La duona mondo atendas

Mi intencis skribi pli ofte pri diskoj kaj artistoj, kiujn mi malkovris dum la pasintaj jaroj. Hodia? estas la vico de Belinda Carlisle, kvankam ?ian muzikon mi jam konas delonge.

Komence de 2000, kiam studis en Catania (Sicilujo), mi ricevis novan kunlo?anton. Li estis Germano same kiel mi, sed kutime studis en Britujo. Li estis kunportinta kompilon kun plej grandaj sukcesoj de ?i. A Place On Earth: The Greatest Hits e? venis kun aldona disko kun remiksoj kaj aliaj B-flankoj. Ekde tiu tempo mi ?iam ligas Belinda Carlisle al tiu fazo de mia vivo. Pro tio mi metis du kantojn al kompilo, kiu memorigas min pri mia studado en eksterlando. Denove hejme mi a?etis alian kompilon, nome The Best Of Belinda, Volume 1. La kantolistoj iomete varias, sed granda parto estas sama.

Unue kompreneble menciindas “Heaven Is A Place On Earth”, kiu estis numero 1 en Usono. Miaj fontoj rilate al la reuzado de ideoj atentigas, ke la refreno similas al tiu de “Livin’ On A Prayer” de Bon Jovi, sed tion mi esceptookaze ignoru. La video de turneo montras, ke Belinda Carlisle povas esti imprese bela virino:

Belinda Carlisle: Heaven Is A Place On Earth (vive en 1988)

La dua grava kanto estas “Leave A Light On”, kiu ?iam havas bonhumurigan efikon al mi. Tiuj du kantoj estas sur la menciita memfarita kompilo memore al la tempo en Italujo.

Pri kelkaj aliaj kantoj ekzistas interesaj detaloj. La kantado de “Circle In The Sand” memorigas min pri la germanlingva tradicia kanto “Heho! Spann den Wagen an”. ?e “Little Black Book” la violono aparte pensigas min pri mia ekskunlo?anto, ?ar li ludis la saman instrumenton. “Summer Rain” neniel rilatas al la samnoma kanto de U2.

Nur sur mia kompilo interalie trovi?as “Visions Of You”, en kiu aperas bela sintezilo post la dua refreno, kaj “Half The World”. Tiu kanto estas kvaza? himno por ?iuj homoj, kiuj vivas en distancrilato. La refreno komenci?as per “La duona mondo atendas iun por teni”.

Belinda Carlisle: Half The World

Kompreneble oni rajtas demandi: ?u tio ne estas surfaca popmuziko? Kiu entute estas tiu kantistino? Nu, ?i anta?e estis membro en kvinopa rokmuzikgrupo, kiu konsistis nur el virinoj. Unu el iliaj sukcesoj nomi?as “We Got The Beat”:

The Go-Go’s: We Got The Beat (vive en 1982)

Homoj, kiuj anta?e ludis rokan kaj rebeleman muzikon, poste pli kredeble interpretas baladojn. Kiu konas unu ekstremon, pli konvinke prezentas la alian – oni ja konas la diferencon kaj oni povus da?rigi en alia, konata stilo.

Tial mi finu per tia malrapida, malfeli?a muzika?o. La melankolio precipe en la ponta parto ?iam denove ravas min per mia tuta koro.

Belinda Carlisle: La luna (origina versio)

Tio kreas grandan nostalgion en mi. ?iam mi memoras la pla?on de Catania – kaj kiom perdita mi sentis min precipe dum la lastaj monatoj tie. Ver?ajne mi estas stultulo pro tio, ke tiom kalkulita kanto ka?zas tion, sed aliflanke tio estas nur homa, ?u ne?

Belinda Carlisle: La luna (vive en 1990)

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *