Arkivoj de etikedoj: ukulelo

Ĉar la sento brulas sur la haŭto

Hieraŭ mi – kiel ofte dum la pasintaj jaroj – skribis, ke mi malofte sukcesas blogi nuntempe. Tio fakte havas pli bonan kialon ol antaŭe: Al la germanlingva recenzoblogo Kunar rezensiert aldiniĝis plia: kunar.wordpress.com. Tie mi rakontas en la germana pri la unujara paŭzo de la laboro, kiun mi prenis. Mi pensas, ke tio estas la ĝusta reago al mia ĝenerala malkontenteco pri mia vivo.

Ĉiel ajn tio estas multe pli bona ol la plej multaj aferoj, kiujn mi skribis ĉi tie iam ajn. Mi nur memorigu pri mia socia nekredo (antaŭ naŭ jaroj), la konstato, ke mi neniam estos akceptita (antaŭ ok jaroj) aŭ la sento “preskaŭ ŝajnas tro malfrue por turniĝi” (antaŭ tri jaroj) kaj la impreso, esti perdita viro (antaŭ unu jaro). Miaj ĝeneralaj celoj por tiu jaro estas sano, vojaĝado kaj muzikado. Sed mi ankaŭ retrovis saĝan penson, kiu bone redonas mian nuntempan impreson de la vivo.

Por citi min mem:

Mi ĉiam pensis, ke mi estas plej forta, kiam mi estas kune kun virino. Nun mi eltrovis, ke ekzistas eĉ pli supera stato al tio: esti en harmonio kun mi mem post kiam mi bilancigis mian pasintecon, tiel ke mi tute ne dependas de tio, ĉu mi nun havas koramikinon aŭ ne.

Sed nun iom da muzika enhavo: Finfine mi ekuzis mian Youtube-konton por publikigi du memfaritajn videojn. Fakte mi ankoraŭ tute ne skribis pri la ukulelo, la muzikilo, kiu ekde pasinta julio kaptis mian atenton.

Anstataŭe mi aldonu unu belan videon (el multaj, kiujn mi trovis). Dum la teksto “Denn das Gefühl brennt auf der Haut noch so wie früher und so vertraut” (“Ĉar la sento brulas sur la haŭto same kiel antaŭe kaj same konate”), la kantado ege tuŝas mian koron.

Anna Depenbusch: Sommer aus Papier

Fakte tiu versio nur kun ukulelo kaj kantado multe pli plaĉas al mi ol tiu de la disko. Virina kantado kaj soprana ukulelo bone harmonias, dum la albuma versio ŝajnas iom tro artefarita, troproduktita al mi.