Arkivoj de etikedoj: samplobazita muziko

Unu belan tagon

Hiera? mi menciis, ke okazis – malgra? ?io – kelkaj bonaj ?an?oj en mia vivo. Unu grava (el artista vidpunkto) estas, ke mi finfine sukcesis ordigi mian sampla?okolekton! Tasko titana, por kiu mi bezonis monatojn (kaj paciencon kaj bonan memorkapablon). La ?efa dilemo konsistas el tio, ke diversaj diskoj kun sampla?oj havas parte la saman enhavon – kaj parte la enhavoj de du diskoj kompletigas unu la alian, tiel ke prefere ?io estu kune. Aliokaze oni ?iam riskas forgesi pri tio – a? akcidente reuzi sampla?ojn, kiuj jam trovi?as en finita verko.

Mi komencis la ordigon de la sampla?okolekto jam fine de 2010, kopiante kelkajn diskojn al mia portebla komputilo. Tio jam montris la utilon, ?ar mi muzikis per tiuj sampla?oj en mia hotel?ambro en Berlino, kie mi tranoktis post la Junulara E-Semajno en Burg (Spreewald). Estis ege praktike, simple prilabori kelkajn projektojn. Survoje ofte venas bonaj ideoj, kaj se oni devas elspezi la penon fiksi ilin unue skribe, kaj poste hejme provi memori ?ion la? noticoj faritaj haste, evidente la tuta spontanea spirito perdi?as.

Kompreneble mi ?iam povus i?i viktimo de tio, nur krei duonpretajn verkojn kaj neniam fini ion. Tamen la rikolto en 2011 estis bona: ?uste pro tiu nova oportuna maniero verki, mi finis du muzika?ojn fine de la jaro. (Oni komparu tion al la unu peco en 2010! Kaj en 2009 kaj 2008, mi ne estis pli kreiva.) ?io ?ajne okazis tre senstre?e; mi povis uzi ?iujn kvin liberajn kaj inspirajn minutojn, kiujn mi havis. Tio tre memorigas min pri la unuaj verkojaroj (1997-1999), dum kiuj mi finis multe pli ol poste. Fakte estis la terura baraktado per dekoj da kompaktdiskoj, kiu pli kaj pli retenis min.

Ankora? necesas ordigi ?iujn komencitajn verkojn. Sed jam nun la verkado de samplobazita muziko denove servas kiel metodo, malstre?i?i – kaj tio estis la origina celo, krom esti kreiva.

Kelkfoje dum la jaro mi jam stumblis preter Soundcloud. Tri ekzemploj estas remikso-konkurso de Maps & Atlases, Soulman Seether kaj lia kanto pri Münster kaj kolekto de nr-o-1-sukcesoj el Usono. Mi tre ?atas la eblon, komenti verkojn. Pro tio mi decidis nun mem elprovi tion kaj registri?is. Jen miaj du plej novaj kantoj:

Urbo dum nokto by D? Kunar

Urbo dum tago by D? Kunar

La fina limo

Jam pasis dek kvar jaroj, ekde kiam mi verkas samplobazitan muzikon. La pasinta muzika?o, kiun mi finis, estis anta? pli ol du monatoj.

Tuj anta? kaj post la 2a Junulara E-Semajno (JES) en Burg/Spreewald, mi ordigis la acid?azajn projektojn kaj kopiis la sampla?ojn al la portebla komputilo. Tio jam malfermis la vojon al pli facila verkado.

Sed la vera muzika nova?o de la tago venu de tute alia flanko. Kiam mi ser?is videon de The Police, mi malkovris la TTT-ejon www.tape.tv . ?i montras multajn videojn, kiuj kutime jam estas blokataj por uzantoj el Germanujo ?e Youtube (“Dankon”, muzikindustrio!).

Post ludado de la video dezirata, aperas alia hazarda video. Tiamaniere mi havis unu bonegan trafon:

Iron Maiden: The Final Frontier
http://www.tape.tv/musikvideos/Iron-Maiden/The-Final-Frontier

Estas metalroka kanto. La grupo jam estis populara fine de la 1980aj jaroj. La video kompreneble memorigas pri spacaj filmoj.

Aktualigo: ?ajne la ligo nur funkcias en Germanujo. Do jen ligo al Youtube-video, kiu tamen ne funkcias en Germanujo: www.youtube.com/watch?v=bmuScAvrWXA

Kiu ne samplas, repas kaj gratas…

La TTT-ejon www.whosampled.com mi jam menciis hiera?. Intertempe mi iomete elprovis ?in. Se oni esploras la reuzadon de muziko (precipe rilate al sampla?oj kaj reludversioj), tiam estas bela eblo, facile kompari la originalon kaj la novan muzika?on.

Mi aparte rekomendas trarigardi la liston de elektronikaj artistoj… oni povas multon lerni pri tio, de kie The Prodigy, Fatboy Slim kaj Moby prenis sian materialon. Tio memorigis min pri bela analizo:

How to: Smack my bitch up (original) (de minusdululus)

Pri tiu video atentigis artikolo ?e Spreeblick. En la komentoj oni rekomendis ankora? pli detalan, kiu estas minimume same spektinda kaj kies rezulto e? pli atingas la finan kanton:

Making of “The Prodigy – Smack My Bitch Up” in Ableton by Jim Pavloff

En la dezerto, kiun mi nomas mian vivon…

Samplobazitan muzikon mi faras ekde 1997-03-01. Beda?rinde post la unuaj jaroj mi havas pli kaj pli problemon, trovi la tempon, koncentri?on kaj inspiron por fini ion. Tamen mi almena? volas finverki unu muzika?on jare. ?ajnas tre modesta celo, sed dum hektika vivo e? foje kreas defiojn. La programo (kaj la laboro-dosieroj) estas sur mia malnova komputilo. Sed tiu estis malmuntita ekde somero ?is mia transloki?o al mia nova lo?ejo! Kaj anta?e en la jaro mi stumblis tra la vivo pro aliaj aferoj…

Ekde pasinta sabato, la malnova komputilo estas kunmetita denove, sed mi ankora? ne lo?as tie. Tial ?iun tagon post la laboro mi iris tien por almena? prilabori unu muzikan projekton. Kutime mi ne verkas bone sub tempopremo, des pli kiam temas pri arto. Tamen mirakle kun?ovi?is ?iuj partoj kaj malaperis ?iuj duboj, kiel aran?i la tuton.

Hejmen mi kunprenis la labororezulton de la tago. Poste mi atente a?skultis ?in kaj faris noticojn, kion ?an?i. Denove mi rimarkis, kiom tio subtenas mian manieron. Ordo helpas.

Tial nun pretas mia kvina acid?aza kanto – la unua ekde “Nokta vivo”! Kaj tiun mi finis en januaro 2004 respektive 2007, se oni konsideras la pli novan version, kiun mi uzas ekde tiam.

La novan verkon mi komencis jam minimume la 17an de oktobro 2004. Jen mia rapideco… sed mi ?iam havas multajn projektojn samtempe kaj ?iam vastan elekton, kion finverki. ?iel ajn mi nun intencas balda? pluverki aliajn samstilajn muzika?ojn, ?ar tio vere pla?as al mi. Ne estas memkompreneble, ke oni ne perdas intereson pri ?atataj aferoj post multaj jaroj.

La kanto havas iomete tristan, trankvilan etoson. Kiam ?i iris al la fina direkto de sia verki?o, ?i ?iam memorigis min pri pa?zo- kaj atendomuziko. ?i tiu jaro por mi persone estis plena je atendado – ofte tute vana, cetere. Tial la titolo “Senfina atendado” estas vere deca, se e? ne iom memironia.

Senfina atendado ?e Ipernity.
(?us mi rimarkis, ke per tia titolo eblas belaj vortludoj!)

En amuza maniero

Lastatempe mia kolekto de kompaktdiskoj kun samplaĵoj ankoraŭ kreskis. Finfine mi akiris du pliajn diskojn. Krome mi sukcesis aĉeti tri pli malnovajn eldonojn de diskoj, kiujn mi jam posedis antaŭe. Jes, ankaŭ aspekto gravas – precipe kiam oni metis tiun diskaron kune en unu KD-ujon.

Dum la pasintaj 3-4 jaroj mi serioze estimis, ke mi verŝajne en mia tuta vivo ne plu havis sufiĉe multan tempon por uzi ĉiujn samplaĵojn de ili. Kompreneble tial eblas demandi kial mi entute ŝatas kolekti tiujn diskojn.

La simpla respondo estas: Tio donas enan kontentecon al mi. Kaj kio gravas pli?

Origine ili estis ĉefe kruda materialo por mia laboro. Intertempe tiuj kompaktdiskoj ricevis alian signifon: La kolekto mem estas bela, sen ke mi necese uzas ĉion de ĝi. Tio estas tre liberiga penso por mi, kiu ofte sentas sin devigita al io.

Ke mi tiom trankvile traktas la aferon, iĝas eĉ pli rimarkinda, se oni konsideras, ke temas pri nur kvazaŭ kompleta kolekto! Kutime mi ja estas perfektemulo. Kaj mi konsideras preskaŭ nur la unuajn kvar eldonojn de la muzika programo, kiun mi uzas por krei samplobazitan muzikon.

“Mankas” unu kompaktdisko, unu kompaktdisko kun la ĝusta KD-ingo / kovrilo kaj unu kompaktdisko en la ĝusta eldono. Sed mi eĉ ne sentas grandan bezonon serĉi ilin.

La kvin novaj diskoj en mia kolekto distingeblas laŭ du stilogrupoj: Tri enhavas samplaĵojn de la stiloj tekno, haŭzo kaj trenco. Du enhavas samplaĵojn de la stiloj ambjento, triphopo kaj ripoziga muziko.

La duan stilgrupon mi malkovris nur antaŭ kelkaj jaroj. Grave kontribuis al tio mia bona amiko Holger. Li ĉiam denove sukcesas interesigi min pri novaj grupoj kaj li ĉiam aŭskultigas al mi altkvalitan muzikon.

Mi ja bezonas ordigi, devus purigi tuj

La rilato inter ordo kaj ĥaoso ne nur estas filozofia temo, sed evidente havas altan valoron en la ĉiutaga vivo de artisto. Dum mia studado en Catania (Sicilio), Hispanino diris al mi ke en ordo ne povas ekzisti arto. Mi opinias tute male ke ĝuste iom da ordo vaste helpas ekzemple al muzika aktiveco.

Ĉe ĉiu el miaj muzikaj projektoj mi havas iun liston, paperon ktp. kie mi provas skribe fiksi la aktualan staton de la aferoj. La truko konsistas en tio, trovi la ĝustan rimedon, ne ian. Tiam indas investi certan kvanton da laboro nur por ordigado. Certan scion oni nur akiras per superrigardo.

Dum la pasintaj semajnoj mi finfine denove pasigis horojn aktualigante la HTML-dosierojn pri mia samplobazita muziko kaj la samplaĵo-kompaktdiskoj, kiujn mi uzas, same kiel la projekto-dosierujojn kiuj enhavas kantojn en plej diversaj kreiĝofazoj. Tio ĉiam trankviligas min, ĉar mi vidas aferojn pli klare poste. Samtempe mi pli bone konscias pri tio, kiujn kantojn eblas kiel antaŭenigi. (Dum la ordigado, mi elprovas foje dekojn da pecoj.)

Kelkajn projekto-dosierojn eblas forigi, ĉar ili montriĝis tute eksdataj kaj ne enhavas plu iun ekskluzivan ideon. Aliajn mi renomigas, tiel ke la novaj nomoj pli evidente montras, pri kio temas.

Lastatempe mi eĉ komencis tabelon pri samplaĵoj. Por kompreni ĝian utilon, necesas scii ke foje diversaj kompaktdiskoj enhavas similajn aŭ samajn samplaĵojn, sed ne ĉio troviĝas sur ĉiu disko. Kompreneble mi ofte volas ekscii rapide, kiujn samplaĵojn mi uzis en kiu projekto kaj kiuj samplaĵoj sur diversaj diskoj kongruas unu al la alia (laŭ la nomo). Simpla tabelo tuj liveras la bezonatan superrigardon kaj subtenas inteligentan uzadon de la sonmaterialo.

Estas ur?e

Hodiaŭ mi festas rondan jubileon: Antaŭ 10 jaroj mi komencis verki samplobazitan muzikon! Kiel tio okazis, mi jam skribis antaŭ tri jaroj, do feliĉe ne plu bezonas fari tion nun.

Tiaj datrevenoj ĉiam fascinas min kaj mi opinias, ke necesas prezenti ion specialan. Dum la pasintaj du monatoj mi denove regule verkis, kio tre ĝojigas min. Por la jubileo mi finfine realigis mian intencon, rekrei en KD-kvalito la lastajn du verkojn el mia frua fazo, kiuj ĝis nun nur ekzistis en kaseda kvalito. Ambaŭ estas rokmuzikaj instrumentaĵoj. Unu estas gitara enkonduko, la alia plena roka kanto. Mi malĝuste memoris, kiom bone mi jam estis preparinta tiun laboron.

Refari la unuan estis pli facile, ol mi pensis. Nur necesis kunmeti la samplaĵojn ĝuste – ne enestis io por atenti aparte. Mi daŭre havas la intencon, fari pli longan version de la gitara enkonduko, kaj je mia surprizo jam trovis kompletan samplaĵoliston, kiun mi estis kreinta pli frue.

Ankaŭ rilate al la dua kanto mi malkovris agrablaĵon: Mi trovis preskaŭ komplete aranĝitan version, kiu nur bezonis ĝustan mallaŭtigadon je kelkaj partoj kaj forigon de brusonoj.

Bedaŭrinde provaŭskultado montris, ke daŭre enestas kelkaj bruetoj, kvankam dum la aranĝado kaj atenta elprovado de la unuopaj samplaĵoj ili ne eksonis. Mi ne scias, kiel tio povis okazi, sed dume akceptas la kanton en tiu formo. Iom da krudeco ja ne malhelpas ĉe peza rokmuzika kanto.

Ĉiel ajn mi ĝojas, ke mi fermis ĝustatempe tiun ĉapitron el mia muzika pasinteco kaj nun povas denove dediĉi min al novaj verkoj. Ideoj kaj inspiro abundas – se entute io mankas, tiam tempo!

dancante en septembro

Antaŭ kelkaj monatoj mi skribis pri ritmenblusaj remiksoj, kiujn mi faris por kelkaj el miaj malnovaj kantoj. Poste kaptis min la ideo, ankaŭ prilabori parencan kategorion, nome la acidĵazajn kantojn. La bazon mi jam estis preparinta antaŭe, forigante kelkajn samplaĵojn el la ritmenblusaj kantoj, tiel liberigante ilin por la acidĵazaj remiksoj. (Mi malŝatas uzi ion pli ol unufoje. Fakte temis ĝuste pri acidĵazaj samplaĵoj, kiujn mi tiutempe estis metinta en la ritmenblusajn kantojn.)

En majo mi finis la sekvan remikson kun la nomo “Jazz di Gennaro (Monastera mikso)”. Ĝi daŭras nun 4:00 minutojn, kompare al 3:36 de la unua kaj tria mikso. Intertempe ekzistas kvar diversaj versioj de la kanto, kiujn mi finis en kvar diversaj lokoj:

La origina verko (kiu siatempe simple nomiĝis “gjazz”, laŭ la dosieronomo) estas de julio 1999. Tiutempe mi studis en Paderborn. Fine de decembro 1999 mi verkis plilongigitan version en Nordwalde, kiam mi estis ĉe mia familio iom antaŭ kristnasko. En majo 2000 mi denove prilaboris la kanton en Catania (Sicilio), kie mi studis dum unu jaro. Tiu tria versio nomiĝas “Catania mix”. Sekve nun mi nomis la mikson laŭ mia nuna loĝloko (kaj naskiĝurbo) Münster. En PIV oni trovas la Esperanto-formon “Monastero” por ĝi.

Al mi plaĉis la ideon, fari serion da tiuj urbomiksoj. En julio mi finis novan version de mia dua acidĵaza kanto, kiu en la nova formo nomiĝas “Sax on the rocks (Monastera mikso)”. Ĝi daŭras same longe kiel la originalo, kiun mi neniam antaŭe aŭdacis remiksi.

La ĉefaj ŝanĝoj konsistas en tio, ke mi iom pli bone aranĝis la samplaĵojn laŭ komunaj sonoj. Ekzemple mi uzis plenan aron da drumsonoj kaj gitaraj soloj, kiujn mi ne havis en kompleta formo kiam mi kreis la kantojn origine. Mi ĉiam malŝatis reŝanĝi finitan version. Tamen ĉifoje indis pro la nova kompleteco. Krome mi atentis pri kelkaj fajnaĵoj, kiujn mi antaŭe aŭ ne rimarkis aŭ por kiuj mi ne havis sufiĉan tempon. Sekve la rezultoj vere kontentigas min. Verŝajne estas la finaj versioj, ĉar nun nenio mankas.

Mi pensis ankaŭ pri remiksado de la tria acidĵaza kanto, “Somero en la suda urbo”. Post kelkaj provoj mi tamen venis al la rezulto, ke ĝia nuna formo estas la plej bona. La samplaĵojn, kiujn mi povintus aldoni al ĝi, mi anstataŭe uzos por aliaj projektoj. Ĉiel ajn ne estas multaj samplaĵoj kaj la efiko ne estis tiom granda aŭ bona, kiel mi supozis unue, kiam mi metis ilin en la tria verko.

Kaj kompreneble restas la kvara acidĵaza kanto “Nokta vivo”. Ĝi ne bezonas vastan prilaboradon, sed mi cerbumas, ĉu ne iom ŝanĝi la basan aranĝadon. Sed tio restas por poste, ĉar mi ankoraŭ ne venis al decida ideo, kion fari. Mi nur konservis kelkajn eblojn, kiuj tamen ankoraŭ ne konvinkas min, kvankam ili jam montras al la ĝusta direkto.

Sed mi nur prenas la gitaron kaj faras bluson en rubuj’

La preparoj por la hiphopa kompilo alportis agrablan kromefikon: Mi remiksis tri de miaj samplobazitaj ritmenblusaj kantoj.

Kutime mi ne tre ŝatas remiksojn kaj tial ankaŭ hezitas remiksi miajn proprajn kantojn. Leciono, kiun alportis sole la jaroj, tamen estas, ke foje oni je la unua fojo ial ne sukcesas plene kontentige fini kanton. La finita verko ja sonas bone, tamen iel oni sentas, ke oni povintus fari tion pli bone. Sed oni ne vidas la vojon…

Tiam post kelkaj jaroj, dum kiuj oni ne prilaboris, ja eĉ ne tuŝis la muzikaĵon, subite kvazaŭ flankeniĝas la nebulaj kurtenoj antaŭ la cerbo kaj oni dum malmultaj tagoj trovas la alcelitan version.

Ankoraŭ mi ne decidis, kie publikigi la MP3-dosierojn. Ĉiel ajn temas pri la jenaj kantoj:

  • Gangsta P. (v2.6)
  • La premiero (versio d)
  • Ritmenbluso de Fischer / Fischer’s R&B

La 10an de aprilo, oni informis min ke mi por tri monatoj havis pagitan konton ĉe LiveJournal. Ŝajne iu donacis tion al mi. Teorie mi nun povus uzi dekojn da diversaj uzantobildoj, fari kelkajn voĉajn kontribuojn kaj aliajn aferojn. Mi tamen ĝis nun ne havas ideon, kiel efektive bone uzi tiujn novajn eblojn. Kaj mi havas neniun ideon, kiu donacis tiujn tri monatojn al mi.

Ni veturas sur fajrobicikloj tra la nokto

Nekredeble, ke pasis unu jaro inter la unua kaj la dua renkonto de elgrande kaj mi! Tamen mi ĝojas ke ni finfine realigis la ideon iri komune al la kinejo. Ni spektis kune la filmon “Flugplano” kun Jodie Foster. Poste ni havis interesan babiladon pri ĝi. Mi povus provi priskribi tiun vesperon, sed mi opinias, ke elgrande jam tiom bone sukcesis fari tion, ke ne plu necesas, ke mi aldonas ion.

Ekde la 9a de novembro pretas nova kanto de mi! Jam delonge mi volis denove krei samplobazitan muzikon, sed neniam venis al punkto, kie mi sukcesis fini unu. Nun tio okazis ĉe unu el miaj tre malnovaj projektoj, kiu uzas ĉefe mian unuan samplaĵo-KDn. Temas pri malrapida, instrumenta rokmuziko kun multaj gitaraj soloj. La kanto havis diversajn nomojn dum la jaroj, sed en la fina versio ricevis la nomon “Kontraŭ la ombroj“. Ĝi elŝuteblas ĉe www.download.com/kunar.

Ke mi – sen rekte antaŭe elprovi longe – finas kanton ene de kelkaj tagoj, tute kontraŭas mian atendojn. Mi ial alkutimiĝis al la ideo, ke necesas unue dum multaj horoj “varmiĝi”, se oni dum longa tempo ne kreis muzikon per komputila programo, kaj ke plie denove oni devas rememori la tutan projekton kaj ĉiujn samplaĵojn uzeblajn kaj aŭskulti kvazaŭ ĉiujn iliajn kombinojn. Eble tio venas de mia sperto, ke mi dum la unuaj jaroj (1997-1999) finis pli rapide kantojn kaj ke poste daŭris multe pli longe. Krome postrestis dekoj da laboraj versioj, ĉe kiuj mi neniel scias, kiel pluiri. Tio tamen montras nenion.

Ĉifoje mi finis kanton preskaŭ tuj post mia decido, denove okupiĝi pri ĝi, kvankam ĝi jam ekde multaj jaroj estis nefinita kaj kun multaj decidoj farendaj. Kutime mi ne ŝatas tempopremon kaj asertas, ke tio ĝenas mian koncentriĝon. Sed tio tute ne okazis ĉifoje, tute male: Bona okazo (pri kiu mi skribos alifoje) instigis min denove dediĉi min al samplobazita muziko. Kaj trie kaj tre rimarkinde, mi trovis kontentigan solvon al la malfermaj demandoj sen multa elprovado, kvankam ĝuste tio estis dum longa tempo la obstaklo kiun mi ne sukcesis superi. ŝajne subite venis la inspiro. Plej grave tamen estas, kion mi lernis el la afero: Tiu verkado ne estas tiom komplika, kiel mi dum la pasintaj jaroj pli kaj pli pensis. Kaj ankaŭ mi kiel verkisto funkcias tute alimaniere (pli bone!), ol mi mem estimis. Foje la mondo estas pli bona, ol oni per racieco kaj kalkulado pensas.