Provu vidi ĝin laŭ mia maniero

Daŭre validas mia novjara promeso, unufoje semajne iri eksteren, al koncerto aŭ kinejo. Ĵaŭde mi denove uzis la rekomendojn el Ultimo, la urba magazino por Münster, kaj iris al Gleis 22. Post la pasinta semajno, mi jam scivolemis.

Ĉifoje eĉ estis tri muzikgrupoj. Unue koncertis Sir Simon Battle el Germanujo. Kiam mi venis al la koncertejo, li jam ludis sian lastan kanton, “Girls Just Wanna Have Fun”, origine de Cyndi Lauper. Estis bona akustika reludversio, sufiĉe proprastila por konvinki. La muziko – kantado kaj akustika gitaro – estis en ordo por unu kanto, sed por pli ol 10-20 minutoj tro trankvila. Krome se vi volas sperti ion en tiu stilo, mi povas aŭskulti Stephan Schneider aŭ mi mem.

Ĉe MySpace eblas aŭskulti diversajn kantojn de tiu artisto. La fotoj tie ekis en mi la demandon: Ĉu tio ne estas la ulo, kiu poste vendis la diskojn al mi kaj kiu rakontis pri la postaj koncertoj?

La dua koncerto dum tiu vespero estis de James Husband el Athens (Georgio, Usono). Li kantis kaj ludis gitaron kaj virino ludis la violonĉelon. Fakte ili estis du akompanaj muzikistoj de la ĉefa bando Azure Ray, kiu koncertis poste kaj pri kiu mi skribos morgaŭ. Interesis min ĉe tiu kombino, ke la violonĉelo ne sonis en la malantaŭo kiel ofte ĉe rokmuziko, sed rolis kiel unu el du instrumentoj.

La kanto “Window” memorigis min pri “I Feel Fine” de The Beatles. La gitaraj melodioj tre similas unu al la alia.

James Husband: Window (akustike)

Post la tri koncertoj, mi decidis aĉeti la albumon. Temas pri bele ilustrita disko, kies kovrilo bone kongruis al tiu de la ĉefa bando. Kiam mi demandis James Husband pri aŭtografo, okazis rimarkinda afero: Li elprenis la informoslipon de la diskeldonejo kaj forĵetis ĝin!

Sur la disko la muziko venas de kompleta bando. Temas pri rokmuziko kun kelkfoje elektronikaj elementoj aŭ efektoj. Elstaras foje fortaj elektraj gitaroj, foje iomete melankolio. La sono ŝajnas al mi iomete kruda, nepolurita, ĉefe ĉe la voĉo. Tamen ĝi estas tre aktuala – mi eĉ ne kapablas diri, kial kaj kiel. Ĉio bone kongruas. Ne ekzistas “unu elstara kanto” – la verko funkcias bone kiel kompleta albumo.

Unu eta detalo kaptis mian atenton: En la kanto “No No Baby”, iam aŭskulteblas la melodio de la Germana himno. Fakte nur estas la parto dum kiu oni kantas “Einigkeit und Recht und Freiheit“. Konsiderante la orginon de la kanto, tute bone eblas ke James Husband ne ĉerpis el la himno mem, sed el aliaj muzikaĵoj, kiuj uzas la saman melodion (aŭ variojn de ĝi).

La diskeldonejo ofertas du kantojn senpage. Kaj ĝuste tiuj estas plej aŭskultindaj: “A Grave In The Gravel” enhavas la fortajn elektrajn gitarojn, dum “Window” havas la similecon al The Beatles.

Tiu fakte ne venas de nenio, kiel mi eltrovis. Akompane kun la albumo venis bonusa disko kun ses reludversioj, inter ili dufoje de The Beatles. Ĉe ili ankaŭ la kantado plaĉas al mi. Tamen okazis stranga intermikso de la diskeldonejo: Ĝi anoncas unu kanton kiel “What Youre Doin’ To Me” (origina artisto: Jesse Damon), dum reale estas
“What You’re Doing” (origina artisto: The Beatles).

Jen por komparo la sama kanto en du diversaj versioj: Unufoje, kiel ĝi sonas sur la albumo, kaj unufoje en akustika vesto (tamen diversa de tiu de la koncerto).

James Husband: A Grave In The Gravel (albuma versio)

James Husband: A Grave In The Gravel (vive, akustike)

Penso pri “Provu vidi ĝin laŭ mia maniero

  1. Resonado: Dancantaj fantomoj « La vivo de Kunar

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Kvizo kontraŭ rubokomentoj: