Armeo de sep nacioj ne povus reteni min

Vendrede vespere mi veturis al la doktoriĝa festo de Sebastian. Estis la unua fojo, ke mi venis al mia iama studurbo ekde silvestro 2006/07 dum la 50a Internacia Seminario (IS). La aranĝo okazis en la gastejo “Lötlampe”, kie ankaŭ estis eta spaco por muzikgrupo. Sebastian invitis tre multajn homojn, kun kiuj li regule muzikas. Tial diversaj grupoj faris koncerteton. Ankaŭ La Kuracistoj prezentis kelkajn kantojn:

  1. La Kuracistoj: Westerland
  2. La Kuracistoj: Junula amo
  3. La Kuracistoj: La okulvitroj de Buddy Holly
  4. La Kuracistoj: Sen vi
  5. La Kuracistoj: Ne plu
  6. La Kuracistoj: Vi volas kisi
  7. Amplifiki: Mi kaj ŝi
  8. Esperanto Desperado: Ska-virino

Denove ĉeestis nia akompana kantistino. Bedaŭrinde ni devis ellasi la malrapidajn kantojn Duona amkanto kaj Por ĉiam pro tempomanko. Sed tamen la vespero estis granda sukceso rilate al la muziko kaj kun tre bona etoso! Kelkaj homoj demandis pli detale pri Esperanto.

Krome mi havis la eblon, sperti la ĵazgrupon de Sebastian la unuan fojon kun la gitaristo. Ili ludis eĉ pli bone ol dum sia tempo kiel triopo. La gitaristo vere estas talenta kaj spertega!

4 thoughts on “Armeo de sep nacioj ne povus reteni min

  1. Resonado: Flugu min al la luno « La vivo de Kunar

  2. Resonado: La ?ielo estas blua « La vivo de Kunar

  3. Resonado: Mi estas nek doktoro nek profesoro « La vivo de Kunar

  4. Resonado: La vivon plen?uis per via tuta kor’ « La vivo de Kunar

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *