Denove mi malkovris ion interesan tra Spreeblick: Kunmetado de ?iuj numero-1-sukcesoj en Usono de 1956 ?is 1992. El ?iu kanto oni prenis po 5 sekundojn. La rezulto da?ras proksimume 74 minutojn:
Kompreneble eblas trovi multajn argumentojn por tio, ke tiu listo ne bone reprezentas tiujn jarojn: Ekzistas multaj gravaj kantoj, kiuj neniam estis nr-o 1, sed tamen tre sukcesaj. Aliaj apartenis al la ribelema a? subgrunda muziko de sia tempo kaj fami?is sendepende de vendoj – a? la graveco kreskis kun la paso de jaroj. Krome la elekto respegulas Usonan vidpunkton. Multaj E?ropaj artistoj apena? aperas (ekzemple ABBA, Queen, The Police) a? tute ne (The Clash, The Cure, Depeche Mode). Fine la da?ro de la muziko kaj jaroj ne kongruas unu al la alia: Se kanto restis longe je pozicio unu, ?i a?skulteblas dum kvin sekundoj, same kiel unusemajna furora?o. Plek ekstreme tio percepteblas dum la lastaj jaroj kovritaj, por kiuj necesas dek longaj minutoj. Malgra? ?iuj kontra?argumentoj, la kantolisto tamen servas por ricevi impreson pri la ?an?o de la muzikstiloj dum la tempo.
Pri la 1950aj jaroj mi miras, kiom malmulta rokenrolo trovi?as en la listo kaj kiom multaj baladoj. Por la jardeko de junulara frenezeco, tio sonas ege malsova?a.
La 1960aj jaroj estas multe pli mia stilo. Ili ankora? tre similas al 1950aj, sed ?enerale alportas pli fajnan sonon. Estas longa vojo ?is 1968…
Dum tiu jardeko, ?ajne la muziko konsistis el The Beatles, The Beatles, The Beatles… kaj The Supremes. Imprese, kiom multajn sukcesojn unu grupo havis – kaj kiom longe The Beatles restis popularaj. Krome la kanto “A World Without Love” anka? estis de ili – kaj iam poste reludversio de “Lucy In The Sky With Diamonds” same fami?is. Kompare al tio, The Rolling Stones, Simon & Garfunkel a? The Doors ?ajnas randaj fenomenoj.
En la longa sinsekvo de sukcesaj kantoj, elstaras ekzemplo (hazarda, la?dire) por la reuzado de kantoj: “He’s So Fine” de The Chordettes jam estis sukceso, poste George Harrison kun “My Sweet Lord” i?is numero unu. Kelkfoje anka? reludversioj same furoras kiel la originalo, interalie “Venus” kaj “When A Man Loves A Woman”.
La muziko el la fruaj 1970aj jaroj ?ajnas al mi tro ?ar?ita, malrekta, kaj denove aperas multaj baladoj. En la postaj jaroj, aperas la diskoteka epidemio – sonas kvaza? senfina diskoteko. Foje funkaj kantoj iomete mildigas la bildon. Ekde la 1970aj jaroj, multaj kantoj estas parto de mia kolekto. Ili ofte trovi?as en la 12 diskoj, el kiuj konsistis mia baza stoko por D?umado dum miaj unuaj jaroj kiel D?. La impreson, esti tro frua por sia tempo, faras la kanto “Pop Muzik”. ?i havas la tipan sonon de la 1980aj jaroj, sed jam publiki?is en 1979.
Dum la jardeko?an?i?o denove okazas boni?o de la muzika nivelo. Jam en 1981 aperas kanto kun la klasika karaktero de la jardeko, nome “Bette Davis Eyes”. Krome okazas la reveno de rokmuziko mallonge poste per “I Love Rock ‘n’ Roll”. Kaj tuj poste eksonas la unua sintezila sukceso, “Chariots Of Fire”.
El la fruaj 1980aj datas miaj propraj memoroj rilate al muziko. Estis la jardeko de mia muzika socii?o. Pro tio mi facile pardonas la muzikajn freneza?ojn de tiu epoko, precipe la trouzadon de artefarita sono.
Meze de la 1980aj jaroj aperas multa popmuziko kaj multaj malrapidaj kantoj. Sed anka? enestas multaj “klasika?oj”, kiuj ankora? ludi?is kelkajn jarojn poste, dum mia junula tempo en la diskoteko.
Plej grave por Esperantujo: “La Bamba” de Los Lobos anka? trovi?as en la listo!
En la jaro 1991 eksonas la unua elektronika muzika?o, kiu jam montras, kien iris la muzika gusto dum tiu jardeko. Necesas noti ke Mariah Carey kaj Whitney Houston ?iam estis teruraj.
?enerale estas imprese, kiom multaj kantoj estas konataj. Ofte tio estas, ?ar ekzistas tiom multaj reludversioj!
Post tiu brila?o, kiu postulas multan tempon por konsumi, mi menciu alian, kiu estas rapide perceptebla: Jen simpla kaj genia Lego-D?.