Mi estas krip’

Mia raporto pri la Internacia Junulara Festivalo (IJF) 2013 estas preska? kompleta, tamen mankas ankora? la partoj, kiuj por mi estas tre gravaj: Diskoteko kaj propra muzika aktiveco.

La diskejo funkciis dum kelkaj noktoj. Muzikon mi jam surmetis ?enerale dum la festivalo, poste mi funkciigis diskotekon kun la teknika?oj de la Itala muzikgrupo. Post kiam ili foriris, mankis la?tparoliloj, kaj eblis konekti mian komputilon al speciala la?tparolilo nur pro kablo trovita hazarde dum la lasta vespero. Tion necesas solvi pli bone estonte. La Slovakinoj donis al mi muzikon, kiun mi povis bone uzi. Kun granda ?ojo mi konstatis, ke niaj muzikkolektoj enhavas multajn komunajn kantojn.

Dum la semajno mi havis interesan paroladon kun Giorgio Silfer. Interalie, li aktive demandis min pri mia opinio rilate al Esperanto-muziko kaj pri tiu ?i taglibro.

La internacia vespero ne povintus okazi sen Youtube kaj mia komputilo. Ro?jo kaj Agata kantis “Krip'”, fre?an tradukon de la kanto “Creep” de Radiohead. La VIPoj prezentis la kanton “Esperanto-tragedio”, origine “Bohemian Rhapsody” de Queen. La ideon por tiu kantoteskto ni jam havis dum la vespero en trinkejo en Berlino post la JES. Agata kaj mi kantis Junaj idealistoj de Dolchamar. Kaj sole mi prezentis “Hej, malfeli?o”, Esperanto-parodio de “Macarena”. La ideo al tiu teksto venis al mi dum la koncerto de Gijom kadre de la KKPS.

IJF 2013 Kapoera Salsa Kanto (la VIPoj aperas ekde 2:50)

Unu tre agrabla nova?o: La organizantoj jam anoncis la lokon de la sekva IJF dum la internacia vespero! ?i estos en Sardujo. Tie mi same ankora? ne estis – kaj ege interesa loko!

Resume tiu IJF estis bonega renkonti?o. La organizantoj faris multegajn aferojn ?uste, kiuj en la pasinteco beda?rinde ofte estis kialo por kritiko. Kun tia kvalito, la Internacia Junulara Festivalo meritas pli multajn partoprenantojn.

utilaj ligoj:

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Anti-Spam Quiz: