?io nur pro vi

En majo mi aĉetis “Für alle die”, la kvaran disketon de la dua Klee-albumo. Laŭ mi ĝi estas la plej malforta el la kvar disketoj. Iom negative laŭ mi estas, ke sur la kompaktdisko nur troviĝas la radio-versio kaj ne tiu de la albumo. Krome la teksto ŝajnas al mi sufiĉe triviala kaj nenion diranta. Ankaŭ la muziko ne sonas tro sprite. Ĝi similas al “Wenn Dich die Liebe trifft” (kanto de la dua disketo “Gold”) rilate al la pianoludado kaj al “Gold” rilate al la ĝenerala dancoritmo.

La kanto de la kvara disketo, kiu vere kaptis mian atenton, estas koncera versio de “Wunsch frei”. Ĝi estas terure melankolia – kompreneble ke ĝi movas mian koron. Unu signifo de la teksto povus esti, ke la kantistino parolas al sia mortinta amato – iom simile al “Nur zu Besuch” de Die Toten Hosen, nur ke tie viro parolas kaj ke ne nepre temas pri koramikino. Mi tamen preferas la interpreton, kiu unue venis al mi, nome ke la kantistino memoras perditan amon. Certe tio estas pli simpla ideo, sed ĉu vere malpli grava?

Post iom da aŭskultado mi eltrovis, ke “Wunsch frei” tamen ne estas tiom brila, kiel mi unue pensis. La gitarludado en la enkonduko kaj refrenoj tre similas al tiu en “Yellow” de Coldplay (la ligon al britpopo mi jam menciis la pasintan fojon), dum la pianoludado inter la strofoj kaj la refreno konsistas el la sama melodio kiel refrenoparto de “Perfect day” de Lou Reed. Tiu ekkonscio iom mildigas la melankoliigan efikon de la kanto.

Krome okazaĵo en mia vivo – aŭ pli bone, propra ago – tre helpas ne malgajiĝi dum la aŭskultado de la kanto. Hieraŭ mi realigis la bonan intencon kiun mi faris por tiu ĉi jaro kaj ricevis tute neatenditan kompenson. Nenio pli larĝe malfermas la pordon al la estonteco ol fari bilancon al pasintaj aferoj. Estas ĉiam tre kuraĝige aŭdi de aliaj ke oni faris ion ĝuste, precipe se tiu persono ludas aŭ ludis gravan rolon en la propra vivo kaj se oni ne nur pensis, sed ankaŭ sentis, ke oni faru iun certan agon. Krome nenio pli trankviligas ol scii, ke oni ne eraris rilate al kelkaj aferoj en la pasinteco. Kaj se post jaroj nun oni konfesas, ke mi pravis pri tio, ke mia vivo ne tiom facilas kiel alia persono imagas ĝin – kion deziri plu?

Sed ankaŭ mi lernis ion novan: Mi ĉiam pensis, ke mi estas plej forta, kiam mi estas kune kun virino. Nun mi eltrovis, ke ekzistas eĉ pli supera stato al tio: esti en harmonio kun mi mem post kiam mi bilancigis mian pasintecon, tiel ke mi tute ne dependas de tio, ĉu mi nun havas koramikinon aŭ ne.

Mi opinias, ke mi finfine venkas ĉiurilate kontraŭ mi mem, kompare al mi dum mia plej bona tempo. Fascine, ke mi ne bezonas virinon por tio, sed nur devas fari, kion mi opinias ĝusta.

Se oni aldonas al tio la sperton faritan dum la rekontiĝo okaze de la 10-jara jubileo de mia lernejofina jaro, tiam la majo estis tre komprenoriĉa monato, kiu portis min vere antaŭen. Kompreneble necesis multe agi mem antaŭe por tio. Sed estas ĉiam mirinde, sperti ke foje vere indas la propraj agoj!

Kiel jam dum la pasintaj tri jaroj, mi ne kreos novajn enskribojn en junio. Unumonata paŭzo servu kiel fazo por ripozi, koncentriĝi pri aliaj aferoj – kaj kolekti novajn temojn por la muzika taglibro!

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *