Arkivoj de etikedoj: muzikado

Mi estas nek doktoro nek profesoro

Hiera? post la laboro mi veturis per la trajno al mia iama studurbo Paderborn. Denove la kialo estis festo de Sebastian, kadre de kiu La Kuracistoj muzikis. Pasintan fojon la kialo por tia festo estis lia doktori?a festo, nun li i?is profesoro! Samtempe li anka? festis sian naski?tagon.

La pasinta ekzercado okazis sen Sebastian, sed tio ne estis problemo. Ni prezentis entute sep kantojn:

  1. Westerland
  2. Junula amo
  3. Mi kaj ?i (origine de Amplifiki)
  4. En ka?’ (origine de Team’)
  5. Feli?e (origine de Esperanto Desperado)
  6. Hej la nizoj (origine de JoMo)
  7. Vi volas kisi

Poste interalie muzikis Volker Kukulenz, kiun mi renkontis jam dum la naski?taga festo de Sebastian anta? kvin jaroj. Li estas la frato de Gerold Kukulenz. Iomete poste mi veturis reen al Münster, ?ar mi volis tranokti en mia propra lo?ejo. Estis tre agrable, denove muziki. Beda?rinde la okazoj por tio estas limigitaj. Kiam oni ne lo?as en la sama urbo, ?io estas pli komplika.

La vivon plen?uis per via tuta kor’

Hodia? mi provludis la unuan fojon kun alia persono post la koncerto de La Kuracistoj dum la 2a Junulara E-Semajno (JES) en Burg/Spreewald. La kantistino, kiu pasintfoje akompanis min anta? du jaroj kaj duona, vizitis min en mia nova lo?ejo. Poste ankora? venis alia amikino, sed unue ni kune muzikis. Jen la kantolisto:

  1. Westerland
  2. Junula amo
  3. Mi kaj ?i (origine de Amplifiki)
  4. Por ?iam
  5. Duona amkanto
  6. Feli?e (origine de Esperanto Desperado)
  7. En ka?’ (origine de Team’)
  8. Longe for (origine de Persone)
  9. Hej la nizoj (origine de JoMo)
  10. Sen vi

Estas tre agrable, denove ludi mian bonan gitaron. La fingropintoj de mia maldekstra mano estas bone ?velitaj nun. Krome muzikado estas nr-o 4 el la receptoj kontra? la post-Esperanto-renkonti?o-sindromo.

Nur ?ar mi malvenkas, tio ne signifas, ke mi estas perdita

Hieraŭ mi revenis de la feriumado. Kion skribi pri 2008?

Multaj muzikaj projektoj devis paŭzi dum tiu jaro. Mi simple ne trovis la tempon por okupiĝi pri ili

Male al antaŭaj jaroj, mi estis malpli aktiva rilate al Esperanto-muziko kaj muziko ĝenerale. Tamen mi ne bedaŭras tion, ĉar alia faktoro decidas pri mia kontenteco:

Mi sukcesis fari la gravajn aferojn. Mia vivo estis pli plena je ĝojo ol antaŭe.

Kaj tiam ne estas miraklo, ke hobioj, kiuj postulas multan tempon en trankvila soleco, estas ŝovitaj al posta tago. Kial mi devigu min al io, kio feliĉigu min, se aliaj aferoj, kiuj pli gravas, postulas mian atenton?

Sed mi jam havas interesajn planojn por la nova jaro. Mi kolektis ilin dum la Internacia Seminario. Pri ili mi skribos morgaŭ.

Festo estas neniam malĝusta

Antaŭ unu semajno mi estis ĉe festo de la basistino, kun kiu mi iam muzikis. Ŝi ege ĝojis revidi min. Agrabla surprizo estis ŝia komplimento pri mia ekstera aspekto, kiu laŭ ŝi tre ŝanĝiĝis ekde majo aŭ junio 2006, kiam ni pasintfoje vidis unu la alian. Interese, kiom multaj homoj rimarkas mian normalan pezon, des pli, ĉar estas personoj, kiuj ne tenas sin je supraĵaj aferoj.

En la kelo pluraj homoj muzikis tre brile. Iam ili eniris Beatles-fazon kaj mi kunkantis, kiam mi memoris la tekston. Poste mi havis tre pozitivan babiladon kun unu el la muzikistoj. Li laŭdis mian kantadon, dum mi esprimis mian admiron de lia gitarludado.

Hieraŭ mi denove DĴumis dum naskiĝtaga festo en mia amikaro. La pasintan fojon mi faris tion komence de la monato, sed ne estis tiom brila rezulto: Mi alvenis tre malfrue pro alia tasko. Multaj dancemulinoj jam estis for, ĉar ĝis tiam laŭdire estis eksoninta laŭdire ĉefe metalroko. Tial mi nur surmetis la muzikon dum eble du horoj.

Ĉifoje ĉeestis vere ĉiuj belulinoj, pri kiuj mi povis pensi. Certe ekde tri jaroj ne estis tiom kompleta festo! Efektive mi ne tiom longe DĴumis (malmulte pli ol unu horon), sed la muziko simple estis la ĝusta. Kelkajn muzikdezirojn mi transdonis aŭ mem surmetis, krome mi kompreneble ĉiam havis proprajn proponojn. Jam delonge mi ne plu veturis hejmen tiom malfrue, kiel unu el la lastaj gastoj.

Ĝuste tian feston mi bezonis! Se mi jam ne povas teni virinon en miaj brakoj, tio estas la maksimuma feliĉo.

Kiu estas la plej bona bando de la mondo?

Retaj radioj eble pli multon movas, ol mi unue pensis. Konkreta okazaĵo komenciĝis per elsendo de esPodkasto nr-o 7 de Rolf Ernst (MP3-dosiero). En ĝi li aŭskultigis kanton de mi (“Je la fino de l’ somero”) kaj samtempe atentigis pri fonto de muziko libere uzebla por retaj radioj: music.podshow.com, ankaŭ nomata “podsafe music network”. Post iom da ekzamenado, mi decidis registriĝi tie kiel artisto kaj enŝutis tri kantojn.

Ene de kelkaj tagoj, jam tri diversaj retradioj uzis mian muzikon:

  1. RobKast Radio
  2. a better day
  3. Pirates Week

Al mi tre plaĉas la ideo, ke nekonataj artistoj liveras muzikon al tiaj radioj kaj reciproke amatoraj radioj aŭskultigas kantojn de tiaj muzikistoj. Verŝajne tio estas la plej bona TTT-muzikvarbada metodo ekde mp3.com (kiu bedaŭrinde ĉesis ekzisti en decembro 2003).

Tio povus esti tre interesa ankaŭ por Esperanto-artistoj kaj Vinilkosmo. Mi serioze pripensas, ĉu ne transigi ĉiun mian muzikon de
www.download.com/kunar kaj www.mp3.com.au/djkunar al tiu TTT-ejo.

Do oficiale nun ekzistas muziko de DĴ Kunar por retaj radioj. Sed kompreneble ankaŭ la aliaj kantoj de mi, kiuj haveblas senpage en la reto, rajtas esti uzitaj – kun la mencio de la artista nomo kaj la fonto.

Cetere nur ekde mia partopreno la serĉilo de la TTT-ejo donas rezulton, se oni entajpas “esperanto”. Mi iomete fieras, esti la unua…

Sed mi nur prenas la gitaron kaj faras bluson en rubuj’

La preparoj por la hiphopa kompilo alportis agrablan kromefikon: Mi remiksis tri de miaj samplobazitaj ritmenblusaj kantoj.

Kutime mi ne tre ŝatas remiksojn kaj tial ankaŭ hezitas remiksi miajn proprajn kantojn. Leciono, kiun alportis sole la jaroj, tamen estas, ke foje oni je la unua fojo ial ne sukcesas plene kontentige fini kanton. La finita verko ja sonas bone, tamen iel oni sentas, ke oni povintus fari tion pli bone. Sed oni ne vidas la vojon…

Tiam post kelkaj jaroj, dum kiuj oni ne prilaboris, ja eĉ ne tuŝis la muzikaĵon, subite kvazaŭ flankeniĝas la nebulaj kurtenoj antaŭ la cerbo kaj oni dum malmultaj tagoj trovas la alcelitan version.

Ankoraŭ mi ne decidis, kie publikigi la MP3-dosierojn. Ĉiel ajn temas pri la jenaj kantoj:

  • Gangsta P. (v2.6)
  • La premiero (versio d)
  • Ritmenbluso de Fischer / Fischer’s R&B

La 10an de aprilo, oni informis min ke mi por tri monatoj havis pagitan konton ĉe LiveJournal. Ŝajne iu donacis tion al mi. Teorie mi nun povus uzi dekojn da diversaj uzantobildoj, fari kelkajn voĉajn kontribuojn kaj aliajn aferojn. Mi tamen ĝis nun ne havas ideon, kiel efektive bone uzi tiujn novajn eblojn. Kaj mi havas neniun ideon, kiu donacis tiujn tri monatojn al mi.

Kaj ni provis vere forte

Evidente la plano, havi propran muzikgrupon ekster Esperantujo, hejme en Münster, ne realiĝos tiom frue aŭ facile, kiel mi pensis ankoraŭ fine de decembro. La gitaristo, kiu ja jam ne venis al la pasinta ekzercado, ŝajne estas tro okupita por reagi al retmesaĝoj. La basistino pro tio fine de januaro decidis, paralele serĉi jam ekzistantan (metal)rokgrupon por tie pli regule ludi. Mi ne povas kritiki tion. Krome tio ne ekskludas la eblon, daŭre muziki kun ŝi.

La vera obstaklo al mia regula surloka partopreno en muzikgrupo estas mia laboro. Depende de la aktuala projekto, povas okazi, ke mi dum monatoj ne estos en Münster (kaj ankaŭ ne revenas tien vespere dum la semajno).

Sen certeco pri mia regula ĉeesto – aŭ pli trafe, kun preskaŭa certeco pri mia foja neĉeesto, apenaŭ eblas vere fari ion surloke. Kompreneble eblas aktivi laborfaze. Sed ĝuste tiun staton mi alcelis superi per bando en Münster. Muziki nur de tempo al tempo mi povas ankaŭ en Esperantujo. Kion mi vere volas, estas alporti iom da konstanteco kaj reguleco al la kantado kaj gitarludado. Nur tiel eblas evolui kaj plulerni.

Alifanke mi ankaŭ estas sufiĉe realisma por konfesi al mi mem, ke ne eblas havi ĉion samtempe. Anstataŭ plendi pri tio, ke en mia nuna situacio malfacilas havi rokgrupon, mi pripensis, kion fari anstataŭe.

  1. Daŭre eblas kanti kaj gitarludi sole. Nun ke mi havas elektran gitaron, mi povas alkutimiĝi al la pli duraj kordoj. La plej grava malavantaĝo estas, ke sole malfacilas vivteni regulan ludadon – alia kialo por aktivi en bando. La bona afero estas, ke dum la pasintaj monatoj mi muzike pli aktivas ekster Esperantujo, ekzemple en mia rolluda grupo. Tion indas plusekvi. Krome ĉiuj ebloj kun La Kuracistoj ankoraŭ longe ne estas eluzitaj, tute male: Ĝuste nun post la furora reveno tio iĝas denove interesa.
  2. Krome mi povas daŭrigi miajn aliajn muzikajn aktivecojn – kaj tiuj ja estas multaj. Jam nun ne sufiĉas la tempo por fari ĉion ĉiam. Estas dezirinde, havi superrigardon pri ĉio, tiel ke tre facilas decidi, kiel pasigi kelkajn horojn da libera tempo. Tiaj superrigardoj pri muzika aktiveco en la pasinteco tre helpis al mi, nur ke nun necesus krei pli vastan pri ĉio kaj ne nur pri specifaj temoj (tradukado, verkado de samplobazita muziko, recenzado).
  3. Tria ideo, kiu venis al mi, estas la fakto, ke mi tute ne bezonas limigi mian liberan tempon nur al muzikado – kaj efektive ankaŭ ne faras tion. Reale mi regule sportas dum la semajno. Tio jam forprenas almenaŭ du vesperojn. Se mi aldonus ankoraŭ alian fiksan ĉiusemajnan aktivecon, apenaŭ restus tempo por spontaneaj, unufojaj aferoj. Kaj certan tempan liberecon oni bezonas por resti malfermita al novaj ideoj kaj personoj. Alimaniere oni mense kaj socie stagnas.

Kvankam efektive mia plano, fondi rokgrupon, plej verŝajne ne nun realiĝos, mi ne vidas tion kiel malsukceson. Ja ne estis pro iu fuŝo aŭ eraro miaflanke, sed simple pro la cirkonstancoj. Tiam estas tute akcepteble, ne plu provi realigi tion, sed pensi pri alternativoj.

Entute la sperto kun la basistino kaj la gitaristo estis bona, kuraĝiga. Ni renkontiĝis, babilis kaj muzikis kelkfoje kaj interŝanĝis ideojn. Tiel mi eksciis, ke aliaj homoj konsentas pri mia imago de loka bando kaj realisma celo. Tio ankaŭ montris al mi, ke mi ĝenerale povas bone rilati al aliaj muzikistoj sen iu ligo al Esperanto.