Monataj arkivoj: Julio 2008

Sed ?i batadis min brutale

Unu el la kuraĝigaj reagoj, pro kiuj mi daŭrigas mian muzikan taglibron kaj kiujn mi menciis pli frue, alvenis la 3an de januaro ĉijare. Carsten Kindermann, la eksbasisto de “La Mondanoj”, alskribis min! Li estis trovinta mian enskribon pri la ĉena influo de Sweet tra La Mondaoj al Dolchamar. Li rekte konfirmis mian supozon kaj aldonis kelkajn pliajn detalojn: “Ballroom Blitz” estas laŭ li unu el la plej bonaj kantoj, kiujn Sweet publikigis. La Mondanojn inspiris la enkonduko, ĉar ties drumo tiom kongruis al la ritmo de la kanto “Muskola belulino”.

Carsten ege ĝojis pri tio, ke la kanto de “La Mondanoj” siavice influis Esperanto-muzikistojn kaj postlasis ŝpurojn en la reto. Krome li esprimis sian kontentecon pri tio, ke daŭre homoj faras Esperanto-muzikon kaj ke “Ĉu vi pretas?” iĝis ĉiutaga frazo inter junaj esperantistoj.

Gajigas min, kiam mi sukcesas ellogi sekretojn de muzikistoj, tiel ke la jenaj malkaŝas malpli konatajn faktojn kaj kadrajn informojn pri sia aktiveco. Bedaŭrinde apenaŭ haveblas informoj pri Esperanto-rokbandoj el la 1980aj kaj 1990aj jaroj, se tiuj faris nur mallongan karieron. Jen ĉio, kion mi ĝis nun trovis pri “La Mondaoj”:

Kompreneble ekzistas artikolo en la Vikipedio. En la diskuto de la artikolo, Arno Lagrange mencias, ke Carsten Kindermann iam veturis 2000 km per motorciklo por viziti lin. Tiam li kunportis kasedon kun kvar kantoj de La Mondanoj. Tio signifas, ke la kutima opinio, ke ekzistas nur unu surbendigita kanto, ne ĝustas! (Tion ekzemple mencias teksto en la akompana libreto de Vinilkosmo-kompil’, kaj pli apenaŭ iu scias.)

De la Vinilkosmo-kompil’ 1 el la jaro 1995 (VKKD1) aperis kvar kantoj en la interreto, i.a. ankaŭ “Muskola belulino”: Ĝi troveblas ekzemple en la listo de kantoj aperintaj sur kompiloj kaj la listo de esperantlingvaj kantoj ĉe musicexpress.com.br. Bedaŭrinde ne klaras, ĉu la nomo de alia membro ĝuste skribiĝas Aaron König aŭ Aaron Koenig. “Aaron Köenig”, kiel legeblas ĉe musicexpress.com.br, certe estas erara!

La reta radioprogramo “La Roko” el Urugvajo unufoje raportis pri Esperanto-muzikgrupoj, kiuj nur surbendigis malmultajn kantoj. Interalie menciiĝas “La Mondanoj” kaj ilia verko “Muskola belulino” estas aŭskultigita. Jen la paĝo kaj la MP3-dosiero de la elsendo.

Aparte interesa estas la mencio en la libro “Esperanto – la interkultura sperto” de Ulrich Matthias (“Esperanto – das interkulturelle Erlebnis“). La aŭtoro, kiun mi konas delonge, lernis Esperanton meze de la 1980aj jaroj. En la libro li rakontas sian vojon al Esperanto kaj sian unuan renkontiĝon. Grava epizodo estas aranĝo en kastelo Gresijono (Grésillon) en Francujo inter la 25a kaj la 31a de aŭgusto 1986. Interalie tie legeblas sur paĝo 15:

“Ankaŭ la kantado de Esperanto-kantoj denove plaĉis al mi; ĉifoje eĉ koncertis vera Esperanto-rokgrupo: Tri junuloj el okcidenta Berlino, kiuj nomis sin “La Mondanoj”, ravis la partoprenantojn.” (origine germanlingva, traduko de mi)

Kadre de la 16a konferenco de la Socio por Interlingviko (GIL) en Berlino, Fritz Wollenberg parolis pri sia libro “100 jaroj da Esperanto en Berlino” (“100 Jahre Esperanto in Berlin”). Sur paĝo 176 aperas “La Mondanoj” kun foto.

Dum la pasintaj jaroj mi lernis, kiom gravas, skribe fiksi scion pri Esperanto-artistoj. Se oni ne faras tion ĝustatempe, ĝi simple malaperas kun la homoj.

Armeo de sep nacioj ne povus reteni min

Vendrede vespere mi veturis al la doktoriĝa festo de Sebastian. Estis la unua fojo, ke mi venis al mia iama studurbo ekde silvestro 2006/07 dum la 50a Internacia Seminario (IS). La aranĝo okazis en la gastejo “Lötlampe”, kie ankaŭ estis eta spaco por muzikgrupo. Sebastian invitis tre multajn homojn, kun kiuj li regule muzikas. Tial diversaj grupoj faris koncerteton. Ankaŭ La Kuracistoj prezentis kelkajn kantojn:

  1. La Kuracistoj: Westerland
  2. La Kuracistoj: Junula amo
  3. La Kuracistoj: La okulvitroj de Buddy Holly
  4. La Kuracistoj: Sen vi
  5. La Kuracistoj: Ne plu
  6. La Kuracistoj: Vi volas kisi
  7. Amplifiki: Mi kaj ŝi
  8. Esperanto Desperado: Ska-virino

Denove ĉeestis nia akompana kantistino. Bedaŭrinde ni devis ellasi la malrapidajn kantojn Duona amkanto kaj Por ĉiam pro tempomanko. Sed tamen la vespero estis granda sukceso rilate al la muziko kaj kun tre bona etoso! Kelkaj homoj demandis pli detale pri Esperanto.

Krome mi havis la eblon, sperti la ĵazgrupon de Sebastian la unuan fojon kun la gitaristo. Ili ludis eĉ pli bone ol dum sia tempo kiel triopo. La gitaristo vere estas talenta kaj spertega!