Aferoj neniam ŝanĝiĝos

Kio ĉiam impresas min, estas artistoj, kiuj povas prezenti kanton en tre diversaj manieroj. Multflankeco ofertas la eblon, malkovri la saman aferon denove.

Unu ekzemplo estas la kanto With Every Heartbeat de la Sveda kantistino Robyn. Ĉar ankaŭ aliaj homoj skribas pri multaj diversaj versioj de ŝatata kanto, mi ne retenas min nun.

Por komenci la komparon, unue la versio, kiu aŭskulteblis multfoje en la radio. Ĝi estas elektronika:

Robyn: With Every Heartbeat (elektronika versio)

Plej impresis min tamen la akustika versio. Tiu sur la albumeto jam estas bonega, sed tiu ĉi eĉ ankoraŭ supertrafas ĝin:

Robyn: With Every Heartbeat (viva akustika versio)

Kiel mi eltrovis antaŭ nelonge, ekzistas ankaŭ viva elektronika versio. Tie vera drumisto ludas la ritmon kaj aliaj muzikistoj ludas la klavaron por krei la sintezilan sonon. Entute tiu prezentado donas freŝan impreson al la kanto.

Robyn: With Every Heartbeat (viva elektronika versio)

Sed eblas ankaŭ tute rezigni pri piano, klavaro kaj sintezilo. Tie gitaro anstataŭigas la klavajn instrumentojn.

Robyn: With Every Heartbeat (viva sesia versio)

Penso pri “Aferoj neniam ŝanĝiĝos

  1. Resonado: Daŭre dancas sole mi « La vivo de Kunar

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Kvizo kontraŭ rubokomentoj: