Monataj arkivoj: Marto 2005

Pasko, certe nun ĉiuj niaj koroj povas esti liberaj

Do, kia estis mia unua pasko ekde 1996 hejme?

– La diservoj estis bonegaj. Kantis i.a. membro de la junula ĥoro, en kiu mi membris inter 1992 kaj 1996. Ĉeestis cetere la pastro de la protestanta paroĥo; li ankaĥ aktive kontribuis al la meso dum la paska nokto. Ĵaŭde kaj sabate sekvis festoj – digna maniero por travivi la plej altan feston de la kristanoj! Mi jam delonge ne plu babilis tiom agrable kun aliaj membroj de la paro&293;o.

– La tuta familio kune kaj bonege manĝis. Tio eĉ pli plaĉis al mi ol dum kristnasko. Estis la unua fojo ekde 1984, ke ni ĉiuj estis hejme. Dimanĉe ni kune ĉeestis paskan fajron kaj mi multe babilis kun miaj gefratoj.

– La fastotempo finiĝis. Mi denove rajtas manĝi dolĉaĵojn kaj trinki alkoholaĵojn – kaj vere ĝuis tion. Mi ĝojas, ke mi senprobleme eltenis la ĉijaran fastadon.

Resume: Tiel oni festu paskon! Kial mi entute timis tion?

Mi sukcesis instali OpenOffice sur mia komputilo. Tio ne estas memkompreneblaĵo, kiel mi jam pli frue klarigis…

La intenco malantaŭ la instalado cetere ne estas iu malamo de Microsoft, sed praktika kialo: Mi volas aktualigi publikan kantaron. Mia legala (!) versio de Word jam ekde jaroj ne plu funkcias. Se mi nun havas la eblon, ricevi senpagan programon, kiu liveras la samajn bazajn servojn kaj krome enhavas simplan kaj rapidan PDF-igon, tiam mi elprovas tiun oferton.

Nu, iom da baraktado ŝajne estas neevitebla por adaptigi novan programon kaj alkutimiĝi. Sed kio vere gravas, estas ke mi sukcesis prilabori kaj savi unu ĝisnunan RTF-dokumenton kaj PDF-igi ĝin kun aparta mencio de fonto kaj aŭtoro (“la kantokolekto de Gunnar R. FISCHER – www.muenster.de/~kunar”).

Mi ankoraŭ ne eltrovis, kiel rapide entajpi Esperanto-literojn. Tio ja mankos al mi. (Mi ne volas uzi programon kiel “Ek!”. Modernaj programoj devas funkcii sen aldonaj helpprogramoj!) Sed eble tio tute ne necesas. Teorie mi povas pluuzi WordPad por tio kaj poste unikodigi ĉion.

Bertilow Wennergren ofertas klarigojn kaj makroojn, kiujn mi ambaŭ dankeme akceptis. Kaj almenaŭ la makrooj funkcias…

La sekva paŝo estas, ordigi la dosierujojn kaj dosierarojn, do la diversajn versiojn de mia kantokolekto kaj la publika kantaro, kaj je la fino fari du novajn dosierojn en OpenOffice, kiuj enhavas la lastan version de ĉiuj kantoj. Mi jam atente kopiis ĉion al unu dosierujo kaj forigis la tiel trovitajn superfluajn dosierojn.

Rigardo reen – la 25a, 26a, 29a ĝis 31a de marto 2004

La centtridekunua enskribo antaŭ unu jaro – listo de kontraŭdeprimiĝaj kantoj, deprimiĝo.
La centtridekdua enskribo antaŭ unu jaro – “Printempas kiam martas”, festo.
La centtridektria enskribo antaŭ unu jaro – Nirvana, la muziko de mia generacio.
La centtridekkvara enskribo antaŭ unu jaro – “La Planeda suito” de Holst.
La centtridekkvina enskribo antaŭ unu jarobojkoto de la muzikindustrio (kun grafikaĵoj!).

Amantoj, kiuj perdiĝas…

Ne estas saĝe, skribi publike pri perdita amrilato. Mi nun tamen faras tion, ĉar mi ne plu povas silenti.

Hodiaŭ komenciĝas la IJF, sed mi daŭre estas en Germanio. Tio estas io eksterordinara, ĉar mi dum la pasintaj ok jaroj ĉiam partoprenis la Internacian Junularan Festivalon. Verŝajne mi estas eĉa la nura persono, kiu dum tiuj ok fojoj partoprenis la tutan tempon. Do, kio kaŭzis ke mi iĝis malfidela al la IJF?

Ĉu mi denove volas resti hejme? Certe ne – ekde 1985 mi ĝiam estis dum pasko ie en Esperantujo – krom en 1996, kiam mi devis lerni por miaj finaj lernejaj ekzamenoj. La sento, ke mi normalkaze devus esti aliloke nun, daŭre kreskas, ja iĝas apenaŭ eltenebla.

Ĉu mi ne plu ŝatas Italion? Ĉu la papo estas protestanto??? Hej, Italio estas kvazaŭ mia dua hejmlando! Tie mi vivis unu jaron, ties lingvo mi lernis, kun ĝi mi ligas tiom multajn memorojn. Malgraŭ ĉiuj idiotaĵoj kaj problemoj, la kaoseco kaj la kulturaj diferencoj, mi daŭre havas tiun fortan pasion por tiu lando, kaj la sopiro reiri tien neniam malfortiĝis.

Ĉu mi ne havis la monon aŭ tempon? Hej, dum la ok pasintaj jaroj mi sukcesis solvi tiajn problemojn sub la plej diversaj vivkondiĉoj! Kaj se nun subite tio ŝanĝiĝintus, mi ja skribintus publikan lamenton pri tio. Mi ja cetere havis ankoraŭ premion: Sendepende de la dato de mia aliĝo, ĝi aŭtomate validus por la unua aliĝperiodo. Tian bonuson mi volus havi pli ofte!

Do, kial mi ne veturis al la IJF 2005 ĉe Lido di Jesolo (Veneto) en Italio? Kial mi faras tiom grandan dramon el tio? Nu, Italoj ŝatas ĉiutagan dramon, tial mia maniero pritrakti la aferon estas adekvata. La respondo al la unua demando estas: Temas pri perdita amrilato.

Sufiĉas tralegi mian raporton pri la pasintjara IJF (parto 1, parto 2 kaj muzika aldono) por kompreni tion. La emo simple estas for. La IJF ne plu kapablas prizorgi min per tio, kion mi bezonas (bona festado kun amikoj, eksterlanda feriado en printempa suno, Itala etoso). Tio jam montriĝis ekde kelkaj jaroj, sed mi kompreneble ne volis forlasi ĝin tiom facile kiel aliaj amikoj faris. Mi donis tiom multajn ŝancojn al la IJF, sed nenio ŝanĝiĝis, ja aferoj eĉ malboniĝis. Tial mi nun kaj finfine faris la disigan paŝon: Ekde nun ni iras apartajn vojojn.

Aldone al la oficala IJF-historio, kiu montras la malkreskantan nombron de partoprenantoj dum la pasintaj jaroj:

kelkaj memoroj (kiuj montras la muzikan influon)

Estas tiom facile, se vi estas alkutimita al ĝi

Mi malkovris la tre interesan TTT-ejon www.epitonic.com. Tie haveblas senpagaj, legalaj MP3-dosieroj de pli malpli konataj artistoj en alta kvalito. Ekzemple mi trovis de la de mi intertempe tre ŝatata Ted Leo & The Pharmacists la jenajn kantojn:

  1. Where Have All The Rude Boys Gone (en pli bona kvalito ol ĉe www.tedleo.com)
  2. Come Baby Come
  3. Under The Hedge
  4. The High Party
Ted Leo & The Pharmacists
# titolo albumo
02. Come Baby Come Treble in Trouble (02/2000)
01. Biomusicology The Tyranny of Distance (06/2001)
03. Under The Hedge
08. Squeaky Fingers
10. The Gold Finch and the Red Oak Tree
02. Where Have All The Rude Boys Gone? Hearts Of Oak (02/2003)
04. The High Party
08. The Anointed One
13. The Crane Takes Flight
01. Tell Balgeary, Balgury is Dead Tell Balgeary, Balgury is Dead (10/2003)
06. Ghosts
09. Loyal to My Sorrowful Country
01. Me And Mia Shake The Sheets (10/2004)
07. Criminal Piece
10. Bleeding Powers

Ĉe la sama TTT-ejo mi cetere ankaŭ Esperanto-artiston, nome Lou Harrison. Dum ĉe tiaj ofertoj kutime plej fortas elektronika muziko (ĝi tie ja abundas, sed ne nepre estas la plej grava ĝenro), temas pri la ĝusta loko por punko kaj roko. Ŝajne nur metalroko komplete mankas.

Rigardo reen – la 22a de marto 2004

La centtrideka enskribo antaŭ unu jaroRudolf Stember, rolludado.

Mi vere ŝatas la printempon tie ĉi

Hodiaŭ komenciĝas printempo kaj mi bone sentas tion. Kiam la vetero iĝas iom pli varma kaj la suno brilas, mi havas la impreson ke la aero ricevas apartan odoron. Mi tiam flaras feriojn ( = memoroj el la lerneja kaj universitata temp’), la la pluiron de la vivo… kaj liberecon! Ankaŭ la lastaj du estas facile klarigeblaj: La ŝanĝo de la sezonoj montras, ke la vivo iras plu; kaj la libereco i.a. konsistas el tio, ke oni povas surmeti vestaĵojn por mezaj temperaturoj denove kaj esti pli ofte ekstere (sen riski malsaniĝon).

Ĵus mi neis la oferton, DĴi dum la IJK en Zakopane (Pollando). La propono farita de la organizantoj estis vere oportuna, sed mi daŭre ne scias, kion mi faris ekde meze de junio, kiam mia nuna laborkontrakto finiĝas. Se mi ricevos postenon aliloke, mi ne povos ferii de la nova laboro dum la unuaj monatoj. Jes, mi malŝatas la malcertecon kaj la neantaŭvideblon de mia situacio post kelkaj monatoj. Tio jam malebligis partoprenon de pluraj interesaj Esperanto-renkontiĝoj en la pasinteco (eĉ jam dum mia studenta tempo!).

Iom malfrue alvenis pliaj IS-fotoj de Ilka Piechotta. Ili ne troviĝas sur la IS-foto-KD. Mi denove konstatis, ke Ilka dediĉas tempon por elekti fotojn kaj forigi tro grandajn randojn. Tre agrable, tiu diligenteco!

Rigardo reen – la 21a de marto 2004

La centdudeknaŭa enskribo antaŭ unu jaro – la printempo venis, versio 1.8 de mia kantokolekto, poemo de Erich Fried.

Ĉu vi vidis la maljunan viron… ?

En la eldono 3/05 de “draußen!” (“ekstere”), senhejmula magazino vendata en Münster kaj ĉirkaŭo, aperis intervjuo kun Farin Urlaub, la kantisto kaj gitaristo de “Die Ärzte“. Li ĵus publikigis sian duan soloalbumon (resp. la unuan disketon el ĝi) kaj pro tio kompreneble nuntempe privarbas ĝin. La menciitan intervjuon li faris ekskluzive por pluraj senhejmulaj gazetoj, por altigi la nombron de la venditaj ekzempleroj. Tial ankaŭ la titola bildo montras foton de li.

Ĉio tio ja estus laŭdinda, sed por homoj ekster Münster kaj ĉirkaŭo ne tiom interesa. La bela afero tamen estas, ke ekde kelkaj jaroj la malnovaj eldonoj de “draußen!” estas poste publikitaj en la interreto: www.muenster.org/draussen/archiv.htm

Tie i.a. jam haveblas numero 07-08/05 (jen la PDF-dosiero), kiu enhavas (laŭ mia scio same ekskluzivan) intervjuon kun Bela B. Felsenheimer, la drumisto kaj foja kantisto de “Die Ärzte”. Mi mem tre ŝatis ambaŭ intervjuojn, kvankam la pli nova kun Farin Urlaub eĉ pli plaĉis al mi. Rokmuzikistoj evidente povas doni bonajn kaj kompreneblajn respondojn.

Ne estas la unua fojo, ke per specialaj agoj famuloj kaj riĉuloj helpas al tiaj gazetoj. En oktobro 2003, la unua ĉapitro de la kvina “Harry Potter”-libro aperis en senhejmulaj gazetoj antaŭ la publikigo de la tuta libro.

Rigardo reen – la 18a de marto 2004

La centdudekoka enskribo antaŭ unu jaro – nova recenzo, la ora regulo de István Ertl.

En abismo da sekundoj

Antaŭ ĉirkaŭ unu monato, mi republikigis mian samplobazitan muzikon en la reto. Mi ne atendis, ke tio kaŭzus grandan eĥon – la ora tempo de mp3.com ja pasis – sed antaŭ kelkaj tagoj rigardis la statistikojn de www.mp3.com.au/djkunar. Je mia granda surprizo, kelkaj kantoj iĝis tre sukcesaj!

Bedaŭrinde mi maltrafis la kulminon antaŭ du kaj tri semajnoj. Tiam la pluraj kantoj atingis sian ĝis nun plej altan pozicion en la listo de la plej popularaj pecoj. Tiuj listoj estas kompilitaj ĉiun semajnon. Nuntempe “Nokta miksaĵo” troviĝas je #34 en la ĝenro “rompopulso”. Antaŭ du kaj tri semajnoj “Funky R&B (‘100E’ mix)” okupis la 5an pozicion de “arenbio”, dum antaŭ du semajnoj “Ho, nur dancu kun mi” estis ĉe pozicio 6 (sub “diskoo”), “Je la fino de l’ somero” ĉe pozicio 16 kaj “Without a girl” ĉe pozicio 14 (ambaŭ sub “instrumenta roko”). Kiel artisto mi antaŭ tri semajnoj havis la pozicion 12 ĉe “trenco” kaj 28 ĉe la pli vasta ĝenro “elektronika muziko”.

Plej alten iris la tri acidĵazaj pecoj: Antaŭ tri semajnoj “Somero en la suda urbo” troviĝis ĉe #5, “Jazz di Gennaro (Catania mix)” ĉe #3 kaj “Sax on the rocks” eĉ al #2 (tiu tie cetere ankaŭ antaŭ du semajnoj). Oni rajtas riproĉi, ke tiaj statistikoj ja nur redonas listan pozicion, do nenion diras pri absolutaj elŝuto-ciferoj, kiuj povas esti tre malaltaj. Tio ĝustas. Tamen mi ĝojas, ke ja iel rimarkeblas, se oni havas artistan paĝon kaj post longa tempo tien metas plurajn kantojn.

Ĉe la alia, pro pli multaj entutaj elŝutoj pli grava TTT-ejo (www.download.com/kunar, tiu kun la pli novaj kaj plej bonaj kantoj de mi) ĝis nun “Mortal Combat 2 [remix #1]” estas kun granda distanco al la aliaj la plej populara peco. (“Klara blua akvo (Catania discopub mix) [refarita]” ja estis entute pli ofte elŝutita, sed troviĝas jam multe pli longe en la reto. La pasintsemajna elŝutado atingis malpli ol dekonon de tiu de la relative freŝe reenretigita kanto.)

Kelkaj el la stiltradukoj eble ne plene konvinkas. Jes, fakte la rokpopa terminaro ekde longe atendas aktualiĝon. Sed mi estas tro okupita per mia propra privata vivo nuntempe por fari tion… kaj Bertilo jam antaŭ longe konsentis, ke tio pli gravas!

Rigardo reen – la 17a de marto 2004

La centdudeksepa enskribo antaŭ unu jaro – bela vetero, listo de bazaj muzikstiloj por la MP3-datumbazo.

En miaj sonĝoj mi mortas la tutan tempon

Mia jam plurfoje menciita lernantino hieraŭ sendis al mi demoversion de sia unua verko. Ĝi daŭras nur unu minuton kaj mi certe ankoraŭ devos instrui al ŝi, ke oni ne forsendu WAV-dosierojn – ĝuste pro tio oni inventis la MP3-formaton! Sed mi tamen estas tre feliĉa pri la sonimpreso, kiun ŝi tiom rapide liveris al mi. Mi ne scias, ĉu la efektoj en la malantaŭo kaj ĉe la komenciĝo konsistas el pretaj samplaĵoj aŭ ĉu ŝi mem faris tion – la dua montrus elstaran talenton de ŝi, la unua almenaŭ bonan elektokapablon. Foje kelkaj brusonoj enestas, ĉar la kunigo de tro multaj rezultas en trolaŭteco. Krom tio mi ĝojas, ke mia lernantino tiom lerte laboras kaj trovis bonan stilon. Samtempe mi fieras, ke mi nun rajtas nomi min “instruisto pri samplobazita muziko”.

Kiel savi la Vikipedion?

Kiam mi legas diversajn taglibrojn kaj mia cerbo digestas ĉion, foje al mi venas ideoj, kiujn la mondo ne volas, sed kiuj tre utilus – almenaŭ al mi. Tio eble sonas kiel nova planlingvo aŭ reformpropono de Esperanto, sed temas pri multe pli simpla solvo por multe pli idiota problemo.

La situacio, kiu ekde monatoj nervas min: Nun kiam homoj amase eklernas Esperanton en la interreto, ili ŝajne – malgraŭ ĉiu sana penso – tuj volas uzi la apenaŭ akiritan kaj ofte ankoraŭ ne komprenitan scion por verki tekstojn (ĉu originalojn, ĉu tradukojn). La ĉefa problemo estas, ke je tiom baza (sincere: primitiva) nivelo neniu kapablas skribi ion gramatike fajnan, neriproĉeblan kaj enhave legindan, interesan por fluaj parolantoj. Bedaŭrinde tio ne kreas obstaklon al tiuj homoj, tiel ke en la interreto intertempe svarmas lingvaj monstraĵoj. Mi eĉ timas, ke teorie la kvanto de tekstoj en primitiva kvazaŭ-Esperanto povus esti pli alta ol tiu de la ĝustaj kaj bonaj verkoj.

Unu fama viktimo de tiu evoluo iĝis la Vikipedio. Se la kritikema Ken Miner plurfoje admonas la priplorindan lingvan nivelon de la artikoloj (ekzemple la 20an de februaro 2005, la 25an de januaro 2005, la 17an kaj 18an de novembro 2004), tio ne mirigu. Lertaj okuloj kaj klara menso ĉie trovas fuŝetojn. Sed se eĉ la tolerema Bertilo Wennergren konstatas en propra enskribo pri aikido, ke la samtema stumpo-artikolo (feliĉkaze intertempe ŝanĝita de sonjaaa!) estas nur unu el multaj lingvaj teruraĵoj ĉe la Vikipedio, tio alarmigas min.

Aliflanke axel584 verkis klopodon por partopreno en la diverslingvaj vikipedioj. (Tamen li antaŭ nelonge skribis pri “kiel perdi tempon“. Lia 3a respondo tuj pensigis min pri la Vikipedio. Ĉu hazardo aŭ intenco?) Kvankam mi mem ne plu konsideras min esti oficiala aktivulo, mi ja iel komprenas lian intencon kaj ŝatus subteni lin.

Ĉu do eblas harmoniigi la du dezirojn, nome unuflanke ebligi al ĉiuj lingve taŭgaj personoj, kontribui al komunaj projektoj, kaj aliflanke senstreĉigi la nervojn de personoj kiel mi, kiuj ne plu volas legi Esperanto-tekstojn verkitajn de neesperantistoj?

Jesan respondon donas malrekte sr-o Shhhh per sia simpla, sed efektiva kontraŭspama metodo: Se oni en lia taglibro volas komenti enskribon, oni devas entajpi la personan nomon de Marika Rökk. Ĉiu idioto povas respondi la demandon pri ties persona nomo, sed ne la komentospamaj programoj, kiuj pli kaj pli infestas la rettaglibran scenon.

Kaj jen venis al mi la sava ideo: Se oni volas verki artikolon ĉe la Vikipedio, unue aperas paĝo kun Esperanto-teksto, en kiu mankas kelkaj finaĵoj kaj prepozicioj kaj anstataŭe aperas spacokestoj. La redaktemulo nun devas plenigi ilin – aŭ ankaŭ ne, ĉar foje simple nenio mankas. Se nun ĉio estas ĝuste respondita, oni rajtas daŭrigi per la redaktado. Se ne, aperas ligo al diversaj lingvokursoj por komencantoj kaj progresemuloj. Per tiu metodo ne nur oni indikas al ĉiu persono la taŭgan taskon konforman al la lingva nivelo, sed eble montras ankaŭ al kelkaj longjaraj aktivuloj, ke ilia lingvokono povus pliboniĝi…

Ĉu mi estas maliculo? Jes, ĉar foje tio necesas por resti mense sana en tiu ĉi (Esperanto-)mondo.

Rigardo reen – la 16a de marto 2004

La centdudeksesa enskribo antaŭ unu jaro – ne eblas trovi amon kun cinika kor’ (Jim Kerr).

Aferoj, kiujn oni ne instruus al mi en universitato

Vendrede okazis la intencita renkontiĝo kun mia lernantino. Mi instalis la programon kaj montris la bazan funkciadon – ĉiujn efektojn kaj detaletojn ŝi je la komenco ne bezonas, sed poste eltrovos. Je la fino mi ankoraŭ kopiis kelkajn video-dosierojn. La duono el ili klarigas la programon (tiel la baza instruado restas facile reakirebla), dum la alia montras diversajn anojn de rokgrupo, kiuj klarigas la rolon kaj funkciadon de sia instrumento.

Mia lernantino estis agrable entuziasma pri la afero kaj montris bonan muzikkomprenon. Ŝi diris, ke ekzakte tian programon ŝi jam ekde iom da tempo volis havi! Mi estas tre kontenta pri tiu unua leciono kaj scivolema, kion ŝi verkos per la tri KDj, kiujn mi al ŝi donis. Transdoni miajn spertojn rilate al samplobazita muziko mi ekde longa tempo volis.

Dum ankoraŭ antaŭ du semajnoj homoj plendis pri la multa neĝo, hodiaŭ venis printempo – almenaŭ al mia urbo. Mia kolego kaj mi kaptis la okazon por tagmanĝi/trinki ekstere. Sur la balkono de la fakaltlerneja manĝejo oni havas belan rigardon al la urbo. Ni ambaŭ konsentis, ke la tuta situacio havis feriadan etoson.

Skribante pri mia urbo: Mi loĝas unu jaron en Münster. Kompreneble mi repensas al la pasinta jaro kaj la 12 monatoj inter tiam kaj nun, kiel aferoj evoluis kaj kiel mia situacio ŝanĝiĝis… imprese, ke pasis unu jaro – en ambaŭ sencoj, jam kaj nur.

Rigardo reen – la 11a, 12a kaj 15a de marto 2004

La centdudektria enskribo antaŭ unu jaro – fanatikuloj kontraŭ la resto de la mondo, SQL-dosiero (MP3-datumbazo).
La centdudekkvara enskribo antaŭ unu jaro – teumado, komputila helpo, festo, prelego pri Esperanto-muziko.
La centdudekkvina enskribo antaŭ unu jaro – translokiĝo, taŭga muziko por sunotago (i.a. Jovanotti kaj Chicane).

Ĉiuj venas por serĉi Amerikon

Kiam mi hieraŭ skribis pri Usonaj artistoj en mia KDaro, mi faris mian pritakson laŭ mia memoro. Nun mi kontrolis mian prijuĝon kaj eltrovis, ke mi ja posedas po unu albumon de pli ol dek diversaj Usonaj artistoj. Tio tamen ne estas multe, se oni konsideras, ke de kelkaj anglalingvaj artistoj el aliaj landoj (Britio, Irlando) mi havas multe pli ol nur unu albumon kaj ke aldoniĝas KDj de anglalingvaj artistoj el aliaj landoj ol Britio kaj Usono. Mi mem miris pri la internacieco de mia anglalingva kolekto (nur nombrante la artistojn, kies gepatra lingvo estas la angla). Laŭ mia muzikkolekto, Usono do ludas certan rolon en la muziko, sed ne la ĉefan. Kompreneble mi (internacia DĴ!) ne supozas, ke mia KDaro estas averaĝa aŭ tipa por mia lando (tion mi iom eĉ komprenus kiel ofendon). La tezo, ke Usono estas la plej grava devenlando de anglalingva muziko, por mi persone tute ne validas. Tio daŭre surprizas min, ĉar mi tion longtempe pensis.

Unu aferon mi menciu: Mi ignoris sonŝpurojn, unuopajn kantojn (sur kompiloj) kaj MP3-dosierojn. Tie la situacio aspektas tute alimaniere. Kompreneble mi spektas grandparte Usonajn filmojn kaj tial ĉefe aĉetas sonŝpurojn de Usonaj filmoj. Ĉar la plej grava fonto por mia MP3-kolekto, nome la tiama mp3.com, estis Usona, mi ne mirus, se multaj MP3-dosieroj venas el Usono. (Tamen mi ofte intence kolektis kantojn de Eŭropaj artistoj.) La kompiloj estas iomete malfacile takseblaj, ĉar mi ne aĉetis ilin pro ĉiu unuopa kanto. Sendube indas skribi pli pri anglalingva muziko en mia KD-kolekto alifoje.

Mi ordigis kaj nombris ĉiujn KDjn, kiujn mi aĉetis por la kreado de samplobazita muziko. Entute estas 65 – mi mem miris pri tiu alta cifero! Kelkaj el ili tamen nur enhavas la programon por la verkado, aliaj video-dosierojn kaj de kelkaj samplaĵo-KDj mi posedas du ekzemplerojn. Per multaj el tiuj KDj mi neniam laboris por krei muzikpecon. Do reale mi uzas multe malpli ol 65 kompaktdiskojn por muzikado. Tamen temas pri pluraj dekoj entute.

Rigardo reen – la 10a de marto 2004

La centdudekdua enskribo antaŭ unu jaro – helpopetoj, reveno de Dolchamar, EK-recenzo, mencioj aliloke.

Ni estas la 51a subŝtato de Ameriko

La 3an de marto Ken Miner koncize komentis la daŭran temon “Eŭropanoj kaj la Usona kulturo”. Lia opinio taŭgas kiel bona instigo por foje skribi pri tiu rilato, kiu meritas pri detalan pritraktadon kaj kiun ne eblas klarigi per unu (eĉ tre longa) enskribo. Farante tion, mi ne volas skribi pri politiko (pro sava saĝeco, kiu venkas la oftan tenton); samtempe mi konscias, ke ne eblas kliniksterile disigi kulturon kaj politikon. La unua kompromiso estu tiel, ke kompreneble ekzistas ligo inter ambaŭ (nome tra la socio, en kiuj ambaŭ iaforme originas), sed ke la ideo “certa politiko gvidas al certa kulturo” estas tro plata por servi kiel akceptebla klarigo por ajna fenomeno. Tre helpe, ke Ken Miner alifoje menciis, ke “ĉiam” en prijuĝoj preskaŭ neniam validas.

La unua peceto de tiu ĉi temo: Homoj en Germanio ofte plendas, ke nia (pop)muziko estas grandparte el Usono. Je mia granda surprizo, kiam mi pripensis, de kiuj anglalingvaj grupoj mi posedas kompaktdiskojn, mi konstatis, ke – ignorante tiujn, kiuj kantas en la angla kiel negepatra lingvo – la plejmulto venas el Britio! Usonaj grupoj (ekzemple Simon & Garfunkel, aŭ lastatempe No Doubt kaj Ted Leo & The Pharmacists) estas pli la escepto ol la regulo, se entute apliki tiun koncepton al mia KDaro. La surprizo estis cetere duobla, ĉar mi – male al multaj aliaj Germanoj precipe fine de la 1990aj – neniam estis eksplicita ŝatanto de britpopo aŭ muziko el Britio ĝenerale.