Monataj arkivoj: Februaro 2011

La duona mondo atendas

Mi intencis skribi pli ofte pri diskoj kaj artistoj, kiujn mi malkovris dum la pasintaj jaroj. Hodia? estas la vico de Belinda Carlisle, kvankam ?ian muzikon mi jam konas delonge.

Komence de 2000, kiam studis en Catania (Sicilujo), mi ricevis novan kunlo?anton. Li estis Germano same kiel mi, sed kutime studis en Britujo. Li estis kunportinta kompilon kun plej grandaj sukcesoj de ?i. A Place On Earth: The Greatest Hits e? venis kun aldona disko kun remiksoj kaj aliaj B-flankoj. Ekde tiu tempo mi ?iam ligas Belinda Carlisle al tiu fazo de mia vivo. Pro tio mi metis du kantojn al kompilo, kiu memorigas min pri mia studado en eksterlando. Denove hejme mi a?etis alian kompilon, nome The Best Of Belinda, Volume 1. La kantolistoj iomete varias, sed granda parto estas sama.

Unue kompreneble menciindas “Heaven Is A Place On Earth”, kiu estis numero 1 en Usono. Miaj fontoj rilate al la reuzado de ideoj atentigas, ke la refreno similas al tiu de “Livin’ On A Prayer” de Bon Jovi, sed tion mi esceptookaze ignoru. La video de turneo montras, ke Belinda Carlisle povas esti imprese bela virino:

Belinda Carlisle: Heaven Is A Place On Earth (vive en 1988)

La dua grava kanto estas “Leave A Light On”, kiu ?iam havas bonhumurigan efikon al mi. Tiuj du kantoj estas sur la menciita memfarita kompilo memore al la tempo en Italujo.

Pri kelkaj aliaj kantoj ekzistas interesaj detaloj. La kantado de “Circle In The Sand” memorigas min pri la germanlingva tradicia kanto “Heho! Spann den Wagen an”. ?e “Little Black Book” la violono aparte pensigas min pri mia ekskunlo?anto, ?ar li ludis la saman instrumenton. “Summer Rain” neniel rilatas al la samnoma kanto de U2.

Nur sur mia kompilo interalie trovi?as “Visions Of You”, en kiu aperas bela sintezilo post la dua refreno, kaj “Half The World”. Tiu kanto estas kvaza? himno por ?iuj homoj, kiuj vivas en distancrilato. La refreno komenci?as per “La duona mondo atendas iun por teni”.

Belinda Carlisle: Half The World

Kompreneble oni rajtas demandi: ?u tio ne estas surfaca popmuziko? Kiu entute estas tiu kantistino? Nu, ?i anta?e estis membro en kvinopa rokmuzikgrupo, kiu konsistis nur el virinoj. Unu el iliaj sukcesoj nomi?as “We Got The Beat”:

The Go-Go’s: We Got The Beat (vive en 1982)

Homoj, kiuj anta?e ludis rokan kaj rebeleman muzikon, poste pli kredeble interpretas baladojn. Kiu konas unu ekstremon, pli konvinke prezentas la alian – oni ja konas la diferencon kaj oni povus da?rigi en alia, konata stilo.

Tial mi finu per tia malrapida, malfeli?a muzika?o. La melankolio precipe en la ponta parto ?iam denove ravas min per mia tuta koro.

Belinda Carlisle: La luna (origina versio)

Tio kreas grandan nostalgion en mi. ?iam mi memoras la pla?on de Catania – kaj kiom perdita mi sentis min precipe dum la lastaj monatoj tie. Ver?ajne mi estas stultulo pro tio, ke tiom kalkulita kanto ka?zas tion, sed aliflanke tio estas nur homa, ?u ne?

Belinda Carlisle: La luna (vive en 1990)

Donu al mi tiun tagon

Lastatempe mi legis du librojn de Vladimir Kaminer, Germano rusdevena. La unuan libron “Ich bin kein Berliner” mi trovis en publika libro?ranko en mia lo?urbo Münster. ?i enhavas diversajn anekdotojn kaj rekomendojn por restado en Berlino. La alia nomi?as “Russendisko” (Rusodiskoteko). ?i estis sur mia dezirolisto en la libroportalo Bookcrossing. (Kaj pri la publikaj libro?rankoj kaj pri Bookcrossing indas verki apartan enskribon alian fojon.) Anka? ?i enhavas anekdotojn. La? mia percepto ?i estas la libro per kiu la a?toro fami?is en Germanujo.

Diskejoj kun ruslingva muziko okazas ekde kelkaj jaroj en Berlino. Ilin organizas interalie Wlamidir Kaminer (kiel li skribi?as en la germana) mem. Krome li (kun)eldonis tri diskojn kun aktuala ruslingva muziko.

Tiuj du libroj memorigis min pri muzika anekdoto: Komence de 2004, mi ricevis tri ruslingvajn diskojn de amikino. Unu speciala kanto aparte pla?is al mi. Tial mi metis ?in al kompilo por Rusujo en somero 2007.

Nur poste mi eltrovis kiel nomi?as la grupo, nome Markscheider Kunst (cirile: ?????????? ?????). ?i estas el Sankt-Peterburgo. La kanto nomi?as ??????? (Vstrecha).

Jam delonge ?i estas en mia kolekto de internacia muziko por la diskejo dum Esperanto-renkonti?oj. Cetere anka? la grupo Zdob ?i Zdub aperas en la Russendisko-kompiloj. De tiu grupo mi ja tre ?atas la kanton “Bun? Diminea?a” (???? ????????).

Vivantaj dekora?oj

La grupo Maps and Atlases, kies koncerton mi vizitis anta? du semajnoj en Münster, publikigis novan disketon kun la nomo Living Decorations. La A-flanko estas kanto de la albumo “Perch Patchwork”, kiun mi a?etis post la albumo. La B-flanko estas remikso, kiu estis kreita kadre de konkurso de la bando:

Maps and Atlases: Living Decorations (Breton Labs Remix) [rekta ligo al la remikso]

La rezulto tre konvinkas min, kaj tio estas la kialo, entute verki apartan enskribon pri tio. La stilo estas ie inter triphopo, acida ?azo kaj funko. La mikso estas sufi?e for de la originalo por esti memstara, sed ne tro fremdigita por esti rekonebla.

Maps and Atlases lan?is novan remikso-konkurson: Nun oni kreu remikson per elementoj el ?iuj tri kantoj “Living Decorations”, “Pigeon” kaj “Carrying The Wet Wood”, ?iuj de la sama albumo. Estas tento, partopreni. Mia pasinta remikso jam okazis anta? iom da tempo, kaj ?ifoje estas sendependa grupo kiu eble e? mem a?skultos la rezulton.

Unu konas la stelojn

Kolego donis al mi kolekton da kantoj, kiuj iel rilatas al iama Germana Demokratia Respubliko (GDR). Inter ili estas rok- kaj popmuziko same kiel infanaj kantoj. Por mi estas interese, malkovri ion, kion mi apena? konas.

Tio memorigas min pri la voja?o al la 2a Junulara E-Semajno (JES) en Burg/Spreewald: Sebastian kaj mi jam estis en orienta Germanujo. La radio prezentis la saman muzikan ka?on kiel hejme. Sed subite eksonis germanlingva kanto, kiun mi tute ne estis a?skultinta anta?e. Parton de la teksto mi tre ?atis. ?i trovi?is ie inter popmuziko kaj ?lagro. Mi supozis, ke ?i venis el la 1990aj jaroj pro la klavaro en la malanta?o.

Denove hejme mi malkovris, ke ?i estas multe pli malnova. Viva surbendigo datas el la jaro 1976!

Puhdys: Lebenszeit (vive en 1976)

Imprese, kiom sentempe restas la sono, dum la modo ?ajnas el alia mondo. Interese, ke mi devis iri al Rusa videoportalo por trovi kompletan surbendigon de la kanto el la tempo, kiam ?i estis nova.

Puhdys: Lebenszeit (vive en 1977)

Kaj la grupo estas Puhdys, unu el la plej sukcesaj bandoj el GDR. Tamen orientgermana muziko el tiu epoko praktike ne estas konata en la okcidento. Cetere pli aktualaj grupoj povas facile furori.

Mi veturis la tutan nokton

La longa pa?zo en mia taglibro nur pliakrigis tendencon, kiu jam anta?e ekzistis: Al mia muzikkolekto aldoni?as novaj diskoj, mi profundigas mian scion pri artistoj – kaj tempo mankas por enskriboj, kiujn indus verki je tiu okazo! Tion mi intencas ?an?i: Pri diskoj kaj artistoj mi volas skribi iom post iom.

La unua estu Roy Orbison, kiu beda?rinde jam mortis anta? multaj jaroj, sed kiu estis muzika heroo de mia malfrua infana?o kaj frua junuleco. Li havis tre ?an?eman karieron. En la 1960aj jaroj, lia kanto “Oh, Pretty Woman” i?is absoluta furora?o. (Cetere estis unu el la unuaj du kantoj, kiujn mi iam prezentis dum karaokeo. La alia estis “Tainted Love” de Softcell – amba? dum la Internacia Seminario 1993/94 en Neumünster.)

La romantikeco en liaj kantoj kaj lia bona vo?o eble pli kongruis al baladoj el la jardeko anta?e (do la 1950aj jaroj), sed la nivelo de la muziko la? mi perfekte kongruas al aliaj kantoj el tiu tempo, ekzemple The Beatles a? multaj aliaj artistoj, kiuj kantis pasie, sed kun ritma, dancebla akompano. Alia frua sukceso de li, “Only The Lonely”, ankora? montras la stilon de la 1950aj jaroj.

Roy Orbison kutime portis grandajn sunokulvitrojn. Tio eble aspektis iomete eksmoda, sed ?iam kreis la impreson de timida, sentema persono kun senco por malnovstila romantikeco – kaj tio tre pla?is al mi.

Grandega sukceso el mia tempo estis “You Got It”. Tiam mi tute ne konsciis pri tio, ke por Roy Orbison okazis “granda reveno” en la 1980aj jaroj – por mi li estis tute aktuala artisto, kaj “You Got It” sonis same fre?e kiel “Pretty Woman”. Fakte longe mi ne sciis, ke li resurbendigis siajn anta?ajn sukcesojn meze de la 1980aj jaroj. Tamen tio ne klarigas mian impreson, ?ar la versio de “Pretty Woman”, kiu restis en mia menso, estas la malnova, origina!

Ekzemplo por resurbendigo, kiun mi pli bone konas ol la originalon, estas “Ooby Dooby”. Tiun kanton oni uzis en la trinkejo en la filmo “Star Trek VIII: First Contact“. Imprese, ke la kanto datas el la jaro 1955 (la jaro, en kiu ludas parto de la filmo “Reen al la estonteco“, kiu anka? vaste influis min). Ekzistas paralelo al la muziko el la trinkejo en “Star Wars”. Tiun verkis John Williams. Estas du kantoj, kiuj simple nomi?as “Cantina Band” kaj “Cantina Band #2”. Tiuj ?azaj kantoj same restis en mia menso.

Preska? samtempe kiel “You Got It” aperis “She’s A Mystery To Me” (kies titolon mi longe mal?uste memoris kiel “Mystery Girl”. ?in verkis Bono kaj The Edge, kantisto respektive gitaristo de U2. ?i plej similas al la U2-kantoj “In A Little While” (ritmo) kaj “Stateless” (?veba sono). Sed anka? ekzistas paraleloj al “All I Want Is You“, kiu male al tiuj du kantoj verki?is proksimume je la sama tempo. Interese, ke la samaj du muzikistoj anka? estas la a?toroj de la kanto “Goldeneye” (la titola muzika?o por la samnoma James-Bond-filmo), kantita de Tina Turner.

Post la morto de Roy Orbison, oni ankora? eldonis diskon kun kantoj, kiujn li estis surbendiginta lastatempe. En 1992, kvar jarojn post lia morto, aperis kiel disketo “I Drove All Night”, samtempe rokmuzika kaj romantika kanto. ?ia forta drumo kun iomete metala sono memorigas min pri tiu de “I Got My Mind Set On You”, la kanto, per kiu siavice George Harrison ebenigis la vojon al furioza reveno en 1987.

En la video oni vidas kelkajn ar?ivajn surbendigojn de Roy Orbison mem sed ?efe Jason Priestley kaj Jennifer Connelly kiel paron. En 1992 ili estis junaj aktoroj, popularaj inter junuloj.

Roy Orbison: I Drove All Night

Roy Orbison

Plej interese, ke tiu versio neniam estus publikinta sen anta?a sukceso de Cyndi Lauper per tiu kanto. En 1989 aperis la sama verko en popmuzika vesto kun la sinteziloj tipaj por tiu tempo. Anstata? la mola malalta vo?o de Roy Orbison, eksonis ?ia alta, ofte iomete akra vo?o. Kaj plej mirinde estas, ke amba? versioj funkcias kaj estas tiom diversaj unu de la alia, ke ne unu paligas la alian.

Cyndi Lauper: I Drove All Night

Sezonoj ekster tempo

Denove mi malkovris ion interesan tra Spreeblick: Kunmetado de ?iuj numero-1-sukcesoj en Usono de 1956 ?is 1992. El ?iu kanto oni prenis po 5 sekundojn. La rezulto da?ras proksimume 74 minutojn:

Kompreneble eblas trovi multajn argumentojn por tio, ke tiu listo ne bone reprezentas tiujn jarojn: Ekzistas multaj gravaj kantoj, kiuj neniam estis nr-o 1, sed tamen tre sukcesaj. Aliaj apartenis al la ribelema a? subgrunda muziko de sia tempo kaj fami?is sendepende de vendoj – a? la graveco kreskis kun la paso de jaroj. Krome la elekto respegulas Usonan vidpunkton. Multaj E?ropaj artistoj apena? aperas (ekzemple ABBA, Queen, The Police) a? tute ne (The Clash, The Cure, Depeche Mode). Fine la da?ro de la muziko kaj jaroj ne kongruas unu al la alia: Se kanto restis longe je pozicio unu, ?i a?skulteblas dum kvin sekundoj, same kiel unusemajna furora?o. Plek ekstreme tio percepteblas dum la lastaj jaroj kovritaj, por kiuj necesas dek longaj minutoj. Malgra? ?iuj kontra?argumentoj, la kantolisto tamen servas por ricevi impreson pri la ?an?o de la muzikstiloj dum la tempo.

Pri la 1950aj jaroj mi miras, kiom malmulta rokenrolo trovi?as en la listo kaj kiom multaj baladoj. Por la jardeko de junulara frenezeco, tio sonas ege malsova?a.

La 1960aj jaroj estas multe pli mia stilo. Ili ankora? tre similas al 1950aj, sed ?enerale alportas pli fajnan sonon. Estas longa vojo ?is 1968…

Dum tiu jardeko, ?ajne la muziko konsistis el The Beatles, The Beatles, The Beatles… kaj The Supremes. Imprese, kiom multajn sukcesojn unu grupo havis – kaj kiom longe The Beatles restis popularaj. Krome la kanto “A World Without Love” anka? estis de ili – kaj iam poste reludversio de “Lucy In The Sky With Diamonds” same fami?is. Kompare al tio, The Rolling Stones, Simon & Garfunkel a? The Doors ?ajnas randaj fenomenoj.

En la longa sinsekvo de sukcesaj kantoj, elstaras ekzemplo (hazarda, la?dire) por la reuzado de kantoj: “He’s So Fine” de The Chordettes jam estis sukceso, poste George Harrison kun “My Sweet Lord” i?is numero unu. Kelkfoje anka? reludversioj same furoras kiel la originalo, interalie “Venus” kaj “When A Man Loves A Woman”.

La muziko el la fruaj 1970aj jaroj ?ajnas al mi tro ?ar?ita, malrekta, kaj denove aperas multaj baladoj. En la postaj jaroj, aperas la diskoteka epidemio – sonas kvaza? senfina diskoteko. Foje funkaj kantoj iomete mildigas la bildon. Ekde la 1970aj jaroj, multaj kantoj estas parto de mia kolekto. Ili ofte trovi?as en la 12 diskoj, el kiuj konsistis mia baza stoko por D?umado dum miaj unuaj jaroj kiel D?. La impreson, esti tro frua por sia tempo, faras la kanto “Pop Muzik”. ?i havas la tipan sonon de la 1980aj jaroj, sed jam publiki?is en 1979.

Dum la jardeko?an?i?o denove okazas boni?o de la muzika nivelo. Jam en 1981 aperas kanto kun la klasika karaktero de la jardeko, nome “Bette Davis Eyes”. Krome okazas la reveno de rokmuziko mallonge poste per “I Love Rock ‘n’ Roll”. Kaj tuj poste eksonas la unua sintezila sukceso, “Chariots Of Fire”.

El la fruaj 1980aj datas miaj propraj memoroj rilate al muziko. Estis la jardeko de mia muzika socii?o. Pro tio mi facile pardonas la muzikajn freneza?ojn de tiu epoko, precipe la trouzadon de artefarita sono.

Meze de la 1980aj jaroj aperas multa popmuziko kaj multaj malrapidaj kantoj. Sed anka? enestas multaj “klasika?oj”, kiuj ankora? ludi?is kelkajn jarojn poste, dum mia junula tempo en la diskoteko.

Plej grave por Esperantujo: “La Bamba” de Los Lobos anka? trovi?as en la listo!

En la jaro 1991 eksonas la unua elektronika muzika?o, kiu jam montras, kien iris la muzika gusto dum tiu jardeko. Necesas noti ke Mariah Carey kaj Whitney Houston ?iam estis teruraj.

?enerale estas imprese, kiom multaj kantoj estas konataj. Ofte tio estas, ?ar ekzistas tiom multaj reludversioj!

Post tiu brila?o, kiu postulas multan tempon por konsumi, mi menciu alian, kiu estas rapide perceptebla: Jen simpla kaj genia Lego-D?.

Mi voja?as tra la son?o

Pri Jonny M, juna regeo-artisto el Germanujo, mi jam skribis anta?e. Lia kanto “En somero” eksonis interalie dum la silvestra balo de la 2a Junulara E-Semajno (JES) en Burg/Spreewald. Li anka? mencii?as en numero 01/2011 de Esperanto aktuell. La noticon mi verkis.

Nun aperis la senpaga albumeto “Pli ol espero”. ?i haveblas kiel ZIP-dosiero. Inkluzivitaj estas la tekstoj kaj diversaj fotoj. Jen la kantolisto:

  1. Rilaksi?u
  2. En somero
  3. Muzik’
  4. Al la radikoj
  5. Por paco

Tute nova por mi estas nur la tria kanto. Tiu la? mi havas tre interesan muzikon. ?i iomete memorigas min pri “Dem Gone” de Gentleman. En tiu kanto je la fino aperas strofo en la angla, dum la unua kanto parte en la germana.

De la unuaj du kantoj mi jam havis pli fruajn versiojn. De la lastaj du kantoj mi jam legis la tekstojn.

Beda?rinde ankora? enestas kelkaj lingvaj eraroj. Sed por demo-albumo jam estas granda pa?o anta?en por Jonny M. Mi forte deziras, ke li pluiras sian vojon!

Dancantaj fantomoj

Hiera? mi jam anoncis, ke hodia? mi skribus pri la tria koncerto de pasinta ?a?do en Gleis 22. La ?efa bando estis Azure Ray (el Birmingham, Alabama, Usono). La urba magazino de Münster, Ultimo, jam varme rekomendis tiun grupon kaj sian novan albumon. Kaj kiel oni skribis, la du kantistinoj certe estas belaj. Tamen pli grave estas, ke ili havas vere ravajn vo?ojn.

Azure Ray: Make Your Heart (vive)

Iel ili sonas kiel kantistino, kiun mi jam a?skultis anta?e. La tutan tempon mi jam cerbumas, pri kiu temas. ?u Suzanne Vega? The Corrs? Edie Brickell & New Bohemians? Clannad? Sinéad O’Connor? Tori Amos? The Cranberries? La stilo kaj la trankvileco anka? memorigas min pri “Dance With Me” de Nouvelle Vague.

Kutime ?e rokmuzika albumo, la artisto enmetas unu trankvilan kanton por montri multflankecon kaj ke la vo?oj bonas kaj anka? konvinkas sen forta ritmo. ?e tiu ?i koncerto la tuta programo estis trankvila! Plej proksimaj stiloj estas ambjento kaj triphopo.

Azure Ray: Don’t Leave My Mind (vive)

Post la koncerto mi tuj a?etis la diskon “Drawing Down The Moon”. ?i sonas tre simile al tio, kion la grupo prezentis sursceneje. ?e MySpace eblas a?skulti kelkajn kantojn, interalie unu de tiu albumo.

?e la TTT-ejo de la diskeldonejo Saddle Creek haveblas du el?uteblaj kantoj kontra? donado de retpo?ta adreso: “Make Your Heart” kaj “Don’t Leave My Mind”, amba? kun plej forta ritmo kaj plej kutima popmuzika aran?ado el ?iuj kantoj de la disko.

La plej bonaj kantoj de la albumo la? mi tamen estas “Larraine”, “Signs In The Leaves”, “Love and Permanence” kaj “Dancing Ghosts”.

Azure Ray: Larraine (vive)

Sur la disko trovi?as komputila aldona enhavo: MP3-kompilo de entute 11 artistoj. Interalie inter ili trovi?as “Don’t Leave My Mind” de la albumo mem kaj “High Ground” de Orenda Fink (unu de la du kantistinoj). Plie pla?is al mi “Swift Coin” de “Land Of Talk”.

Azure Ray: Don’t Leave My Mind

Tiu albumo bonege ta?gas por trankvili?i anta? iri dormi. La tuta etoso bonege kongruas al tiu de gufujo dum Esperanto-renkonti?oj.

Provu vidi ?in la? mia maniero

Da?re validas mia novjara promeso, unufoje semajne iri eksteren, al koncerto a? kinejo. ?a?de mi denove uzis la rekomendojn el Ultimo, la urba magazino por Münster, kaj iris al Gleis 22. Post la pasinta semajno, mi jam scivolemis.

?ifoje e? estis tri muzikgrupoj. Unue koncertis Sir Simon Battle el Germanujo. Kiam mi venis al la koncertejo, li jam ludis sian lastan kanton, “Girls Just Wanna Have Fun”, origine de Cyndi Lauper. Estis bona akustika reludversio, sufi?e proprastila por konvinki. La muziko – kantado kaj akustika gitaro – estis en ordo por unu kanto, sed por pli ol 10-20 minutoj tro trankvila. Krome se vi volas sperti ion en tiu stilo, mi povas a?skulti Stephan Schneider a? mi mem.

?e MySpace eblas a?skulti diversajn kantojn de tiu artisto. La fotoj tie ekis en mi la demandon: ?u tio ne estas la ulo, kiu poste vendis la diskojn al mi kaj kiu rakontis pri la postaj koncertoj?

La dua koncerto dum tiu vespero estis de James Husband el Athens (Georgio, Usono). Li kantis kaj ludis gitaron kaj virino ludis la violon?elon. Fakte ili estis du akompanaj muzikistoj de la ?efa bando Azure Ray, kiu koncertis poste kaj pri kiu mi skribos morga?. Interesis min ?e tiu kombino, ke la violon?elo ne sonis en la malanta?o kiel ofte ?e rokmuziko, sed rolis kiel unu el du instrumentoj.

La kanto “Window” memorigis min pri “I Feel Fine” de The Beatles. La gitaraj melodioj tre similas unu al la alia.

James Husband: Window (akustike)

Post la tri koncertoj, mi decidis a?eti la albumon. Temas pri bele ilustrita disko, kies kovrilo bone kongruis al tiu de la ?efa bando. Kiam mi demandis James Husband pri a?tografo, okazis rimarkinda afero: Li elprenis la informoslipon de la diskeldonejo kaj for?etis ?in!

Sur la disko la muziko venas de kompleta bando. Temas pri rokmuziko kun kelkfoje elektronikaj elementoj a? efektoj. Elstaras foje fortaj elektraj gitaroj, foje iomete melankolio. La sono ?ajnas al mi iomete kruda, nepolurita, ?efe ?e la vo?o. Tamen ?i estas tre aktuala – mi e? ne kapablas diri, kial kaj kiel. ?io bone kongruas. Ne ekzistas “unu elstara kanto” – la verko funkcias bone kiel kompleta albumo.

Unu eta detalo kaptis mian atenton: En la kanto “No No Baby”, iam a?skulteblas la melodio de la Germana himno. Fakte nur estas la parto dum kiu oni kantas “Einigkeit und Recht und Freiheit“. Konsiderante la orginon de la kanto, tute bone eblas ke James Husband ne ?erpis el la himno mem, sed el aliaj muzika?oj, kiuj uzas la saman melodion (a? variojn de ?i).

La diskeldonejo ofertas du kantojn senpage. Kaj ?uste tiuj estas plej a?skultindaj: “A Grave In The Gravel” enhavas la fortajn elektrajn gitarojn, dum “Window” havas la similecon al The Beatles.

Tiu fakte ne venas de nenio, kiel mi eltrovis. Akompane kun la albumo venis bonusa disko kun ses reludversioj, inter ili dufoje de The Beatles. ?e ili anka? la kantado pla?as al mi. Tamen okazis stranga intermikso de la diskeldonejo: ?i anoncas unu kanton kiel “What Youre Doin’ To Me” (origina artisto: Jesse Damon), dum reale estas
“What You’re Doing” (origina artisto: The Beatles).

Jen por komparo la sama kanto en du diversaj versioj: Unufoje, kiel ?i sonas sur la albumo, kaj unufoje en akustika vesto (tamen diversa de tiu de la koncerto).

James Husband: A Grave In The Gravel (albuma versio)

James Husband: A Grave In The Gravel (vive, akustike)

Mi estas nek doktoro nek profesoro

Hiera? post la laboro mi veturis per la trajno al mia iama studurbo Paderborn. Denove la kialo estis festo de Sebastian, kadre de kiu La Kuracistoj muzikis. Pasintan fojon la kialo por tia festo estis lia doktori?a festo, nun li i?is profesoro! Samtempe li anka? festis sian naski?tagon.

La pasinta ekzercado okazis sen Sebastian, sed tio ne estis problemo. Ni prezentis entute sep kantojn:

  1. Westerland
  2. Junula amo
  3. Mi kaj ?i (origine de Amplifiki)
  4. En ka?’ (origine de Team’)
  5. Feli?e (origine de Esperanto Desperado)
  6. Hej la nizoj (origine de JoMo)
  7. Vi volas kisi

Poste interalie muzikis Volker Kukulenz, kiun mi renkontis jam dum la naski?taga festo de Sebastian anta? kvin jaroj. Li estas la frato de Gerold Kukulenz. Iomete poste mi veturis reen al Münster, ?ar mi volis tranokti en mia propra lo?ejo. Estis tre agrable, denove muziki. Beda?rinde la okazoj por tio estas limigitaj. Kiam oni ne lo?as en la sama urbo, ?io estas pli komplika.