Hodiaŭ io pri muzika temo kiu estas aktuala, sed pri kiu oni ĝis nun apenaŭ skribis en Esperanto: Memkompilitaj KDj.
Esenca afero por ĉiu DĴ, se li ne volas daŭre ŝanĝi la KDjn en la KD-ludilo! Sekve ankaŭ mi jam delonge okupiĝas pri tio. “Pri kio oni atentu se oni volas kompili KDn?”, “Ĉu ekzistas la perfekta KD?” – jen la centraj demandoj. Kaj mi provos respondi al ambaŭ.
La centra regulo – same kiel ĉe DĴumado: Ne interrompu la fluon. Devas esti harmonia sinsekvo de
unu kanto al la alia, tiel ke en la plej bona kazo tiu vicordo ŝajnas kvazaŭ
logika aŭ natura kaj la aŭskultanto ne povas imagi pli memkompreneblan kantoelekton.
La kutima dusekunda paŭo inter du pecoj de KD havas interrompan efekton, ĉar ĝia silento tro
akcentas la transiron de unu kanto al la alia. Tial ofte indas ne enmeti ĝin kaj fari senpaŭzan KDn.
Memkompilita KD havu centran temon aŭ almenaŭ klare difinitan celon. Jen kelkaj de miaj temo-KDj:
K1 – KD kun malrapidaj, romantikaj kantoj por para dancado
Ege utila, ĉar kiam oni kutime flirtas kun iu persono (ekz. dum Esperanto-renkontiĝoj aŭ dum privataj festoj), oni ne havas tempon por longe serĉi malrapidan kanton el la KDaro. Plie, se la flirtado estas sukcesa kaj oni ne volas tuj denove fini la agrablan proksimecon de la brakumado, tiam oni povas simple atendi la sekvan kanton kaj pludanci.
(praktike sukcese elprovita!)
Holgo 4 (chill) – KD por senstreĉiĝi
Mi foje kompilas KDn por bona amiko. La lasta, kvara numero estas de antaŭ kelkaj semajnoj. Ĉifoje
troviĝas multaj diversaj stiloj sur la KD: hiphopo, roko, popo, acidĵazo, ambjento, haŭzo,
triphopo, trenco kaj drumenbaso. Tamen ĉio bone kongruas unu al la alia ĉar la unuopaj kantoj estas en
bona vicordo kaj ĉiuj taŭgas por la ĝenerala temo de la KD “senstreĉiĝi”. Mi cetere
nur uzis interrete legale haveblajn kantojn – aparta defio por krei bonan KDn! – kaj ĉerpis ĉefe el mia
arkivo. Nur unu “freŝe akiritan” pecon mi aldonis, nome “My love to Mary Jane (Because mix)” de
Klangtüftler e.V. el Bielefeld (Germanio).
G7A – rokmuziko kaj similaj stiloj por freneza dancado
Kiam mi aĉetis mian unuan KD-gravurilon en somero 1999, mi tralaboris tutan nokton produktante KD-kolekton
por mia sekva tasko kiel DĴ en Esperantujo. Mi faris serion da diskoj kun G kiel
“Gunnar” (kun materialo de miaj KDj) kaj kun H kiel “Harald” (kun materialo de
la KDj de mia frato). Unu kompilita KD fakte dekomence ŝajnis al mi tiom bona, ke mi tuj eĉ dufoje faris
ĝin. Tial ekzistas la KDj “G7A” kaj “G7B”. Ekde ilia ekzisto mi DĴis en kvar diversaj landoj kaj en
multaj diversaj lokoj. Mi ofte devis uzi tute diversajn partojn de mia KDaro. Sed unu afero tamen restis konstanta:
La G7A-KD ĉiam funkciis! Iun kanton la homoj ĉiam ŝatis. Bone, mi ne dirus ke ĝi estas
perfekta (el hodiaŭa vidpunkto, oni povus anstataŭi kelkajn kantojn), sed ĝi estas la kompilita
disko plej proksima al tio, kion mi nomus “perfekteco”.