Mi voja?as tra la son?o

Pri Jonny M, juna regeo-artisto el Germanujo, mi jam skribis anta?e. Lia kanto “En somero” eksonis interalie dum la silvestra balo de la 2a Junulara E-Semajno (JES) en Burg/Spreewald. Li anka? mencii?as en numero 01/2011 de Esperanto aktuell. La noticon mi verkis.

Nun aperis la senpaga albumeto “Pli ol espero”. ?i haveblas kiel ZIP-dosiero. Inkluzivitaj estas la tekstoj kaj diversaj fotoj. Jen la kantolisto:

  1. Rilaksi?u
  2. En somero
  3. Muzik’
  4. Al la radikoj
  5. Por paco

Tute nova por mi estas nur la tria kanto. Tiu la? mi havas tre interesan muzikon. ?i iomete memorigas min pri “Dem Gone” de Gentleman. En tiu kanto je la fino aperas strofo en la angla, dum la unua kanto parte en la germana.

De la unuaj du kantoj mi jam havis pli fruajn versiojn. De la lastaj du kantoj mi jam legis la tekstojn.

Beda?rinde ankora? enestas kelkaj lingvaj eraroj. Sed por demo-albumo jam estas granda pa?o anta?en por Jonny M. Mi forte deziras, ke li pluiras sian vojon!

1 thought on “Mi voja?as tra la son?o

  1. Resonado: Mi estas la pasa?ero | La vivo de Kunar

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *