Monataj arkivoj: Marto 2008

Kaj vi pensas, ke mi estas forta kaj konas la vojon

Ekde pasinta somero mi denove aŭskultas la radion. Je mia agrabla surprizo, la nivelo de la programoj iom kreskis dum la pasintaj jaroj. Eĉ ekzistas komedia serio, kiu plaĉas al mi:

Tony Mono (evidenta vortludo per la angla “monotony”) estas muzikproduktisto. Li estas tiom influa, ke al lia studio venas eĉ la plej famaj kaj konataj muzikistoj. La rezulto estas la plej strangaj miksoj de kantoj kaj artistoj.

Jam la baza ideo parodias la fenomenon, ke en tiu ĉi jardeko kelkaj produktistoj iĝis pli famaj ol siaj artistoj – kaj ankaŭ havas la kompletan decidopovon: Dum ili verkas kaj surbendigas la kanton, la artistoj mem ofte nur kantas la tekstojn.

Plej plaĉis al mi la kantoj por translokiĝo, per kiu oni volis subteni novajn studentojn je la komenciĝo de la semestro. Venis i.a. parodioj de “Ich werd die Welt verändern” de Revolverheld, “Einfach sein” de Die Fantastischen Vier kaj iu kanto, kies originan titolon mi eĉ ne konas, de Xaivier Naidoo. Dum karnevalo pluraj artistoj kantis Kolonjan version de siaj grandaj sukcesoj. Tie mi plej ridetis pri “Please Don’t Stop The Music” de Rihanna.

Tre kontentigis min kunmikso de “Books From Boxes” de Maximo Park kun “Sultans of Swing” de Dire Straits. Unue mi ŝatas, ke oni atentigas pri pli malnovaj kantoj (kiujn junulaj aŭskultantoj plej ofte ne konas) kaj due montras, ke novaj muzikaĵoj ofte pli malpli ŝtelas de antaŭaj sukcesoj de aliaj artistoj. Mi tre ridis pri simila parodio de “Stark” de la Germana grupo Ich + Ich. Tiu duopo faras melankolian popmuzikon kiel Klee kaj 2raumwohnung (fakte la kantistino de Ich + Ich kaj 2raumwohnung estas fratinoj). La ĉefo de “Tony Recordz” rimarkis, ke “Stark” tre similas al “Streets of Philadelphia” kaj miksis la muzikon de la pli malnova kanto kun la kantado de la nova. Je la fino, li tamen ankaŭ primokis la murmuradon de Bruce Springsteen!

Bonvolu ne haltigi la muzikon

Meze de januaro, mia sporta grupo kontribuis al la sporta prezentado de la universitato. (Cetere la gazetaro raportis tre pozitive kaj montris nin sur bildo en la artikoloj.) Ĉiuj partoprenintoj ricevis senpagajn biletojn por la posta festo. Estis mia unua universitata festo en Münster – iom stranga sento, konsiderante ke mi finis la studadon antaŭ pli ol kvin jaroj.

La DĴ dum la vespero estis nekredeble malbona. Li ĉiam parolis inter du kantoj, kion la homoj tute ne ŝatis. Krome li ŝanĝis la stilon post ĉiu dua aŭ tria kanto, tiel ke ĉia etoso perdiĝis. Mi anoncis al la aliaj ke pro senespero de la DĴ, certe baldaŭ eksonos la “kvin virinaj kantoj”:

  1. Robbie Williams: Let Me Enterain You
  2. Madonna: Like A Prayer
  3. Melissa Etheridge: Like The Way I Do
  4. Gloria Gaynor: I Will Survive
  5. Bill Medley & Jennifer Warnes: (I’ve Had) The Time of My Life

Kutime virinoj amase kuras al la dancejo kiam iu el tiuj kvin kantoj eksonas. Du el la muzikaĵoj ankaŭ troviĵas en mia listo de kvin universitataj kantoj. Kaj fakte dum la vespero mi aŭskultis minimume tri el la kvin supraj pecoj. Foje DĴumado estas tiom antaŭvidebla… mi ja eĉ jam faris DĴ-kurson pri tio kun ĝeneralaj konsiloj kaj ne tro ekzakta tempoplano.

Kutime oni evitu legi la “aldonaĵojn por junuloj” en tagaj gazetoj. La tekstoj estas surfacaj, tro faciligas problemojn kaj ofte turniĝas pri la junuloj mem. Sed ĉe “jetzt”, kiu apartenas al la Sudgermana gazeto, mi trovis tre interesan artikoloserion kun la nomo “Mies aufgelegt” (vortludo: laŭvorte “malbone surmetite”, kutime uzita en la senco “malbonhumura”). La subtitolo tradukiĝas tiel: “La plej bonaj DĴj rakontas pri siaj plej teruraj noktoj.”

La DĴ-katastrofoj ofte rezultas el unu de la kvin sekvaj kialoj:

  • strangaj muzikdeziroj: Homoj volas aŭskulti kanton, kiu tute ne kongruas al la aktuala stilo aŭ la repertuaro de la DĴ.
  • la malĝusta stilo: La ĉefa stilo de la artisto estas tute alia ol tiu, pri kiu la organizantoj pensis ĉe la loko, kie la DĴ esceptookaze surmetas, kutime eksonas tute alispeca muziko la publiko volas tute malspritan muzikon kaj nenion alian.
  • diskoj mankas: Pro iu stulta okazaĵo, la DĴ ne kunhavas siajn diskojn (de sia kutima stilo aŭ siajn specialajn diskojn por tiu vespero).
  • teknikaj problemoj: Diversaj variantoj de la konata rakonto “La baza ekipaĵo ne funkcias.”.
  • amatora organizado de la aranĝo: La respondeculoj ne bone pripensis, kiel plani la vesperon, kaj la DĴ devas penti pro tio.

Estas tre trankvilige, ekscii ke eĉ konataj kaj profesiaj diskĵokeoj malsukcesas pro tiaj banalaj aferoj. Tiurilate ili vivas en la sama mondo kiel mi. Kiam la publiko nepre volis iun platan muzikstilon, unu DĴ ili spontanee aĉetis kompaktdiskojn kun “aktualaj furoraĵoj” kaj ludis ilin. Alia spertis kompletan fiaskon ĉe geedziĝa festo kaj venis al la konkludo, ke tiaj festoj havas siajn proprajn regulojn. Ankaŭ pri tio mi konsentas