Mi veturis la tutan nokton

La longa paŭzo en mia taglibro nur pliakrigis tendencon, kiu jam antaŭe ekzistis: Al mia muzikkolekto aldoniĝas novaj diskoj, mi profundigas mian scion pri artistoj – kaj tempo mankas por enskriboj, kiujn indus verki je tiu okazo! Tion mi intencas ŝanĝi: Pri diskoj kaj artistoj mi volas skribi iom post iom.

La unua estu Roy Orbison, kiu bedaŭrinde jam mortis antaŭ multaj jaroj, sed kiu estis muzika heroo de mia malfrua infanaĝo kaj frua junuleco. Li havis tre ŝanĝeman karieron. En la 1960aj jaroj, lia kanto “Oh, Pretty Woman” iĝis absoluta furoraĵo. (Cetere estis unu el la unuaj du kantoj, kiujn mi iam prezentis dum karaokeo. La alia estis “Tainted Love” de Softcell – ambaŭ dum la Internacia Seminario 1993/94 en Neumünster.)

La romantikeco en liaj kantoj kaj lia bona voĉo eble pli kongruis al baladoj el la jardeko antaŭe (do la 1950aj jaroj), sed la nivelo de la muziko laŭ mi perfekte kongruas al aliaj kantoj el tiu tempo, ekzemple The Beatles aŭ multaj aliaj artistoj, kiuj kantis pasie, sed kun ritma, dancebla akompano. Alia frua sukceso de li, “Only The Lonely”, ankoraŭ montras la stilon de la 1950aj jaroj.

Roy Orbison kutime portis grandajn sunokulvitrojn. Tio eble aspektis iomete eksmoda, sed ĉiam kreis la impreson de timida, sentema persono kun senco por malnovstila romantikeco – kaj tio tre plaĉis al mi.

Grandega sukceso el mia tempo estis “You Got It”. Tiam mi tute ne konsciis pri tio, ke por Roy Orbison okazis “granda reveno” en la 1980aj jaroj – por mi li estis tute aktuala artisto, kaj “You Got It” sonis same freŝe kiel “Pretty Woman”. Fakte longe mi ne sciis, ke li resurbendigis siajn antaŭajn sukcesojn meze de la 1980aj jaroj. Tamen tio ne klarigas mian impreson, ĉar la versio de “Pretty Woman”, kiu restis en mia menso, estas la malnova, origina!

Ekzemplo por resurbendigo, kiun mi pli bone konas ol la originalon, estas “Ooby Dooby”. Tiun kanton oni uzis en la trinkejo en la filmo “Star Trek VIII: First Contact“. Imprese, ke la kanto datas el la jaro 1955 (la jaro, en kiu ludas parto de la filmo “Reen al la estonteco“, kiu ankaŭ vaste influis min). Ekzistas paralelo al la muziko el la trinkejo en “Star Wars”. Tiun verkis John Williams. Estas du kantoj, kiuj simple nomiĝas “Cantina Band” kaj “Cantina Band #2”. Tiuj ĵazaj kantoj same restis en mia menso.

Preskaŭ samtempe kiel “You Got It” aperis “She’s A Mystery To Me” (kies titolon mi longe malĝuste memoris kiel “Mystery Girl”. Ĝin verkis Bono kaj The Edge, kantisto respektive gitaristo de U2. Ĝi plej similas al la U2-kantoj “In A Little While” (ritmo) kaj “Stateless” (ŝveba sono). Sed ankaŭ ekzistas paraleloj al “All I Want Is You“, kiu male al tiuj du kantoj verkiĝis proksimume je la sama tempo. Interese, ke la samaj du muzikistoj ankaŭ estas la aŭtoroj de la kanto “Goldeneye” (la titola muzikaĵo por la samnoma James-Bond-filmo), kantita de Tina Turner.

Post la morto de Roy Orbison, oni ankoraŭ eldonis diskon kun kantoj, kiujn li estis surbendiginta lastatempe. En 1992, kvar jarojn post lia morto, aperis kiel disketo “I Drove All Night”, samtempe rokmuzika kaj romantika kanto. Ĝia forta drumo kun iomete metala sono memorigas min pri tiu de “I Got My Mind Set On You”, la kanto, per kiu siavice George Harrison ebenigis la vojon al furioza reveno en 1987.

En la video oni vidas kelkajn arĥivajn surbendigojn de Roy Orbison mem sed ĉefe Jason Priestley kaj Jennifer Connelly kiel paron. En 1992 ili estis junaj aktoroj, popularaj inter junuloj.

Roy Orbison: I Drove All Night

Roy Orbison

Plej interese, ke tiu versio neniam estus publikinta sen antaŭa sukceso de Cyndi Lauper per tiu kanto. En 1989 aperis la sama verko en popmuzika vesto kun la sinteziloj tipaj por tiu tempo. Anstataŭ la mola malalta voĉo de Roy Orbison, eksonis ŝia alta, ofte iomete akra voĉo. Kaj plej mirinde estas, ke ambaŭ versioj funkcias kaj estas tiom diversaj unu de la alia, ke ne unu paligas la alian.

Cyndi Lauper: I Drove All Night

3 pensoj pri “Mi veturis la tutan nokton

  1. Resonado: La duona mondo atendas « La vivo de Kunar

  2. Resonado: Vi ne scias, kion ni povas trovi | La vivo de Kunar

  3. Resonado: Venu kaj estu mia fiero | La vivo de Kunar

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Kvizo kontraŭ rubokomentoj: