Gustav Holst estas relative nekonata klasika komponisto. Tamen ĝuste unu de liaj verkoj estas plej interesa por nuntempaj homoj. Temas pri la “Planeda suito”, ofte ankaŭ nomata “La planedoj”.
Komence de la 20a jarcento, Holst verkis muzikon pri ĉiuj planedoj de nia sunsistemo krom la tero mem. La titoloj de la sep pecoj estas:
Marso, la alportanto de la milito
Venuso, la alportanto de la paco
Merkuro, la mesaĝisto kun flugiloj
Jupitero, la alportanto de ĝojo
Saturno, la alportanto de aĝo
Urano, la magiisto
Neptuno, la mistikisto
Je l’ unua rigardo mankas “Plutono”, tiutempe ankoraŭ ne malkovrita. Sed laŭ multaj hodiaŭaj astronomiistoj, ĝi ne estas vera planedo.
Holst (verŝajne intence) ŝanĝis la vicordon de la unuaj tri planedoj. Tielmaniere “Marso” estas tre impona, laŭtega, kaj tiel bonega unua peco. Kiel respondo al ĝi ŝajnas “Venuso” – milda kaj pli mallaŭta – drasta kontrasto do.
La muziko de Holst jardekojn post sia publikiĝo grave influis filmmuzikon: La famega “Stelaj militoj“-sonŝpuro de John Williams tre memorigas pri Holst. Fakte George Lucas uzis muzikon de “La planedoj” por akompani sian materialon, kiam li devis montri krude kunmuntitan version de la unua filmo al la ĉefoj de la instestanta filmstudio.
La Germano Hans Zimmer gajnis “Oscar”-premion por sia muziko en la filmo “Gladiator“. Sed jam je la unua rigardo de la filmo mi konstatis fortajn paralelojn inter la “batala muziko” kaj “Marso”. ŝajne Zimmer transprenis aŭ preskaŭ kopiis kompletajn partojn de la Holst-verko. Tial li laŭ mi ne meritas la premion, kiun li ricevis, aŭ almenaŭ ankaŭ Holst kiel kunaŭtoro devus esti menciita kaj premiita.
Krom la ege ĝuinda “Peer-Gynt-suito” de Edward Grieg kun siaj impresaj pecoj “Matena etoso” kaj “En la kaverno de la montoreĝo”, ne ekzistas alia klasika verko kiun mi tiom forte rekomendas kiel “La Planeda suito” de Holst.