Arkivoj de etikedoj: rihanna

Pardonu min dum mi kisas la ĉielon

Jam hieraŭ mi skribis pri amuza radio-serio, en kiu muziko ludas gravan rolon. Sed lastatempe mi malkovris eĉ duan. La elsendo aperas ĉe radio en Berlino, tiel ke mi nur aŭskultas ĝin tra la interreta arĥivo.

La nomo “La Agathe-Bauer-kantoj” unue ŝajnas iomete stranga. Necesas scii ke en tiu rubriko oni pritraktas misaŭskultitajn kantotekstojn. La nomo “Agathe Bauer” origine estas “I got the power” el la kanto “The Power” de Snap. Kiam oni aŭskultas la kantopartojn, subite ŝajne tiuj malĝustaj tekstoj vere aperas tie!

Similaj spritaĵoj i.a. estas “Du musst besoffen bestellen” (Vi devas mendi ebrie) en “I Just Died In Your Arms Tonight” de Cutting Crew, “Oma fiel ins Klo” (Avino falis en la necesejon) en “Midnight Lady” de Chris Norman, “Wolln mal sehn, was der Markus sagt” (Ni vidu, kion Markus diros) en Don’t Stop The Music de Rihanna kaj “Dat wird nix” (“Tio iĝos nenio” en la senco de “Tio ne funkcios”) en “Hey ya” de OutKast. (Mi ne konas la originajn teksterojn, tamen.) Eĉ la plej konataj kantoj tiel ofertas tute novan, amuzan flankon.

Antaŭ pli ol dek jaroj, dum mia unua semestro kiel studento, amiko sendis al mi adreson de TTT-ejo kun kolekto da misaŭskultitaj kantotekstoj. Ĝi nomiĝas www.kissthisguy.com kaj mem estas ekzemplo de misaŭskultita teksto. Jimi Hendrix origine kantas en “Purple Haze” la frazon “Excuse me while I kiss the sky”. Sed multaj homoj erare komprenis “Excuse me while I kiss this guy” (Pardonu min dum mi kisas ĉi tiun ulon).

Certe ankaŭ al mi okazis, ke miaj oreloj trompis min (aŭ mia cerbo dum la interpretado de la sentitaj sonoj). Unu kulmino tamen restis aparte en mia menso: Dum la Internacia Seminario (IS) 1998/99 en Kassel, Persone koncertis.

Iam en la mezo ili komencis ludi la kanton “Maskobalo“. Kiam Martin Wiese ekkantis “Bonvenon al la granda maskobalo”, kelkaj adorantoj tuj jubilis kaj pludancis kun brilo en siaj okuloj. Mi estis iom konsternita pro tiu plene entuziasma reago, ĉar mi estis kompreninta “Bonvenon al la granda masturbado”. Unue mi provis klarigi tiun tekston al mi tiel, ke Persone kritikas socion, en kiu ĉiuj kontentigas sin mem per memlaŭdo, kaj ke la grupo uzas iomete drastajn metaforajn vortojn por esprimi tion. Nur longe poste mi havis la ŝancon legi la tekstokajeron de la albumo “Povus esti simple“.

Kaj vi pensas, ke mi estas forta kaj konas la vojon

Ekde pasinta somero mi denove aŭskultas la radion. Je mia agrabla surprizo, la nivelo de la programoj iom kreskis dum la pasintaj jaroj. Eĉ ekzistas komedia serio, kiu plaĉas al mi:

Tony Mono (evidenta vortludo per la angla “monotony”) estas muzikproduktisto. Li estas tiom influa, ke al lia studio venas eĉ la plej famaj kaj konataj muzikistoj. La rezulto estas la plej strangaj miksoj de kantoj kaj artistoj.

Jam la baza ideo parodias la fenomenon, ke en tiu ĉi jardeko kelkaj produktistoj iĝis pli famaj ol siaj artistoj – kaj ankaŭ havas la kompletan decidopovon: Dum ili verkas kaj surbendigas la kanton, la artistoj mem ofte nur kantas la tekstojn.

Plej plaĉis al mi la kantoj por translokiĝo, per kiu oni volis subteni novajn studentojn je la komenciĝo de la semestro. Venis i.a. parodioj de “Ich werd die Welt verändern” de Revolverheld, “Einfach sein” de Die Fantastischen Vier kaj iu kanto, kies originan titolon mi eĉ ne konas, de Xaivier Naidoo. Dum karnevalo pluraj artistoj kantis Kolonjan version de siaj grandaj sukcesoj. Tie mi plej ridetis pri “Please Don’t Stop The Music” de Rihanna.

Tre kontentigis min kunmikso de “Books From Boxes” de Maximo Park kun “Sultans of Swing” de Dire Straits. Unue mi ŝatas, ke oni atentigas pri pli malnovaj kantoj (kiujn junulaj aŭskultantoj plej ofte ne konas) kaj due montras, ke novaj muzikaĵoj ofte pli malpli ŝtelas de antaŭaj sukcesoj de aliaj artistoj. Mi tre ridis pri simila parodio de “Stark” de la Germana grupo Ich + Ich. Tiu duopo faras melankolian popmuzikon kiel Klee kaj 2raumwohnung (fakte la kantistino de Ich + Ich kaj 2raumwohnung estas fratinoj). La ĉefo de “Tony Recordz” rimarkis, ke “Stark” tre similas al “Streets of Philadelphia” kaj miksis la muzikon de la pli malnova kanto kun la kantado de la nova. Je la fino, li tamen ankaŭ primokis la murmuradon de Bruce Springsteen!