Arkivoj de etikedoj: die fantastischen vier

Kial ĉiuj bonaj aferoj devas veni al fino?

Antaŭhieraŭ mi skribis pri koncerto en la trinkejo “Heile Welt” en mia hejmurbo Münster. La monata muzikado tie sendube estis unu el la plej gravaj malkovroj, kiujn mi faris en 2012. Bedaŭrinde la 16an de januaro ĉijare mi estis lastfoje. Sed tiu GrooveGipfel (“gruva kulmino”) ankoraŭ donis al mi la ŝancon, montri mian muzikan talenton.

Mi prezentis la unuan strofon de “Ĉu vi pretas!?” de Dolcxamar, improvizis refrenon kun la vorto “GrooveGipfel”, kantis la refrenon de “Bona homo” de Jonny M, “Laŭ la strat'” (origine “Down The Street” de 42), unu strofon kaj la refrenon de “Ne multe pli (kaj tiel plu)” de Stephan Schneider. Krome mi kantis la strofojn de Alpenrap de Erste Allgemeine Verunsicherung kaj la refrenon de Good Times de Chic al la famega basa ripetfrazo. Dum la bando ludis drumenbason, mi kantis la unuan strofon de Sie ist weg kaj la duan de Einfach sein, ambaŭ origine de Die Fantastischen Vier. Plia repado okazis, kiam mi prezentis la unuan strofon de mia propra kanto La premiero. Iam alia muzikisto kantis malrapidan kanton en la franca kaj mi aldonis la frazon “Chissà se stai dormendo” el la samnoma kanto de Jovanotti. Belega vespere, kaj tre bedaŭrinde, ke verŝajne estis la lasta fojo por mi, ĉar nuntempe mi laboras en alia urbo dum la semajno. Sed kiu scias, kion alportos la estonteco? Kaj tiu sperto estis grava paŝo al mia propra muzika evoluo.

La estrino de la trinkejo cetere estis invitinta min al sia naskiĝtagfesto la 25an de decembro kaj al silvestra festado en la trinkejo. Bedaŭrinde mi devis nei ambaŭ, ĉar dum kristnasko mi estis ĉe mia familio kaj dum silvestro mi tradicie ne estas hejme.

Sep sekundojn for

Jen anekdoto, kiu okazis al mi fine de oktobro: Mi aŭdis, ke oni serĉis homojn, kiuj kapablas kanti. Ĉio okazis nur kelkdek metrojn for, do mi rapide iris tien. Kiel mi eksciis, estis nova varbkampanjo. Thomas D., unu membro de “Die Fantastischen Vier” (verŝajne la plej grava germanlingva hiphopgrupo), faris reludversion de “Seven Seconds” (origine de Youssou N’Dour kaj Neneh Cherry). La ideo estis, krei duan version, en kiu oni miksas kanto- kaj videosurbendigojn de dekoj da homoj.

Eĉ ekzistis teamoj, kiuj aktive alparolis homojn. Kaj mi renkontis unu el ili. Unufoje oni ludis la refrenon por mi, akompanate de gitaro, unufoje mi ekzercis kaj jam oni surbendigis. Jen la rezulto, la unua video. Bedaŭrinde la sonkvalito ne estas tro alta. Tial tiu kontribuo ne estis tro taŭga por eniri la finan videon.

Hejme mi surbendigis duan videon. Tiel la sono estas pli bona (por surbendigo kun mikrofono, kiu antaŭ 20 jaroj kostis 30 germanajn markojn), sed la videokvalito estas maksimume mezkvalita. Bedaŭrinde mi ne plu havis tempon por prepari ion pli bonan.

Sed por la unua surbendigo oni donacis al mi la albumon “Kennzeichen D” de Thomas D. – por triminuta muzika aktiveco sen streĉo! Se la enspezado nur estus ĉiam tiom facila…

Cetere jam estas la tria projekto kun membro de “Die Fantastischen Vier”, en kiu mi partoprenas. Mi antaŭe kreis du remiksojn (Einfach sein kaj MfG).

Kaj vi pensas, ke mi estas forta kaj konas la vojon

Ekde pasinta somero mi denove aŭskultas la radion. Je mia agrabla surprizo, la nivelo de la programoj iom kreskis dum la pasintaj jaroj. Eĉ ekzistas komedia serio, kiu plaĉas al mi:

Tony Mono (evidenta vortludo per la angla “monotony”) estas muzikproduktisto. Li estas tiom influa, ke al lia studio venas eĉ la plej famaj kaj konataj muzikistoj. La rezulto estas la plej strangaj miksoj de kantoj kaj artistoj.

Jam la baza ideo parodias la fenomenon, ke en tiu ĉi jardeko kelkaj produktistoj iĝis pli famaj ol siaj artistoj – kaj ankaŭ havas la kompletan decidopovon: Dum ili verkas kaj surbendigas la kanton, la artistoj mem ofte nur kantas la tekstojn.

Plej plaĉis al mi la kantoj por translokiĝo, per kiu oni volis subteni novajn studentojn je la komenciĝo de la semestro. Venis i.a. parodioj de “Ich werd die Welt verändern” de Revolverheld, “Einfach sein” de Die Fantastischen Vier kaj iu kanto, kies originan titolon mi eĉ ne konas, de Xaivier Naidoo. Dum karnevalo pluraj artistoj kantis Kolonjan version de siaj grandaj sukcesoj. Tie mi plej ridetis pri “Please Don’t Stop The Music” de Rihanna.

Tre kontentigis min kunmikso de “Books From Boxes” de Maximo Park kun “Sultans of Swing” de Dire Straits. Unue mi ŝatas, ke oni atentigas pri pli malnovaj kantoj (kiujn junulaj aŭskultantoj plej ofte ne konas) kaj due montras, ke novaj muzikaĵoj ofte pli malpli ŝtelas de antaŭaj sukcesoj de aliaj artistoj. Mi tre ridis pri simila parodio de “Stark” de la Germana grupo Ich + Ich. Tiu duopo faras melankolian popmuzikon kiel Klee kaj 2raumwohnung (fakte la kantistino de Ich + Ich kaj 2raumwohnung estas fratinoj). La ĉefo de “Tony Recordz” rimarkis, ke “Stark” tre similas al “Streets of Philadelphia” kaj miksis la muzikon de la pli malnova kanto kun la kantado de la nova. Je la fino, li tamen ankaŭ primokis la murmuradon de Bruce Springsteen!

Kun koraj salutoj

La 21an de septembro, atingis min retmesaĝo de Flávio Fonseca: Kanto de mi estas la “elstaraĵo de la semajno” ĉe musicexpress.com.br!

Temas pri mia kanto Somero en la suda urbo (MP3-dosiero), acidĵaza peco. Mi aparte ĝojas pri tio, ke en la akompana novaĵo oni donas kelkajn informojn pri la origino de la kanto. Ĝi ja estas muziko, kiun mi uzis por remikso, kiun mi faris de MfG, furoraĵo de Die Fantastischen Vier, la plej fama hiphopgrupo de Germanio. “MfG” estas mallongigo por “Mit freundlichen Grüßen” (Kun koraj salutoj), kutima esprimo je la fino de letero. La kanto mem konsistas preskaŭ komplete el mallongigoj.

Kompreneble mi ne tro fanfaronu pri tiu unusemajna gloro. Sed informi pri ĝi en mia reta taglibro ne estas troigo.