Monataj arkivoj: Majo 2014

Ĉar la sento brulas sur la haŭto

Hieraŭ mi – kiel ofte dum la pasintaj jaroj – skribis, ke mi malofte sukcesas blogi nuntempe. Tio fakte havas pli bonan kialon ol antaŭe: Al la germanlingva recenzoblogo Kunar rezensiert aldiniĝis plia: kunar.wordpress.com. Tie mi rakontas en la germana pri la unujara paŭzo de la laboro, kiun mi prenis. Mi pensas, ke tio estas la ĝusta reago al mia ĝenerala malkontenteco pri mia vivo.

Ĉiel ajn tio estas multe pli bona ol la plej multaj aferoj, kiujn mi skribis ĉi tie iam ajn. Mi nur memorigu pri mia socia nekredo (antaŭ naŭ jaroj), la konstato, ke mi neniam estos akceptita (antaŭ ok jaroj) aŭ la sento “preskaŭ ŝajnas tro malfrue por turniĝi” (antaŭ tri jaroj) kaj la impreso, esti perdita viro (antaŭ unu jaro). Miaj ĝeneralaj celoj por tiu jaro estas sano, vojaĝado kaj muzikado. Sed mi ankaŭ retrovis saĝan penson, kiu bone redonas mian nuntempan impreson de la vivo.

Por citi min mem:

Mi ĉiam pensis, ke mi estas plej forta, kiam mi estas kune kun virino. Nun mi eltrovis, ke ekzistas eĉ pli supera stato al tio: esti en harmonio kun mi mem post kiam mi bilancigis mian pasintecon, tiel ke mi tute ne dependas de tio, ĉu mi nun havas koramikinon aŭ ne.

Sed nun iom da muzika enhavo: Finfine mi ekuzis mian Youtube-konton por publikigi du memfaritajn videojn. Fakte mi ankoraŭ tute ne skribis pri la ukulelo, la muzikilo, kiu ekde pasinta julio kaptis mian atenton.

Anstataŭe mi aldonu unu belan videon (el multaj, kiujn mi trovis). Dum la teksto “Denn das Gefühl brennt auf der Haut noch so wie früher und so vertraut” (“Ĉar la sento brulas sur la haŭto same kiel antaŭe kaj same konate”), la kantado ege tuŝas mian koron.

Anna Depenbusch: Sommer aus Papier

Fakte tiu versio nur kun ukulelo kaj kantado multe pli plaĉas al mi ol tiu de la disko. Virina kantado kaj soprana ukulelo bone harmonias, dum la albuma versio ŝajnas iom tro artefarita, troproduktita al mi.

Eĉ pli bona ol la vera afero

Antaŭ 11 jaroj mi komencis blogi, sed ŝajne la aktiveco venis al preskaŭ kompleta halto. Aŭ mi vivas, aŭ mi blogas pri la vivo. Tamen ĝuste relegi la malnovajn enskribojn ege helpas al mi rememori, kie mi estis – kaj kie mi estas nun.

Multaj diskoj kaj muzikaj aktivecoj ankoraŭ atendas mencion. Kaj hodiaŭ estas tradicia tago por skribi pri U2. Antaŭ du jaroj mi skribis pri la B-flankoj de “La plej bonaj kantoj 1980-1990” kaj samtempe anoncis, ke mi skribos pri la B-flankoj 1990-2000. Tiu momento venis nun.

Jam pli frue mi menciis, ke interesaj B-flankoj de U2-disketoj facile trovus lokon sur alternativa versio de All That You Can’t Leave Behind. La plej elstara ekzemplo estas “Summer Rain”, kiu feliĉe ankaŭ troviĝas sur la kolekto de B-flankoj, kiu estas parto de la luksa eldono de “La plej bonaj kantoj 1990-2000”.

Interesa kanto ankaŭ estas la origina roka versio de “Electrical Storm“. Jam dum la unuaj tagoj de mia taglibro, mi laŭdis la kontribuon de William Orbit al la versio, kiun mi konis unue. La sama kanto en rokmuzika vesto pli sonas kiel U2, sed samtempe ne tiom elstaras, kvankam ĝi restas solida kontribuo al la disko (kaj la sola nova kanto).

“Mysterious Ways (Solar Plexus Club Mix)” ŝajne ne tro diversas de la origina versio. Ĉefe percepteblas aldono de druma samplaĵo, tamen la rezulto pli restas en mia orelo ol la originalo.

En la 1990aj jaroj, U2 havis eksperimenteman, elektronikan fazon, kiu ne gvidis al tre kontentigaj rezultoj. Fakte por la kompilo, ili refaris plurajn kantojn el tiu tempo. La B-flankoj enhavas kelkajn alternativajn miksojn de la kantoj. Mi fakte tre ŝatas “Even Better Than The Real Thing (The Perfecto Mix)” kaj “Discothèque (Hexidecimal Mix)”.

La vera perlo de la disko tamen estas “Salomé (Zooromancer Remix)”, tute neeldonita kanto ĝis nun! Ankaŭ ĝi estas elektronika kaj sonas kiel haŭzo en la 1990aj jaroj (kio ĝi efektive ankaŭ estas). Sufiĉe interese, aŭdi la voĉon de Bono kongrui tre bone al la elektronika muziko.

Mi estas krip’

Mia raporto pri la Internacia Junulara Festivalo (IJF) 2013 estas preskaŭ kompleta, tamen mankas ankoraŭ la partoj, kiuj por mi estas tre gravaj: Diskoteko kaj propra muzika aktiveco.

La diskejo funkciis dum kelkaj noktoj. Muzikon mi jam surmetis ĝenerale dum la festivalo, poste mi funkciigis diskotekon kun la teknikaĵoj de la Itala muzikgrupo. Post kiam ili foriris, mankis laŭtparoliloj, kaj eblis konekti mian komputilon al speciala laŭtparolilo nur pro kablo trovita hazarde dum la lasta vespero. Tion necesas solvi pli bone estonte. La Slovakinoj donis al mi muzikon, kiun mi povis bone uzi. Kun granda ĝojo mi konstatis, ke niaj muzikkolektoj enhavas multajn komunajn kantojn.

Dum la semajno mi havis interesan paroladon kun Giorgio Silfer. Interalie, li aktive demandis min pri mia opinio rilate al Esperanto-muziko kaj pri tiu ĉi taglibro.

La internacia vespero ne povintus okazi sen Youtube kaj mia komputilo. Roĉjo kaj Agata kantis “Krip'”, freŝan tradukon de la kanto “Creep” de Radiohead. La VIPoj prezentis la kanton “Esperanto-tragedio”, origine “Bohemian Rhapsody” de Queen. La ideon por tiu kantoteskto ni jam havis dum la vespero en trinkejo en Berlino post la JES. Agata kaj mi kantis Junaj idealistoj de Dolchamar. Kaj sole mi prezentis “Hej, malfeliĉo”, Esperanto-parodio de “Macarena”. La ideo al tiu teksto venis al mi dum la koncerto de Gijom kadre de la KKPS.

IJF 2013 Kapoera Salsa Kanto (la VIPoj aperas ekde 2:50)

Unu tre agrabla novaĵo: La organizantoj jam anoncis la lokon de la sekva IJF dum la internacia vespero! Ĝi estos en Sardujo. Tie mi same ankoraŭ ne estis – kaj ege interesa loko!

Resume tiu IJF estis bonega renkontiĝo. La organizantoj faris multegajn aferojn ĝuste, kiuj en la pasinteco bedaŭrinde ofte estis kialo por kritiko. Kun tia kvalito, la Internacia Junulara Festivalo meritas pli multajn partoprenantojn.

utilaj ligoj: