Mi sentas min hejme kiam la aero estas tro dika por spiri

La 2a Junulara E-Semajno (JES) en Burg/Spreewald (Germanujo) regalis min per kelkaj personaj kulminoj, sed la programa kulmino kompreneble estu la silvestra balo!

Vera silvestra bufedo ne estis, sed pli bona vespermanĝo, simile kiel dum la Internacia Seminario (IS) 2000/01 en Cŭhaven Cuxhaven. Dum la manĝo la Rusoj el Sibirujo disdonis dolĉaĵojn, ĉar tiam estis ilia nova jaro. Tre bela gesto! Kelkajn malvarmajn pladojn oni starigis en apuda ĉambro en la ĉefa ejo, simile al la pasinta jaro.

Dum la silvestra balo okazis neniuj klasikaj dancoj. La balo mem komenciĝis relative malfrue (duonan post la 21a); tamen mi atendintus almenaŭ kelkajn parajn dancojn, eĉ se mi ne konas ilin.

La vera solena etoso ekestis je la 22a, kiam la Rusoj festis la novan jaron laŭ Moskva tempo en aparta ĉambro. Ĉiuj eksterlandanoj estis invititaj. Dum la sekva horo pasis, mi aliĝis al la sekva Internacia Junulara Kongreso (IJK) en Kievo, Ukrainujo. Kiam alproksimiĝis la nova jaro por Ukrainanoj, mi disdonis grandajn miraklokandelojn. Tio montriĝis denove bonega kontribuo al la festo. Homoj ege ĝojis. Kiel mi eltrovis, la Ukraina vino el Jalto gustas same bone kaj dolĉe kiel la Marsala-vino el Sicilujo.

Bedaŭrinde la bala salono suferis de tio, ke multaj homoj estis aliloke. Tial mia konsilo por la sekva fojo estas: Kombinu la Rusan kaj Ukrainan festojn kun la balo, tiel ke ne estas iu stulta fortirado de homoj kaj por ke aŭtomate ĉiuj estu kune.

Ĉiel ajn kelkaj dancis kaj alproksimiĝis la jarŝanĝiĝo laŭ la loka tempo. Sed ne eksonis “The Final Countdown” de Europe kiel lasta kanto de la malnova jaro – kaj ankaŭ ne “New Year’s Day” de U2 aŭ kiel unua kanto de la nova jaro aŭ la unua kanto por la nova jaro en Irlando kaj Britujo! Pluraj homoj poste kritikis tiun rompon de la tradicio. Aliflanke mi ege ĝojis, ke oni konsideras la U2-kanton jam tradicion – mi ja mem ekis ĝin!

Por ekscii kiu refoje zorgis pri tio, ke “New Year’s Day” (kutime la versio el la albumo War) eksonis dum la jarŝanĝiĝo, oni nur relegu kion mi skribis pri la silvestra balo dum la unua JES en 2009/10 kaj antaŭe dum la Internacia Seminario (IS) en 2008/09, 2007/08, 2006/07, 2005/06, 2004/05 kaj 2003/04. Ofte mi preparis specialan kompaktdiskon por tiu okazo. Kaj la homoj demandas pri la tradiciaj kantoj, se oni riskas ne aŭskultigi ilin.

Dum la antaŭa nokto mi estis montrinta, kion mi kapablas kiel DĴ, kaj miaj personaj spertoj estis apenaŭ supertrafeblaj. Tial min ne tro ĝenis, kiam ne povis okazi propra Dĵumado dum la silvestra balo pro teknikaj problemoj. Je la fino Cyrille transprenis kaj mi estis kontenta.

La balon oni interrompis por marmeladumado-sesio, kiu entute daŭris eble kvin minutojn. Kutime mi tute ne ŝatas, kiam oni devigas la dancantajn homojn halti kaj spekti, nur por poste peti ilin reeki la dancadon. Kutime tio forpelas la dancemulojn kaj detruas la fluon. Ĉifoje tamen la afero estis sufiĉe konciza.

Unu amuza situacio, kiun mi memoras: Iom post noktomezo eksonis la Esperanto-regeo “En somero” de Jonny M. Tiam Cyrille (La Pafklik’), Eric Languillat (Inicialoj DC) kaj mi dancis kune kaj improvizis parodion de la teksto.

Mi ankoraŭ dancis longe. Mi iris dormi duonan post la sepa, kiam la diskoteko jam ne plu funkciis. Laŭ tiu mezuro, estis bona silvestra balo, kaj ankaŭ el mia persona vidpunkto, malgraŭ kelkaj plibonigeblaj partoj, ĝi estis sukcesa – kaj tio plej gravas.

Daŭre restis io por rakonti pri la 1a Junulara E-Semajno (JES) en Zakopane (Pollando). Ankoraŭ necesas mencii parton de la interesa muzika programo.

La hiphopa grupo “La Pafklik'”, kiu ekde la pasinta koncerto, kiun mi spektis, fakte konsistas nur el Platano (Cyrille Poullet), koncertis en la klubo Vavavoom en Zakopane. Dum tiu vespere tie ankaŭ haveblis speciala Esperanto-koktelo.Subtenon Platano ricevis de Carina, de Emĉjo Emmanuel – kaj de mi! Bela sperto, denove stari sur la scenejo – ĉifoje eĉ en moda klubo – kaj aktivi rilate al hiphopo en Esperanto.

4 pensoj pri “Mi sentas min hejme kiam la aero estas tro dika por spiri

  1. Resonado: Nur venu kaj prenu min hejmen « La vivo de Kunar

  2. Resonado: Hej, hej, vi la nizoj « La vivo de Kunar

  3. Resonado: En la verda Ukrainio | La vivo de Kunar

  4. Resonado: Mi estas la pasaĝero | La vivo de Kunar

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Kvizo kontraŭ rubokomentoj: