La longa pa?zo en mia taglibro nur pliakrigis tendencon, kiu jam anta?e ekzistis: Al mia muzikkolekto aldoni?as novaj diskoj, mi profundigas mian scion pri artistoj – kaj tempo mankas por enskriboj, kiujn indus verki je tiu okazo! Tion mi intencas ?an?i: Pri diskoj kaj artistoj mi volas skribi iom post iom.
La unua estu Roy Orbison, kiu beda?rinde jam mortis anta? multaj jaroj, sed kiu estis muzika heroo de mia malfrua infana?o kaj frua junuleco. Li havis tre ?an?eman karieron. En la 1960aj jaroj, lia kanto “Oh, Pretty Woman” i?is absoluta furora?o. (Cetere estis unu el la unuaj du kantoj, kiujn mi iam prezentis dum karaokeo. La alia estis “Tainted Love” de Softcell – amba? dum la Internacia Seminario 1993/94 en Neumünster.)
La romantikeco en liaj kantoj kaj lia bona vo?o eble pli kongruis al baladoj el la jardeko anta?e (do la 1950aj jaroj), sed la nivelo de la muziko la? mi perfekte kongruas al aliaj kantoj el tiu tempo, ekzemple The Beatles a? multaj aliaj artistoj, kiuj kantis pasie, sed kun ritma, dancebla akompano. Alia frua sukceso de li, “Only The Lonely”, ankora? montras la stilon de la 1950aj jaroj.
Roy Orbison kutime portis grandajn sunokulvitrojn. Tio eble aspektis iomete eksmoda, sed ?iam kreis la impreson de timida, sentema persono kun senco por malnovstila romantikeco – kaj tio tre pla?is al mi.
Grandega sukceso el mia tempo estis “You Got It”. Tiam mi tute ne konsciis pri tio, ke por Roy Orbison okazis “granda reveno” en la 1980aj jaroj – por mi li estis tute aktuala artisto, kaj “You Got It” sonis same fre?e kiel “Pretty Woman”. Fakte longe mi ne sciis, ke li resurbendigis siajn anta?ajn sukcesojn meze de la 1980aj jaroj. Tamen tio ne klarigas mian impreson, ?ar la versio de “Pretty Woman”, kiu restis en mia menso, estas la malnova, origina!
Ekzemplo por resurbendigo, kiun mi pli bone konas ol la originalon, estas “Ooby Dooby”. Tiun kanton oni uzis en la trinkejo en la filmo “Star Trek VIII: First Contact“. Imprese, ke la kanto datas el la jaro 1955 (la jaro, en kiu ludas parto de la filmo “Reen al la estonteco“, kiu anka? vaste influis min). Ekzistas paralelo al la muziko el la trinkejo en “Star Wars”. Tiun verkis John Williams. Estas du kantoj, kiuj simple nomi?as “Cantina Band” kaj “Cantina Band #2”. Tiuj ?azaj kantoj same restis en mia menso.
Preska? samtempe kiel “You Got It” aperis “She’s A Mystery To Me” (kies titolon mi longe mal?uste memoris kiel “Mystery Girl”. ?in verkis Bono kaj The Edge, kantisto respektive gitaristo de U2. ?i plej similas al la U2-kantoj “In A Little While” (ritmo) kaj “Stateless” (?veba sono). Sed anka? ekzistas paraleloj al “All I Want Is You“, kiu male al tiuj du kantoj verki?is proksimume je la sama tempo. Interese, ke la samaj du muzikistoj anka? estas la a?toroj de la kanto “Goldeneye” (la titola muzika?o por la samnoma James-Bond-filmo), kantita de Tina Turner.
Post la morto de Roy Orbison, oni ankora? eldonis diskon kun kantoj, kiujn li estis surbendiginta lastatempe. En 1992, kvar jarojn post lia morto, aperis kiel disketo “I Drove All Night”, samtempe rokmuzika kaj romantika kanto. ?ia forta drumo kun iomete metala sono memorigas min pri tiu de “I Got My Mind Set On You”, la kanto, per kiu siavice George Harrison ebenigis la vojon al furioza reveno en 1987.
En la video oni vidas kelkajn ar?ivajn surbendigojn de Roy Orbison mem sed ?efe Jason Priestley kaj Jennifer Connelly kiel paron. En 1992 ili estis junaj aktoroj, popularaj inter junuloj.
Roy Orbison: I Drove All Night
Roy Orbison
Plej interese, ke tiu versio neniam estus publikinta sen anta?a sukceso de Cyndi Lauper per tiu kanto. En 1989 aperis la sama verko en popmuzika vesto kun la sinteziloj tipaj por tiu tempo. Anstata? la mola malalta vo?o de Roy Orbison, eksonis ?ia alta, ofte iomete akra vo?o. Kaj plej mirinde estas, ke amba? versioj funkcias kaj estas tiom diversaj unu de la alia, ke ne unu paligas la alian.
Cyndi Lauper: I Drove All Night