Venu kaj estu mia fiero

Mia muzika taglibro ekzistas ekde naŭ jaroj. Bedaŭrinde ekde januaro denove regas longa paŭzo en ĝi. Mi havas longan liston da temoj, sed ne trovas tempon aŭ koncentriĝon por skribi.

Por hodiaŭ mi denove elektis la temon U2. Mi ankoraŭ memoras, ke mi aĉetis la kompilon “La plej bonaj kantoj 1980 – 1990” en Catania fine de 1999, kiam mi studis tie. Antaŭ kelkaj monatoj mi trovis la dudiskan eldonon de tiu kompilo en vendejo por uzitaj diskoj. La dua disko enhavas b-flankojn (ne ĉiujn, sed multajn el tiu tempo).

En mia menso restis precipe tri kantoj. Ĉiujn U2 ne mem verkis.

La unua estas “Dancing Barefoot”. Iel ĝi pensigas min pri “alternativaj baladoj” kiel “Because The Night” de Patti Smith.

La dua estas “Everlasting Love”, kiun mi konas en la versioj de Sandra kaj de The Love Affair. La reludversio de U2 estas sen forta drumritmo, sed forta ritma gitaro. Tio substrekas la romantikecon de la kanto kaj la kantado (ankaŭ la harmonia!) pli bone aŭdeblas. Mi pensas, ke tiel la kanto bonege kongruas al la repertuaro kaj sono de U2.

La tri estas “Unchained Melody”. Kia koincido, mi tute ne sciis, ke U2 iam reludis ĝin! Kaj mi komparis la kanton jam al “Miss Sarajevo” pro la melankolieco kaj la frazo pri riveroj, kiuj fluas al la maro. Ankaŭ tiu kanto sonas kiel tipa U2-kanto.

Cetere intertempe mi ankaŭ trovis la dudiskan eldonon de “La plej bonaj kantoj 1990 – 2000”. Sed pri tiu mi skribu alian fojon.

Penso pri “Venu kaj estu mia fiero

  1. Resonado: Eĉ pli bona ol la vera afero | La vivo de Kunar

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Kvizo kontraŭ rubokomentoj: