pli malsekajn, malvarmajn vintrojn, kaj estas dankema pro la nuntempa vetero.
Krome tio estas ideala okazo por denove legi librojn, spekti filmojn kaj aŭskulti diskojn. Ne bezonatas iu stulta kialo por resti en la domo.
Sed se mi jam mencias la vintron, tiam ne manku filmo. “La sentimaj vampiro-mortigantoj” (aŭ “Danco de la vampiroj”), majstra verko de Roman Polanski el la jaro 1967, bonege kongruas al la sezono. La muziko de Krzysztof Komeda ĉiam impresis min.
La ĉefa temo:
En la filmo la ĉefa vampiro cetere parolas unufoje pri la longaj malhelaj vintraj noktoj, kiujn oni plenigas per altnivela babilado. Etosa kulmino sendube estas la menueto, dum kiu dancas homoj meze de dekoj da malicaj vampiroj.
Ekde hodiaŭ mi havas 35 jarojn. Kiel pasintjare en decembro, mi devas konstati, ke mi tute neglektis mian taglibron dum la pasintaj monatoj. Denove veras la ironio, ke aŭ oni vivas aŭ oni skribas pri sia vivo.
Sed la utilo de tio, skribi siajn pensojn, estas tamen impresa. Mi relegis, kion mi skribis dum mia 27a, 28a, 29a, 30a, 31a, 32a kaj 33a naskiĝdatreveno. (Dum mia 34a naskiĝdatreveno mi skribis nenion, ĉar tiam daŭre regis granda paŭzo en mia taglibro – kiom domaĝe! Ke mi rompis la tradicion, diras ĉion pri mia tiama animstato.) Ial mi pensis, ke dum la antaŭaj jaroj mi malĝuste pritaksis la vivon. Sed nun mi surprize konstatas, ke mi havis ĝustan prijuĝon kaj ke mi jam antaŭe trovis klarajn vortojn. Ankaŭ impresas min, ke mi jam dum la pasintaj jaroj ofte sukcesis trovi taŭgan kanton kaj/aŭ citaĵon.
Por ĉi tiu jaro, tio estas Coldplay-citaĵo. Ĝi jam antaŭe kaptis mian atenton, sed intertempe mi ŝatas eĉ pli grandan parton de la teksto:
“Ne, mi ne volas batali de la komenco ĝis la fino
Mi ne volas ciklon de reuzita venĝo
Mi ne volas sekvi morton kaj ĉiujn siajn amikojn”
(Death And All His Friends)
Kaj por kompletigi la reuzadon de muziko kaj citaĵoj (”ĉar daŭre la samaj kantaĵoj validas” – Persone-citaĵo), jen kanto kiu venis al mia menso hodiaŭ posttagmeze. Pri “Dream On” de Depeche Mode mi jam skribis antaŭ pli ol kvin jaroj…
Kompreneble la hiphopa versio neniel atingas la nivelon de la originalo. Sed hiphopo en la 1990aj jaroj ne estis ĝenerale malbona, eĉ inverse: Ĝuste tiam verkiĝis kantoj kiel “I Have Peace (On My Mind) de Strike, kiu ankaŭ samplis blankulan muzikon.
Jam ekde jaroj mi volis legi la libron “La senco de fraŭlino Smilla por neĝo” de Peter Høeg. Mi jam konis la filmon kaj parton de la aŭskultaĵo en la radio. Antaŭ iom da tempo mi trovis la libron en publika libroŝranko en mia urbo Münster. Kvankam ĝi estas sufiĉe longa, la rakontostilo ĉiam invitis min al plulegado. La fakto, ke mi jam sciis, kio estas la mistero malantaŭ ĉio kaj kiel la rakonto finiĝas, tute ne malhelpis. Eĉ inverse, por mi estis tre agrable, percepti kiel la unuopaj spuroj kolektiĝis kaj iom post iom helpis malkaŝi la grandan bildon.
Dum kelkaj okazoj, ankaŭ muziko ludas gravan rolon. Unu spertulo mencias la ĵazo-muzikistojn Stan Getz, Miles Davis kaj [Louis] Armstrong. Sur kasedo eksonas “There Must Be An Angel” de Eurhythmics.
Sed la ŝlosila figuro unufoje estas la ĵaztrumpetisto Roy Louber. Laŭ la libro, proksimume en 1964 li ludis kvarfoje kun la John-Coltrane-kvaropo. Tiu krome konsistis el McCoy Tyner (piano), Jimmy Garrison (baso) kaj Elvin Jones (drumo). Kiam Jones estis en la malliberejo, lin anstataŭis Roy Haynes. La grava kanto, pro kiu la heroino serĉas la trumpetiston, nomiĝas “Mr. PC” aŭ “Mister Paul Chambers”.
Tiuj kvin muzikistoj estas realaj, same la kvaropo! Roy Louber tamen estas invento. Mi trovis paĝon en la ĉeĥa, kiu pritraktas la malantaŭon de la romano kaj mencias la ĵazon.
Denove pasko alvenis, kaj denove mi eltenis pli ol 40 tagojn sen alkoholo kaj dolĉaĵoj. Ĉijare estis nekredeble facile, plenumi tion. Mi mem miras pri tio. Sed endas rakonti ankoraŭ ion alian:
Kiel mi hieraŭ jam promesis, hodiaŭ mi skribos pri la koncerto de Imaad Wasif. Li aspektis iomete timige, kun tre longaj nigraj haroj, serioza vizaĝo kaj maldikaj gamboj. Sed la koncerto kvazaŭ forblovis min… Triopo en nigraj vestoj ludis, kio iomete pensigis min pri Tito & Tarantula. La peza roka stilo tamen pensigis min pri Rage Against The Machine. La membroj de la grupo Spokes, kiu antaŭe koncertis, estis same ravitaj kiel mi kaj dancetis.
Poste mi aĉetis du diskojn “Strange Hexes” kaj “The Voidist”, fakte en tranombrita speciala eldono, t-ĉemizon. Iom mirige post spektado de la bando, ĝi estas blanka (same kiel alia, kiu montras kvazaŭ antikvajn Epiptajn birdojn/homojn). Sed ĝi montras dancantajn skeletojn kaj la nomon de la artisto en fraktura tiparo. Tre taŭga vesto por porti ĝin dum festoj kun peza (metalroka) muziko kaj samtempe distingiĝi de la aliaj per tio, ke oni ne portas nigran ĉemizon!
La vespero entute estis absolute brila. Laŭ la etoso, ĝi jam nun estas forta kandidato por la “plej bona koncerta vespero en 2011″ kaj malfacilos supertrafi tion.
Imaad Wasif: Priestess
- tiu kanto bone redonas la tipan stilon de la koncerto
Imaad Wasif: Her Sorcery
- pli trankvila kanto, kiu tamen tuj eniris mian orelon
Daŭre validas mia promeso al mi mem, minimume unufoje dum la semajno eliri. Pasintan fojon mi vizitis la kinejon. Merkrede denove estis tempo por koncerto. Fakte jam pasis preskaŭ monato ekde la pasinta koncerto – kio nur okazis al mi, ke mi faris tiom longan paŭzon?
Allogis min plian fojon la ejo Gleis 22. La ĉefa artisto de la vespero estis Imaad Wasif, interalie dumtempa gitaristo de laYeah Yeah Yeahs. Sed pri li mi skribu morgaŭ pli detale.
La Brita antaŭgrupo nomiĝas Spokes kaj estis anoncita kiel “la respondo al Arcade Fire”. Tiun mi ne konas, kvankam ĝi tre famiĝis lastatempe. Por mi la sono plej similis al Coldplay. Melankolia rokmuziko kun violono, tio vere kaptis mian atenton. La komenco jam estis forta kaj tre surprize, la grupo tenis tiun altan nivelon dum la tuta koncerto. Mi estas alkutimigita al tio, ke oni komencas iomete pli modere kaj iom post iom fortiĝas. Estis tre simpatia bando – post la koncerto mi ankoraŭ longe babilis kun la membroj. Aparte menciindas la ĉarma violonistino/kantistino. Refoje montriĝis, ke natura beleco ĉiam plej impresas min. Mi aĉetis la albumon “Everyone I Ever Met” kaj ankaŭ blankan t-ĉemizon kun strigo sur ĝi. Nekredeble, ke tio nur estis la antaŭa koncerto antaŭ la “granda” artisto de la vespero!
Hodiaŭ estas la Granda vendredo (aŭ sankta vendredo). En la kristana muziko (almenaŭ ĉe la katolikoj) troviĝas verkoj, kiuj nomiĝas pasiono. Ili pritraktas la morton de Jesuo Kristo. Hodiaŭ mi aŭskultis surbendigon de ĥoro, kiun oni faris en preĝejo en Münster. Interese, ke unu kinejo montras filmigon de la pasiono. Tiu ĉi tago estas okazo por esti trankvila kaj pripensema.
Ĉu mi vere ne antaŭe skribis pri Zucchero Fornaciari, la Itala muzkisto? Unu de liaj kantoj troviĝas sur mia kompilo de muziko por malrapida para dancado. La interesa afero estas, ke laŭ la sama melodio li kantas du kantojn kun diversaj tekstoj! Unu versio estas en la itala, la alia en la angla:
Zucchero Fornaciari: Il volo (live)
Zucchero Fornaciari: My Love (live)
Origine la anglalingva kanto kaptis mian atenton en 1996. Ĝin li kantas kun iomete blusa voĉo. Sed la teksto en la itala, kiun li kantas per klara, melodia voĉo, poste pli impresis min. Tamen ĝis hodiaŭ tre plaĉas al mi, ke la du tekstoj funkcias – kaj estas sufiĉe diversaj rilate al la enhavo.
Komence de 1997 Esperanto-amiko kaj mi iomete stultumis. Tiel venis la ideo, verki Esperanto-tekston por la kanto! Tio iĝis mia unua esperantlingva kantoteksto, “IS en Traben-Trarbach” (post “IS en Germanio”), per kiu mi varbis por la Internacia Seminario 1997/98 kaj poste por kelkaj aliaj. Dum diversaj okazoj mi prezentis ĝin sursceneje. El hodiaŭa vidpunkto la teksto ne plu konvinkas min; necesas pli multaj rimoj kaj la misakcentadon de “IS” ĝuste en la refreno mi ne ŝatas. Tamen ĝi restas en bona memoro – tiam mi komencis havi fortajn ligojn al Italujo kaj ĝenerale, rerigardante estis bonegaj jaroj en Esperantujo.
Kien ni kuras? Tion mi demandas min ĉiam denove ekde preskaŭ jaro. “Where are we runnin’?”, agrable roka kanto de Lenny Kravitz, en Germanujo estis sufiĉe populara. Almenaŭ mi ofte aŭdis ĝin en la radio. Tamen ĝi venas de albumo ne tro sukcesa, kompare al la aliaj verkoj de tiu artisto. Kiu komprenu la amasan guston? Same kiel Message In A Bottle de The Police, la forta ritmo kaj la malkontenteco esprimita bonege kongruas al mia ĝenerala humuro. Kaj li iomete kantas pri la devo, esti preta 24 horojn tage, 7 tagojn semajne. Dum oni hastas sen paŭzo, oni facile perdas la superrigaron pri tio, kien oni entute kuras. Kaj kien mi kuras, mi vere ne scias nuntempe.