Vi povas forgesi, forgesi kiel sidi trankvile

Intensa, sed ankaŭ sukcesa laborsemajno finiĝas. Sekve mi estas laca. Tamen mi volas skribi ion hodiaŭ.

Ekzistas minimume du ĝenaj aferoj pri mia maniero, trakti muzikon.
1e: Mi travivas fazojn. De tempo al tempo iu speciala grupo tiom plaĉas al mi, ke mi dum la tuta vespero preskaŭ nur aŭskultas muzikon de ĝi. Foje eĉ temas pri nur unu albumo. Tio povas daŭri tagojn aŭ eĉ du semajnojn. (Ĉar mi plej ofte uzas kapaŭskultilojn kaj estas sola, tio ne rekte terorigas homojn. Sed kunloĝantoj devus elteni ion…)
2e: Mi malfruas rilate al aĉetado kaj opiniokreado. Kiam iu albumo estas tute nova, mi rare aĉetas ĝin. Nur jarojn poste, mi malkovras la ĝian valoron, kiam la homoj kiuj nur sekvas la aktualan muzikmerkaton jam aŭskultas ion alian. (Tio ja estas en ordo, se mi ne mem blokas min rilate al aktuala muziko, nur ĉar “la amaso” ankaŭ aŭskultas tion – kio ja estus vere stulta kialo. Tamen tio iom malfaciligas socian vivon.)

Kompreneble mi ne skribas tion sen praktika ekzemplo. Dum lunde mi menciis recenzon de la lasta U2-albumo aperinta fine de 2004, mi mem nur nun detale pritraktis la antaŭan albumon “All that you can’t leave behind” el la jaro 2000. Certe ĝi estas io speciala por. Tial la KD-ilustraĵoj aperas en mia unua enskribo; tial mi dediĉis al ĝi kelkajn pensojn en la dua enskribo. Des pli kurioze estas, ke mi aĉetis kaj komplete aŭskultis ĝin nur iom antaŭ mia translokiĝo al Münster. Kaj nur antaŭ kelkaj tagoj mi komplete reaŭskultis ĝin.

Mi nun ne volas skribi tutan recenzon (kiu devus nepre enhavi elementojn de la pli frue verkitaj enskriboj pri tiu albumo), sed fiksi mian momentan prijuĝon, kiu ŝajnas notinda kaj interesa al mi. Por uzi la pakaĵan metaforon de “All that you can’t leave behind” (kiun subtenas la fotoj ĉe la flughaveno): Pri duono de la valizoj kaj tekoj mi povus facile rezigni. Kunportindaj al la vojaĝo estas la rokaj pecoj:

“Beautiful Day”, “Elevation”, “Walk On” ( = tri el la kvar disketoj, bonege rokaj)
“In A Little While” – iom diversa de la resto; sen ambjentaj sinteziloj, anstataŭe kun aldona funkeca gitaro
“When I Look At The World” – kun melankolia gitaro; ial memorigas min pri la elektronika versio de “80 days” de Marillion.
“New York” – drumenbasa ritmo (ŝajne ne samplita!) kune kun sferaj sinteziloj, trankvila kaj samtempe vigla etoso, pensiga

Kion mi – malgraŭ la titolo – almenaŭ ĝis nun povas facile postlasi, estas la pli malrapidaj pecoj: “Stuck In A Moment You Can’t Get Out Of” (disketo; laŭ mi miselekto), “Kite”, “Wild Honey”, “Peace On Earth” kaj “Grace” simple ne kaptas mian atenton aŭ koron. Ĝis nun mi klarigas tion jene: Eĉ nur mezkvalita roka peco ĉiel ajn iom distras, dum malbona malrapida kanto tute klare enuas kaj tial malsukcesas. Pri “The Ground Beneath Her Feet” mi povas nenion diri, ĉar ĝi nur estas sur la Brita versio de la albumo (kiom stulte, tamen!). Laŭ la 30-sekunda peceto havebla ĉe la U2-TTT-ejo, ĝi apartenas al la malrapida kategorio.

Mi ŝatus iam aŭskulti la Britan version de la albumo, ĉar jam ŝanĝo (ĉi tie: aldono) de unu kanto povas tre influi la impreson de tuta disko. Mi scivolemas, ĉu kaj kiel mia opinio ŝanĝiĝus.

Pri la manko de tiu 12a kanto iom konsolas min, ke mia versio de la sekva U2-albumo, nome la “Best of 1990-2000“, enhavas ne nur 16 pecojn sed 17; la aldona kanto estante “The Fly”. Kia bonŝanco, ke mi tiutempe (en printempo 2003) aĉetis spontanee tiun diskon!

4 pensoj pri “Vi povas forgesi, forgesi kiel sidi trankvile

  1. Sennoma

    Tio ja kutime okazas al mi

    Dume mi preskaŭ nur aŭdas la albumon In Pas(s)ing de Mick Goodrick kiu estas bonegega, kaj ĝi estis surbendigita je 1978! 🙂

    Luís.

  2. Sennoma

    sxajnas ke mi estas ankoraux pli ekstrema: preskaux la tutan tagon kaj nokton mi auskultis nur unu kanzonon. Gxi nomigxas “un dia es un dia”, kaj gxi troveblas cxi tie: http://blow-up-doll.blogspot.com/
    Baldaux versxajne ne plu, do rapidu se vi deziras auxskulti.
    Mi cxiukaze jam acxetis la albumojn de Jeanette!

    Gxenerale mi pensas ke tiu “radio blog” modo estas fakte la vera revolucio, kiun oni atendas. Pere de tio, oni simple retvagadas kaj malkovras novajn kaj malnovajn pecojn, enretigitajn de homoj kiuj vere amas muzikon (kaj ne de radi-staciacxoj kiuj ludas 1000 foje la samajn kanzonojn semajne, kaj tiel devigas homojn sxati ilin).
    Mi antauxvidas – almenaux esperas – ke post kelkaj jaroj, la homoj ne plu estos tute muzike-kontrolitaj de muzik- kaj radi-firmaegoj, sed vere havos eblecon – kaj kutimon!! – elekti kion ili vere sxatas.
    La firmegoj timas tion kaj diras ke ili devos baldaux eksdungigxi homojn. Eble tio pravas. Sed dumtempe versxajne pli da muzik-artistoj kapablos atingi ilian celon (-> la publiko!), kaj vivos pere de sia arto. Tio nur se homoj sekvu tiujn simplajn regulojn:
    Auxskultu cxion. Acxetu nur kion vi vere sxatas. Spektu koncertojn de artistoj kiujn vi opinias interesaj.
    Pace – demokratie…
    amen.

  3. Resonado: Stranga motoro « La vivo de Kunar

  4. Resonado: Mi veturis la tutan nokton « La vivo de Kunar

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Kvizo kontraŭ rubokomentoj: