Ludantaj knaboj gajas

Kvankam intertempe la temperaturoj denove falis, daŭre resonas en mia kapo la kanto Printempas de Akordo. Ĝi fakte alcelas alian printempan monaton, nome majon, sekve ne konvenas citi la unuan linion jam. Anstataŭe mi elpensis (sen granda zorgo pri originaleco) propran strofon, kiu kongruas al la nuna monato kaj mia nuna stato.

Printempas kiam martas
Denove mi bonfartas

Fala-rala-lalala
Fala-rala-la-lala

Kun brilo de la sun’
alvenas ĝojo nun

Falala… ktp.

Pasintan sabaton mi estis denove ĉe festo kun la amikoj kaj la belulinoj. Mi devas konfesi, ke la antaŭa renkontiĝo en privata cirklo pli plaĉis al mi ol la posta festo. Ĉefaj kaŭzoj: Tro multaj homoj, rekorde malbona muziko kaj perforta batalo inter kelkaj partoprenantoj. Tio igis min hejmeniri pli frue ol mi volis. Ŝajne unu duono de la homoj estis okupita eniranta kaj la alia duono eliranta. Kiom malagrablis tiu daŭra ŝovado de fremdaj korpoj kiuj tuŝis min! Temis pri antaŭfinanca festo por la onta finekzamena festado ĉe mia iama lernejo, tial ĝi estis vizitata de multaj junuloj el aliaj vilaĝoj. Nu, almenaŭ tio montris kiom simpatiaj estas la de mi konataj belulinoj kompare al siaj samaĝuloj.

1 thought on “Ludantaj knaboj gajas

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *