Afiŝoj kun etikedo ‘u2’

Mi veturis la tutan nokton

ĵaŭdo 24 Februaro 2011

La longa paŭzo en mia taglibro nur pliakrigis tendencon, kiu jam antaŭe ekzistis: Al mia muzikkolekto aldoniĝas novaj diskoj, mi profundigas mian scion pri artistoj – kaj tempo mankas por enskriboj, kiujn indus verki je tiu okazo! Tion mi intencas ŝanĝi: Pri diskoj kaj artistoj mi volas skribi iom post iom.

La unua estu Roy Orbison, kiu bedaŭrinde jam mortis antaŭ multaj jaroj, sed kiu estis muzika heroo de mia malfrua infanaĝo kaj frua junuleco. Li havis tre ŝanĝeman karieron. En la 1960aj jaroj, lia kanto “Oh, Pretty Woman” iĝis absoluta furoraĵo. (Cetere estis unu el la unuaj du kantoj, kiujn mi iam prezentis dum karaokeo. La alia estis “Tainted Love” de Softcell – ambaŭ dum la Internacia Seminario 1993/94 en Neumünster.)

La romantikeco en liaj kantoj kaj lia bona voĉo eble pli kongruis al baladoj el la jardeko antaŭe (do la 1950aj jaroj), sed la nivelo de la muziko laŭ mi perfekte kongruas al aliaj kantoj el tiu tempo, ekzemple The Beatles aŭ multaj aliaj artistoj, kiuj kantis pasie, sed kun ritma, dancebla akompano. Alia frua sukceso de li, “Only The Lonely”, ankoraŭ montras la stilon de la 1950aj jaroj.

Roy Orbison kutime portis grandajn sunokulvitrojn. Tio eble aspektis iomete eksmoda, sed ĉiam kreis la impreson de timida, sentema persono kun senco por malnovstila romantikeco – kaj tio tre plaĉis al mi.

Grandega sukceso el mia tempo estis “You Got It”. Tiam mi tute ne konsciis pri tio, ke por Roy Orbison okazis “granda reveno” en la 1980aj jaroj – por mi li estis tute aktuala artisto, kaj “You Got It” sonis same freŝe kiel “Pretty Woman”. Fakte longe mi ne sciis, ke li resurbendigis siajn antaŭajn sukcesojn meze de la 1980aj jaroj. Tamen tio ne klarigas mian impreson, ĉar la versio de “Pretty Woman”, kiu restis en mia menso, estas la malnova, origina!

Ekzemplo por resurbendigo, kiun mi pli bone konas ol la originalon, estas “Ooby Dooby”. Tiun kanton oni uzis en la trinkejo en la filmo “Star Trek VIII: First Contact“. Imprese, ke la kanto datas el la jaro 1955 (la jaro, en kiu ludas parto de la filmo “Reen al la estonteco“, kiu ankaŭ vaste influis min). Ekzistas paralelo al la muziko el la trinkejo en “Star Wars”. Tiun verkis John Williams. Estas du kantoj, kiuj simple nomiĝas “Cantina Band” kaj “Cantina Band #2″. Tiuj ĵazaj kantoj same restis en mia menso.

Preskaŭ samtempe kiel “You Got It” aperis “She’s A Mystery To Me” (kies titolon mi longe malĝuste memoris kiel “Mystery Girl”. Ĝin verkis Bono kaj The Edge, kantisto respektive gitaristo de U2. Ĝi plej similas al la U2-kantoj “In A Little While” (ritmo) kaj “Stateless” (ŝveba sono). Sed ankaŭ ekzistas paraleloj al “All I Want Is You“, kiu male al tiuj du kantoj verkiĝis proksimume je la sama tempo. Interese, ke la samaj du muzikistoj ankaŭ estas la aŭtoroj de la kanto “Goldeneye” (la titola muzikaĵo por la samnoma James-Bond-filmo), kantita de Tina Turner.

Post la morto de Roy Orbison, oni ankoraŭ eldonis diskon kun kantoj, kiujn li estis surbendiginta lastatempe. En 1992, kvar jarojn post lia morto, aperis kiel disketo “I Drove All Night”, samtempe rokmuzika kaj romantika kanto. Ĝia forta drumo kun iomete metala sono memorigas min pri tiu de “I Got My Mind Set On You”, la kanto, per kiu siavice George Harrison ebenigis la vojon al furioza reveno en 1987.

En la video oni vidas kelkajn arĥivajn surbendigojn de Roy Orbison mem sed ĉefe Jason Priestley kaj Jennifer Connelly kiel paron. En 1992 ili estis junaj aktoroj, popularaj inter junuloj.

Roy Orbison: I Drove All Night

Roy Orbison

Plej interese, ke tiu versio neniam estus publikinta sen antaŭa sukceso de Cyndi Lauper per tiu kanto. En 1989 aperis la sama verko en popmuzika vesto kun la sinteziloj tipaj por tiu tempo. Anstataŭ la mola malalta voĉo de Roy Orbison, eksonis ŝia alta, ofte iomete akra voĉo. Kaj plej mirinde estas, ke ambaŭ versioj funkcias kaj estas tiom diversaj unu de la alia, ke ne unu paligas la alian.

Cyndi Lauper: I Drove All Night

Mi ne povas atendi pli longe

sabato 8 Majo 2010

Mia reta taglibro aĝas unu jaron pli, do sep entute. Sed ĉifoje eblas atesti, ke kelkaj aferoj ŝanĝiĝis. Pri tio mi skribu morgaŭ.

Lastatempe mi renkontas zorgigan tendencon ĉe muzikvideoj en la interreto. Grandaj diskoeldonejoj blokas spekteblon en unuopaj landoj, precipe Germanujo. Tio egalas al balkanigo de la interreto, komparebla al la “regionaj kodoj” de DVDj kiuj permesas uzadon de DVD nur en certaj landoj. Tiu sinteno estas same anaĥronisma kiel kopiprotektado de diskoj. Reale tio ne funkcias kaj nur forpelas klientojn.

Ankaŭ mia bela U2-ludolisto iĝis viktimo de tio. La muzikvideojn, kiujn enretigis la muzika entrepreno mem, ne plu spekteblas en Germanujo. Sed al kio tio gvidas? Ĉu la uzantoj akceptas tion? Ne, ili simple serĉas la saman enhavon aliloke. Aliaj homoj enretigos la muzikvideojn – eble kun malpli bona kvalito, kun priskribo, kiun la origina artisto kaj ties diskeldonejo ne povas rekte influi. Ne validas la argumento ke “La homoj ne pagas por muziko kiun ili povas aŭskulti en la reto senpage”:

  1. Ĉiu volas sen granda peno aŭskulti muzikvideojn sendepende de la ĉirkaŭo aŭ la konkreta aparato. Kaj por tio plej taŭgas cifereca kolekto de dosieroj.
  2. Muzikvideoj vekas apetiton ĉe konsumantoj. Post ofta aŭskultado kreskas la volo, mem posedi iun kanton. Se ne estus tiel, ne havus sencon montri varbaĵon kun ligo al mendeblo de la kanto aldone al la muzikvideo, kiel jam okazas delonge, cetere ankaŭ ĉe maloficiale enretigitaj kantoj.
  3. Aliaj diskoeldonejoj kaj artistoj konscias pri la promocia valoro de muziko ĉe videoportaloj. Ili eĉ enretigas videojn, kiuj konsistas nur el bildoj, simple por havi ion en la reto. Jen nur du ekzemploj: Pet Shop Boys: Love Etc. kaj Julian Casablancas: The 11th Dimension. (Ambaŭ videoj ne plu estas spekteblaj en Germanujo pro la menciita balkanigo, sed la duan (re)enretigis la artisto mem. Muziko foje tamen venkas je la fino!)

Resume tio ĉiam montras: La muzikindustrio volas la monon de la homoj, sed ne fidas ilin. Sed tiel ne eblas havi sanan komercan rilaton. Misfido kaj suspekto ne harmonias kun libera mondo. Kaj ĉu la merkatoj ne estu relative liberaj en demokratio? Kiel la volo, kontroli la homojn, estas agordebla kun la ideo de justa ŝtato?

Tamen restas interese, kompari la diversajn versiojn de la sama kanto. U2 laŭdire malofte ludis la kanton “When I Look At The World” dum koncertoj, eĉ dum la turneo, kiu sekvis la publikigon de la albumo “All That You Can’t Leave Behind”. Jen koncerta versio el novembro 2001:

Tio sonas sufiĉe aĉe kaj amatore, se oni konas la originalon. En la interreto svarmas memfaritaj videoj de homoj, kiuj kantas aŭ muzikas antaŭ la kamerao por prezenti sian talenton al aliaj aŭ por kapti komplimentojn. Jen reludado de la gitaro parto de la sama kanto:

La gitara solo laŭdire estas iomete komplika. Sed eĉ ekzistas specialistoj ĝuste por tio:

Eblas riproĉi, ke kun sufiĉe da preparo kaj komputilaj programoj eblas ŝajnigi ĉion bona. Sed jen brila koncerto de reludgrupo:

La prezentado de la origina grupo neniel povas konkursi kun tio! Mi tiom ŝatas tiun version ke mi aldonis ĝin al la ludolisto, êc se mi origine nur volis enmeti originalojn.

Mi perdis min mem en somera pluvo

vendredo 8 Majo 2009

Hodiaŭ mia taglibro denove aĝas unu jaron pli, nun ses entute. Dum la pasintaj monatoj mi malofte skribis ion, sed tio iĝu temo por la morgaŭa enskribo. Nun mi – kiel kutime dum la 8a de majo – pritraktu melankolian muzikon:

Fine de la pasinta jaro, mi kreis U2-ludoliston ĉe Youtube, kiu enhavis mian alternativan version de la U2-albumo “All That You Can’t Leave Behind”. Per la ilustraĵoj de la disko kaj ties unua disketo, nigrablankaj fotoj ĉe flughaveno komenciĝis mia muzika taglibro. La unua enskribo kun teksto enhavis la klarigon, kial tiu melankolia rokmuziko tiom movas mian koron.

Al la kutima eldono mankis la aldona kanto de la versio aperinta en la Unuiĝinta Regno, sed el la unuopaj kantoj mi ne ŝatis ĉiujn. La ludolisto prezentas kantoelekton, kiun mi ŝatas kaj kiu konsideras surbendigitajn verkojn el tiu tempo, kiu tamen ne eniris la albumon.

Kvankam origine mi ne intencis la diskojn, kiuj enhavas tiujn kantojn, mi intertempe realigis tion: Mi aĉetis la sonŝpuron de “The Million Dollar Hotel” kaj la du disketojn “Beautiful Day” kaj “Walk On”. Nur mankas en mia kolekto la kanto “Love You Like Mad”. Sed ĝi aperis nur en MP3-kolekto. Mi ne ŝatas aĉeti MP3-dosierojn – krome la kolekto ne plu haveblas. Kaj kial elspezi multan monon por dekoj da kantoj, se oni nur volas unu el ili?

La grundo sub ŝiaj piedoj

merkredo 24 Decembro 2008

La jaro finiĝas kaj estas tempo por fari lastan specialan enskribon. Denove mi skribas pri la U2-albumo “All That You Can’t Leave Behind”, kies melankolia rokmuziko kaj nigrablankaj fotoj ĉe flughaveno ĉiam aparte ravis kaj kortuŝis min.

La kutiman eldonon mi ekposedis en 2004. Kiam mi skribis pli detale pri la unuopaj kantoj de la disko, mi notis ke sur la versio de la KD, kiu aperis en la Unuiĝinta Regno, troviĝas aldona kanto, nome “The Ground Beneath Her Feet”. Tial mi hezitis definitive prijuĝi la albumon, ĉar por plena recenzo mi unue akiru tiun version. Fakte mi tenis tion en mia koro kiel promeson al mi mem dum la pasintaj jaroj.

Sed nur en novembro mi ekhavis la ŝancon, rekte aĉeti la albumon. Mia provo, akiri specialan diskon, sukcesis denove tra jpc.de. Kia emociiga momento, kiam mi tenis tiun diskon en mia mano. Sed nun venis tempo por pensi pri la promeso. Fakte mi relegis, kion mi siatempe skribis pri la kantoj kaj rimarkis, ke preskaŭ ĉio ankoraŭ validas. Nur la bonusan kanton mi ŝatas pli ol je la unua aŭskultado sen la resto.

Tial nun ne havas sencon, perdi pliajn vortojn: Mi jam kreis alternativan version de la albumo, kaj tio estas mia respondo, kia estintus mia persona eldono de la disko. De tio mi nenion povas postlasi!

Dum iom da tempo mi pripensis, ĉu ne serĉi la diskojn, kiuj enhavas la kantojn, kiujn mi enmetis plie al tiuj de la origina albumo, anstataŭigante kelkajn, kiuj ne plaĉis al mi. Sed tio povas daŭri denove tre longe. Krome unu kanto eĉ ne aperis surdiske ĝis nun!

Tial mi faris alian solvon: Mi kreis kantoliston ĉe Youtube kun videoj de tiuj 12 kantoj: Ĉio, kion vi ne povas postlasi

Ĉio, kion vi ne povas postlasi
n-ro daŭro titolo
01. 4:04 Beautiful Day
02. 3:50 Elevation
03. 4:34 Walk On
04. 3:37 In A Little While
05. 4:16 When I Look At The World
06. 5:32 New York
07. 3:52 The Ground Beneath Her Feet
08. 4:07 Stateless
09. 4:09 Summer Rain
10. 3:59 Stuck In A Moment You Can’t Get Out Of (Acoustic Version)
11. 4:20 Love You Like Mad
12. 3:48 Always

Pluiru, pluiru

sabato 1 Novembro 2008

Denove venis la tempo por skribi pri “All That You Can’t Leave Behind“, la U2-albumo, kies nigrablankaj ilustraĵoj estis la enhavo de la unua enskribo en mia taglibro kaj kiun mi aĉetis nur en 2004, kvankam mi konis ĝin jam multe pli longe. Unue ĉefe interesis min la kantoj Beautiful Day kaj Elevation. Poste mi ankaŭs skribis pri la aliaj kantoj, el kiuj mi tre ekŝatis kelkajn. Mankis sur la kutima versio de la albumo la kanto “The Ground Beneath Her Feet”, kiu aperis en la filmo la “Miliono da dolaroj”-hotelo.

Kvin kantoj de la albumo tamen neniam konvinkis min: “Stuck In A Moment You Can’t Get Out Of”, “Kite”, “Wild Honey”, “Peace On Earth” kaj “Grace”. Mi ĉiam demandis min, ĉu ne ekzistis alternativoj. Plian fojon youtube.com kaj la Vikipedio helpis rilate al muziko. Mi tiel eltrovis, kiujn kantojn U2 surbendigis dum tiu tempo, sed kiuj pro diversaj kialoj ne trovis lokon sur la albumo:

b-flankoj de la disketo “Beautiful Day”:
- Always: frua versio de “Beautiful Day”, eble iomete tro simila al ĝi por eniri la albumon (sed bona bonusa kanto!)
- Summer Rain: akustika, sed pli vigla ol la malrapidaj kantoj sur la albumo (bonega albuma kanto)

el la surbendigaj sesioj por la albumo:
- Levitate: iom kruda, sonas kiel ankoraŭ ne preta
- Love You Like Mad: la drumo memorigas iomete pri la kanto “New York” de la albumo (bona albuma kanto)
- Flower Child: akustika, malrapida, sonas kiel malsprita versio de Beatles-kanto

el la sonŝpuro por la filmo “Million Dollar Hotel”:
- Stateless: malrapida, ŝveba sono (albuma kanto)
- The Ground Beneath Her Feet: ne brila, sed tamen akceptebla (regula albuma kanto)

b-flanko de “Walk On”:
- Stuck In A Moment You Can’t Get Out Of (acoustic) (akustika versio de la disketo kaj albuma kanto, multe pli bona)

El tio eblas facile fari alternativan kantoliston por versio de “All That You Can’t Leave Behind”, de kiu mi vere ne volas postlasi ion. Forigu la kvin kantojn, kies malŝaton mi supre menciis, kaj anstataŭigu ilin per la jenaj:

- “Summer Rain”
- “Love You Like Mad”
- “Stateless”
- “The Ground Beneath Her Feet” (regula albuma kanto)
- “Stuck In A Moment You Can’t Get Out Of (acoustic)”
- “Always” (bonusa kanto por la Brita kaj la Japana versioj)

Ni vivas tra fascineco

ĵaŭdo 8 Majo 2008

Hodiaŭ mia taglibro aĝas kvin jarojn. Duona jardeko en la reto sufiĉas jam por festi etan jubileon. Kiam mi komencis skribi en 2003, mi ne pensis ke mi daŭrigos tion tiom longe.

Dum la lastaj monatoj ofte mankis tempo. Interalie pro tio mi serioze pripensis, ĉu ne fini en majo. Sed ĝuste tiam venis kelkaj tre kuraĝigaj reagoj.

Ofte mi skribas pri U2 dum tiu ĉi tago. Fakte mi hieraŭ aĉetis ilian fruan koncertan albumon “Under A Blood Red Sky”. Mia bona amiko Holger forte preferas la vivan version de “Sunday Bloody Sunday”. Mi ĉiam hezitis, sed uzis la okazon por finfine cedi kaj akiri la kompaktdiskon.

La honoran mencion tamen ricevas alia verko. Foje ankoraŭ okazas, ke mi aŭskultas kanton en la radio kaj ĝi tiom ravas min, ke ĝi restas en miaj oreloj kaj ne plu eliras. Lastatempa ekzemplo estis “Early Winter“, melankolia amkanto de Gwen Stefani.

Nur mallonge poste mi aŭskultis rapidan, feliĉan popmuzikon, kiu ŝajne rekte venis el la 1980aj jaroj. Sed temis pri nova surbendigo, malgraŭ la stilaj similecoj al “The Time Of My Life“, “The Promise You Made” aŭ “You’re The One That I Want” (kiu fakte estas el la jaro 1977 aŭ 1978).

Kiel mi eltrovis, la disketo “Fascination” de la Dana grupo “Alphabeat” ankoraŭ ne estis aperinta en Germanujo kiam mi jam estis aŭskultinta ĝin du- aŭ trifoje. Almenaŭ la oficiala video ĉe Youtube helpis iomete mallongigi la atentotempon. Kvankam la bildoj mem ne tiom interesas min, plaĉas al mi, ke la muzikistoj aspektas kiel tute normalaj homoj kaj ne kiel fotomodeloj, el kiuj oni provis fari popmuzikajn stelulojn. Kompreneble la impreso pri la natureco povas trompi, tamen mi ĝojas, ke finfine eblas distingi bandon denove de aliaj.

Mi eĉ ŝatas la aliajn du kantojn, kiujn mi trovis sur la Myspace-paĝo de Alphabeat. Ili do ne estas unusukcesa fenomeno. Krome jam en Danlando kaj Britujo ili ĝuas sukceson.

Oni povus miri, ke du tiom diversaj kantoj kiel “Early Winter” kaj “Fascination” rekte trafas mian koron. Sed la recepto estas tute simpla, kiel jam pluraj amikoj de mi rimarkis:

melankolio + romantikeco

1980aj jaroj + bona kantado

ŝajne preskaŭ ĉiam funkcias ĉe mi. Mi malŝatas konfesi, ke eblas kalkuli mian muzikguston tiom facile, sed estas tiom evidenta afero.

Ĉu vi ne volas, ĉu vi ne volas… ?

merkredo 28 Februaro 2007

Lastatempe mi memoris je diversaj okazoj la sekvan fenomenon: Kantoj, kiuj ne estas reludversioj, sed klare mencias aliajn kantojn aŭ enhavas elementojn de ili.

Foje la artistoj citas sin mem. Ekzemple “The Beatles” je la fino de “All you need is love” kantas la refrenon de la pli frua sukceso “She loves you”. Simile Sting en sia unua soloalbumo post The Police kantas je la fino de “Love is the seventh wave” la unuan linion de “Every breath you take”.

Kiam kolego aŭskultigis “Don’tcha Wanna” de Anastacia, mi tuj rekonis la refrenon – de alia kanto! Tiu kantado aperas en la fina parto de “I believe (When I fall in love it will be forever)” de Stevie Wonder, kanto konata el la filmo “High Fidelity“.

Alia interesa afero estas kantoj, kiuj origine ekzistis unuope, sed kiujn la artistoj kunigis (sen remiksado). El la fruaj 1990aj jaroj, de diversaj Esperanto-renkontiĝoj, mi konas “Tainted love / Where did our love go?” de Soft Cell. Tiun version mi aŭskultis nun la unuan fojon post multaj jaroj. Sur sia koncerta albumo “Bringt on the night”, Sting kantas du pecojn origine surbendigitaj kun The Police, nome “Bring on the night / When the world is running down”. Sur kolekto kun disketoj de The Pet Shop Boys, mi trovis reludversion de fama U2-kanto, kiu poste transiras al konata amkanto, nome “Where the streets have no name / I can’t take my eyes off you”.

Plusonĝu, plusonĝu, plusonĝu

mardo 19 Septembro 2006

Dum la pasintaj monatoj, mi havis plurajn sonĝojn pri muziko, ekzemple kun Marillion kaj mia bona amiko Holger. La lastatempa sonĝo pri Depeche Mode nur estis unu el pluraj. Mi ne plu memoras ĉiujn ekzakte, sed intertempe temas pri la jenaj aferoj:

  • Mi aŭskultis la kanton “Der Graf” de “Die Ärzte“. La titolo tradukeblas relative facile al “La graf’”. Fakte post vekiĝo mi eĉ notis kelkaj ideojn, kiuj venis al mi dum la sonĝo. Tamen mi ne serioze alcelas traduki la kanton baldaŭ.
  • Sebastian kaj mi muzikis – evidente ankaŭ tio rilatis al La Kuracistoj. Fakte unue mi ludis la gitaron kaj li la bason. Iam ni interŝanĝis la instrumentojn, sed tiam mi memoris, ke mi tute ne kapablas ludi tiom bone la bason kiel li!
  • Al mi venis novaj ideoj por traduki “Elle ne me voit pas” de Jean-Jaques Goldman. Jam ekde 1999 mi provis tradukadon de tiu kanto, sed neniam venis al plene kontentigaj finaj rezultoj.
  • Iam mi provis traduki ankaŭ “New Year’s Day” de U2. La malnova ideo por la refreno estas “Baldaŭ mi revidos vin…”, sed reale mi neniam daŭrigis la aferon. Eble la sonĝon instigis la laboro de Giuseppe Castelli, kiu tradukis plurajn U2-kantojn.
  • Eksonis alia kanto de “Die Ärzte”, nome “Grace Kelly”. Mia bona amiko Till komentis, ke ĝi estas malbona, dum Gerold Kukulenz, la drumisto de “La Kuracistoj”, reagis pozitive. Tiu sonĝo enhavas realajn elementojn, ĉar Till kaj Gerold opinias tiel pri “Der lustige Astronaut”, kiu troviĝas sur la sama albumo kiel “Grace Kelly”.
  • Iu donacis al mi dum mia naskiĝtago la albumon “13″ de “Die Ärzte”. Tuj mi pensis “Nun nur mankas Planet Punk!”. Sed fakte mankus pli ol tiu albumo en mia kolekto. Kaj krome mi tute intencas akiri “13″ aŭ ricevi ĝin kiel donacon.
  • En granda diskovendejo mi vidis la ofertojn de la semajno. Inter ili mi vidis la “Mr Bad Guy”, la soloalbumon de Freddie Mercury kaj “Back to the light”, la soloalbumon de Brian May. Kantoj de tiuj albumoj troviĝas en aliaj versioj sur “Made In Heaven”, la lasta albumo de Queen. Krome mi vidis “Best of Toto” kaj soloalbumon de la Toto-klavaristo. Ĉiuj albumoj kostis 7,99 EUR. Pri la lastaj du diskoj mi ne scias, ĉu ili entute ekzistas.

Antaŭ ol mi scias kiel ĝi sentigas

lundo 31 Julio 2006

Jam meze de aprilo mi finfine aĉetis la trian albumon de Coldplay, kiu nomiĝas “X & Y”. Ekzistas kelkaj grupoj, kies aktivecon mi sekvas kaj ĉe kiuj mi ekas etan serion. Ekzemple mi aĉetis ĉiujn disketojn de la dua Freundeskreis-albumo “Esperanto” en 1999/2000. Simile mi ja akiris ĉiujn kvar disketojn de la dua Klee-albumo dum la pasintaj du jaroj.

Mi nur unufoje aŭskultis “X & Y” kaj mi longe hezitis, ĉu jam skribi pri ĝi aŭ ne. Ankoraŭ daŭros ĝis kiam venos kompleta recenzo. Tial mi volas redoni mian unuan impreson nun.

Laŭ ekstera aspekto la albumo kongruas al la antaŭaj. Ekzemple oni uzis la saman tiparon, kio tre plaĉas al mi. Tio kreas rekonefekton kaj bonas por seria kolektado. Iom tio ankaŭ la impreson, ke oni ne uzis tiun tiparon hazarde, sed intence. Mi ĝojas, kiam homoj atentas pri etaj detaloj.

Sed samtempe ankaŭ denove mankas la tekstoj en la KD-libreto. Tion mi tute malŝatas. Verŝajne oni volas ŝpari kostojn per tio. Sed kial oni tiam foruzas multajn paĝojn por fotoj? Se la tekstoj gravas, ili estas presindaj, se ne – kial oni entute verkas ilin?

Entute la kompaktdisko enhavas 13 kantojn. La lasta estas ne menciita sur la ekstera titollisto. Ankaŭ tion mi ne komprenas.

Diversaj gastmuzikistoj aperas sur la albumo. Iu gitaristo ludas (aŭ temas pri samplaĵo de li). La grupo uzis sintezilojn de Brian Eno, kiu ja estas – kune kun William Orbit – ŝajne la plej grava ambjento-artisto. La laboron de Brian Eno mi kompreneble plej bone konas de la U2-albumo “All that you can’t leave behind“. Fine Coldplay ankaŭ metis partojn de la kanto “Computerliebe” de la famega grupo Kraftwerk en iun kanton. Tamen la gastmuzikistoj entute apenaŭ kreas iun diferencon en la sono.

Unuflanke tio rezultas en unueca, kongrua sono, do la sento de “unu albumo”, ne “manplena da kantoj” verkitaj hazarde je la sama tempo, sed kun la plej diversaj artistoj. Aliflanke mi demandasd min, por kio oni bezonas tiam la aliajn gasmuzikistojn entute.

Nenio elstaras aŭ vekas apartan intereson. Iom mankas la aldona spico, kiun mi atendas de pliaj muzikistoj.

Ĝis nun plej plaĉas mi “Speed of Sound”. Antaŭ la aĉetado de la disko, kiam mi la unuajn fojojn aŭskultis ĝin en la radio aŭ televido, ĝi ŝajnis malbona kopio de la tre sukcesa disketo “Clocks”. Kompare al la resto de la albumo, ĝi tamen plej eniras la orelon.

Tre malplaĉas al mi, ke la albumo estas kopiprotektita kaj krome enhavas severan averton kontraŭ kopiado de la enhavo. Kopiprotektado estas bankrotdeklaro de la muzikindustrio.

La ĝisnuna prijuĝo ne sonas tro pozitive. Sed mia bona amiko Holger memorigis min pri tio, ke ankaŭ la unuajn du albumojn de Coldplay oni devis aŭskulti kelkfoje antaŭ ol vere kapti ilian brilecon. Plie la grupo supozeble ne mem decidis pri la kopiprotektado. Tial mi ne fine prijuĝas “X & Y”. Muziko, kiu restas interesa longtempe, ofte bezonas iom da tempo por konvinki. Tion mi jam spertis ĉe kelkaj pecoj de mia granda muzikkolekto.

Kiam amo venas al la urbo

dimanĉo 16 Julio 2006

Kiam mi vizitis la trinkejon “Bullenkopp” kune kun amikoj meze de junio, unu amikino refoje laŭdis mian kompilon da malrapidaj kantoj, kiun mi estis donacinta al ŝi fine de 2004. Dum eksonis diversaj U2-kantoj, ŝi petis min kopii la diskon kun iliaj plej bonaj kantoj de 1980-1990. Mi promesis tion, sed kreis specialan version de tiu albumo.

  1. I Will Follow
  2. October
  3. New Year’s Day
  4. Sunday Bloody Sunday
  5. Two hearts beat as one
  6. ‘40′
  7. Pride (In The Name Of Love)
  8. The Unforgettable Fire
  9. Bad
  10. With or without you
  11. I Still Haven’t Found What I’m Looking For
  12. Where the streets have no name
  13. Desire
  14. When Love Comes To Town
  15. Angel Of Harlem
  16. All I Want Is You
  17. Sweetest Thing (The Single Mix)
  18. New Year’s Day (single edit)

Mi ordigis la kantojn laŭ la albumoj, sur kiuj ili aperis. Plie mi aldonis du disketojn, kiuj origine venas de la “War”-albumo. Krome mi enmetis ankaŭ la albuman version de “New Year’s Day”, kiu estas pli bona. La disketan version de tiu kanto mi tamen metis al la fino, ĉar ĝi estas en pli bona sonkvalito ol tiu sur la origina albumo. Mi donis la rezulton al la amikino komence de julio okaze de ŝia translokiĝo al Münster. Ŝi ege ĝojis pri ĝi.