?iu tago estas grimpado supren al la monteto

La vivo estas granda miraklo. Kiom ?i povas ?an?i?i ene de unu jaro! Kaj e? en pozitiva senco!

Hodia? mi i?is 38-jara?a. Kaj kompare al la pasinta jaro, preska? ?io estas alia. Kiam mi estis pasintfoje tiom feli?a? ?u kun 32 jaroj? ?u kun 23 jaroj? ?u iam entute?

Ekde duona jaro mi pa?zas de la laboro (kaj blogas pri tio en la germana). Post ?enerale sukcesa jaro, kiun mi el hodia?a vidpunkto konsideras rekonstruan jaron, mi prenis tempon por mi mem.

Mi ?esis ludi la? la reguloj de la socio – kaj subite mi estas libera homo. Mi vidas ?ion nun en tute nova stat’.

Rilate al sano, mi estas en tiom bona stato kiel ekde ok jaroj ne plu. Nun estas ver?ajne la due plej bona tempo en mia ?isnuna vivo rilate al tio!

Mi uzis la malkontenton kaj ?agrenon, kiuj kolekti?is en mi, por fari ion bonan kaj kreivan. Mi multe voja?is kaj muzikis.

Nun mi rikoltas multajn bonajn aferojn, kiujn mi semis en la malbonaj jaroj. Mi tamen da?re miras. Kaj tio estas tre bona sento.

Pri muziko: La kanto “Don’t Give Up” de Chicane akompanis min dum multaj jaroj. Hiera? mi a?skultis ?in en koncerto de la artisto (mi blogis pli detale pri tio en la germana). Interese, ke ?i neniom perdis sian kvaliton – ?i estas kaj restas bonega kanto, sendepende de mia aktuala vivsituacio.

Chicane: Don’t Give Up (Reboot 2014) (ekde 52:55)

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Anti-Spam Quiz: