Da?re validas mia novjara promeso, unufoje semajne iri eksteren, al koncerto a? kinejo. ?a?de mi denove uzis la rekomendojn el Ultimo, la urba magazino por Münster, kaj iris al Gleis 22. Post la pasinta semajno, mi jam scivolemis.
?ifoje e? estis tri muzikgrupoj. Unue koncertis Sir Simon Battle el Germanujo. Kiam mi venis al la koncertejo, li jam ludis sian lastan kanton, “Girls Just Wanna Have Fun”, origine de Cyndi Lauper. Estis bona akustika reludversio, sufi?e proprastila por konvinki. La muziko – kantado kaj akustika gitaro – estis en ordo por unu kanto, sed por pli ol 10-20 minutoj tro trankvila. Krome se vi volas sperti ion en tiu stilo, mi povas a?skulti Stephan Schneider a? mi mem.
?e MySpace eblas a?skulti diversajn kantojn de tiu artisto. La fotoj tie ekis en mi la demandon: ?u tio ne estas la ulo, kiu poste vendis la diskojn al mi kaj kiu rakontis pri la postaj koncertoj?
La dua koncerto dum tiu vespero estis de James Husband el Athens (Georgio, Usono). Li kantis kaj ludis gitaron kaj virino ludis la violon?elon. Fakte ili estis du akompanaj muzikistoj de la ?efa bando Azure Ray, kiu koncertis poste kaj pri kiu mi skribos morga?. Interesis min ?e tiu kombino, ke la violon?elo ne sonis en la malanta?o kiel ofte ?e rokmuziko, sed rolis kiel unu el du instrumentoj.
La kanto “Window” memorigis min pri “I Feel Fine” de The Beatles. La gitaraj melodioj tre similas unu al la alia.
James Husband: Window (akustike)
Post la tri koncertoj, mi decidis a?eti la albumon. Temas pri bele ilustrita disko, kies kovrilo bone kongruis al tiu de la ?efa bando. Kiam mi demandis James Husband pri a?tografo, okazis rimarkinda afero: Li elprenis la informoslipon de la diskeldonejo kaj for?etis ?in!
Sur la disko la muziko venas de kompleta bando. Temas pri rokmuziko kun kelkfoje elektronikaj elementoj a? efektoj. Elstaras foje fortaj elektraj gitaroj, foje iomete melankolio. La sono ?ajnas al mi iomete kruda, nepolurita, ?efe ?e la vo?o. Tamen ?i estas tre aktuala – mi e? ne kapablas diri, kial kaj kiel. ?io bone kongruas. Ne ekzistas “unu elstara kanto” – la verko funkcias bone kiel kompleta albumo.
Unu eta detalo kaptis mian atenton: En la kanto “No No Baby”, iam a?skulteblas la melodio de la Germana himno. Fakte nur estas la parto dum kiu oni kantas “Einigkeit und Recht und Freiheit“. Konsiderante la orginon de la kanto, tute bone eblas ke James Husband ne ?erpis el la himno mem, sed el aliaj muzika?oj, kiuj uzas la saman melodion (a? variojn de ?i).
La diskeldonejo ofertas du kantojn senpage. Kaj ?uste tiuj estas plej a?skultindaj: “A Grave In The Gravel” enhavas la fortajn elektrajn gitarojn, dum “Window” havas la similecon al The Beatles.
Tiu fakte ne venas de nenio, kiel mi eltrovis. Akompane kun la albumo venis bonusa disko kun ses reludversioj, inter ili dufoje de The Beatles. ?e ili anka? la kantado pla?as al mi. Tamen okazis stranga intermikso de la diskeldonejo: ?i anoncas unu kanton kiel “What Youre Doin’ To Me” (origina artisto: Jesse Damon), dum reale estas
“What You’re Doing” (origina artisto: The Beatles).
Jen por komparo la sama kanto en du diversaj versioj: Unufoje, kiel ?i sonas sur la albumo, kaj unufoje en akustika vesto (tamen diversa de tiu de la koncerto).
James Husband: A Grave In The Gravel (albuma versio)
James Husband: A Grave In The Gravel (vive, akustike)