Sed mi daŭre havas la bluson pro vi

Denove mortis homo, kies muzikon mi tre ŝatis. Forpasis Gary Moore. Plej konataj de li estas du kantoj: Walking By Myself, rapida, sufiĉe bonhumura muzikaĵo, kiu troviĝas en mia muzika kolekto por Dĵumado, kaj Still Got The Blues, malrapida, melankolia bluso, kiun mi metis al mia kompilo da muziko por para malrapida dancado. La unuan kanton mi memoras de la plej fruaj festoj en mia junulaĝo (tiam ĝi estis aktuala), al la dua mi ligas tre agrablajn memorojn pri la Internacia Junulara Kongreso (IJK) en Güntersberge en 1996.

Kiam mi esploris la multajn ekzemplojn por ŝtelado kaj reuzado de ideoj, mi stumblis pri interesa kazo: Grava elemento de “Still Got The Blues” estas melodio ludata per elektra gitaro en la refreno. La kanto publikiĝis sur la samnoma albumo en la jaro 1990. Sed dek ses jarojn antaŭe, praktike forgesita muzikgrupo el Germanujo jam ludis ĝin en unu de siaj kantoj!

Jud’s Gallery: Nordrach (1974) – ekde 6:17

La grupo praktike ekzistis nur dum du jaroj. Ili faris kelkajn surbendigojn por la Germana radio. El tiuj sesioj originas la kanto. Dum koncerto jardekojn poste, eĉ pli facile percepteblas la simileco.

Jud’s Gallery: Nordrach (vive en 2007) – ekde 5:23

Nordrach sonas eble vikinge aŭ fantazie, sed reale simple estas la nomo de vilaĝeto en sudokcidenta Germanujo. (Cetere la Vikipedio-artikolo “Nordrach” estas bona ekzemplo, kial ne indas homa laboro por la statistikoj: Ĝi estis kreita de roboto kaj ĝis nun ĉiuj prilaboroj venis de robotoj. Kaj per tio oni daŭre aŭdacas fanfaroni pri la granda artikolonombro de la Vikipedio en Esperanto!)

La malnova kanto stile estas progresema rokmuziko. Tiu subspeco – eksperimenta, plej ofte el la 1970aj jaroj, el Germanujo – nomiĝas kraŭtroko. En la radio kun bona muziko kelkfoje jam eksonis tia muziko, precipe de la grupo Grobschnitt.

Ambaŭ kantoj, Nordrach kaj Still Got The Blues, plaĉas al mi. La gitara melodio aperas en tute diversaj kuntekstoj. Kutime mi estas tre kritikema rilate al samplado. Aliflanke mi aprobas reuzadon de ideoj, se tio okazas en interesa maniero kaj ne estas primitiva kopiado. Lastatempe aperis filmo, kiu eĉ pli puŝis mian opinion en tiun direkton.

Tra artikolo en Spreeblick (grava germanlingva blogo) mi eksciis pri la filmprojekto Everything Is A Remix (Ĉio estas remikso) de Kirby Ferguson. En la unua parto li rakontas pri muziko:


Antaŭ kelkaj tagoj mi legis denove ĉe Spreeblick, ke pretas la dua parto. Ĝi estas pri filmoj kaj same spektinda kiel la unua.

Cetere el la albumo “Still Got The Blues” tria kanto kaptis mian atenton, nome “That Kind Of Woman”. Sed same kiel jam “Walking By Myself” kaj – almenaŭ parte – la titola kanto, ĝin ne verkis Gary Moore. La aŭtoro de tiu kanto estas George Harrison, eks-membro de The Beatles, kiu ankaŭ gitarludas kaj transprenas akompanan kantadon en tiu muzikaĵo. Ĝuste pro lia ripeta linio “That Kind Of Woman” en la fina parto la kanto tiom restis en mia memoro. Foje la etaj detaloj faras la diferencon.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Kvizo kontraŭ rubokomentoj: